Выбрать главу

Dezirante komunikiĝi kun iu difinita Spirito, oni nepre devas elvoki lin (§ 203). Se li povas veni, oni ordinare ricevas kiel respondon: Mi , aŭ: Jen mi, aŭ an- kaŭ: Kion vi volas de mi ? Iafoje li rekte ekpritraktas la temon, anticipe respondante la demandojn, kiujn oni intencis fari al li.

Kiam iu Spirito estas elvokita la unuan fojon, estas konsilinde lin iom precize nomi. En la demandoj, farataj al li, oni sin detenu de sekaj kaj ordonaj formoj, kiuj estus por li motivo de foriro. Tiuj formoj devas esti ka- resaj aŭ respektaj, laŭ la Spirito, kaj ĉiaokaze elmontri bonvolemon de la elvokinto.

Oni ofte miras la pretecon, kun kiu sin pre­zentas iu elvokita Spirito, eĉ je la una fojo, kvazaŭ li estis avizita; tiel estas efektive tiam, kiam oni de antaŭe fikse pensas pri lia elvoko. Tiu penso estas ia anticipa elvoko, kaj ĉar apud ni ĉiam staras niaj familiaraj Spi­ritoj, kiuj identiĝas kun nia penso, tial ili preparas la vojon en tia maniero, ke, se nenio malhelpas, la Spirito, kiun oni volas voki, jam tie staras. Se ne tiel fariĝas, la familiara Spirito de la mediumo aŭ tiu de la demand- onto aŭ tiu de unu el la kutimaj kunsidantoj lin venigas kaj por tio ne multe da tempo estas necesa. Se la el- vokita Spirito ne povas veni tuj, la kuriero (la idolanoj dirus Merkuro) difinas limtempon, iafoje de kvin minut- oj, kvaronhoro, unu horo, eĉ kelke da tagoj. Kiam la kuriero alvenis, li diras: Li estas ĉi tie, kaj tiam oni pov- as komenci fari la demandojn, kiujn oni volas adresi al li.

La kuriero ne ĉiam estas necesa peranto, ĉar la Spi- rito povas aŭdi rekte la voĉon de la elvokanto, kiel dirite en la § 282, demando V, pri la maniero de transsendo de la penso.

Dirante, ke oni faru elvokon en la nomo de Dio, mi intencas diri, ke mian rekomendon oni devas preni serio- ze, sed ne ventanime; tiuj, kiuj en ĝi vidus nenion krom ia senkonsekvenca formulo, farus plej bone detenante sin de tiela elvoko.

La elvokoj ofte prezentas al la mediumoj pli grandajn malfacilaĵojn, ol la spontaneaj diktatoj, precipe tiam, kiam oni deziras ekhavi precizajn respondojn al detalaj demandoj. Por tio estas necesaj specialaj me­diumoj, samtempe flekseblaj kaj pozitivaj, kaj oni vidis (§ 193), ke ĉi tiuj lastaj estas tre malmultaj, ĉar, kiel mi diris, la fluidaĵaj rilatoj ne ĉiam tuj fariĝas kun la unue veninta Spirito. Tial estas utile, ke la mediumoj sin donu al detalaj elvokoj, nur certiĝinte pri la disvolv- iteco de sia kapableco kaj pri la naturo de la Spiritoj, kiuj ilin protektas, ĉar per mediumoj, malbone influataj, la elvokoj povas havi nenian aŭtentikecon.

La mediumoj ordinare estas multe pli serĉataj por elvokoj kun privata intereso, ol por komunikiĝoj kun intereso ĝenerala; ĉi tio estas komprenebla pro la ja na- tura deziro, kiun ĉiu havas, konversacii kun siaj karuloj. Mi pensas, ke en ĉi tiu rilato mi devas fari al la me­diumoj kelke da gravaj rekomendoj. Unue, konsenti tiun deziron nur singarde antaŭ personoj, pri kies sincereco ili ne estas tute konvinkitaj, kaj vigli kontraŭ retoj, ki­ujn malbonintencaj homoj povus teksi, por ilin enkapti. Due, sub nenia preteksto volonti fari elvokon, se ili vid­as, ke la peto celas la kontentigon de scivolo kaj inte- reso, sed ne seriozan intencon de la elvokanto; rifuzi fari ĉian demandon senutilan aŭ ne apartenantan al la kadro de tiuj, kiujn oni racie povas fari al la Spiritoj. La demandoj devas esti formulataj klare, precize kaj sen kaŝita penso, se nur oni volas kategoriajn respondojn. Estas do necese forpuŝi ĉiujn, kiuj havas insidan karak- teron, ĉar oni scias, ke al la Spiritoj ne plaĉas tiuj, kies celo estas ilin provi; insisti pri tiaj demandoj estas voli esti trompata. La elvokinto devas iri al la celo senhe- zite kaj malkaŝe, sen artifikoj kaj deturniĝoj; se li timas klarigi sian penson, li preferinde sin detenu de ĉia de­mando.

