"Jes, se li estas altklasa Spirito."
— En ĉi tiu okazo, ĉu la Spirito disdividiĝas aŭ ĉu li gŭas la kapablon de ĉieestado?
"La suno estas unu sola, tamen ĝi disradias cirkaŭen, portante malproksimen siajn radiojn, ne disdividiĝante: same estas kun la Spiritoj. La penso de la Spirito si- milas ian fajreron, kiu malproksimen disĵetas sian he- lecon, kaj povas esti vidata el ĉiuj punktoj de la hori- zonto. Ju pli pura estas la Spirito, des pli lia penso radias kaj disvastiĝas, kiel la lumo. La malsuperaj Spiritoj estas treege materiaj; ili povas respondi nur al unu homo ĉiufoje kaj ne povas veni al iu loko, se ili estas vokitaj al alia.
"Vokite samtempe al du lokoj, iu Supera Spirito res- pondos ambaŭ elvokojn, se ĉi tiuj estas egale seriozaj kaj varmaj, alie li preferos la plej seriozan."
Rimarko. Tiel estas kun homo, kiu, ne delokiĝante, povas transsendi sian penson per signoj, vidataj en diversaj lokoj.
Dum kunsido de la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj, kie estis diskutita la demando pri la ĉieestado, iu Spirito pro- pramove diktis la sekvantan komunikaĵon:
"Vi ĉi tiun vesperon demandis, kian rangon okupas la Spiritoj en sia hierarkio, rilate la ĉieestadon. Komparu nin kun ia aerostato, iom post iom altiĝanta en la aero. Dum ĝi rampas sur la tero, povas vidi ĝin nur tre malmultaj homoj ĉirkaŭe; laŭgrade kiel ĝi altiĝas, tiu rondo plivastiĝas rilate al ĝi, kaj kiam ĝi atingas certan alton, ĝi aperas al grandega nombro da homoj. Tiel estas kun ni; malica Spirito, ankoraŭ alkroĉita al la Tero, staradas en limita rondo, inter la homoj, kiuj lin vidas. Li altiĝu en la favorkoreco de Dio, li pli- boniĝu, kaj li povos konversacii kun pluraj personoj samtempe; kaj kiam li fariĝis Supera Spirito, li povas disradii simile al la lumo de la suno, sin montri samtempe al pluraj personoj kaj en pluraj lokoj.
CHANNING."
Ĉu oni povas elvoki la purajn Spiritojn, tiujn, kiuj elfinis la serion de siaj enkarniĝoj?
"Jes, sed ili tre malofte venas; ili komunikiĝas nur kun la puraj kaj sinceraj koroj, sed ne kun la fieraj kaj la egoistaj. Oni tial devas dubi, ĉu ne malsuperaj Spiritoj afektas tiun kvaliton, por pozi pli altajn gravulojn en viaj okuloj."
Kiel klarigi, ke la Spiritoj de la plej glor- nomaj homoj venas tiel facile kaj familiare ĉe la elvoko de la homoj plej senfamaj?
"La homoj taksas la Spiritojn laŭ sia propra mezuro, kio estas eraro. Post la morto de la korpo la surteraj rangoj forviŝiĝas; distingo inter ili ekzistas nur pri boneco, kaj la bonaj iras ĉien, kie oni devas fari bonon."
Kiom da tempo devas pasi post la morto, por ke oni povu elvoki iun Spiriton?
"Oni povas tion fari en la momento mem de la morto, sed, ĉar en tiu momento la Spirito ankoraŭ troviĝas konfuzita, tial li nur neperfekte respondas."
Rimarko. Ĉar la daŭro de la konfuziteco diversas laŭ la Spirito, nenia tempo povas esti fiksita por elvokoj; tamen malofte post ok tagoj la Spirito ne konscias sian staton su- fiĉe, por povi respondi; kelkafoje li povas tion tre bone fari du aŭ tri tagojn post la morto. Ĉiaokaze oni povas provi kun mezurateco.
Ĉu la elvoko estas pli peniga por la Spi- rito en la momento de la morto, ol iom poste?
"Jes, iafoje; tio estas kvazaŭ oni elŝirus vin el la dormo, antaŭ ol vi tute vekiĝis. Kelkaj tamen tute ne ĉagreniĝas pro tio, kaj tio eĉ helpas ilin eltiriĝi el la konfuziteco."
Kiel la Spirito de infano, mortinta tre juna, povas doni plensciajn respondojn, se, kiam sur la Tero, li ankoraŭ ne konsciis sin mem?
"La animo de infano estas Spirito ankoraŭ en la vindaĵoj de la materio; liberiĝinte el la materio, li ĝuas la kapablojn de Spirito, ĉar la Spirito ne havas aĝon, kio pruvas, ke la infano jam antaŭe vivis. Tamen ĝis li troviĝos tute liberiĝinta, li povos konservi en sia pa- rolo kelkajn trajtojn de la karaktero de la infanaĝo."
