Выбрать главу

Distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj

La absoluta identigo de la Spiritoj estas, en multe da okazoj, flanka, malgrava demando, sed ne tia estas la distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj; ilia individueco povas esti por ni indiferenta, sed ilia est- eco mem, neniam. En ĉiuj instruaj komunikaĵoj ĝuste sur ĉi tiu punkto devas do koncentriĝi nia atento, ĉar nur ĝi povas havigi al ni la gradon de nia konfido al la manifestiĝanta Spirito, kia ajn la nomo, sub kiu li ma- nifestiĝas. Ĉu la manifestiĝanta Spirito estas bona aŭ malbona? Al kiu rango de ilia hierarkio li apartenas? Jen la plej ĉefaj demandoj. (Vd.: "Spirita hierarkio", en La Libro de la Spiritoj, § 100.)

Oni juĝas la Spiritojn, mi diris, same kiel oni juĝas la homojn, nome laŭ ilia parolo. Ni prezentu al ni, ke iu homo ricevis dudek leterojn de personoj, al li nekonataj; laŭ la stilo, laŭ la pensoj, unuvorte laŭ mult- ego da signoj, li konkludas, kiuj estas instruitaj aŭ mal- kreraj, ĝentilaj aŭ malbone edukitaj, supraĵemaj, pro- fundapensaj, frivolaj, fieraj, seriozaj, ventkapaj, senti- mentalaj k. t. p. Same okazas koncerne la Spiritojn: oni devas rigardi ilin kiel korespondantojn, kiujn oni neniam antaŭe vidis, kaj demandi sin, kion oni pensus pri la sciaĵaro kaj la karaktero de iu homo, kiu dirus aŭ skrib- us tiajn aferojn. Oni povas preni kiel neŝanĝeman kaj senesceptan regulon, ke la parolo de la Spiritoj estas ĉiam proporcia al la grado de ilia alteco. La efektive superaj Spiritoj ne sole diras nur bonajn aferojn, sed ankaŭ tiujn diras per vortoj plej absolute liberaj de ĉia trivialeco. Kiel ajn bonaj estas tiuj aferoj, se eĉ unu sola esprimo, kiu montrus malnoblecon, ĝin makulas, tio estas senduba signo de malsupereco, kaj des pli prave, se la tuto de la komunikaĵo per sia maldelikateco vund- as la decregulojn. La parolo ĉiam malkaŝas sian origin- on, ĉu per la penso, kiun ĝi esprimas, ĉu per la formo, kaj tial, eĉ se iu Spirito volus trompi nin pri sia pseŭdo- supereco, sufiĉas iom longe konversacii kun li, por lin taksi.

Ankaŭ boneco kaj bonvolemo estas esencaj pro- praĵoj de la elpuriĝintaj Spiritoj; ili portas malamon nek kontraŭ la homoj, nek kontraŭ la ceteraj Spiritoj; ili bedaŭras la malfortaĵojn, kritikas la erarojn, sed ĉiam modere, sen galo kaj sen ofendemo. Se oni akceptas, ke la efektive bonaj Spiritoj povas voli sole nur bonon kaj diri sole nur bonajn aferojn, oni el tio konkludos, ke ĉio, kio en la parolo de la Spiritoj elmontras mankon de bon­eco kaj de bonvolemo, ne povas veni de iu bona Spirito.

La inteligenteco tute ne estas senduba signo de supereco, ĉar inteligenteco kaj moralo ne ĉiam iras duope. Iu Spirito povas esti bona, bonvolema, sed havi limitajn sciojn, dum iu inteligenta kaj klera Spirito pov­as esti tre malsupera pri moralo.

Multaj pensas, ke, demandante la Spiriton de iu, kiu estis kompetenta pri sia specialeco sur la Tero, oni pli certe ricevos la veron; ĉi tio estas logika, sed ne ĉiam vera. La sperto montras, ke la scienculoj, same kiel la aliaj homoj, precipe tiuj, kiuj elkarniĝis antaŭ nelonge, ankoraŭ troviĝas sub la regado de la antaŭjuĝoj de sia enkorpa vivo: ili ne tuj liberiĝas de sia sistememeco. Povas do okazi, ke sub la influo de la ideoj, kiujn ili portis, kiam sur la Tero, kaj el kiuj ili faris al si titolon de gloro, ili vidas malpli klare, ol kiel ni pensas. Mi ne prezentas ĉi tiun principon kiel regulon, multe mankas gis tio; mi diras nur tion, ke oni ĝin konstatas kaj ke sekve ilia homa scio ne ĉiam estas pruvo pri ilia neerar- emo kiel Spiritoj.

