Выбрать главу

"Tiaj ja ekzistas, t. e. tiuj, kies animo liberiĝas el la materio; tiam kiu vidas, tiu estas la Spirito; kaj kiam utile, Dio permesas al ili malkaŝi iajn aferojn por la bono; sed ankoraŭ ekzistas pli da trompistoj kaj ĉarla- tanoj. Ci tiu kapablo estos iam pli ordinara."

Kion pensi pri la Spiritoj, por kiuj estas ple- zuro antaŭdiri al iu la tagon kaj horon de lia morto?

"Ili estas triviale spritaj, ja forte triviale spritaj Spi­ritoj, havantaj nenian celon, ol plezuri ĉe la timo, kiun ili kaŭzas. Neniu maltrankviliĝu pro tio."

Kiel do iuj homoj per ia antaŭsento estas avizataj pri la tempo de sia morto?

"Plej ofte tion ekscias iliaj Spiritoj mem dum siaj momentoj de libereco kaj, vekiĝinte, konservas pri tio ian intuicion. Preparitaj por tiu okazaĵo, la diritaj homoj do ne ricevas de tio teruron aŭ emocion. En tiu disiĝo de la animo for de la korpo ili vidas nur ŝangon de si- tuacio, aŭ, se vi preferas, en pli vulgara lingvo, la for- ĵeton de vesto el maldelikata drapo kaj surmeton de vesto el silko. La timo antaŭ la morto malpliiĝos, laŭ- grade kiel plivastiĝos la spiritisma kredo."

290. Demandoj pri la pasintaj kaj estontaj ekzistadoj

Cu la Spiritoj povas al ni konatigi niajn pas- intajn ekzistadojn?

"Dio iafoje permesas, ke ili estu malkaŝitaj, laŭ la celo; se por via edifo kaj instruo, tiam ili estas veraj, kaj, en ĉi tiu okazo, la malkaŝo estas farata preskaŭ ĉiam spontanee kaj tute neatendite; sed Li tion neniam permesas, por la kontentigo de vana scivolemo."

— Kial iuj Spiritoj neniam rifuzas fari tiajn mal- kaŝojn?

"Tio estas petolemaj Spiritoj, kiuj sin amuzas pri vi. Generale vi devas rigardi kiel malverajn, aŭ almenaŭ suspektindajn, ĉiujn tiaspecajn malkaŝojn, kiuj ne havas treege seriozan kaj utilan celon. La mokemaj Spiritoj plezuras flatante la memestimon per supozataj originoj. Kelkaj mediumoj kaj kredantoj akceptas kiel kontantan monon tion, kion oni diras al ili pri ĉi tiu afero, ne vid- ante, ke la nuna stato de iliaj Spiritoj nenion pravigas la rangon, pri kiu ili pretendas, ke ili ĝin iam okupis: negrava vantamo, pri kiu sin amuzas kiel la homoj, tiel ankaŭ la petolemaj Spiritoj. Estus pli logike kaj pli konforma al la iom-post-ioma irado de la estuloj, se ili estus suprenirintaj, ol malsuprenirintaj, kio estus por ili pli honora. Por ke oni povu fidi tiajn malkaŝojn, estus necese, ke ili estu farataj memvole per diversaj medium- oj fremdaj unu al alia, kaj nesciantaj pri tio, kio estis antaŭe malkaŝita; tiam ja ekzistus evidenta motivo por kredo."

— Se ni ne povas ekscii nian antaŭan individuecon, ĉu tiel same estus do pri la speco de ekzistado, kiun ni travivis, pri la socia pozicio, kiun ni okupis, pri la bonaj kaj malbonaj kvalitoj, kiuj plej distingiĝis ĉe ni?

"Ne, tio povas esti malkaŝata, ĉar el tio vi povas ĉerpi profiton por via pliboniĝo; cetere, esplorante vian nunecon, vi mem povas el ĝi konkludi vian pasintecon." (Vd. en La Libro de la Spiritoj: "Forgeso pri la pas- inteco", § 392.)

Ĉu io povas esti malkaŝita al ni pri niaj est- ontaj ekzistadoj?

"Ne; ĉio, kion iuj Spiritoj diros al vi pri tio, estas nura ŝerco, kaj ĉi tion oni komprenas: via estonta ek­zistado ne povas esti anticipe difinita, ĉar ĝi estos tia, kiel vi mem ĝin estos preparintaj per via konduto sur la Tero kaj per la decidoj, kiujn vi estos farintaj, kiam vi estos liberaj Spiritoj. Ju pli malmulte vi devas elpagi, des pli feliĉaj vi estos. Sed scii, kie kaj kia estos tiu ekzistado, ni ripetas, estas ne eble, escepte de la speciala kaj malofta okazo de tiuj Spiritoj, kiuj troviĝas sur la Tero nur por plenumi gravan mision, ĉar tiam ilia vojo estas iamaniere antaŭe difinita."

291. Demandoj pri la moralaj kaj materialaj interesoj

Ĉu oni povas peti la Spiritojn pri konsiloj?

"Jes, sendube; la bonaj Spiritoj neniam rifuzas helpi ĉiun, kiu ilin fidplene elvokas, precipe koncerne la anim-

on; sed ili forpuŝas la hipokritulojn, tiujn, kiuj, ŝajnante peti pri lumo, tamen plezuras en mallumo."

Cu la Spiritoj povas doni konsilojn pri afer- oj de privata intereso?

