Выбрать главу

Same okazis, kiam la prestidigitado volis imiti la duan vidadon; oni devigis la subjekton iri ĝis la eks- tremeco, por ke la iluzio longe daŭru. De la unua fojo, kiam mi ĉeestis tiaspecan seancon, mi vidis nenion alian, ol tre neperfektan imitadon de somnambulismo, imitadon, kiu montris nekonadon de la plej esencaj kondiĉoj de tiu kapablo.

Kiel ajn estas koncerne la supre diritajn eks- perimentojn, la ĉefa demando restas tia, kia ĝi estas, el alia vidpunkto, ĉar kiel la imitado de somnambulismo ne malhelpas, ke la kapablo ekzistas, tiel ankaŭ la imitado de la mediumeco per birdoj neniom pruvas kontraŭ la ebleco de ia analoga kapablo ĉe tiuj aŭ aliaj bestoj. La demando estas, ĉu la bestoj taŭgas, simile al la homoj, kiel perantoj de la Spiritoj por ties inteligentaj komu- nikiĝoj. Sajnas eĉ tre logike supozi, ke iu vivanta est- aĵo, havanta iom da inteligento, estus pli taŭga por tiu efiko, ol ia inerta, senviva korpo, kiel ekzemple iu tablo; ne tio tamen okazas.

La demando pri la mediumeco de la bestoj troviĝas plene solvita en la sekvanta disertacio, farita de unu Spirito, kies profundecon kaj sagacecon la leganto povis konstati el la citado, kiun mi faris, de iuj liaj ins- truoj. Por ke oni bone komprenu la valoron de lia de- monstracio, estas plej grave rememorigi al si la klarigon, kiun li donis pri la rolo de la mediumo kaj kiun mi supre reproduktis. § 225).

Tiun komunikaĵon li donis post diskutado, okazinta pri ĉi tiu objekto en la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj.

"Mi hodiaŭ pritraktos la demandon pri la mediumeco de la bestoj, levita kaj defendata de unu el viaj plej fer- voraj samdoktrinanoj. Laŭ ĉi tiu aksiomo: Kiu riveron tranaĝas, tiu rivereton travadas, li pretendas, ke ni pov­as ektrancigi la birdojn kaj la ceterajn bestojn kaj uzi ilin ĉe niaj komunikiĝoj kun la homa genro. Gi estas tio, kion vi nomas en Filozofio, aŭ plibone, en Logiko, pure kaj simple sofismo. "Vi animas — li diras — la inertan materion, t. e. tablon, seĝon, pianon; des pli vi devas povi animi la materion jam animitan kaj precipe birdojn". Nu, en la normala stato de Spiritismo, ne tiel estas, tio esti ne povas.

"Antaŭ ĉio ni ĝuste interkonsentu pri niaj faroj. Kio estas ja mediumo? Tio estas tiu estulo, tiu individuo, kiu servas kiel kunigilo al la Spiritoj, por ke ĉi tiuj povu facile komunikiĝi kun la homoj, la enkarniĝintaj Spi­ritoj. Sekve, sen mediumo fariĝas neniaj komunikaĵoj tuŝeblaj, mensaj, skribaj, fizikaj, unuvorte neniaj ajn.

"Ekzistas unu principo, kiun, mi estas certa, ĉiuj spi- ritistoj akceptas, nome, ke similuloj agas kune kun siaj similuloj kaj kiel iliaj similuloj. Nu, kiaj estas la simil- uloj de la Spiritoj, se ne la Spiritoj enkarniĝintaj aŭ ne enkarniĝintaj? Ĉu ĉi tion ni devus al vi senĉese ripet- adi? Nu, mi ĝin ankoraŭ unu fojon ripetos al vi: via pe- rispirito kaj la nia estas prenitaj el unu sama medio, estas laŭnature identaj, estas, unuvorte, similaj unu al la dua; ili posedas kapablecon por pli aŭ malpli disvolv- iĝinta asimilado, por pli aŭ malpli forta magnetigo, kiu ebligas al ni, elkarniĝintaj kaj enkarniĝintaj Spiritoj, tre rapide kaj tre facile ekinterrilati kun aliaj. Fine, kio est­as propra al la mediumoj, kio estas apartenaĵo de la esenco mem de ilia individueco, tio estas ia speciala agordiĝemo kaj samtempe ia tute persona ekspansiofor- to, kiuj nuligas ĉe ili ĉiun rezistemon kaj estigas inter ili kaj ni ian ĉenon, ian kunfandiĝon, kiu faciligas niajn komunikiĝojn. Cetere, ne alia, ol tiu rezistemo de la ma­terio, malhelpas la disvolviĝon de la mediumeco ĉe la plimulto el la ne-mediumoj.

