240. La subjugigo estas ia ĉirkaŭpremo, kiu para- lizas la volon de la homo, kiu ĝin suferas, devigante lin
agadi kontraŭvole. Li troviĝas, unuvorte, sub efektiva jug°.
La subjugigo povas esti morala aŭ korpa. Ce la unua okazo, la subjugigito estas devigata fari ofte absurdajn kaj kompromitantajn decidojn, kiujn per ia iluzio li opi- nias saĝaj: ĝi estas kvazaŭa fascinado. Ce la dua okazo, la Spirito agas sur la materiajn organojn kaj estigas pretervolajn movojn. Gi elmontriĝas ĉe skribiva mediumo per senĉesa bezono skribi, eĉ en la malplej oportunaj momentoj. Mi vidis mediumojn, kiuj, manke de plumo aŭ krajono, ŝajnigis kvazaŭ ili skribas per fingro ĉie, kie
ajn ili troviĝis, eĉ en la stratoj, sur pordoj, sur muroj.
La korpa subjugigo kelkafoje iras pli malproksimen; ĝi povas instigi la mediumon al la plej ridindaj agoj. Mi konis sinjoron, nek junan nek belan, kiu, sub la poten- co de tiaspeca obsedo, estis devigata de ia nerezistebla forto genuiĝi antaŭ junulino, por kiu li nutris nenian senton, kaj peti pri ŝia mano. Aliajn fojojn li eksentis sur la dorso kaj genukavoj fortan premon, kiu devigis lin, malgraŭ lia kontraŭstaro, stariĝi genue kaj kisi la teron sur publikaj lokoj kaj antaŭ la popolamaso. La konatoj de tiu homo rigardis lin kiel frenezulon, sed mi estas konvinkita, ke freneza li tute ne estis, ĉar li plene konsciis la ridindecon de tio, kion li kontraŭvole faradis, kaj de tio li terure suferadis.
Oni iam nomadis posedo la superregadon de malicaj Spiritoj, kiam ilia influo atingas ĝis la misfunkci- ado de la fakultoj. La posedo estus, laŭ mia opinio, si- nonimo de la subjugigo. Mi ne uzas tiun terminon pro du motivoj: unue, ĉar ĝi kuntrenas la kredon al estuloj, kreitaj por malbono kaj eterne sin donantaj al malbono, dum ekzistas nur estuloj pli aŭ malpli neperfektaj, kiuj ĉiuj povas pliboniĝi; due, ĉar ĝi entenas ankaŭ la ideon, ke iu fremda Spirito ekposedas la korpon, ideon pri ia kuneloĝado, dum efektive ekzistas nur subpremo. La vor- to subjugigo perfekte esprimas la penson. Sekve, laŭ mia kompreno, ekzistas ne poseditoj, en la vulgara senco de la vorto, sed ja obseditoj, fascinitoj kaj subjugigitoj.
La obsedo, kiel mi diris, estas unu el la plej grandaj rifoj de la mediumeco kaj ankaŭ unu el la plej oftaj; tial nenia klopodo estus troa, por ĝin kontraŭba- tali, ĉar krom la personaj malutiloj, kiuj povas el ĝi rezulti, ĝi estas absoluta baro kontraŭ la boneco kaj vereco de la komunikaĵoj. Ĉar la obsedo, en kia ajn grado ĝi estas, ĉiam estas la efiko de ia subpremo, kaj ĉar tiun subpremon neniam faras bona Spirito, tial ĉia komunik- aĵo, veninta per obsedita mediumo, fontas el suspekt- inda origino kaj meritas nenian fidon. Se okaze ĝi en- havas ion bonan, oni tion akceptu, sed oni forĵetu ĉion simple dubindan.
Oni rekonas la obsedon laŭ la sekvantaj ka- rakteroj:
a: Persistado de iu Spirito komunikiĝi, ĉu la mediumo volas aŭ ne, per skribado, aŭdado, tiptologio k. a., neebligante al aliaj tion fari.
a: Iluzio, kiu, malgraŭ la inteligenteco de la mediumo, malhelpas lin konfesi la malverecon kaj ridind- econ de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas.
a: Kredo al la neeraremeco kaj al la absoluta identeco de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas kaj kiuj, sub estimindaj kaj respektindaj nomoj, eldiras malveraĵojn aŭ absurdojn.
a: Konfido de la mediumo al la laŭdoj de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per li.
a: Inklino de la mediumo foriĝi de homoj, kiuj povas doni al li utilajn opiniojn.
a: Ofendetiĝo de la mediumo pro la kritiko de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas.
a: Senĉesa kaj maloportuna bezono skribi.
a: Ĉia fizika premo, superreganta la volon de la mediumo kaj deviganta lin agi aŭ paroli kontraŭvole.
a: Persistaj bruoj kaj tumultoj ĉirkaŭ la mediumo, faktoj, kies kaŭzo aŭ objekto li estas.
