Выбрать главу

228. Ĉiuj moralaj malperfektaĵoj estas iaj aliaj pordoj, malfermitaj al la malicaj Spiritoj; sed tiu, kiun ili la plej lerte ekspluatas, estas fiero, ĉar ĉi tiun oni la malplej volonte konfesas al si mem. Fiero jam pereigis multe da mediumoj, posedantaj la plej belajn kapablojn kaj kiuj, sen ĝi, povus fariĝi rimarkindaj kaj tre utilaj iloj; ĉe ilia falo sub la potencon de mensogemaj Spiritoj, iliaj kapabloj unue difektiĝis, poste nuliĝis, kaj pli ol unu el tiaj mediumoj estis humiligitaj de la plej amaraj disreviĝoj.

Fiero ĉe la mediumoj elmontriĝas per sendubaj sign- oj, sur kiujn estas des pli necese turni la atenton, ĉar ĝi estas unu el la malvirtoj, kiuj plej forte devas inspiri malkonfidon al la vereco de iaj komunikaĵoj. La unua signo estas blinda konfido al la supereco de tiuj komu - nikaĵoj kaj al la neeraremo de la Spirito, kiu ilin donas; el tio sekvas ia malŝato al ĉio, kio ne per ili venas, ĉar ili opinias sin la privilegiuloj de la vero. La prestiĝo de la laŭtaj nomoj, per kiuj paradas la Spiritoj, iliaj su- pozataj protektantoj, ilin blindigas, kaj ĉar ilian mem- estimon vundas la konfeso, ke ili estas trompataj, tial ili repuŝas ĉian konsilon; ili eĉ evitas ĝin, foriĝante de siaj amikoj kaj de ĉiu, kiu ajn povus malfermi al ili la okulojn; se ili bonvolas aŭskulti iun, ili neniel atentas ties opinion, ĉar dubi la superecon de la Spirito, kiu per ili manifestiĝas, estus kvazaŭ profanado. Ili ofendetiĝas ĉe la plej malgranda kontraŭparolo, ĉe simpla kritika observo, kaj eĉ ekmalamas tiujn homojn mem, kiuj faris al ili servojn. Profitante tiun apartiĝon, estigitan de la Spiritoj, kiuj ne volas antaŭ si kontraŭparolantojn, tiuj samaj Spiritoj povas facile nutri iliajn iluziojn kaj igi ilin preni kiel superegajn aferojn la plej frapantajn ab- surdaĵojn. Sekve, absoluta konfido al la supereco de tio, kion ili ricevas, malŝato al ĉio, kio ne per ili venas, sen- pripensa graveco, atribuata al laŭtaj nomoj, forpuŝo de konsiloj, malica rilato al ĉia kritiko, foriĝo for de tiuj, kiuj povas eldiri opiniojn sen kaŝita intereso, kredo je sia lerteco malgraŭ nesufiĉa sperto: tiaj la karakteriz- aĵoj de la fieraj mediumoj.

Oni konsentu ankaŭ, ke la fieron ĉe mediumo ofte vekas lia kutima ĉirkaŭantaro. Se li posedas iom eksterordi- narajn kapablojn, li estas serĉata kaj gloregata; li opi- nias sin nepre necesa kaj baldaŭ afektas memsufiĉecon kaj malŝaton, kiam li kunlaboras. Pli ol unu fojon mi havis kaŭzon por bedaŭri miajn laŭdojn al iuj mediumoj, en la intenco ilin kuraĝigi.

229. Flanke de tio, mi elmontru la bildon de la efek- tive bona mediumo, de tiu, al kiu oni povas konfidi. Mi antaŭ ĉio imagas, ke li havas sufiĉe grandan facilecon de laborado, por ebligi al la Spiritoj komunikiĝi libere, renkontante nenian materialan baron. Plue, kion plej multe gravas konsideri, tio estas la naturo de la Spiritoj, kiuj lin kutime influas, kaj pri tio ne al la nomo, sed al la parolo li devas atenti. Li devas neniam forgesi, ke la simpatio, kiun li akiros al si inter inter la bonaj Spiritoj, estas en rekta rilato al tio, kion li faros por forpeli la malicajn. Konvinkite, ke lia kapablo estas naturdoto, donacita al li por bono, li neniel penas profiti el ĝi, tute ne sin gloras per ĝi. Li akceptas la bonajn komunik- aĵojn, al li donitajn, kiel favoron, pri kiu li devas peni fariĝi inda je ĝi per sia boneco, bonvolo kaj modesteco. La unua fieras pro siaj rilatoj kun la Superaj Spiritoj; ĉi tiu humiliĝas ĉe tio, ĉar li opinias sin tro malalta ri- late tiun favoron.

