Tio sama okazas ĉiam, kiam iu Supera Spirito pro- pravole komunikiĝas sub la nomo de konata persono. Nenio pruvas, ke li estas ĝuste la Spirito de tiu perso- no; sed se li diras nenion, kio malkonfirmus la noblecon de ties karaktero, tiam ekzistas la probablaĵo, ke li estas ja tiu, kaj ĉiaokaze oni povas diri, ke, se ne tiu mem, li ja estas iu samranga Spirito aŭ eĉ eble iu ties sendito. Resume: la demando pri la nomo estas akcesora; nomo povas esti konsiderata kiel nura signo de la rango, kiun la Spirito okupas en la hierarkio de tiuj estuloj.
Alie mienas la afero en la okazo, se iu Spirito el pli malalta ordo sin pave ornamas per respektinda nomo, por kreditigi sian parolon; ĉi tiu okazo estas tiel ofta, ke oni neniam troigus sian antaŭgardon kontraŭ tiaj substituiĝoj, ĉar, profitante el tiuj malpropraj nomoj kaj precipe uzante fascinadon, iuj sistememaj Spiritoj, pli fieraj ol kleraj, penas kredindigi la plej ridindajn ideojn.
La demando pri la identeco estas do, kiel mi diris, pli-malpli indiferenta, kiam la afero estas pri ĝeneralaj instruoj, ĉar la pli altaj Spiritoj povas anstataŭi unu alian sen ia konsekvenco. La Superaj Spiritoj konsist- igas, por tiel diri, tutaĵon, kies anoj, kun malmultaj esceptoj, estas al ni tute ne konataj. Interesas nin ne ilia persono, sed ilia instruado; nu, se tiu instruado estas bona, ne gravas do, ke tiu, kiu ĝin donas, nomas sin Petro aŭ Paŭlo: oni taksas ĝin ne laŭ ĝia ŝildo, sed laŭ ĝia kvalito. Se iu vino estas malbona, la etiketo ne farus ĝin bona. Alie okazas ĉe intimaj komunikaĵoj, ĉar inte- resas nin la individuo, la persono mem; en ĉi tiu cirkons- tanco estas pravigeble, ke oni penu certiĝi, ĉu la Spirito, veninta al ni vokite, estas ja tiu, kiun ni deziras.
257. La identigo estas multe pli facila en la okazo de nuntempaj Spiritoj, kies karakteron kaj kutimojn oni konas, ĉar ĝuste per tiuj kutimoj, de kiuj ili ankoraŭ ne havis la tempon por seniĝi, ili rekonigas sin, kaj mi tuj diru, ke tio estas ja unu el la plej certaj signoj de ident- eco. La Spirito sendube povas pruvi sian identecon, kon- tentigante la peton, kiun oni pri tio faris al li, sed li tiel agas nur tiam, se tio interesas lin mem; tiu peto lin ordinare ĉagrenas, kaj tial oni devas ĝin ne fari. For- lasinte sian korpon, la Spirito ne rezignas sian ofend- iĝemon; vundas lin ĉiu demando, celanta lin elprovi. Iajn demandojn oni ne kuraĝus adresi al li, se li sin prezentus kun karno kaj ostoj, pro la timo atenci la decregulojn; kial do lin malpli respekti post lia elkarniĝo? Ĉu iun sinjoron, kiu sin prezentas en salono, eldirante sian nom- on, oni abrupte petus, ke li per legitimaĵoj pruvu, ke li estas ja tiu, sub la preteksto, ke ekzistas trompistoj? Tiu sinjoro sendube havus la rajton rememorigi al sia de- mandinto la regulojn de bonedukiteco. Guste tiel la Spiritoj kondutas, ne respondante aŭ forirante. Ni prenu ekzemplon por komparo. Ni prezentu al ni, ke la astro- nomo Arago, ankoraŭ sur la Tero, sin prezentis en ia domo, kie lia persono ne estis konata, kaj ke oni lin impertinente alparolis jene: "Vi diras, ke vi estas Arago, sed, ĉar ni vin ne konas, tial bonvolu tion pruvi al ni, respondante kelkajn demandojn: solvu tian pro- blemon de Astronomio; diru al ni vian patronomon, vian antaŭnomon, la nomojn de viaj infanoj, tion, kion vi faris en tia tago, je la tioma horo k. t. p." Kion, li res- pondus? Nu, kiel Spirito li faros same, kiel iam sur la Tero, kaj same kondutas la ceteraj Spiritoj.
Kvankam ili rifuzas respondi al infanecaj kaj ekstravagancaj demandoj, pri kiuj oni farus al si skru- pulon tiujn adresi al ilia enkarna persono, tamen la Spi- ritoj ofte donas memvole nerefuteblajn pruvojn pri sia identeco per sia karaktero, kiu elmontriĝas el ilia parolo, per la uzado de vortoj, kiuj estis al ili kutimaj, per la citado de iuj faktoj, de apartaj aferoj en sia vivo, iafoje nekonataj al la ĉestantoj, travivaĵoj, kies verecon oni povis konstati. La pruvoj pri identeco elfluas, krom tio, el multego da neatenditaj cirkonstancoj, kiuj ne ĉiam sin prezentas per unu fojo, sed dum la serio de la inter- paroloj. Estas do konsilinde ilin atendi, sed ne elmovi, zorge observante ĉiujn, kiuj povas rezulti el la konsisto de la komunikajoj. (Vd. la fakton raportitan en la § 70.)
