Выбрать главу

Rimarko. La supre donita respondo sendube desapontos tiujn homojn, kiuj imagas al si, ke la Spiritoj havas por fari nenion, krom servi al ni kiel klarvidaj helpantoj, por gvidi nin, ne al la ĉielo, sed sur la Tero. Ankoraŭ unu konsidero subtenas ĉi tiun respondon. Se iu homo, pro malzorgo dum sia vivo, lasis en malordo siajn aferojn, verŝajne post sia morto li ilin ne pli atente prizorgos, ĉar li sendube estas fe- liĉa, ke li liberiĝis el la klopodoj, kiujn ili trudis al li, kaj kiel ajn malaltranga li estas, li atribuas al ili ankoraŭ malpli da graveco kiel Spirito, ol kiel homo. Rilate al la nekonata posedaĵo, kiun li eble postlasis, li havas nenian motivon por sin interesi por avidaj heredintoj, kiuj probable ne pensus plu pri li, se ili ne esperus profiti ion el ĝi; kaj se lin an- koraŭ okupas la homaj pasioj, li ja povas fari al si malican plezuron el la desapontiĝo de la heredintoj.

Se en la intereso de la justeco kaj de siaj karuloj iu Spirito opinias utile fari tiajn malkaŝojn, li ilin faras mem- vole, kaj por tio oni ne bezonas esti mediumo, nek sin turni al ia mediumo. La Spirito mem konatigas la aferojn per akci- dentaj cirkonstancoj, sed neniam dank'al la peto, kiun oni faris al li, ĉar tiu peto ne povas ŝanĝi la specon de la provoj, kiun oni devas travivi; ĝi prefere kunhelpus por ĉi tiujn pli - pezigi, ĉar ĝi ĉiam estas signo de profitamo kaj montras al la Spirito, ke oni pensas pri li pro intereso. (Vd. § 295.)

292. Demandoj pri la sorto de la Spiritoj

Ĉu oni povas peti la Spiritojn pri klarigoj, rilataj al ilia situacio en la mondo de la Spiritoj?

"Jes, kaj ili volonte donas tiujn klarigojn, se la pet- on diktis simpatio aŭ la deziro esti utila, sed ne nura scivolemo."

Ĉu la Spiritoj povas priskribi la naturon de siaj suferoj aŭ de sia feliĉo?

"Jes, tute ĝuste, kaj tiaj malkaŝoj estas granda ins­truo por vi, ĉar ili ensekretigas vin en la veran naturon de la estontaj punoj kaj rekompencoj; disbatante la mal- verajn ideojn, kiujn vi kreis al vi pri ĉi tiu subjekto, ili celas revigligi vian fidon kaj vian konfidon al la boneco de Dio. La bonaj Spiritoj estas feliĉaj priskribi al vi la feliĉegon de la elektitaj animoj; la malicaj povas esti devigataj pentri siajn suferojn, por ke ilin tuŝu la pento, kaj en tio ili kelkafoje eĉ trovas ian mildigon de la do- loroj: ili estas kiel malfeliĉulo, kiu ellasas sian lament- adon, esperante rivevi kompaton.

"Ne forgesu, ke la esenca, la sola celo de Spiritismo estas via pliboniĝo, kaj ĝuste por trafi tiun celon, estas permesite al la Spiritoj ensekretigi vin en la estontan vivon, prezentante al vi ekzemplojn, el kiuj vi povas tiri ian profiton. Ju pli vi identiĝos kun la mondo, vin atend- anta, des malpli vi resopiros tiun, en kiu vi nun staras. Jen, resume, la efektiva celo de la revelacio."

XXIII. Ĉu, elvokante iun homon, kies sorton oni ne konas, oni povas ekscii de li mem, ĉu li ankoraŭ troviĝas sur la Tero?

"Jes, se la necerteco pri lia morto ne estas ia neceso aŭ provo por tiuj, al kiuj estas interese tion ekscii."

— Se li jam mortis, ĉu li povas konatigi la cirkons- tancojn de sia morto en tia maniero, ke oni povu ĝin kontroli?

"Se li rigardas tiun sciigon kiel ion gravan, li ĝin faros; alie li malmulte zorgos pri tio."

Rimarko. La sperto montras, ke en ĉi tiu okazo la Spi- riton neniel tuŝas la motivoj de la intereso, kiun oni povas havi, ekkoni la cirkonstancojn de lia morto. Se li ja forte deziras ilin malkaŝi, li ĝin faras mem, ĉu per iu mediumo, ĉu per vidaĵoj aŭ aperaĵoj, kaj tiam li povas doni la plej pre- cizajn sciigojn; se ne, iu trompema Spirito povas tute bone mistifiki siajn demandantojn kaj amuziĝi, kondukante ilin al senutilaj esploroj.