230. La sekvantan instruon pri ĉi tiu temo donis al mi unu Spirito, de kiu mi jam konigis plurajn komu- nikaĵojn:

"Ni jam diris: la mediumoj, nur kiel mediumoj, hav­as sur la komunikiĝojn de la Spiritoj influon nur dua- rangan; ilia rolo estas tia sama, kiel tiu de elektra apa­rato, kiu transsendas telegrafajn depeŝojn el unu loko al alia malproksima sur la Tero. Tiel, kiam ni volas dikti komunikaĵon, ni agas sur la mediumon same, kiel la telegrafisto manipulas sian aparaton; t. e. kiel la tik- tako de la telegrafo desegnas, en la distanco de miloj da mejloj sur paperstrio, la signojn, kiuj reproduktas la depeŝon, same, tra la grandegaj distancoj inter la mond- oj videbla kaj nevidebla, inter la mondoj senmateria kaj enkarna, ni komunikas tion, kion ni volas instrui al vi, per la mediuma aparato. Sed ankaŭ, kiel la atmosferaj influoj agas kaj iafoje malhelpas la transsendojn de la elektra telegrafo, same la morala influo de la mediumo agas kaj iafoje malhelpas la transsendon de niaj trans- tombaj depeŝoj, ĉar ni estas devigataj igi ilin trapasi medion, kiu ilin kontraŭas. Tamen tian influon plej ofte nuligas nia energio kaj volo, kaj montriĝas nenia mal- helpa ago. Efektive, la diktaĵoj kun alta filozofia signifo, la komunikiĝoj kun perfekta moraleco, estas iafoje trans- igataj per mediumoj ne tute taŭgaj por tiaj superaj ins- truoj, dum, aliflanke, malmulte edifaj komunikiĝoj ven­as ankaŭ iafoje per mediumoj, kiuj forte hontas, ke ili servis kiel kondukilo al tiaj paroloj.

"Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la Spi- ritoj altiras al si la Spiritojn similajn al ili kaj ke la Spiritoj el la altaj plejadoj malofte komunikiĝas per malbonaj kondukiloj, se ili disponas bonajn aparatojn, alivorte, bonajn mediumojn.

"La ventanimaj kaj nemulte seriozaj mediumoj al­tiras do samnaturajn Spiritojn; tial iliajn komunikaĵojn stampas banalaĵoj, frivolaĵoj, ideoj sen intersekvo kaj ofte forte heterodoksaj, spiritisme parolante. Sendube ili povas diri, kaj iafoje diras, ion utilan, sed precipe en ĉi tiu okazo estas necesa severa kaj skrupula ekzameno, ĉar inter tiujn utilajn aferojn iuj hipokritaj Spiritoj lerte kaj kun antaŭplanita perfidemo enŝovas pure fantaziajn faktojn, mensogajn asertojn, por trompi la bonfidon de siaj aŭskultantoj. Oni tiam devas senindulge forstreki ĉian vorton, ĉian frazon dubasencajn kaj el la diktaĵo konservi nur tion, kion la logiko akceptas aŭ kion la Doktrino jam instruis. Tiaj komunikaĵoj estas timindaj nur rilate la spiritistojn, kiuj laboras solaj, kaj la grup- ojn nove fonditajn aŭ nemulte instruitajn pri la afero, ĉar en medioj, kie la adeptoj estas pli progresintaj kaj akiris al si sperton, la korniko vane paradas per la plum- oj de la pavo: ĝi ĉiam estas senkompate elpelata el tiu medio.

"Mi ne parolos pri tiaj mediumoj, kiuj plezuras pet- ante kaj aŭskultante obscenajn komunikiĝojn: ni lasu ilin ĝuadi la societon de la cinikaj Spiritoj. Cetere iaj ko- munikiĝoj serĉas mem al si solulecon kaj izolitecon; ĉia- okaze ili povus veki nur malŝaton kaj naŭzon ĉe la anoj de la filozofiaj kaj seriozaj grupoj. Sed la morala influo de la mediumo fariĝas efektive sentebla tiam, kiam la mediumo anstataŭigas per siaj personaj ideoj la ideojn de la Spiritoj, kiuj penas ilin enblovi en lin, kaj ankaŭ tiam, kiam li ĉerpas el sia imagpovo fantaziajn teoriojn, pri kiuj li mem bonafide kredas, ke ili estas rezultato de ia intuicia komunikiĝo. Tiam oni ofte povas veti mil kontraŭ unu, ke tio estas nura rebildiĝo de la persona Spirito de la mediumo; eĉ okazas ĉi tiu kurioza fakto, ke la mano de la mediumo iafoje moviĝas preskaŭ me- kanike, pelata de ia duaranga mokema Spirito. Jen kon- traŭ ĉi tiun provilon rompiĝas la ardaj imagemoj, ĉar, trenataj de la impetiĝo de siaj propraj ideoj, de la fals- brileco de siaj literaturaj scioj, la mediumoj ignoras la modestan diktaton de tiu saĝa Spirito kaj, forlasante la kaptitaĵon por ĝia ombro, anstataŭigas tiun parolon per ŝvelaĉa parafrazo. Ankaŭ ĉe tia timeginda rifo fiask- as ambiciaj personoj, kiuj, manke de komunikiĝoj, kiujn la bonaj Spiritoj al ili rifuzas, prezentas siajn proprajn verkojn kiel verkon de tiuj Spiritoj mem. Jen kial la estroj de spiritistaj grupoj devas havi delikategan takton kaj eksterordinaran sagacecon, por distingi la aŭtentik- ajn komunikaĵojn de tiuj, kiuj tiaj ne estas, kaj por ne vundi la mediumojn, kiuj mem faras al si iluzion.

"Ĉe dubo, detenu vin, diras unu el viaj malnovaj proverboj; akceptu do nenion, kio en viaj okuloj ne estas evidente certa. Se aperas nova opinio, kiel ajn malmulte dubinda ĝi ŝajnas al vi, provu ĝin en la fandujo de la racio kaj logiko; kion la racio kaj la natura saĝo mal- aprobas, tion decideme forĵetu: pli bone estas rifuzi dek veraĵojn, ol akcepti eĉ unu solan mensogon, eĉ unu sol­an malveran teorion. Efektive, sur tia teorio vi povus konstrui tutan sistemon, kiu falegus ĉe la unua blovo de la vero, simile kiel monumento, starigita sur moviĝ- ema sablo, dum se vi hodiaŭ malakceptos iujn veraĵojn, ĉar ili ne logike kaj ne klare estas pruvitaj al vi, post kelka tempo iu forte frapanta fakto aŭ iu nerefutebla pruvo jesigos ilian aŭtentikecon.