"La homoj montriĝas ĉiam inklinaj troigi ĉion: unuj — mi ĉi tie ne parolas pri la materialistoj — neas la ekziston de ia animo ĉe la bestoj; aliaj asertas, ke la bestoj tian havas, por tiel diri, similan al nia. Kial voli tiel intermiksi tion perfekteblan kun tio neperfekteblan? Ne, ho ne, konvinkiĝu: la fajro, kiu animas la bestojn, la blovo, kiu igas ilin agi, moviĝi, paroli en sia lingvo, havas, laŭ la ĝisnuna kompreno, nenian kapablecon por miksiĝi, unuiĝi, kunfandiĝi kun la dia blovo, kun la eter- eca animo, unuvorte kun la Spirito, kiu animas la esen- ce perfekteblan estulon, nome la homon, la reĝon de la kreitaĵaro. Nu, ĉu ne en tiu fundamenta kondiĉo de per- fektebleco konsistas la supereco de la homa genro kon- traŭ la ceteraj estaĵoj de la Tero? Konfesu do, ke oni povas similigi al la homo, kiu sola kapablas perfektigi sin mem kaj siajn verkojn, nenian alian surteran indi- viduon.

"Cu la hundo, kiu dank'al sia supera inteligenteco fariĝis la amiko kaj kunvivanto de la homo, estas per- fektebla propravole kaj el sia individua iniciativo? Tion neniu kuraĝus aserti, ĉar hundo ne progresigas hundon; kaj eĉ la plej lerta estis ja dresita de sia mastro, kiel ĉiuj aliaj. De la komenco de la mondo la lutro ĉiam konstruis sian neston ĉe la akvoj laŭ la samaj ampleksoj kaj senŝanĝaj reguloj; la najtingaloj kaj la hirundoj nen­iam alie faris siajn nestojn, ol iliaj prapatroj. Nesto de antaŭdiluvaj paseroj, same kiel nesto de paseroj nun- tempaj, estas ĉiam nesto de paseroj, konstruita laŭ la samaj kondiĉoj kaj la sama procedo de interplektado de herberoj kaj rompitaĵoj, kolektitaj en printempo, en la tempo de pariĝo. La abeloj kaj la formikoj, kiuj form­as mastrumaĵajn regnetojn, neniam ŝanĝis siajn kutim- ojn de sinprovizado, sian konduton, siajn morojn, siajn produktaĵojn. Fine, la araneo ĉiam sammaniere teksis sian reton.

"Aliflanke, se vi serĉos la kabanojn el foliaro kaj la tendojn de la unuaj epokoj de la Tero, vi trovos ansta- taŭe la palacojn kaj kastelojn de la moderna civilizacio; la vestojn el kruda felo sekvis la oraj kaj la silkaj vest­oj; unuvorte, sur ĉiu paŝo vi trovas la elmontron de tiu senĉesa irado de la homaro al la progreso.

"El tiu konstanta, nevenkebla, nerefutebla progres- ado de la homa genro kaj el tiu senfina starado de la bestoj konkludu kun mi, ke se ja ekzistas principoj ko- munaj al ĉio, kio vivas kaj sin movas sur la Tero, nome la blovo kaj la materio, ne malpli vere estas, ke nur vi, enkarniĝintaj Spiritoj, estas submetitaj al tiu senŝanĝa leĝo de progreso, kiu vin nepre pelas antaŭen kaj ĉiam antaŭen. Dio lokis la bestojn apud vi kel helpantojn, por ke ili vin nutru, liveru al vi vestaĵojn, al vi servu. Li donis al ili kelkan inteligenton, ĉar, por helpi vin, ili devis kompreni, kaj Li proporciigis tiun inteligenton al la servoj, al kiuj ili estas vokataj; sed laŭ Sia saĝo Li ne volis, ke ili estu submetataj al la sama leĝo de pro­greso; kiaj ili estas kreitaj, tiaj ili restis kaj restos ĝis sia plena estingiĝo.

"Oni diris: la Spiritoj ektrancigas kaj igas moviĝi la inertan materion: seĝojn, tablojn, pianojn; ili igas mov- iĝi, jes, sed ektrancigas, ne, ĉar, ni ankoraŭ unu fojon diras, sen ia mediumo neniu el tiuj fenomenoj povas far- iĝi. Kio eskterordinara tio estas, ke ni per la helpo de unu aŭ pluraj mediumoj igas moviĝi la inertan, pasivan materion, kiu, ĝuste danke sian inertecon, sian pasiv- econ, taŭgas por ricevi la movojn kaj impulsojn, kiujn ni deziras doni al ili? Por ĉi tio ni ja bezonas medium- ojn, estas pozitive; sed ne estas necese, ke la mediumo troviĝu apude aŭ estu konscia, ĉar ni povas labori per la elementoj, kiujn li preterkonscie kaj de ekstere hav- igas al ni, precipe por faroj de tuŝebleco kaj alportado. Nia fluidaĵa envolvaĵo, pli malpeza kaj subtila, ol la plej malpeza kaj subtila el viaj gasoj, unuiĝante, kunfand- iĝante, kombiniĝante kun la fluidaĵa, sed animaligita en- volvaĵo de la mediumo, envolvaĵo, kies kapablecon por etendiĝi kaj penetri viaj malsubtilaj sentumoj ne povas percepti kaj kiu estas apenaŭ klarigebla por vi, eblig- as al ni movi meblojn kaj eĉ ilin rompi en neloĝataj ĉambroj.