Estas ankaŭ konsilinde fari nur tre prudente elvok- ojn en la foresto de la personoj, kiuj ilin petis, kaj ofte estas preferinde ilin tute ne fari, ĉar nur tiuj personoj kapablas kontroli la respondojn, juĝi pri la identeco, el- movi klarigojn, se oportune, kaj elmeti incidentajn de- mandojn, naskitajn de la cirkonstancoj. Krom tio, la ĉeesto de tiuj personoj estas ia ligilo, kiu altiras la Spi- riton, ofte ne inklinan komunikiĝi kun nekonatoj, por kiuj li havas nenian simpation. Unuvorte, la mediumo devas eviti ĉion, kio povus turni lin en konsultiston, kio, en la okuloj de multaj homo j, estas sinonimo de antaŭ- diristo de la destino.

Spiritoj, kiujn oni povas elvoki

274. Oni povas elvoki ĉiajn Spiritojn, al kiu ajn ŝtupo de la hierarkio ili apartenas: kiel la bonajn, tiel la malicajn; tiujn, kiuj forlasis la Teron antaŭ nelonge, kiel ankaŭ tiujn, kiuj faris sian migradon en plej mal- proksima tempo; kiel homojn klerajn, tiel la plej sen- famajn; niajn parencojn, niajn amikojn, kiel ankaŭ ti­ujn, por kiuj ni estas indiferentaj; sed tio ne signifas, ke ili ĉiam volus aŭ povus kontentigi ian elvokon; ne parolante pri ilia propra volo aŭ pri la permeso, kiun ia supera potenco ne donis al ili, povas okazi, ke ili ne hav- as la eblon tion fari pro motivoj, pri kiuj ne ĉiam estas al ni konsentite, ilin penetri. Mi volas diri, ke ne ek­zistas absoluta neebleco, kiu kontraŭus la komunikiĝojn, escepte de tio, pri kio mi tuj parolos. La baroj, kiuj povas malhelpi iun Spiriton manifestiĝi, estas preskaŭ ĉiam individuaj kaj ofte originas el la cirkonstancoj.

El la kaŭzoj, kiuj povas malhelpi la manifest- iĝon de iu Spirito, unuj estas al li personaj kaj aliaj eksterpersonaj. Inter la unuaj oni loku liajn okupojn aŭ la misiojn, kiujn li plenumas kaj de kiuj li ne povas detiriĝi, por cedi al niaj deziroj; en ĉi tiu okazo lia vi- zito estas nur prokrastita.

Oni devas konsideri ankaŭ lian propran situacion. Kvankam la reenkarniĝo ne estas absoluta baro, ĝi ta­men povas esti malhelpo ĉe iuj momentoj, precipe tiam, se la enkarniĝo fariĝis en malsuperaj mondoj kaj se la Spirito mem estas malmulte elmateriiĝinta. En la super­aj mondoj, kie la ligiloj de la Spirito kun la materio estas tre malfortikaj, la manifestiĝo estas preskaŭ tiel facila, kiel en la vaganta stato, kaj ĉiaokaze pli facila, ol en tiuj, kie la korpa materio estas pli kompakta.

La eksterpersonaj kaŭzoj kuŝas precipe en la na- turo de la mediumo, en tiu de la elvokanto, en la medio, kie la elvoko estas farata, kaj fine en la trafota celo. Iuj mediumoj ricevas komunikaĵojn plej precipe de siaj familiaraj Spiritoj, kiuj povas esti pli aŭ malpli altrang- aj; aliaj taŭgas kiel perantoj de ĉiaj Spiritoj; tio de­pendas de la simpatio aŭ antipatio, de la altiro aŭ repuŝo de la persona Spirito de la mediumo rilate al la libera Spirito, kiu povas preni lin kiel sian interpretanton ple- zure aŭ naŭze. Tio dependas ankaŭ, flanken metante la intimajn ecojn de la mediumo, de la grado da disvolviĝo de la mediumeco. La Spiritoj venas pli volonte, kaj pre- cipe pli vaste esprimas sian penson, al tia mediumo, kiu antaŭmetas al li nenian materialan baron. Cetere, en egalaj moralaj kondiĉoj, ju pli facile iu mediumo skribas aŭ parolas, des pli ĝeneraliĝas liaj rilatoj kun la mondo de la Spiritoj.

Oni prenu en kalkulon ankaŭ la facilecon, kiun devas havigi la kutimo komunikiĝi kun tia aŭ tia Spirito; kun la tempo la libera Spirito identiĝas kun tiu de la mediumo kaj ankaŭ kun tiu de la vokanto. Flanken met- ante la demandon pri simpatio, ekestas inter ili fluid- aĵaj rilatoj, kiuj faras la komunikiĝojn pli tujaj. Tial unu sola intervidiĝo ne ĉiam estas tiel kontentiga, kiel dezirinde, kaj la Spiritoj mem ofte petas ankoraŭ unu elvokon. Spirito, kutime venanta, troviĝas tie kvazaŭ en sia domo; li familiariĝis kun siaj aŭdantoj kaj interpret- antoj; li parolas kaj agadas pli libere.