Spiritoj, ĝin ne elmovante mem: tio estas eraro. La Spiritoj sendube donas spontaneajn vastampleksajn instru- ojn, pri kiuj oni farus malbone, se oni ilin malŝatus; sed kelkajn klarigojn oni ofte atendus tre longe, se oni ilin ne petus. Sen la demandoj, kiujn mi faris, La Libro de la Spiritoj kaj La Libro de la Mediumoj estus ankoraŭ verkotaj aŭ almenaŭ estus multe malpli kompletaj, kaj multego da tre gravaj problemoj estus ankoraŭ solvotaj. Anstataŭ ke ili eĉ la plej malmulte estus malutilaj, la demandoj estas tre utilaj el la vidpunkto de instruado, kiam oni scias ilin tenadi en la dezirataj limoj. Ili havas ankoraŭ unu bonaĵon, nome helpi senmaskigi la trom- pemajn Spiritojn, kiuj, pli fanfaronaj ol kleraj, malofte eltenas la pro von de demandoj, farataj per streĉa logiko, per kiuj oni ilin repuŝas ĝis ilia lasta reduto. Havante nenion por timi ĉe tia kontrolado, la efektive superaj Spiritoj mem donas klarigojn pri malklaraj punktoj; la aliaj, kontraŭe, timante rilati kun pli forta partio, tre zorgas ilin eviti; tial tiuj Spiritoj ordinare rekomendas al la mediumoj, kiujn ili volas superpotenci kaj al kiuj ili volas akceptigi siajn utopiojn, deteni sin de ĉia dis - kutado pri iliaj instruoj.
Se oni bone komprenis tion, kion mi ĝis ĉi tie diris en ĉi tiu verko, oni jam povas fari al si ian ideon pri la rondo, en kiu estas konsilinde enfermi la demandojn, kiujn oni povas adresi al la Spiritoj; tamen, por pli da certeco, mi konigas malsupre la respondojn, donitajn pri la ĉefaj temoj, pri kiuj la malpli spertaj homoj ordinare inklinas demandi la Spiritojn.
288. Demandoj simpatiaj aŭ antipatiaj al la Spiritoj
I. Ĉu la Spiritoj volonte respondas la demandojn, faritajn al ili?
"Tio dependas de la demandoj. La seriozaj Spiritoj ĉiam plezure respondas tiujn, kiuj celas bonon kaj la rimedojn, por vin progresigi. La bagatelajn demandojn ili ne atentas."
Ĉu sufiĉas, ke iu demando estas serioza, por ricevi seriozan respondon?
"Ne, tio dependas de la Spirito, kiu respondas."
Sed ĉu iu serioza demando ne forigas la frivol- ajn Spiritojn?
"Ne la demando forigas la frivolajn, sed la karak- tero de la demandanto."
Kiaj demandoj estas plej antipatiaj al la bonaj Spiritoj?
"Ĉiaj, kiuj estas senutilaj aŭ faritaj el scivolo aŭ por provo; tiam ili ne respondas kaj foriras."
Ĉu iuj demandoj estas antipatiaj al la neperfekt- aj Spiritoj?
"Nur tiaj, kiuj povas meti en lumon ilian senkler- econ aŭ mistifikon, kiam ili penas trompi; alie ili respondas ĉion, ne zorgante pri la vero."
Kion pensi pri tiaj homoj, kiuj vidas en la ko- munikiĝoj de la Spiritoj sole nur ian distrilon kaj tem- popasigilon aŭ ian rimedon akiri al si malkaŝojn pri tio, kio ilin interesas?
"Tiuj homoj forte plaĉas al la malsuperaj Spiritoj, kiuj, kiel ili, volas sin amuzi kaj kiuj estas kontentaj, kiam ili mistifikis tiujn homojn."
Kiam la Spiritoj ne respondas iajn demandojn, ĉu tiel estas pro ilia volo aŭ tial, ke ia supera potenco malpermesas iajn malkaŝojn?
"Pro ambaŭ motivoj; ekzistas tiaj aferoj, kiuj ne povas esti malkaŝitaj, tiaj aliaj, kiujn la Spirito mem ne konas."
Ĉu per forta insistado la Spirito fine respondus?
"Ne; al la Spirito, kiu ne volas respondi, estas ĉiam facile foriri. Tial vi devas atendi, kiam oni diras al vi, ke vi ĝin faru, kaj precipe ne voli obstine devigi nin respondi. Insisti, por ekhavi ian respondon, kiun oni ne volas doni al vi, estas trafa rimedo, por esti trompita."
Ĉu ĉiuj Spiritoj kapablas kompreni la demand- ojn, kiujn oni faras al ili?
"Tute kontraŭe: la malsuperaj Spiritoj estas neka- pablaj kompreni iujn demandojn, kio ne malhelpas ilin respondi bone aŭ malbone, tute same, kiel okazas ĉe vi."
