La elvoko de la ordinaraj Spiritoj havas ankaŭ tiun bonaĵon, ekrilatigi nin kun suferantaj Spiritoj, kies do- loron oni povas mildigi kaj kies progreson ni povas fa- ciligi per utilaj konsiloj. Oni povas do fariĝi utila, sam- tempe instruante sin mem. Estas egoismo en la homo, kiu en siaj konversacioj kun la Spiritoj strebas nur al sia persona plezuro, kaj tiu, kiu rifuzas etendi helpan manon al la malfeliĉuloj, samtempe elmontras fieron. Kion utilas al li ricevi belajn rekomendojn de la eminentaj Spiritoj, se tio ne faras lin pli bona por si mem, pli ka- ritema kaj pli bonvolema por siaj fratoj en ĉi tiu mondo kaj en la alia? Kio estus kun la kompatindaj malsanuloj, se la kuracistoj rifuzus tuŝi iliajn vundojn?
Demandoj pri la elvokoj
282. I. Ĉu iu povas elvoki la Spiritojn, ne estante mem mediumo?
"Ĉiu povas elvoki la Spiritojn, kaj se tiuj, kiujn li vokas, ne povas manifestiĝi materiale, ili ja staras apud li kaj lin aŭskultas."
II. Ĉu la elvokita Spirito ĉiam kontentigas la vok- on, al li faritan?
"Tio dependas de la kondiĉoj, en kiuj li troviĝas, ĉar ekzistas cirkonstancoj, en kiuj li ne povas tion fari."
Kiaj estas la kaŭzoj, kiuj povas malhelpi iun Spiriton veni ĉe nia voko?
"Unue, lia volo; ankaŭ lia enkorpa stato, se li estas en la karno, la misioj, per kiuj li eble estas komisiita, aŭ ankaŭ tio, ke li ne ricevis permeson por tien iri.
"Ekzistas Spiritoj, kiuj neniam povas komunikiĝi, nome tiuj, kiuj pro sia naturo mem ankoraŭ apartenas al la mondoj malsuperaj ol la Tero. Ankaŭ ne povas tiuj, kiuj troviĝas en punsferoj, krom per supera perme- so donata nur por ia celo de ĝenerala utileco. Por ke iu Spirito povu komunikiĝi, estas necese, ke li estu ating- inta la gradon da progreso de la mondo, kien li estas vokita, alie, fremda al la ideoj de tiu mondo, li tie hav- as nenian punkton de komparo. Ne same fariĝas kun tiuj, senditaj por misio aŭ elaĉeto en la malsuperajn mondojn: tiuj havas la ideojn necesajn por respondi de- mandojn."
Pro kiaj motivoj povas esti rifuzata al iu Spirito permeso komunikiĝi?
"Tio povas esti provo aŭ puno por li aŭ por la vok- into."
Kiel Spiritoj, dise troviĝantaj en la Spaco aŭ en la diversaj mondoj, povas aŭdi la elvokojn, al ili far- atajn el ĉiuj punktoj de la Universo?
"Ili ofte ricevas avizon de viaj familiaraj Spiritoj, sed ĉi tie okazas fenomeno, kiun estas malfacile klarigi al vi, ĉar vi ne povas ankoraŭ kompreni, kiel la penso transiras inter la Spiritoj. Kion mi povas diri al vi, estas tio, ke la Spirito, kiun vi elvokas, kiel ajn malprok- sime li staras, ricevas, por tiel diri, frapon de la penso kvazaŭ elektran afekcion, kiu turnas lian atenton al la flanko, de kiu venas la al li direktita penso. Oni povas diri, ke li aŭdas la penson, tiel same, kiel vi sur la Tero aŭdas la voĉon."
— Ĉu la universa fluidaĵo estas la portilo de la penso, same kiel la aero rilate la sonon?
"Jes, kun ĉi tiu diferenco, ke la sono povas aŭdiĝi nur en tre limita radio, dum la penso atingas ĝis la sen- fineco. La Spirito, en la Spaco, similas vojaĝanton sur vasta ebenaĵo: tiu homo, subite aŭdinte sian nomon, sin turnas al la flanko, de kiu oni lin vokis."
Ni scias, ke distancoj malmulte signifas por la Spiritoj; tamen estas mirige, ke ili iafoje respondas al elvoko tiel rapide, kvazaŭ ili estus streĉe pretaj por tio.
"Efektive, ili iafoje tiaj estas. Se la elvoko estas antaŭdecidita, la Spirito estas antaŭe avizata kaj ofte tie sin trovas antaŭ la momento de la elvoko."
