El la facileco, kun kiu la malicaj Spiritoj sin enmiksas en la komunikiĝojn, ŝajnas, ke oni neniam estas certa, ke oni havas la veron.
"Ho ne, ĉar vi havas prudenton, por juĝi tiujn ko- munikiĝojn. Legante leteron, vi bone scias vidi, ĉu ĝin skribis krudulo aŭ bonedukito, stultulo aŭ klerulo; kial do vi ne povus same agi, kiam skribas al vi Spiritoj? Se vi ricevas leteron de forestanta amiko, kio pruvas al vi, ke ĝi estas ja de li? Lia skriba karaktero, vi diros; sed ĉu ne ekzistas falsitoj, kiuj imitas ĉiajn skribkarak- terojn, friponoj, kiuj povas koni viajn aferojn? Tamen laŭ iaj signoj vi ne erarus. Same estas rilate al la Spiritoj. Prezentu do al vi, ke tiu estas iu amiko, kiu skribas al vi, aŭ ke vi legas la libron de iu verkisto, kaj juĝu laŭ sama procedo."
Ĉu la Superaj Spiritoj povus malhelpi la ma- licajn Spiritojn alpreni malverajn nomojn?
"Tion fari ili sendube povas; sed ju pli malicaj, des pli obstinegaj estas la Spiritoj, kaj ofte ili kontraŭstaras al ĉiaj ordonoj. Vi ja devas scii ankaŭ, ke por iuj homoj la Superaj Spiritoj sin interesas pli ol por aliaj, kaj kiam ili trovas tion necesa, ili scias antaŭgardi tiujn kontraŭ la trafo de la mensogo; kontraŭ tiuj homoj la trompemaj Spiritoj estas senpovaj.
Kia estas la motivo de tia partieco?
"Tio estas ne partieco, sed justeco; la bonaj Spiritoj sin interesas por tiuj homoj, kiuj tiras profiton el iliaj konsiloj kaj serioze klopodas por sia propra pliboniĝo. Tiuj estas iliaj preferatoj, kaj ili tiujn helpas, sed pri tiuj, kun kiuj ili perdas sian tempon kun belaj paroloj, ili nemulte zorgas."
Kial Dio permesas al la Spiritoj fari la sa- krilegion false alpreni respektegatajn nomojn?
"Vi povas demandi ankaŭ, kial Dio permesas al la homoj mensogi kaj blasfemi. La Spiritoj, same kiel la homoj, havas sian liberan volon, kiel por bono, tiel ankaŭ por malbono, sed unujn kaj aliajn la justeco de Dio nepre trafos."
Ĉu ekzistas iaj efikaj formuloj por forpeli la mokemajn Spiritojn?
"Formulo estas materio; pli valoras bona penso al Dio."
Iuj Spiritoj diris, ke ili havas neimiteblajn grafiksignojn, kvazaŭajn emblemojn, kiuj povas fari ilin rekoneblaj kaj ilin identigi: ĉu tio estas vera?
"La Superaj Spiritoj havas neniajn aliajn signojn, por fari sin rekoneblaj, ol la altecon de siaj ideoj kaj de sia parolo. Ĉiu Spirito povas imiti materialan signon. Koncerne la malsuperajn Spiritojn, ili sin elperfidas en tiom multe da manieroj, ke oni devas esti blinda, por lasi sin trompi."
Ĉu la trompemaj Spiritoj ne povas ankaŭ falsi la penson?
"Ili falsas la penson, tiel same, kiel la scendekoraci- istoj falsas la Naturon."
Sajnas do, ke estas ĉiam facile trovi la tromp- on per atenta studado.
"Tion ne dubu. La Spiritoj trompas nur tiujn, kiuj lasas sin trompi; sed oni devas havi okulojn de diamant- isto, por distingi la veran ŝtonon de la falsa; nu, kiu ne scias distingi inter la pura kaj la falsita ŝtono, tiu sin turnas al gemisto."
Kelkaj homoj lasas sin allogi per emfaza parolo, kontentiĝas per vantaj vortoj, eĉ prenas malver- ajn kaj vulgarajn ideojn por ideoj superbelaj; kiel tiuj homoj, kiuj ne kapablas juĝi eĉ verkojn de siaj similuloj, povas juĝi tiujn de la Spiritoj?
"Se tiuj homoj estas sufiĉe modestaj, por rekoni sian nekompetentecon, ili ne konfidas al si mem; se pro fiero ili opinias sin pli kapablaj, ol kiel ili estas, ili su- feras punon por ilia stulta vantamo. La trompemaj Spi- ritoj bone scias, al kiuj ili venas. Ekzistas simplanimaj kaj malmulte instruitaj homoj, pli malfacile trompeblaj, ol aliaj sagacaj kaj kleraj. Flatante la pasiojn, ili faras el la homo ĉion, kion ili volas."
Ĉu skribante, la malicaj Spiritoj sin iafoje elperfidas per pretervolaj materialaj signoj?
"Tiuj lertaj, ne; tiuj mallertaj konfuziĝas. Ĉia sen- utila kaj infaneca signo estas senduba montro de mal- supereco; la Superaj Spiritoj faras nenion senutilan."
