Выбрать главу

"Tiuj nur kleraj Spiritoj estas pli timindaj ol la ma­licaj, ĉar la plej multaj kunigas ruzecon kaj fieron kun inteligenteco. Dank'al sia pseŭdo-klereco ili imponas al la simpluloj kaj al la sensciuloj, kiuj senkontrole akcept- as iliajn absurdajn kaj mensogajn teoriojn. Kvankam tiaj teorioj ne povas superforti la veron, ili tamen ja far­as momentan malbonon, ĉar ili malhelpas la marŝon de Spiritismo, kaj la mediumoj sin mem volonte blindigas pri la indo de tio, kio estas al ili komunikata. Ĉi tiu estas afero, kiu postulas tre profundan studadon de la flanko de klarmensaj spiritistoj kaj de la mediumoj; dis- tingi inter tio vera kaj tio malvera, jen demando, sur kiun oni metu sian tutan atenton."

Multe da protektantaj Spiritoj donas al si nom- ojn de sanktuloj aŭ de konataj personoj: kion oni pensu pri tio?

"Ĉiuj nomoj de la sanktuloj kaj de la konataj per- sonoj ne sufiĉus, por doni unu protektanton al ĉiu homo. El la Spiritoj malmultaj havas nomon konatan sur la Tero, tial ili tre ofte donas al si neniun. Sed vi ordi- nare volas ian nomon; tiam, por kontentigi vin, ili al- prenas tiun de tiu homo, kiun vi konas kaj respektas."

Ĉu tiu alpreno de malpropra nomo ne povas esti rigardata kvazaŭ mistifiko?

"Gi estus mistifiko, se ĝin farus iu malica Spirito, kiu volus trompi, sed se tio estas por bono, Dio permesas, ke tio okazu inter samkategoriaj Spiritoj, ĉar ekzistas inter ili solidareco kaj analogeco de pensoj."

Sekve, se iu protektanta Spirito diras, ke li est­as ekzemple Sankta Paŭlo, ne estas certe, ke tiu estas ja la Spirito mem aŭ la animo de la apostolo kun tiu nomo.

"Vi pravas, ĉar ekzistas miloj da homoj, al kiuj est­as dirite, ke ilia gardanĝelo estas Sankta Paŭlo, aŭ iu alia; tamen kio grava tio estas, se la protektanta Spirito estas tiel altranga kiel Sankta Paŭlo? Mi diris al vi: ia nomo estas bezona, ili do alprenas iun ajn, por esti alvokataj kaj rekonataj, tiel same, kiel vi prenas bapto- nomojn, por diferenci de la ceteraj samfamilianoj. Ili ja povas alpreni ankaŭ tiujn de la ĉefanĝeloj Rafael, Miĥael k. a., kio estas tute malgrava.

"Krom tio, ju pli altranga estas la Spirito, des pli multobla estas la potenco de lia disradiado; kredu do, ke iu protektanta Spirito, apartenanta al tre alta ordo, povas prizorgi centojn da enkarnuloj. Ĉe vi, sur la Tero, kelkaj notarioj prenas sur sin la aferojn de cent aŭ du- cent familioj; kial do vi volus, ke ni, spirite parolante, estu malpli kapablaj por la morala direktado de la hom­oj, ol tiuj notarioj koncerne la materialan direktadon de iliaj interesoj?

Kial la komunikiĝantaj Spiritoj ofte alprenas nomojn de sanktuloj?

"Ili identiĝas kun la kutimoj de la homoj, al kiuj ili parolas, kaj alprenas tiajn nomojn, kiuj farus sur la hom­ojn la plej multe da impreso, konsidere al ties kredoj."

Ĉu, elvokite, iuj Superaj Spiritoj ĉiam venas mem, aŭ, kiel kelkaj homoj pensas, ĉu venas nur send- itoj de ili, komisiite por transdiri ilian penson?

"Kial do ili ne venus mem, se ili povas tion fari? Sed se la elvokita Spirito ne povas veni, tiu, kiu sin pre­zentas, nepre estas unu lia sendito."

Ĉu la sendito estas ĉiam sufiĉe instruita por respondi tiel, kiel respondus la Spirito, kiu lin venigis?

"La Superaj Spiritoj scias, al kiu ili konfidas la zorgon ilin anstataŭi. Cetere, ju pli altklasaj estas la Spiritoj, des pli ili kunfandiĝas per komuneco de pensoj, tiamaniere, ke en iliaj okuloj la personeco estas io indi- ferenta, kaj same devas esti ĉe vi. Ĉu vi do pensas, ke en la mondo de la Superaj Spiritoj ekzistas nur tiuj, ki­ujn vi konis sur la Tero kiel kapablajn vin instrui? Vi tiel forte inklinas rigardi vin kiel la tipojn de la Uni­verso, ke vi ĉiam opinias, ke ekster via mondo nenio alia ekzistas. Vi efektive similas tiujn sovaĝulojn, kiuj, nen­iam forlasinte sian insulon, pensas, ke la mondo ne etendiĝas ĝis trans ĝia bordo."

Mi komprenas, ke tiel estas en la okazo de serioza instruo; sed kial altrangaj Spiritoj permesas al malaltŝtupaj Spiritoj sin pave ornami per respektindaj nomoj, por konduki la homojn en eraron per ofte malic­aj maksimoj?