Unu rimedo, kiun iafoje oni sukcese uzas, por certiĝi pri la identeco de iu komunikiĝanta Spirito, kiam li estas suspektinda, konsistas en tio, igi lin aserti, en la nomo de Dio ĉiopova, ke li ja estas tiu, pri kiu li dir- as, ke li estas. Ofte okazas, ke tiu, kiu sin prezentas sub malpropra nomo, ŝanceliĝas ĉe la sakrilegio kaj, ko- mencinte skribi: Mi asertas, en la nomo de ..., li haltas kaj kolere ekfaras sensignifajn strekojn sur la papero aŭ rompas la krajonon. Se li estas pli hipokrita, tiam li sin elturnas de la demando per mensa limigo, skrib- ante ekzemple: Mi certigas vin, ke mi diras la veron, aŭ: Mi asertas, en la nomo de Dio, ke tiu estas ja mi mem, kiu parolas al vi, aŭ alie. Sed kelkaj ne estas tiel skru- pulemaj kaj ĵuras ĉion, kion oni volas. Unu el tiaj ko- munikiĝis kun iu mediumo nomante sin Dio, kaj la mediumo, forte honorita per tia alta favoro, ne hezitis kredi lin. Elvokite de mi, li ne kuraĝis daŭrigi sian fri- ponaĵon kaj diris: "Mi ne estas Dio, sed mi estas Lia filo." — Ĉu vi do estas Jesuo? ĉi tio estas ne probabla, ĉar Jesuo tro alte sidas, ke li uzus ian artifikon. Ĉu vi do kuraĝas aserti, en la nomo de Dio, ke vi estas la Kristo? "Mi ne diras, ke mi estas Jesuo; mi diras, ke mi estas filo de Dio, ĉar mi estas unu el Liaj kreitoj."
Oni devas el ĉi tio konkludi, ke la rifuzo de iu Spi- rito, certigi sian identecon en la nomo de Dio, estas ĉiam evidenta pruvo, ke la nomo, kiun li alprenis, estas fri- ponaĵo, sed lia certigo estas ne senduba pruvo, sed nur probablaĵo.
Oni povas alkalkuli al la pruvoj pri identeco la similecon de la skribo kaj de la subskribo, sed, krom tio, ke ne ĉiuj mediumoj kapablas atingi tiun rezultaton, ĝi ne estas sufiĉa garantio; falsistoj ekzistas en la mondo de la Spiritoj, tiel same, kiel en ĉi tiu; ĝi estas do nur probablaĵo de identeco, kiu ricevas valoron nur dank'al la cirkonstancoj, kiuj ĝin akompanas. Tio sama fariĝas kun ĉiaj materialaj signoj, kiujn kelkaj homoj kredigas kvazaŭ talismanojn neimiteblajn por la mensogemaj Spiritoj. Por tiuj, kiuj kuraĝas trompe ĵuri en la nomo de Dio aŭ falsi subskribon, ia materiala signo ne povas esti baro. La plej bona el ĉiaj pruvoj pri identeco kuŝas en la parolo kaj en okazaj cirkonstancoj.
Oni sendube diros, ke se iu Spirito povas imiti subskribon, li do tue same povas imiti la parolon. Jes, ĝuste; mi vidis kelkajn, kiuj senhonte alprenis la nomon de la Kristo kaj kiuj, por kredigi la mistifikon, ŝajnigis la evengelian stilon kaj, nek al teksto nek al preteksto, malavare disĵetadis jenajn tre konatajn vortojn: Vere, vere mi diras al vi; sed, ekzameninte la tuton sen antaŭ- juĝo, esplorinte la fundon de la pensoj, vidinte apud bel- aj maksimoj pri karito infanecajn kaj ridindajn reko- mendojn, oni devus ja esti fascinita, por erari pri tio. Efektive, kelkaj partoj de la materiala formo de la pa- rolo povas esti imitataj, sed ne la penso; senklereco neniam imitos la veran klerecon, kaj malvirto neniam imitos la veran virton; la azeno ne povas longe kaŝi sian voston sub la felo de la leono. Tiam la mediumo kaj ankaŭ la elvokinto bezonas ja sian tutan sagacecon kaj sian tutan juĝokapablon, por malimpliki la veron for de la mensogo. Ili devas konvinkiĝi, ke la malicaj Spiritoj estas kapablaj je ĉiaj ruzaĵoj kaj ke ju pli alta estas la nomo, sub kiu iu Spirito sin prezentas, des pli da mal- konfido li devas veki. Kiom da mediumoj ricevis apo- krifajn komunikaĵojn kun la subskribo Jesuo, Maria aŭ de iu adorata sanktulo!