"Iafoje, laŭ la motivoj; ĝi dependas ankaŭ de la Spiritoj, al kiuj oni sin turnas por tio. La konsiloj, kon- cernantaj la privatan vivon, estas pli ekzakte donataj de la familiaraj Spiritoj, ĉar ili alligiĝas al la persono kaj sin interesas por liaj aferoj: ili estas la amikoj, tiuj al kiuj vi konfidencas viajn plej sekretajn pensojn; sed vi ofte tiel lacigas ilin per bagatelaĉaj demandoj, ke ili vin forlasas. Estus tiel absurde, se vi demandus pri in- timaj aferoj Spiritojn por vi fremdajn, kiel se vi turnus vin al homo, kiun vi unue renkontus sur via vojo. Vi devus neniam forgesi, ke la bagateleco de la demandoj estas neakordigebla kun la supereco de la Spiritoj. Oni prenu en kalkulon ankaŭ la kvalitojn de la familiara Spirito, kiu povas esti bona aŭ malbona, laŭ sia simpatio por la homo, al kiu li ligiĝas. La familiara Spirito de malbona homo estas malica Spirito, kies konsiloj povas esti pereigaj, sed kiu foriĝas kaj cedas sian lokon al iu pli bona Spirito, se la homo mem pliboniĝas. Similaj kun similaj kuniĝas."

Cu la familiaraj Spiritoj povas favori la ma- terialajn interesojn per malkaŝoj?

"Jes, ili povas kaj iafoje ĝin faras laŭ la cirkons- tancoj, sed estu certaj, ke la bonaj Spiritoj neniam vo- lontas servi al la profitamo. La malicaj briligas antaŭ viaj okuloj multegon da logaĵoj, por stimuli vian profi- tamon kaj poste mistifiki vin per elreviĝo. Eksciu an- kaŭ, ke se via elprovaĵo estas sperti tian aŭ tian traviv- aĵon, viaj protektantaj Spiritoj povas helpi vin elporti ĝin pli rezignacie, eĉ kelkafoje ili povas ĝin mildigi; sed en la intereso mem de via estonteco, ne estas al ili per- mesite deŝarĝi vin de ĝi. Tiel same, bona patro ne kon- sentas al sia infano ĉion, kion ĉi tiu deziras."

Rimarko. Niaj protektantaj Spiritoj, en multe da cir- konstancoj, povas indiki al ni la plej bonan vojon, tamen ne gvidante nin per ia kondukŝnuro, ĉar tiel ni jam havus nen- ian iniciativon kaj ne kuragŭs fari eĉ unu paŝon, ne petante ilian helpon, malprofite por nia perfektiĝo. Por progresi, la homo ofte bezonas havigi al si sperton per sia propra kosto- pago; tial la saĝaj Spiritoj donas al ni konsilojn, sed lasas nin konduti laŭ niaj propraj fortoj, kiel agas lerta edukisto rilate siajn disĉiplojn. En la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo ili konsilas nin per inspiro kaj tiel ili lasas en niaj man- oj la tutan meriton de la bono, kiel ankaŭ la tutan respond- econ por la malbono, kiun ni faras.

Estus trouzi la indulgemon de la familiaraj Spiritoj kaj tute erari pri ilia misio ĉiumomente demandi ilin pri la plej ordinaraj aferoj, kiel faras iuj mediumoj. Kelkaj mediumoj por ia "jes" aŭ "ne", ekprenas la krajonon kaj petas pri konsilo por la plej simpla ago. Tia manio signas malvast- econ de ideoj kaj ankaŭ la pretendon pensi, ke ni ĉiam aŭ- toritate disponus pri iu Spirito, havanta nenion alian por fari, ol zorgi pri ni kaj pri niaj bagatelaj interesoj. Krom tio, per tia konduto oni nuligus sian juĝokapablon kaj limigus sin al pasiva rolo sen profito por la nuna vivo kaj tute certe kun malprofito por la estonta progresado. Se infanaĵo estas demandi la Spiritojn por senvaloraj aferoj, ne malpli granda infanaĵo estas tiu de kelkaj Spiritoj, kiuj propramove sin okupas pri tio, kion oni povus nomi mastrumaj detaloj: tiuj povas esti bonaj, sed sendube ili estas ankoraŭ forte ter- mensaj.

XX. Se iu homo, ĉe sia morto, lasis siajn aferojn embarasitaj, ĉu oni povus peti lian Spiriton helpi malim- pliki ilin; kaj ankaŭ, ĉu oni povus demandi lin pri la efektiva havaĵo, kiun li postlasis, en la okazo, se tiu hav- aĵo ne estus konata, se tio estas en la intereso de la justeco?

"Vi forgesas, ke la morto estas la liberiĝo el la sur- teraj zorgoj; ĉu vi do pensas, ke la Spirito, kiu estas feliĉa de sia libereco, volonte venus rekroĉiĝi al sia ka- teno kaj okupi sin pri aferoj, kiuj lin jam ne koncernas, por kontentigi la profitamon de siaj heredintoj, kiuj eble ekĝojis pro lia morto, esperante, ke ĝi portu al ili pro- fiton? Vi parolas pri justeco, sed justeco montriĝos en la disreviĝo de ilia avideco: tio estas la komenco de la punoj, kiujn Dio destinas por la avideco je la surteraj posedaĵoj. Cetere, la embarasoj, kiujn ies morto iafoje postlasas al aliaj homoj, estas parto de la elprovaĵoj de la vivo, kaj neniu Spirito povas liberigi vin el ili, ĉar ili troviĝas en la dekretoj de Dio."