Oni ĉiam diras, ke la mediumeco estas ia do- naco de Dio, ia graco, ia favoro; kial do ĝi ne estas privilegio de la virtaj homoj kaj kial oni vidas homojn mal- noblajn, kiuj ĝin plej altgrade havas, sed misuzas?
"Ĉiaj kapabloj estas favoroj, por kiuj oni devas danki Dion, ĉar ekzistas homoj, kiuj ilin ne ricevis. Vi povus demandi ankaŭ, kial Dio donas bonan vidadon al malbonfarantoj, lertecon al friponoj, elokventecon al homoj, kiuj ĝin uzas por malica parolo. Tiel same pri la mediumeco: malestimindaj homoj ĝin ricevis, ĉar pli ol la ceteraj ili bezonas ĝin, por sin korekti. Ĉu vi pensas, ke Dio rifuzas savrimedojn al la kulpuloj? Li ilin mal- avare disĵetas sur ties vojon; Li ilin metas en ties manojn, kaj tiujn koncernas profiti de ili. Ĉu Judas, la per- fidinto, ne faris miraklojn kaj ne resanigis malsanulojn kiel apostolo? Dio permesis, ke li havu tiun kapablecon, por fari lian perfidon pli abomeninda."
Ĉu la mediumoj, kiuj misuzas sian kapablon, kiuj ne uzas ĝin por bono aŭ kiuj rikoltas el ĝi nenian profiton por sia klereco, suferas la sekvojn de tia konduto?
"Se ili ĝin misuzas, ili do estos duoble punitaj, ĉar ili havas ankoraŭ unu rimedon por sin instrui, sed pro- fitas de ĝi neniom. Homo klare vidanta, kiu stumblas, estas pli riproĉinda ol blindulo, kiu falas en foson."
Per kelkaj mediumoj estas nepetite kaj pres- kaŭ konstante donataj komunikaĵoj pri unu sama temo, ekzemple pri iuj moralaj demandoj, pri iuj malbonaĵoj: ĉu tio havas ian celon?
"Jes, kaj tia celo estas instrui ilin pri iu ofte ripet- ata objekto aŭ korekti al ili iajn malbonaĵojn; tial al unu la Spiritoj senĉese parolas pri fiero, al alia pri ka- rito; nur ĝissata tamburado povas fine malfermi al ili la orelojn. Nenia mediumo, kiu misuzas sian kapablon, ĉu el ambicio, ĉu el intereso, aŭ kiu kompromitas ĝin pro iu gravega malperfektaĵo, kiel fiero, egoismo, vent- animeco k. a., iam kaj iam ne ricevas de la Spiritoj kel- ke da admonoj; malbone estas, ke ili tiujn admonojn pleje ne rilatigas al si mem."
Rimarko. La Spiritoj ofte uzas takton en siaj lecionoj; ĉi tiujn ili donas nerekte, por ke havu pli da merito tiu, kiu scias apliki kaj profiti el iliaj instruoj; sed iuj homoj estas sufiĉe blindaj kaj fieraj, por ne rekoni, ke ili apartenas al la kadro antaŭ siaj okuloj. Eĉ plue: se la Spirito kompren- igas al ili, ke pri ili mem estas la afero, ili koleras kaj kva- litigas lin mensogulo aŭ triviala ŝercemulo. Ĉi tio sufiĉas por pruvi, ke la Spirito pravas.
Ĉu en la lecionoj, diktitaj al la mediumo en maniero ĝenerala, sen ia persona aplikado, la mediumo ne agas kiel pasiva ilo, por instruado de aliulo?
"Tiuj avertoj kaj konsiloj estas ofte diktataj, cel- ante ne lin persone, sed ja aliajn, al kiuj ni povas nin turni sole per tiu mediumo; li tamen devas el ili preni sian parton, se memestimo lin ne blindigas.
"Ne pensu, ke mediumeco estas donata, por korekti nur unu aŭ du homojn; ho ne! La celo estas pli am- pleksa: temas pri la homaro. Mediumo estas ilo tro mal- multe grava kiel individuo; tial, kiam ni donas instru- ojn, kiuj devas utili al ĉiuj homoj, ni uzas la servemon de tiuj, kiuj posedas la necesan ekzercitecon. Sed estu certa, ke venos tempo, kiam bonaj mediumoj ekzistos en tia granda nombro, ke la bonaj Spiritoj ne bezonos uzi netaŭgajn ilojn."
Car la moralaj ecoj de la mediumo tenas mal- proksime la neperfektajn Spiritojn, kiel do mediumo, dot- ita per bonaj ecoj, transdiras malverajn aŭ maldelikat- ajn respondojn?
"Cu vi konas ĉiujn faldojn de lia animo? Cetere, eĉ se li ne estas malvirta, li eble estas ventanima kaj fri- vola; krom tio li iafoje devas lerni lecionon, por tenadi sin garde."
Kial la Superaj Spiritoj permesas, ke homoj, dotitaj per potenca mediumeco kaj kiuj povus fari multe da bono, estu iloj de eraro?
"Ili penas influi tiujn homojn, sed kiam tiuj konsent- as esti kondukataj sur malbona vojo, ili lasas tiujn iradi. Tial ili kun naŭzo uzas ties servemon, ĉar vero ne povas esti interpretata de mensogo."
