Выбрать главу

Ne do danĝere, sed nur malagrable estas al ĉiu mediumo, kiu ne lasas sin trompi, ĉar trompata li ne povas esti; alie okazas ĉe fascinado, ĉar tiam la po- tencado de la Spirito super la homo, kiun li ekposedis, estas senlima. La sola, kion oni povas fari kun tiu homo, estas peni konvinki lin, ke li estas trompata, kaj turni lian obsedon en obsedon simplan, sed tio estas ne ĉiam facila, eĉ iafoje ne ebla. La influo de la Spirito povas esti tiel forta, ke ĝi faras la fasciniton surda por ĉia rezonado, kaj, kiam la Spirito inspiras iun krudan scienc- an herezon, li iras ĝis la ekstremo igi la fasciniton dubi, ĉu ne la scienco eraras. Kiel mi diris, la fascinito ordi- nare tre malvolonte akceptas konsilojn; la kritiko lin pikas, lin incitas kaj igas lin abomeni tiujn, kiuj kun li ne dividas lian admiron. Suspekti lian inspiranton estas en liaj okuloj kvazaŭ profanado, kaj ĝuste tion la Spirito postulas, ĉar kion li volas, tio estas ja, ke ĉiuj kliniĝu antaŭ lia parolo.

Unu el ili eksterordinare fascinadis unu mian kon- aton; mi elvokis lin, kaj post kelke da fanfaronaĵoj vid- ante, ke li ne povas trompi min pri sia identeco, li fine konfesis, ke li ne estas la persono, kies nomon li ekpren- is. Demandite, kial li tiel trompas tiun personon, li res- pondis per jenaj vortoj, kiuj ĝuste pentras la karakteron de tiaj Spiritoj: — Mi serĉadis homon, kun kiu mi povus manovri: mi lin trovis kaj mi lin ne delasos. Sed se oni klare montras al li la aferon, li kontraŭmetas: — Tion ni ja vidos! Ĉar neniu estas pli blinda ol tiu, kiu ne volas vidi, kiam oni konstatas la senutilecon de ĉia provo mal- fermi la okulojn al la fascinito, la plej bona, kion oni farus, tio estas forlasi lin kun liaj iluzioj. Oni ne povas resanigi malsanulon, kiu obstinas en la pluigado de sia malsano kaj plezuras en ĝi.

La korpa subjugigo ofte forprenas de la ob- sedito la energion necesan por superregi la malican Spi- riton; tial iu krompersono devas enpaŝi en la aferon, agante ĉu per magnetismo, cŭ per la potenco de sia volo.

Se la obsedito ne kunhelpas, tiam tiu persono devas trudi aŭtoritaton super la Spirito; sed, ĉar tiu aŭtoritato pov­as esti nur morala, tial povas ĝin havi nur iu estulo mo­rale supera ol la Spirito, kaj lia povo estas des pli efika, ju pli granda lia morala supereco, ĉar tiel li imponas al tiu Spirito, kiu do estas devigita kliniĝi antaŭ li. Jen kial Jesuo estis tiel potenca kaj elpeladis estulojn, kiujn en tiu tempo oni nomadis demonoj, t. e. obsedantajn ma- licajn Spiritojn.

Mi ĉi tie povas doni nur ĝeneralajn konsilojn, ĉar ekzistas nenia materiala procedo, precipe nenia formulo, nenia formala parolo, kiu havus la povon elpeli obsedant­ajn Spiritojn. Kio iafoje mankas al obsedito, tio estas ia sufiĉa fluidaĵa forto; en ĉi tiu okazo la magneta agado de bona magnetizanto povas tre utili al li. Estas tamen ĉiam konsiderinde, ke oni, per fidinda mediumo, petu la konsilojn de iu Supera Spirito aŭ de lia gardanta anĝelo.

252. La moralaj neperfektaĵoj de la obsedito iafoje estas baro al lia liberiĝo. Jen notinda ekzemplo, kiu pov­as servi kiel instruo al ĉiuj:

Jam de kelke da jaroj pluraj fratinoj estis viktimoj de tre malagrablaj vandalaĵoj. Iliaj vestoj estis senĉese disĵetataj en ĉiujn angulojn de la domo kaj eĉ sur la tegmentojn, tondataj, disŝirataj kaj distruataj, kia ajn ilia zorgo ilin tenadi enŝlosite. For de la mondo, en ia pro vinca vilaĝeto, tiuj sinjorinoj antaŭe neniam aŭdis pri Spiritismo. Ilia unua ekpenso nature estis supozi, ke trivialaj ŝercemuloj ilin ĉikanadas, sed tia persistado kaj iliaj antaŭzorgoj forbatis de ilia kapo tiun ideon. Nur post longa tempo dank'al kelkaj indikoj, ili opiniis, ke ili devas veni al mi, por ekscii la kaŭzon de tiuj difektoj kaj la rimedojn, kiuj rebonigus la ordon, se nur eble. La kaŭzo ne estis duba; la rimedoj estis pli malfacilaj. Tiu Spirito, kiu manifestiĝis per tiaj agoj, evidente estis malica. Elvokite, li montriĝis terure perversa kaj ne- atingebla por ĉiu bona sento. La preĝo tamen laŭŝajne efikis utile, sed post kelka tempo da interrompo la van- dalaĵoj rekomenciĝis. Jen la konsilo, kiun Supera Spi­rito donis al mi pri ĉi tiu demando:

"La plej bona, kion tiuj sinjorinoj faru, estas peti siajn protektantajn Spiritojn ilin ne forlasi; miaflanke, mi ne donus al ili konsilon pli bonan ol tion, ke ili es- ploru la profundon de sia konscienco, por tie al si mem konfesi siajn kulpojn kaj zorge rigardi, ĉu ili ĉiam prak- tikadis la amon al la proksimulo kaj la kariton. Mi pa- rolas ne pri la karito, kiu donas kaj disdonas, sed pri la karito de la lango, ĉar ili bedaŭrinde ne retenas la sian, kaj ne pravigas per siaj piaj agoj sian deziron li- beriĝi de sia turmentanto. Ili tro multe amas klaĉadi pri sia proksimulo, kaj la ilin obsedanta Spirito nun far- as venĝon kontraŭ ili, ĉar, kiam sur la Tero, li estis ilia propeka kapro. Ili nur serĉfosu en sia memoro, kaj ili tuj vidos, kun kiu ili traktas.

"Tamen, se ili sukcesos pliboniĝi, iliaj gardanĝeloj denove alproksimiĝos al ili kaj ties sola ĉeesto forpelos la malican Spiriton, kiu aparte alkroĉiĝis al unu el ili precipe tial, ĉar ŝia anĝelo-gardanto devis foriĝi pro iaj ŝiaj riproĉindaj faroj aŭ malnoblaj pensoj. Kion ili dev­as fari, tio estas varmaj preĝoj por la suferantoj kaj, super ĉio, praktikado de la virtoj, kiujn Dio ordonas al ĉiu laŭ lia stato."

Ce mia rimarko, ke ĉi tiuj vortoj ŝajnas al mi iom severaj kaj ke eble estas konsilinde ilin mildigi, por ke mi ilin sciigu al la sinjorinoj, la Spirito rediris:

"Mi devas diri tion, kion mi diras kaj kiel mi diras, ĉar tiuj personoj kutimas pensi, ke ili ne faras malbonon per la lango, kaj tamen ili multe da malbono faras. Tial estas necese frapi ilian spiriton en tia maniero, ke tio estu por ili serioza averto."

El tio dirita rezultas sekvoriĉa instruo, nome, ke la moralaj neperfektaĵoj estas motivoj por la agado de obsedantaj Spiritoj kaj ke la plej trafa rimedo por ilin forpeli estas la altiro de la bonaj per la farado de bono. La bonaj Spiritoj sendube estas pli potencaj ol la malicaj, kaj ilia volo sufiĉas, por forigi ĉi tiujn lastajn; sed ili helpas nur tiujn homojn, kiuj ilin helpas per siaj klopodoj por pliboniĝi, alie ili foriĝas, lasante la kamp- on libera al la malicaj Spiritoj, kiuj tiamaniere, ĉe iuj okazoj, fariĝas puniloj, ĉar la bonaj lasas ilin agadi por tiu celo.

Oni tamen ne atribuu al la rekta agado de la Spiritoj ĉiajn ĉagrenojn, kiuj povas okazi; tiaj malagra- blaĵoj estas ofte sekvoj de malzorgo aŭ neantaŭvidemo. Unu bredisto foje skribigis al mi, ke jam de dek du jaroj ĉiaspecaj malfeliĉoj frapadis lian brutaron: jen liaj bov- inoj mortis aŭ ne plu liveris lakton, jen ia akcidento trafis liajn ĉevalojn, ŝafojn aŭ porkojn. Li faris multe da naŭtagaj preĝoj, kiuj ja nenion helpis, kiel ankaŭ nenion donis la mesoj kaj ekzorcaĵoj, kiujn li farigis. Tiam, laŭ la antaŭjuĝo de la kamparanoj, li konvinkiĝis, ke oni sorĉis liajn bestojn. Sendube opiniante, ke mi po- sedas sorĉelpelan povon pli fortan, ol tiu de la paroĥ- estro de lia vilaĝo, li petis mian opinion. Jen la respondo, kiun mi ricevis:

"La mortado aŭ la malsanoj de la brutaro de tiu homo rezultas el tio, ke liaj staloj estas infektitaj, kaj li ilin ne riparigas, ĉar tio kostas kelkan monon."