Submetante ĉiujn komunikaĵojn al skrupula ekzameno, profunde esplorante kaj analizante la penson kaj la esprimojn, kiel oni faras juĝante literaturan verk- on, senhezite foĝetante ĉion, kio pekus kontraŭ la lo- giko kaj la komuna saĝo, ĉion, kio neigus la karakteron de la Spirito, kies manifestiĝon oni supozas, oni senku- raĝigas la trompemajn Spiritojn, kiuj fine foriras, intime konvinkite, ke ili ne povas nin trompi. Mi ripetas: ĉi tiu estas la sola rimedo, sed nepre efikanta, ĉar nenia mal- bona komunikaĵo povas rezisti al rigora kritiko. La bon­aj Spiritoj neniam ofendiĝas pro tia kritiko, ĉar ili mem ĝin konsilas kaj neniel timas ĝin; nur la malicaj sentas sin de ĝi pikitaj kaj de ĝi dekonsilas, ĉar ili ĉion perdus, kaj per tio ili elmontras, kio ili estas.

Jen la konsilo, donita de Sankta Ludoviko en ĉi tiu rilato:

"Kiel ajn prava la konfido, kiun al vi inspiras la Spiritoj, kiuj prezidas en viaj laboroj, ni faras rekomend- on, kiun neniam estas superflue ripetadi kaj kiun vi devus ĉiam tenadi en la memoro, kiam vi donas vin al viaj studoj, nome pesi kaj mature pripensi, submeti al la kontrolado de la plej severa prudento ĉiajn komunik- aĵojn, kiujn vi ricevas; se iu punkto ŝajnas al vi sus- pektinda, duba aŭ malklara, nepre petu pri la necesaj klarigoj, por fari al vi firman opinion pri la afero."

Oni povas resumi la rimedojn por ekkoni la naturon de la Spiritoj en la sekvantaj principoj:

1-a: Nenia alia kriterio ekzistas por la taksado de la valoro de la Spiritoj, ol la komuna saĝo. Cia formulo, kiun por tio donas la Spiritoj mem, estas absurda kaj ne povas veni de Superaj Spiritoj.

a: Oni taksas la Spiritojn laŭ ilia parolo kaj iliaj agoj. La agoj de la Spiritoj estas la sentoj, kiujn ili enblovas en nin, kaj la konsiloj, kiujn ili al ni donas.

a: Se oni akceptas, ke la bonaj Spiritoj povas diri kaj fari nur bonon, ĉio malbona ne povas veni de iu bona Spirito.

a: La parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, alta, miksita kun nenia trivialaĵo; ili ĉion diras simple kaj modeste, neniam sin gloras, neniam pa­radas per sia klereco nek per sia pozicio inter la ceteraj. La parolo de la malsuperaj aŭ vulgaraj Spiritoj ĉiam iom spegulas la homajn pasiojn; ĉia esprimo, kiu odor- as malnoblecon, tromemfidon, arogantecon, fanfaronadon, galecon, estas karakteriza signo de malsupereco, aŭ de trompo en la okazo, se la Spirito sin prezentas sub res- pektinda kaj adorata nomo.

a: Oni ne juĝu la Spiritojn laŭ la materiala formo kaj la korekteco de ilia stilo, sed oni sondu ilian intiman estecon, oni zorge esploru iliajn parolojn, oni ĉi tiujn pesu malvarme, mature kaj sen antaŭjuĝo. Ĉia deklin- iĝo pri logiko, prudento kaj saĝo povas allasi nenian dubon pri ilia origino, kia ajn la nomo, per kiu la Spirito sin ridinde vestas. (§ 224.)

a: La parolo de la altrangaj Spiritoj estas ĉiam unu sama, se ne laŭ la formo, almenaŭ laŭ la fundo. La pensoj estas samaj, kiuj ajn la tempo kaj la loko. Tiuj pensoj povas ricevi pli aŭ malpli vastan elvolvadon, laŭ la cirkonstancoj, la bezonoj kaj la facileco de komunik- iĝo, sed ili ne kontraŭdiras sin mem. Se du komunik- aĵoj, subskribitaj de la sama nomo, kontraŭas unu la duan, unu el ili estas evidente apokrifa, kaj la vera est­as tiu, kiu NENIOM neigas la konatan karakteron de tiu persono. Inter du komunikaĵoj, subskribitaj, ekzem- ple, de Sankta Vincento de Paŭlo, kaj el kiuj unu pre- dikus unuiĝon kaj kariton, dum la dua celus dissemadon de malkonkordo, nenia prudenta homo povus erari.

a: La bonaj Spiritoj diras nur tion, kion ili scias; pri tio, kion ili ne scias, ili silentas aŭ konfesas sian nekompetentecon. La malicaj parolas pri ĉio kun mem- certeco, neniel zorgante pri la vero. Ĉia okulfrapanta scienca herezo, ĉia principo, kiu vundas la naturan saĝon, elmontras la trompon, se la Spirito pretendas esti rigard- ata kiel klerulo.

a: Oni rekonas la frivolajn Spiritojn ankaŭ laŭ la facileco, kun kiu ili antaŭdiras la estontecon kaj precize sciigas faktojn, pri kiuj ne estas al ni konsentite ilin koni. La bonaj Spiritoj povas antaŭsentigi estontajn okazaĵojn tiam, kiam ĉi tiu sciiĝo estas utila, sed ili neniam difinas datojn. Ĉia antaŭsciigo pri iu okazaĵo por fiksa tempo estas signo de mistifiko.