Выбрать главу

Cu la scienculo kaj la inventisto neniam estas helpataj de la Spiritoj en siaj esploroj?

"Ho, ĉi tio estas ja io tute alia. Kiam venis la tem­po de ia eltrovo, la Spiritoj, komisiitaj por direkti ĝian iradon, serĉas la homon kapablan por konduki ĝin al sukceso kaj inspiras al li necesajn ideojn, sed, tiel, ke li havu la tutan meriton de sia laboro, ĉar tiujn ideojn li devas mem ellabori kaj konkretigi. Tiel estas kun ĉiuj grandaj laboroj de la homa inteligento. La Spiritoj lasas ĉiun homon en lia sfero; el tiu, kiu taŭgas nur por plugeti la teron, ili ne farus depongardanton de la se-

Genezo, 3: 19. — La Trad.

kretoj de Dio; sed ili scias preni el la senfameco la homon kapablan por helpi la plenumon de iliaj planoj. Ne lasu vin do treni de scivolemo aŭ ambicio sur vojo, kiu ne estas la celo de Spiritismo kaj kiu finiĝus por vi per la plej ridindaj mistifikoj."

Rimarko. La pli profunda konado de Spiritismo kviet- igis la febron de la inventoj, kiujn oni komence flatis al si fari per ĉi tiu rimedo. Oni eĉ iris ĝis la ekstremo peti la Spiritojn pri receptoj por tinkturi kaj elkreskigi la harojn, por kuraci kalojn sur la piedoj k. t. p. Mi vidis multe da homoj, kiuj kredis, ke ili per tio estas jam riĉaj, sed kiuj venis nur al pli aŭ malpli ridindaj procedoj. Tio sama okazas tiam, kiam oni volas kun la helpo de la Spiritoj penetri la misteron de la origino de ĉiuj ekzistaĵoj; pri ĉi tiuj aferoj iuj Spiritoj havas sian sistemon, kiu ofte ne valoras pli, ol tiu de la homoj, kaj pri kiu estas prudente ĝin ricevi nur kun la plej granda diskreteco.

295. Demandoj pri kaŝitaj trezoroj

Ĉu la Spiritoj povas fari, ke oni eltrovu tre- zorojn?

"La Superaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj aferoj, sed la Spiritoj mokemaj ofte indikas neekzistantajn tre- zorojn aŭ ankaŭ povas vidigi iun trezoron en unu loko, dum ĝi kuŝas en alia rekte kontraŭa; ĉi tio estas ja utila, nome por montri, ke la vera riĉeco venas el laboro. Se la Providenco destinas kaŝitajn riĉaĵojn por iu homo, ĉi tiu ilin trovos nature; alie, ne."

Kion pensi pri la kredo al Spiritoj, gard- antaj kaŝitajn trezorojn?

"La Spiritoj, ankoraŭ ne tute liberiĝintaj el la ma­terio, alkroĉiĝas al la aĵoj. Avaruloj, kiuj kaŝis siajn trezorojn, povas ilin plu vigle observi kaj gardi post sia morto; kaj la perplekseco, kiun ili spertas, vidante, ke oni forprenas ilian riĉaĵon, estas unu el iliaj punoj, ĝis ili komprenos, ke tiuj trezoroj estas jam senutilaj por ili. Ekzistas ankaŭ Spiritoj de la Tero, komisiitaj por direkti ties internajn transformiĝojn kaj el kiuj, kiel alegorion, oni faris la gardantojn de la naturaj riĉaĵoj."

Rimarko. La demando pri la kaŝitaj trezoroj troviĝas en tia sama kategorio, kiel tiu pri la nekonataj heredaĵoj; tre malsaĝa estus tiu, kiu kalkulus je la supozataj malkaŝoj, kiujn povas fari al li la ŝercemuloj de la nevidebla mondo. Mi jam diris, ke kiam la Spiritoj volas aŭ povas fari tiajn malkaŝojn, ili agas propramove, kaj por tio ili ne bezonas mediumojn. Jen pri tio unu ekzemplo:

Unu sinjorino, post tridek jaroj da geedza vivo, vidvin- iĝis kaj jen ektroviĝis en la danĝero esti baldaŭ elpelita el sia hejmo, sen iaj rimedoj, de siaj vicfiloj, al kiuj ŝi estis anstataŭinta la patrinon. Sia malespero jam atingis la su- pron, kiam unu vesperon ŝia edzo ekaperis al ŝi kaj diris, ke ŝi iru kun li en lian kabineton; tie li montris al ŝi sian paperŝrankon, kiu ankoraŭ estis sub la leĝaj sigeloj, kaj per efiko de duobla vidado li igis ŝin vidi ĝian internon; li montr- is al ŝi sekretotirkeston, kiun ŝi ne konis kaj kies mekan- ismon li instruis al ŝi, kaj diris: "Mi antaŭvidis, kio nun okazas, kaj volis asekuri vian sorton; en ĉi tiu tirkesto kuŝas miaj lastaj disponoj; mi transdonas al vi la fruktuzon de ĉi tiu domo kaj rento de...". Tuj poste li malaperis. En la tago, kiam la sigeloj estis forprenitaj, neniu povis malfermi tiun tirkeston; la sinjorino tiam sciigis, kio al ŝi okazis. Si malfermis ĝin laŭ la instruo de sia edzo kaj trovis la testa- menton, kiel li informis al ŝi.