Rimarko. La influon de la korpo, kiun pli aŭ malpli longe sentas la Spirito de infano, kelkafoje sentas ankaŭ la Spirito de homoj, kiuj mortis frenezaj. La Spirito mem ne estas freneza, sed oni scias, ke iuj Spiritoj dum kelka tempo pensas, ke ili ankoraŭ troviĝas en ĉi tiu mondo. Ne estas do mirige, ke, ĉe frenezulo, la Spirito ankoraŭ suferas de la mal- helpoj, kiuj dum sia surtera migrado baris la liberan mani- festiĝadon de siaj pensoj, ĝis li estos tute ekster la materio. Ĉi tiu efiko diversas laŭ la kaŭzoj de la frenezeco, ĉar kelkaj frenezuloj plene regajnas sian mensklarecon tuj post sia morto.
Elvoko de bestoj
283. XXXVI. Cu oni povas elvoki la Spiriton de iu besto?
"Post la morto de besto la inteligenta principo, kiu ekzistis en ĝi, troviĝas en latenta stato kaj estas tuj util- igata de iuj Spiritoj, por tio komisiitaj, por animi novajn estaĵojn, ĉe kiuj ĝi daŭrigas sian ellaboriĝadon. Sekve, en la mondo de la Spiritoj ne ekzistas vagantaj bestoj, sed nur Spiritoj de homoj. Ci tio respondas vian de- mandon."
— Kiel do vere estus, ke, elvokinte bestojn, iuj hom- oj ricevis respondon?
"Elvoku rokon kaj ĝi respondos al vi. Multego da Spiritoj estas ĉiam pretaj preni la parolon por ĉio ajn."
Rimarko. El la sama motivo, se oni elvokos ian miton aŭ alegorian personon, ĝi respondos, t.e. iu respondos por ĝi, kaj la Spirito, kiu sin prezentos, ekprenos ĝian karakteron kaj manierojn. Unu tagon iu ekpensis elvoki Tartufon, kaj Tartufo tuj venis; eĉ plue: li parolis pri Orgono, Elmira, Da- misa kaj Valerio, pri kiuj li donis sciigojn; li imitis la hipo- kritulon tiel lerte, kvazaŭ Tartufo estis efektive ekzistinta kiel reala persono. Li poste diris, ke li estas la Spirito de aktoro, kiu ludis tiun rolon. La frivolaj Spiritoj ĉiam eks- pluatas la nespertecon de siaj demandantoj, sed ili sin deten- as havi aferon al tiuj, pri kiuj ili scias, ke tiuj havas sufiĉan kapablecon, por senmaskigi iliajn mistifikojn, kaj kiuj ne fid- us ilian parolaĵon. Same okazas inter la homoj.
Unu sinjoro havis en sia ĝardeno neston de kardeloj, por kiuj li sin tre interesis. Unu tagon la nesto malaperis. Cert- iĝinte, ke neniu el liaj samdomanoj kulpas tiun delikton, kaj ĉar li mem estis mediumo, li ekpensis elvoki la patrinon de la etuloj; ŝi venis kaj diris al li en tre bona franca lingvo: "Akuzu neniun kaj estu trankvila pri la sorto de miaj idetoj; okazis tio, ke la kato, saltante, renversis la neston; vi trovos ĉi tiun sub la herbaĵo kaj ankaŭ la birdetojn, kiujn la kato ne manĝis." Li iris kaj konstatis, ke la dirita estas vero. Cu oni el tio konkludu, ke tio estis la birdo, kiu respondis? Ne, certe, sed, simple, iu Spirito, kiu konis tiun okazaĵon. Ci tio montras, kiel oni devas malfidi ŝajnaĵojn kaj kiel ĝusta estas la supre donita respondo: "Elvoku rokon kaj ĝi res- pondos al vi." (Vd. antaŭe la ĉapitron Pri la mediumeco de la bestoj, § 234.)
Elvoko de vivantoj
284. XXXVII. Cu la enkarneco de la Spirito estas absoluta malhelpo al lia elvoko?
"Ne, sed estas necese, ke la stato de la korpo ebligu al la Spirito liberiĝi en tiu momento. Enkarniĝinta Spi- rito venas tiom pli facile, kiom pli altklasa estas la mondo, kie li staras, ĉar tie la korpoj estas malpli materiaj."
Cu oni povas elvoki la Spiriton de viv- anto?
"Jes, ĉar oni povas elvoki enkarniĝintan Spiriton. La Spirito de vivanto povas, en siaj momentoj de libereco, prezenti sin ankaŭ ne elvokite; ĉi tio dependas de lia sim- patio por la homoj, kun kiuj li komunikiĝas." (Vd. en la § 116 la historion pri la sinjoro kun la flartabakujo.)
En kia stato restas la korpo de la homo, kies Spirito estas elvokita?
"Gi dormas aŭ nur dormetas; tiam la Spirito estas ja libera."
— Cu la korpo povus vekiĝi dum la forestado de la Spirito?