Rimarko. En iuj okazoj, kaj kiam utile, ofte iu pli ins- truita Spirito venas helpe al la nescianta Spirito kaj inspiras al li tion, kion ĉi tiu devas diri. Oni facile konstatas ĉi tiun fakton laŭ la kontrasto de iuj respondoj kaj ankaŭ tiel, ke la malpli klera Spirito mem ĝin ofte konfesas. Ci tion faras nur la sinceraj malkleraj Spiritoj, sed ne tiuj, kiuj paradas per pseŭdo-klereco.
289. Demandoj pri la estonteco
Cu la Spiritoj povas konatigi al ni la estont- econ?
"Se la homo konus la estontecon, li malzorgus la nunecon.
"Ci tiu estas ankoraŭ unu afero, pri kiu vi ĉiam insistas, por ekhavi precizan respondon; tio estas granda eraro, ĉar la manifestiĝo de la Spiritoj ne estas ia diven- rimedo. Se vi nepre volas ian respondon, ĝin donos iu pe- tolema Spirito: tion ni diras al vi ĉiumomente." (Vd. en La Libro de la Spiritoj: "Konado de la estonteco", § 868.)
Cu tamen iafoje estontaj okazoj ne estas spon- tanee antaŭdirataj de la Spiritoj, kaj ili ja efektiviĝas?
"Povas esti, ke iu Spirito antaŭvidas aferojn, kiujn li opinias utile konigi, aŭ kiujn li havas la komision sci- igi al vi; sed oni malkonfidu la trompemajn Spiritojn, kiuj sin amuzas farante antaŭdirojn. Nur la tuto de la cirkonstancoj ebligas taksi la gradon da fido, kiun me- ritas tiaj paroloj."
Kiajn antaŭdirojn oni plej multe malfidu?
"Ciujn, kiuj ne celas ĝeneralan utilecon. La person- aj antaŭdiroj povas preskaŭ ĉiam esti konsiderataj kiel apokrifaj."
Kion celas la Spiritoj, kiuj propramove antaŭ- diras okazaĵojn, kiuj ne efektiviĝas?
"Ili tion faras ofte, por sin amuzi pri la homa kred- emo, aŭ pri la teruro aŭ la ĝojo, kiun ili kaŭzas, kaj poste ili ridas pro la desapontiĝo. Tiuj mensogaj antaŭ- diroj iafoje havas tamen pli seriozan celon, nome provi la homon, kiun ili koncernas, por ke oni vidu, kiel li ilin akceptas, kaj ĉu bonajn aŭ malbonajn sentojn ili vek- as ĉe li."
Rimarko. Tia estas ekzemple la antaŭdiro pri io, kio povas flati la profitamon aŭ ambicion, kiel la morto de iu homo, la perspektivo pri ia heredaĵo k. a.
Kial la seriozaj Spiritoj, kiam ili antaŭsentigas iun okazaĵon, ordinare ne difinas la daton de ĉi tiu? ĉu pro nepovado aŭ pro volo?
"Pro ambaŭ motivoj. En iaj okazoj ili povas antaŭ- sentigi iun fariĝon: ĝi tiam estas averto, kiun ili donas al vi. Pri la difinado de la tempo, ofte ili ne devas tion fari; ankaŭ ofte ili ĝin ne povas, ĉar ili ja ne scias mem. Iu Spirito povas antaŭvidi, ke io okazos, sed la ĝusta momento povas dependi de okazaĵoj, kiuj ankoraŭ ne fariĝis kaj kiujn nur Dio scias. La frivolaj Spiritoj, kiuj ne faras al si skrupulon trompi vin, difinas tagojn kaj horojn, ne zorgante pri la sukceso. Tial ĉia detala an- taŭdiro devas esti por vi nefidinda.
"Ankoraŭ unu fojon: nia misio estas igi vin pro- gresi; ni helpas vin tiom, kiom ni povas. Kiu petas la Superajn Spiritojn pri saĝo, tiu neniam estos trompita; sed ne pensu, ke ni perdus nian tempon aŭskultante ĉi- ujn viajn bagatelaĵojn kaj antaŭdirante vian sorton: ĉi tion ni lasas en la manoj de la frivolaj Spiritoj, kiuj ple- zuras ĉe tiaj aferoj, kvazaŭ petolaj infanoj.
"La Providenco strekis limojn al la malkaŝoj, kiuj povas esti farataj al la homo. La seriozaj Spiritoj pri- silentas ĉion, kion estas al ili malpermesite konigi. In- sistante pri ia respondo, oni elmetas sin al la mistifikoj de la malsuperaj Spiritoj, ĉiam pretaj ekkapti okazojn por insidi kontraŭ via kredemo."
Rimarko. La Spiritoj, per indukto, vidas aŭ antaŭsent- as la estontajn okazaĵojn; ili tiujn vidas plenumiĝi dum tempo, kiun ili ne mezuras same, kiel ni; por precizigi ties momenton, ili devas alkonformiĝi al nia maniero kalkuli la tempon, kion ili opinias ne ĉiam necesa; el tio ofte naskiĝas kaŭzo de ŝajnaj eraroj.
Ĉu ne ekzistas homoj, naturdotitaj per ia spe- ciala kapablo, kiu ebligas al ili duonvidi la estontecon?