Multaj mediumoj ekkonas la bonajn kaj la malicajn Spiritojn laŭ la agrabla aŭ ĝena impreso, kiun ili ricevas ĉe ties alproksimiĝo. Mi demandas, ĉu la malagrabla impreso, la konvulsia agitiĝo, unuvorte la per- turbostato, estas ĉiam signoj de la malbona naturo de la manifestiĝantaj Spiritoj.
"La mediumo spertas la sensaciojn el la stato, en kiu troviĝas la Spirito, venanta al li. Se feliĉa, la Spirito estas trankivla, facila, kvieta, saĝa; se malfeliĉa, li estas malkvieta, ekscitita, kaj tiu agitiĝo nature trans- iĝas en la nervan sistemon de la mediumo. Cetere, tia estas la homo sur la Tero: la bona estas flegma kaj trankvila, la malica estas konstante ekscitita."
Rimarko. Ekzistas mediumoj kun pli aŭ malpli granda nerva impresebleco; tial la agitiĝado ne povus esti rigardata kiel absoluta regulo; oni devas ĉi tie, kiel en ĉiaj aferoj, kon- sideri la cirkonstancojn. La ĝenanta kaj malagrabla karaktero de la impreso estas efiko de kontrasto, ĉar se la Spirito de la mediumo simpatias kun la manifestiĝanta malica Spirito, li malmulte aŭ neniom estas afekciata de ĉi tiu lasta. Oni tamen ne intermiksu la rapidecon de la skribado, dank'al la ekstrema manlerteco de iuj mediumoj, kaj la konvulsian agitiĝon, kiun povas sperti eĉ la mediumoj, malplej rapide skribantaj, ĉe la kontakto de neperfektaj Spiritoj.
CAPITRO XXV
PRI LA ELVOKOJ
ъeneralaj konsideradoj. Spiritoj, kiujn oni povas elvoki. Maniero de parolado al la Spiritoj. Utileco de la apartaj elvokoj. Demandoj pri la elvokoj. Elvokoj de bestoj.
Elvokoj de vivantoj. Homa telegrafio
Ĝeneralaj konsideradoj
269. La Spiritoj povas komunikiĝi propravole aŭ kontentigante nian peton, t. e. per elvoko. Kelkaj homoj pensas, ke oni devas sin deteni elvoki tian aŭ tian Spiriton kaj ke estas preferinde atendi tiun, kiu ja volas komu- nikiĝi. Ili sin bazas sur tiu opinio, ke, vokante unu difinit- an Spiriton, oni ne estas certa, ke tiu, kiu sin prezentas, estas li mem, dum tiu, veninta memvole, je sia propra impulso, pli bone pruvas sian identecon, ĉar li tiamaniere esprimas sian deziron konversacii kun ni. Laŭ mia opinio ĉi tio estas eraro: unue, ĉar apud ni ĉiam staras Spiritoj, plej ofte malaltklasaj, kiuj nenion alian volas, ol komunikiĝi; due, kaj el ĉi tiu lasta motivo mem, ne voki iun difinitan Spiriton estas malfermi la pordon al ĉiuj, kiuj volos eniri. En kunsido, doni la parolon al neniu estas permesi ĝin al ĉiu ajn, kaj oni scias, kio el tio rezultas. La rekta alvoko al iu difinita Spirito estas ia ligilo inter li kaj ni: ni elvokas lin pro nia deziro kaj tiel ni starigas ian baron al la enŝoviĝemuloj. Sen ia rekta elvoko iu Spirito ofte havas nenian motivon, por veni al ni, escepte se li estas nia familiara Spirito.
Ciu el ĉi tiuj du kondutoj havas siajn preferindajn flankojn, kaj malbone estus nur tute forigi unu el ili. La spontaneaj komunikiĝoj portas nenian malutilon, kiam oni mastras la Spiritojn kaj estas certa, ke oni ne lasas la malicajn superregi; se ne tiel, estas ofte utile atendi la bonvolon de tiuj, kiuj deziras manifestiĝi, ĉar ilia penso suferas nenian ĝenon kaj tiam oni povas ricevi mir- indajn parolojn, dum la Spirito, kiun oni elvokas, eble ne estas preta paroli aŭ kapabla paroli laŭdezire. La skrupula ekzameno, kiun mi konsilis, estas cetere garan- tio kontraŭ malbonaj komunikiĝoj. En la regulaj kun- sidoj, precipe en tiuj, en kiuj oni faras kontinuan labor- on, ĉiam ĉeestas kutimaj Spiritoj, kiuj tie staras nevokite, ĉar dank'al la reguleco mem de la seancoj ili estas aviz- itaj. Tiam ili ofte prenas mem la parolon, por pritrakti ian temon, elvolvi iun proponon aŭ rekomendi tion, kion oni devas fari: oni ilin facile rekonas, ĉu laŭ la formo de ilia parolo, kiu estas ĉiam sama, ĉu laŭ ilia skribo, ĉu laŭ iuj kutimoj propraj al ili.