296. Demandoj pri la aliaj mondoj

XXXII. Kiom da konfido oni povas havi al la pri- skriboj, kiujn la Spiritoj faras pri la diversaj mondoj?

"Tio dependas de la grado da efektiva progreso de la Spiritoj, kiuj faras tiujn priskribojn, ĉar vi ja kom- prenas, ke ordinaraj Spiritoj estas tiel nekapablaj por informi vin pri tio, kiel, ĉe vi, iu malklerulo por pri- skribi ĉiujn landojn de la Tero. Vi ofte prezentas pri tiuj mondoj sciencajn demandojn, kiujn tiuj Spiritoj ne povo- scias solvi. Se ili estas sinceraj, ili parolas pri tiuj mond­oj laŭ siaj personaj ideoj; se frivolaj Spiritoj, ili amuz- iĝas farante ekstravagancajn kaj fantaziajn priskribojn, des pli, ĉar tiuj Spiritoj, ne malpli provizitaj per imag- emo en sia nuna vagado, ol iam sur la Tero, ĉerpas el tiu kapablo la rakonton pri multe da aferoj, kiuj havas nenion realan. Vi tamen ne pensu, ke estas tute ne eble ekhavi kelkajn klarigojn pri tiuj mondoj; la bonaj Spi- ritoj ja plezuras priskribante iliajn loĝantojn, kiel ins- truon destinitan por via pliboniĝo, kaj admonas vin iri la vojon, kiu povas konduki vin al tiuj mondoj. Tio estas rimedo, por fiksi viajn ideojn pri la estonteco kaj por ne restigi vin en necerteco."

— Kiel oni povas kontroli la ĝustecon de tiuj pri- skriboj?

"La plej bona kontrolo estas la akordo, kiu povas ekzisti inter ili; sed memoru, ke ili celas vian moralan pliboniĝon kaj ke, sekve, vi povas esti la plej bone in- formataj, ne pri la fizika aŭ geologia mieno de tiuj mond­oj, sed ja pri la morala stato de iliaj loĝantoj. Ce viaj nunaj scioj vi efektive ne povus tion kompreni; ĉi tiu studado neniom utilus al via progresado sur la Tero; ĝin vi havos ĉiun eblecon fari, kiam vi tie troviĝos."

Rimarko. La demandoj pri la fizika konsisto kaj pri la elementoj de la astroj trovas lokon en la kadro de la sciencaj esploroj, pri kiuj la Spiritoj ne devas ŝparigi al ni la klo- podon ilin fari; alie iu astronomo trovus tre oportune peti la Spiritojn fari la kalkulojn anstataŭ li, kion li sendube sin detenus konfesi. Se la Spiritoj povus, per ia malkaŝo, ŝpar- igi al ni la klopodojn por iu eltrovo, ili probable tion farus favore al iu scienculo sufiĉe modesta, por sincere rekoni ĝian originon, prefere ol por la profito de la fieruloj, kiuj ilin forneas kaj al kies memestimo ili, kontraŭe, ofte ŝparas dis- reviĝojn.

ĈAPITRO XXVII

PRI LA MALAKORDOJ KAJ PRI LA MISTIFIKOJ

Pri la malakordoj

La kontraŭuloj de Spiritismo ne ĉesas opozicii al ĝi, dirante, ke ĝiaj adeptoj ne akordas inter si, ke ili ne havas la samajn kredojn; unuvorte, ke ili sin reci- proke kontraŭdiras. Se, ili argumentas, la instruado est­as donata al vi de la Spiritoj, kiel do ĝi ne estas unu sama? Nur serioza kaj profunda studado de ĉi tiu scien­co povas redukti tian argumenton al ĝia ĝusta valoro.

Mi rapidu driri, antaŭ ĉio, ke tiuj malakordoj kiujn iuj homoj parade elmontras, ordinare estas pli ŝajnaj, ol realaj, ke ofte ili kuŝas prefere sur la supraĵo, ol sur la fundo de la aferoj, kaj ke sekve ili estas neniel gravaj. Tiuj malakordoj fluas el du fontoj, nome la homoj kaj la Spiritoj.

La malakordoj el homa fonto estis sufiĉe klar- igitaj en la ĉapitro Pri la sistemoj, § 36, al kiu mi faras referencon. Ĉiu certe komprenas, ke en la komenco, kiam la observoj estis ankoraŭ nekompletaj, aperis opinioj, ne akordantaj pri la kaŭzoj kaj sekvoj de la spiritismaj fenomenoj, opinioj, kies tri kvaronoj jam falis ĉe pli se­rioza kaj profunda studado. Ekster malmulte da escept- oj kaj ne konsiderante iajn kelke da homoj, kiuj ne facile rezignas la ideojn, kiujn ili karesadis aŭ naskis, oni pov- as diri, ke hodiaŭ ekzistas konsento inter la grandega plimulto el la spiritistoj, almenaŭ rilate la ĝenerelajn principojn, krom, eble, pri kelke da sensignifaj detaloj.