Cu estas absolute ne eble ricevi bonajn ko- munikaĵojn per neperfekta mediumo?
"Neperfekta mediumo povas iafoje ricevi bonajn aferojn, ĉar, se li posedas belan kapablon, bonaj Spiritoj en speciala okazo povas helpi al si per li manke de alia; sed tio estas ciam por momento, ĉar tuj kiam ili trovas iun pli taŭgan, ili tiun preferas."
Rimarko. Estas rimarkinde, ke kiam la bonaj Spiritoj konstatas, ke iu mediumo jam ne ricevas bonan influon kaj per siaj malperfektaĵoj fariĝas havo de trompemaj Spiritoj, ili preskaŭ ĉiam estigas cirkonstancojn, kiuj senvualigas li- ajn mizeraĵojn kaj forigas lin for de la seriozaj kaj bon- intencaj homoj, kies bonfidon li povus ekspluati. En ĉi tiu okazo, kiaj ajn liaj kapabloj, lia foriĝo ja ne estas bedaŭr- inda.
Kia la mediumo, kiun oni povus nomi perfekta?
"Perfekta, ho ve! vi ja scias, ke perfekteco ne ekzistas sur la Tero, alie vi ĉi tie ne estus; diru do "bona mediumo", kaj tio jam estas multe, ĉar tiajn oni mal- ofte trovas. Perfekta mediumo estus tiu, kiun malicaj Spiritoj estus neniam kuraĝintaj provi trompi. La plej bona estas tiu, kiu, simpatiante nur kun la bonaj Spiritoj, estas la malplej ofte trompita."
Se li simpatias nur kun bonaj Spiritoj, kiel do ili povas permesi, ke li estu trompata?
"La bonaj Spiritoj iafoje permesas, ke tio okazu eĉ al la plej bonaj mediumoj, por ekzerci ilian juĝadon kaj instrui ilin distingi tion veran de tio malvera; plue, kiel ajn bona estas mediumo, li neniam estas tiel perfekta, ke li ne povus esti atakita ĉe ia malforta flanko: tio devas servi al li kiel leciono. La malveraj komunikaĵoj, kiujn li de tempo al tempo ricevas, estas avertoj, por ke li ne kredu sin neerarema kaj ne fieriĝu, ĉar ja mediumo, kiu ricevas la plej rimarkindajn komunikaĵojn, havas nenian motivon por sin glori per ili, tiel same, kiel gurdisto, kiu sonigas belajn ariojn, turnante la krankon de sia instrumento."
Kiaj la kondiĉoj necesaj, por ke la parolo de la Superaj Spiritoj venu al ni libera de ĉia ŝanĝo?
"Voli bonon; forpuŝi egoismon kaj fieron: ambaŭ kondiĉoj estas ja necesaj."
Se la parolo de la Superaj Spiritoj venas al ni nur en malfacile haveblaj kondiĉoj, ĉu do tio ne estas baro al la diskonigo de la vero?
"Ne, ĉar la lumo ĉiam atingas ĉiun, kiu volas ĝin ricevi. Ĉiu ajn, kiu volas ricevi lumon, devas foriĝi de mallumo, kaj mallumo sidas en la malpureco de la koro.
"Tiuj Spiritoj, kiujn vi rigardas kiel la personiĝon de bono, ne volonte alkuras al la voko de homoj, kies koron makulas fiero, profitamo kaj manko de karito.
"Ĉiu do, kiu volas instruiĝi, demetu de si ĉian homan vantamon kaj humiligu sian prudenton antaŭ la senlima potenco de la Kreinto: ĉi tio estas la plej bona pruvo de lia sincereco, kaj ĉi tiun kondiĉon ĉiu povas plenumi."
227. Se la mediumo, koncerne la plenumadon, estas nenio krom ia ilo, li tamen en rilato morala havas tre grandan influon. Ĉar, por komunikiĝi, la libera Spirito identiĝas kun la Spirito de la mediumo, tial tiu identiĝo povas fariĝi nur en la okazo, se inter ili ekzistas sim- patio kaj, se tiel diri, agordiĝemo. La animo agas sur la liberan Spiriton, lin iel altirante aŭ repuŝante, laŭ la grado de ilia simileco aŭ malsimileco: nu, la bonaj agord- as kun la bonaj, kaj la malbonaj kun la malbonaj; el tio sekvas, ke la moralaj ecoj de la mediumo havas plej ĉefan influon sur la specon de la Spiritoj, kiuj komu- nikiĝas per li. Se li estas malvirta, la malsuperaj Spiritoj alamasiĝas ĉirkaŭ lin kaj ĉiam estas pretaj okupi la lokon de la bonaj Spiritoj, kiujn oni elvokis. Tiuj ecoj, kiuj prefere altiras la bonajn Spiritojn, estas: boneco, bonvolo, simpleco de koro, amo al la proksimulo, indiferenteco pri la materiaj aferoj; la malbonaĵoj, kiuj ilin repuŝas, estas: fiero, egoismo, envio, ĵaluzo, malamo, profitamo, voluptemo kaj ĉiuj pasioj, kiuj sklavigas la homon al la materio.