"Ne kun la permeso de la altrangaj Spiritoj tiuj aliaj tiel kondutas; ĉu same ne okazas en via medio? Tiuj, kiuj tiamaniere trompas la homojn, estos punitaj pro sia fiaĵo, estu certa, kaj ilia puno estos proporciigita al la graveco de la mistifiko. Cetere, se vi ne estus neper- fektaj, vi havus apud vi nur bonajn Spiritojn, kaj se vi estas trompataj, vi devas plendi nur kontraŭ vi mem. Dio permesas, ke tio okazu, por provi vian persistemon kaj vian juĝokapablon, kaj instrui vin distingi veron de eraro. Se vi ĝin ne faras, vi do ne sidas sufiĉe alte kaj ankoraŭ bezonas la lecionojn de la sperto."

Cu Spiritoj nemulte evoluintaj, sed portantaj bonajn intencojn kaj la deziron progresi, iafoje ne estas komisiataj por anstataŭi iun Superan Spiriton, por ke ili havu okazon sin ekzerci en instruadon?

"Neniam en la grandaj grupoj, mi volas diri: en la grupoj seriozaj, kaj por ĝenerala instruado. Tiuj, kiuj tie sin prezentas, ĝin ĉiam faras meminiciate kaj, kiel vi diras, por sin ekzerci; tial iliaj komunikajoj, kvankam bonaj, ĉiam portas la stampon de ilia malsupereco. Ili estas komisiataj nur por nemulte gravaj komunikajoj kaj por tiuj, kiujn oni povas nomi personaj."

La ridindaj komunikiĝoj de la Spiritoj estas iafoje traplektitaj per tre bonaj maksimoj; kiel klarigi ĉi tiun anomaliaĵon, kiu ŝajnas elmontri la samtempan ĉeeston de bonaj kaj de malicaj Spiritoj?

"La malicaj aŭ frivolaj Spiritoj ekkuraĝas ankaŭ el- diri sentencojn, ne ĝuste vidante ilian profundecon aŭ signifon. Cu, ĉe vi, ĉiuj, kiuj ilin eldiras, estas superaj homoj? Ne; la bonaj kaj la malicaj Spiritoj ne iras flanko ĉe flanko; vi konstatas la ĉeeston de la bonaj Spiritoj el la konstanta unuformeco de la bonaj komu - nikaĵoj."

Cu la Spiritoj, kiuj kondukas en eraron, faras tion ĉiam konscie?

"Ne; bonaj, sed malkleraj, Spiritoj povas erari bona- fide; kiam ili konscias sian nesufiĉecon de scioj, ili tion konfesas kaj diras nur tion, kion ili scias."

Kiam iu Spirito faras malveran komunikiĝon, ĉu li tion faras ĉiam en malica intenco?

"Ne; se li estas frivola Spirito, li sin amuzas ĉe mis - tifikado sen ia alia celo."

Povante trompi per sia parolo, ĉu iuj Spiritoj povas ankaŭ, antaŭ la okuloj de vidiva mediumo, ekpreni malveran aspekton?

"Tio fariĝas, sed pli malfacile. Ĉiaokaze tio estas nur por celo, kiun la malicaj Spiritoj mem ne konas. Ili servas kiel instrumentoj por iu leciono. La vidiva me- diumo povas vidi frivolajn kaj mensogemajn Spiritojn, tiel same, kiel aliaj tiujn aŭdas aŭ sub ties influo skrib- as. La frivolaj Spiritoj povas profiti de tiu humoro, por trompi lin per ŝajnaj aspektoj; tio dependas de la ecoj de la Spirito de la mediumo mem."

Ĉu por ne esti trompita, sufiĉas al iu porti bonajn intencojn? kaj ĉu ankaŭ la seriozaj homoj, kiuj tute ne makulas siajn studojn per ia sento de vanta sci- volemo riskas trompon?

"Evidente malpli ol aliaj, sed ĉiu homo havas iajn malfortajn flankojn, kiuj altiras la mokemajn Spiritojn: li sin opinias forta kaj ofte tia ne estas; li devas do mal- fidi la malfortecon, kiu naskiĝas el fiero kaj antaŭjuĝoj. Oni ne sufiĉe prenas en kalkulon ĉi tiujn du kaŭzojn, el kiuj la Spiritoj profitas; flatante la maniojn, ili estas certaj pri sia sukceso."

Kial Dio permesas, ke malicaj Spiritoj komu- nikiĝu kaj parolu malbonajn aferojn?

"Eĉ en tio plej malbona ekzistas instruo; ĉi tiun kon- cernas vin ĉerpi el tio. Estas ja necesaj ĉiaspecaj ko- munikiĝoj, por lernigi vin distingi inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj kaj servi al vi kiel via propra spegulo."

Ĉu la Spiritoj, per skribaj komunikaĵoj, pov­as inspiri malpravajn malkonfidojn kontraŭ iuj homoj kaj malpacigi amikojn inter si?

"Malicaj kaj enviemaj Spiritoj povas fari sur la kam- po de malbono tion, kion faras la homoj mem; tial est­as necese tenadi sin garde kontraŭ ili. Kiam la Superaj Spiritoj havas ion por riproĉi, ili estas ĉiam saĝaj kaj moderaj; ili diras nenion malbonan; ili admonas delikate. Se ili volas, ke, en sia intereso, du homoj ne plu vidu unu la duan, ili okazigos incidentojn, kiuj tiujn tute na­ture disigos. Ĉia parolo, kiu nepre dissemus malkonkord- on kaj malkonfidon, estas ja faro de iu malica Spirito, kia ajn la nomo, per kiu li sin ornamus. Vi do nur sin- garde akceptu la malbonon, kiun iu Spirito povas diri pri unu el vi, kaj malkonfidu ankaŭ vin mem kaj viajn antaŭjuĝojn. El la komunikiĝoj de la Spiritoj prenu nur tion bonan, grandan, racian kaj tion, kion via konscienco aprobas."