Ĉe la danĝero de la obsedo oni demandus, ĉu la mediumeco ne estas io bedaŭrinda; ĉu ĝuste ĉi tiu kapableco ĝin ne naskas; unuvorte, ĉu ĝi ne estas pruvo pri la malutileco de la komunikiĝoj kun la Spiritoj? Mia respondo estas facila, kaj mi petas ĝin atente pripensi.
Ne la mediumoj kaj ne la spiritistoj elpensis la Spi- ritojn, sed ja la Spiritoj faris, ke ekzistu spiritistoj kaj mediumoj. Ĉar la Spiritoj estas nenio alia, ol la animoj de la homoj, tial ekzistas Spiritoj, de kiam ekzistas homoj; sekve de tio ili en ĉiuj tempoj havis utilan aŭ pereigan influon sur la homaron. La mediumeco estas por ili nur rimedo por manifestiĝo; ĉe manko de ĉi tiu kapableco ili manifestiĝas en multego da aliaj pli aŭ malpli kaŝitaj manieroj. Estus do eraro pensi, ke la Spiritoj influas nur per skribaj aŭ voĉaj komunikiĝoj; ilia influo estas ĉiumomenta, kaj tiuj homoj, kiuj sin ne okupas pri Spiritoj, aŭ eĉ ilin ne kredas, estas elmetitaj al tiu influo, kiel la ceteraj, kaj eĉ pli ol la ceteraj, ĉar tiuj disponas nenion, kio ĝin kompensus. La medium- eco estas por la Spirito rimedo, por fari sin konata; se li estas malica, li sin ĉiam perfigas, kiel ajn hipokrita li estas. Oni do povas diri, ke la mediumeco ebligas vidi la malamikon vizaĝo kontraŭ vizaĝo, se tiel oni povas paroli, kaj batali kontraŭ li per liaj propraj armiloj; sen tiu kapablo li agas en la ombro kaj, profitante sian ne- videblecon, li povas fari kaj efektive faras multe da mal- bono. Kiom da agoj, al sia propra malfeliĉo, la homo estas devigata fari, kaj kiujn li ne farus, se li havus ian rimedon, por instruiĝi! La nekredemaj ne pensas, ke ili parolas tiel vere, kiam ili diras pri iu, kiu obstine misvojas: "Lia malbona genio lin pereigas." Sekve, la konado de Spiritismo, anstataŭ ebligi superregadon al la malicaj Spiritoj, devas doni kiel rezulton, en pli aŭ malpli proksima tempo kaj kiam ĝi estos disvastiĝinta, dis- bati tiun superregadon, havigante al ĉiu homo la rimed- ojn, por sin gardi kontraŭ iliaj sugestoj; kiu subfalos al tiuj enblovoj, tiu ja plendu kontraŭ si mem.
Generala regulo: kiu ajn ricevas malbonajn komu- nikaĵojn de Spiritoj, ĉu skribajn, ĉu parolajn, tiu trov- iĝas sub malbona influo; tiu influon la persono ricevas, ĉu li skribas aŭ ne skribas, t. e. ĉu li estas aŭ ne estas mediumo, ĉu li kredas aŭ ne kredas la ekziston de iaj Spiritoj. La skribo havigas al li rimedon por certiĝi pri la naturo de la Spiritoj, kiuj agas sur lin, kaj por ilin kontraŭbatali, se ili estas malicaj, kio pli bone prosperas al li, se li sukcesas ekscii la motivon, kiu instigas ilin tiel agadi. Se li estas tiel blindigita, ke li mem ĝin ne komprenas, tiam aliaj personoj povas malfermi al li la okulojn.
Resume: la danĝero kuŝas ne en Spiritismo mem, ĉar ĉi tiu povas, kontraŭe, servi kiel kontrolilo kaj an- taŭgardi kontraŭ tiu danĝero, kiun ni senĉese kaj preter- konscie riskas, sed en la fiera pretendemo de iuj medium- oj, tro ventanime opinii sin ekskluzivaj iloj de Superaj Spiritoj, kaj en tiu kvazaŭa fascinado, kiuj ne ebligas al ili kompreni la stultaĵojn, kies peranto ili estas. Eĉ ne-mediumoj povas enkaptiĝi en tian reton. Mi faru kom- paron. Iu viro havas sekretan malamikon, kiun li ne konas kaj kiu kontraŭ li kaŝite distrumpetas kalumniojn kaj ĉion, kion la plej nigra malicemo povas elpensi. Li vidas sian riĉecon perdiĝi, siajn amikojn foriĝi, sian in- ternan feliĉon renversita. Ne povante malkovri la manon, kiu lin frapas, li ne povas defendi sin kaj falas venkite; sed unu tagon tiu sekreta malamiko skribas ion al li kaj malgraŭ sia ruzeco sin perfidas: jen do malkaŝita lia malamiko, kaj nun li povas tiun konfuzi kaj rehonoriĝi. Tia sama estas la rolo de la malicaj Spiritoj, pri kiuj Spi- ritismo ebligas al ni ilin ekkoni kaj vanigi iliajn agojn.