Ofte okazas, ke la malapero de iu homo, kies morton oni ne povas oficiale konstati, alportas embarasojn al la fa- miliaj aferoj. Nur en tiaj tre maloftaj kaj esceptaj okazoj mi vidis la Spiritojn montri la ĝustan vojon, plenumante la petojn, al ili faritajn. Se ili volus, ili sendube povus tion fari, sed tio ofte ne estas permesita al ili, se tiuj embarasoj estas provoj por tiuj homoj, kiujn interesus formovi tiujn barojn.

Estus do luli sin en ia himera espero per ĉi tiu rimedo strebi al la ekposedo de heredaĵoj, ĉar ties pozitiva flanko estas la mono, kiun oni por tio elspezas.

Ne mankas Spiritoj pretaj flati similajn esperojn kaj far- antaj al si nenian skrupulon instigi la homojn al klopodoj, el kiuj oni ofte estas tre feliĉa saviĝi interŝanĝe kontraŭ iom da ridindeco.

293. Demandoj pri la sano

Cu la Spiritoj povas doni konsilojn por la sano?

"La sano estas kondiĉo necesa por la laboro, kiun oni devas plenumi sur la Tero; tial la Spiritoj sin volonte okupas pri ĝi; sed, ĉar inter ili ekzistas kleruloj kaj mal- kleruloj, ne estas konsilinde por tio, same kiel por ĉio alia, sin turni al tiu unue veninta."

Cu, turnante sin al la Spirito de iu medicina famulo, oni estas pli certa pri la ricevo de bona konsilo?

"La surteraj famuloj ne estas neeraremaj kaj ofte portas sistemajn ideojn, ne ĉiam ĝustajn, el kiuj la mor­to ilin ne tuj liberigas. La surtera scio estas preskaŭ nenio kompare kun la scio ĉiela. Nur la Superaj Spiritoj posedas ĉi tiun lastan scion; ne havante nomojn konat- ajn al vi, ili povas scii pri ĉio multe pli ol viaj scienculoj. Ne nur la scio faras superaj la Spiritojn, kaj vi forte mirus pri la rango, kiun iuj scienculoj okupas ĉe ni. La Spirito de iu scienculo povas do ne scii pli multe ol tiam, kiam li troviĝis sur la Tero, se li ne progresis kiel Spirito."

Cu scienculo, fariĝinte Spirito, rekonas si­ajn sciencajn erarojn?

"Se li atingis gradon sufiĉe altan, por esti liberiĝinta el sia vantamo kaj kompreni, ke lia disvolviĝo ne estas kompleta, li ilin rekonas kaj humile konfesas; sed se li ankoraŭ ne estas sufiĉe libera el la materio, tiam li pov- as konservi kelkajn el la antaŭjuĝoj, pri kiuj li estis konvinkita sur la Tero."

Cu iu kuracisto, elvokante tiujn siajn kli- entojn, kiuj mortis, povus ricevi de ili klarigojn pri la kaŭzo de ilia morto, pri la eraroj, kiujn li eble faris dum la kuracado, kaj tiel havigi al si iom pli da sperto?

"Jes, li povas, kaj tio estus por li utila, precipe tiam, se li petus la helpon de instruitaj Spiritoj, kiuj ansta- taŭus la mankon de scioj de iuj malsanuloj. Sed por tio li devas fari tiun studadon serioze, konstante, por humana celo, sed ne kiel rimedon por senpene akiri scion kaj riĉecon."

294. Demandoj pri la inventoj kaj eltrovoj

Cu la Spiritoj povas gvidi la homojn en la sciencaj esploroj kaj en la eltrovoj?

"La scienco estas verko de la genio; ĝi devas esti akirita nur per laboro, ĉar nur per laboro la homo iras antaŭen sur sia vojo. Kian meriton li havus, se sufiĉus al li demandi la Spiritojn, por ĉion scii? Por ĉi tiu prezo ĉiu ajn stultulo povus turniĝi en scienculon. Same estas kun la inventoj kaj eltrovoj en la industrio. Ankoraŭ unu konsidero: ĉiu afero devas veni en sia tempo kaj kiam la ideoj estas maturaj por ĝin ricevi. Se la homo havus tiun povon, li renversus la ordon de la aferoj, aper- igante la fruktojn antaŭ la ĝusta sezono.

"Dio diris al la homo: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon" (-1: admirinda figuro, kiu pentras la kondiĉon de la homo en ĉi tiu mondo. La homo devas progresi en ĉio per la penado de la laboro; se oni donas al li ĉion preta, por kio servus lia inteligento? Li estus kvazaŭ lernejano, kies taskon farus alia."