Cu la penso de la elvokanto estas pli aŭ malpli aŭdata, laŭ iaj cirkonstancoj?
"Sen ia dubo; Spirito, vokita de sento de simpatio kaj bondeziro, estas pli forte tuŝita; tio estas kvazaŭ ia amika voĉo, kiun li rekonas; sen tio la elvoko ofte nenion donas. La penso, elŝprucinta el la elvoko, frapas la Spiriton; se ĝi estas misdirektata, ĝi trafas la mal- plenaĵon. Fariĝas kun la Spiritoj tiel same, kiel kun la homoj: se la vokinto estas por ili indiferenta aŭ antipatia, tiam, kvankam lin aŭdinte, ili ofte ne venas al li."
Cu la elvokita Spirito venas volonte aŭ de- vigite?
"Li obeas la volon de Dio, t. e. la ĝeneralan leĝon, kiu prezidas en la Universo. Tamen "devigite" ne estas ĉi tie la ĝusta vorto, ĉar li pesas mem, ĉu veni estas utile: ankaŭ en ĉi tiu rilato li uzas sian liberan volon. Supera Spirito venas ĉiam, kiam vokita por utila celo; li rifuzas respondon nur en rondoj da homoj malmulte se- riozaj aŭ pritraktantaj ĉi tiujn aferojn kiel amuzon."
Cu iu Spirito povas rifuzi kontentigi la elvok- on, al li faritan?
"Sendube; alie, por kio do lia libera volo? Cu vi pensas, ke ĉiuj estuloj de la Universo estas al via dis - pono? Vi mem, ĉu vi opinias, ke vi ja estas devigataj respondi al ĉiu, kiu ajn eldiras vian nomon? Dirante, ke li povas rifuzi veni, mi parolas pri la peto de la el- vokinto, ĉar malsupera Spirito povas esti devigita veni laŭ la ordono de iu Supera Spirito."
Cu la elvokanto disponas ian rimedon, por de- vigi iun Spiriton veni kontraŭvole?
"Neniam, se iu Spirito estas al li egala aŭ supera pri moraleco; mi diras "pri moraleco", sed ne pri inteli- genteco, alie la elvokinto havas nenian aŭtoritaton super li. Se li estas malsupera ol la elvokinto, ĉi tiu povas sukcesi, se ĝi estas por lia bono, ĉar tiam aliaj Spiritoj vin helpos." (§ 279.)
Ĉu estas iel malutile elvoki malsuperajn Spiritojn, kaj ĉu, vokante ilin, oni povas timi, ke oni sin metus sub ilian potencon?
"Ili potencas nur tiujn, kiuj lasas sin potenci. Kiu estas helpata de bonaj Spiritoj, tiu havas nenion por timi; li imponas al la malsuperaj Spiritoj, sed ne ĉi tiuj al li. En soluleco la mediumoj, plej precipe la komenc- antoj, devas deteni sin de tiaj elvokoj." (§ 278.)
Ĉu estas necesaj iaj specialaj disponoj por la elvokoj?
"La plej nepre necesa el ĉiaj disponoj estas la en- memiĝo, kiam oni volas havi aferon al seriozaj Spiritoj. Kun la fido kaj la deziro al bono oni havas pli da forto por elvoki la Superajn Spiritojn. Dum kelkaj momentoj da enmemiĝo altigante sian animon, oni identiĝas kun la bonaj Spiritoj kaj inklinigas ilin veni."
Ĉu la fido estas necesa por la elvokoj?
"La fido al Dio, jes; por la ceteraĵo la fido iam ven- os, se vi volas bonon kaj havas la deziron vin instrui."
Ĉu, kolektiĝinte kun komuneco de pensoj kaj intencoj, la homoj havas pli da povo, por elvoki Spi- ritojn?
"Kiam ĉiuj estas kolektiĝintaj por karito kaj bono, ili atingas grandajn aferojn. Nenio estas pli malutila al la rezultato de la elvokoj, ol la diverseco de pensoj."
Ĉu estas utila la antaŭzorgo formi ĉenon, mano en mano, dum kelke da minutoj ĉe la komenco de la kunsidoj?
"Ĉeno estas materiala rimedo, kiu ne starigas unu- igon inter vi, se ĉi tiu ne ekzistas en la penso; pli utile ol ĉio ĉi estas, ke ĉiuj unuiĝu per unu sola penso, sam- tempe kiel ĉiu de sia flanko voku bonajn Spiritojn. Vi ne scias ĉion, kion povus atingi serioza kunsido, el kiu estus forigita ĉiu sento de fiero kaj egoismo, kaj kie regus perfekta sento de reciproka koreco."