Выбрать главу

"La prudento diras al vi, ke bono fluas el bona fonto kaj malbono el fonto malbona; kiel do vi volus, ke bona arbo donu malbonajn fruktojn? Ĉu vi iam ŝiris vinber- ojn el pomarbo? La malsameco de la komunikaĵoj est- as la plej evidenta pruvo pri la diverseco de ilia origino. Cetere tiuj Spiritoj, kiuj pretendas, ke nur ili povas ko- munikiĝi, forgesas diri, kial la ceteraj ne povus tion fari. Ilia pretendo estas la neigo de tio, kion Spiritismo havas plej belan kaj plej konsolan: la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla, inter la homoj kaj la estuloj, kiuj estas por ili karaj kaj kiuj do estus por ili senrevene perditaj. Tiuj rilatoj estas tio, kio alkonform- igas la homon al lia estonteco, tio, kio disigas lin de la materia mondo; forigi tiujn rilatojn estas redronigi lin en la dubon, kiu estas lia turmento, estas nutri lian egoismon. Zorge esplorante la doktrinon de tiaj Spirit­oj, oni en ĝi sur ĉiu paŝo konstatas nepravigeblajn mal- akordojn, stampon de ilia nesciado pri la plej evidentaj aferoj kaj sekve sendubajn signojn de ilia malsupereco.

La SPIRITO DE VERO."

El ĉiuj malakordoj, kiujn oni rimarkas en la komunikaĵoj de la Spiritoj, unu el la plej frapantaj est­as tiu rilata al la reenkarniĝo. Se la reenkarniĝo estas neceso de la vivo de Spirito, kial do ne ĉiuj Spiritoj ĝin instruas?

"Cu vi do ne scias, ke ekzistas Spiritoj, kies ideoj troviĝas ankoraŭ enfermitaj en la nuneco, tute same, kiel estas kun multe da homoj sur la Tero? Ili pensas, ke ilia nuna stato devas daŭri ĉiam; ili ne vidas trans la rondon de sia perceptado kaj ne zorgas pri tio, de kie ili venis kaj kien ili iras, kaj tamen ili devas sperti la agadon de la leĝo de neceso. La reenkarniĝo estas por ili neceso, pri kiu ili pensas nur en la momento, kiam ĝi venas. Ili ja scias, ke la Spirito progresas, sed kia- maniere? jen problemo por ili. Sekve, se vi ilin demand- os pri tio, ili parolos pri la sep ĉieloj, kuŝantaj unu super alia kvazaŭ etaĝoj; kelkaj eĉ parolos al vi pri ia fajra sfero, pri ia sfero el steloj, ankaŭ pri la urbo de la flor- oj, pri la urbo de la elektitaj animoj."

Mi konceptas, ke la malmulte progresintaj Spi- ritoj povas ne kompreni ĉi tiun demandon; sed kiel do Spiritoj, kies morala kaj intelekta malsupereco estas al ĉiuj konata, propramove parolas pri siaj diversaj ekzist- adoj kaj pri sia deziro reenkarniĝi, por elaĉeti sian pas- intecon?

"En la mondo de la Spiritoj okazas aferoj, kiujn por vi estas tre malfacile kompreni. Ĉu en via mondo ne ekzistas homoj, apenaŭ sciantaj pri unuj aferoj, sed havantaj klaran kapon pri aliaj; tiaj homoj kun pli da prudento, ol da instruo, kaj aliaj pli spritaj ol juĝoka- pablaj? Ĉu vi ne scias ankaŭ, ke iuj Spiritoj plezuras tenante la homojn en nesciado, tamen tute ŝajnigante, ke ili tiujn instruas, kaj kiuj profitas el la facileco, kun kiu oni fidas iliajn parolojn? Ili povas allogi tiujn, kiuj ne iras gis la fundo de la aferoj, sed kiam oni ilin al- premas al la muro per rezonado, tiam ili nelonge tenadas sian rolon.

"Oni krom tio konsideru la singardon, kun kiu la Spiritoj ordinare proklamas la veron: tro viva kaj tro subita lumo blindigas, anstataŭ prilumi. Ili do povas, en iuj okazoj, opinii utile ĝin disverŝi nur grade, laŭ la tempoj, la lokoj kaj la homoj. Moseo ne instruis ĉion, kion instruis la Kristo kaj la Kristo mem diris multe da aferoj, kies kompreno estis antaŭdestinita por la ven- ontaj generacioj. Vi parolas pri la reenkarniĝo, kaj mir­as, ke ĉi tiu principo ne estas instruata en iuj landoj; sed memoru, ke en iu lando, kie reĝas la antaŭjuĝo pri haŭtkoloro, kie la sklaveco estas enradikiĝinta en ĝiaj moroj, oni repuŝus Spiritismon pro ĉi tio sola, ke ĉi tiu Doktrino proklamis la reenkarniĝon, ĉar la ideo, ke iu, kiu nun estas mastro, povus fariĝi sklavo, kaj inverse ŝajnus monstra. Ĉu ne estus pli bone akceptigi unue la ĝeneralan principon, por poste tiri ĝiajn konsekvenc- ojn? Ho homoj, kiel tro proksime vi vidas, ke vi ne pov­as taksi la planojn de Dio! Sciu, ke nenio okazas sen Lia permeso kaj sen ia celo, kiun vi ofte ne kapablas pentri. Mi diris al vi, ke unueco fariĝos en la kredo al la Spiritoj; estu certa, ke ĝi fariĝos kaj ke la mal- konsentoj, jam nun malpli profundaj, iom post iom for- viŝiĝos, laŭgrade kiel la homoj instruiĝos, kaj ke ili tute malaperos, ĉar tia estas la volo de Dio, kiun la eraro ne povas superforti.

La SPIRITO DE VERO."

X. Cu la eraraj doktrinoj, kiujn iuj Spiritoj povas instrui, ne havas kiel efikon malfruigi la progreson de la vera sciado?

"Vi volus ekhavi ĉion senpene; sciu do, ke ekzistas nenia kampo, kie ne kreskus fiherbo, kiun la plugisto devas elsarki. Tiaj eraraj doktrinoj estas frukto de la malsupereco de via mondo; se la homoj estus perfektaj, ili do akceptus nur tion veran; la eraroj similas la fals - ajn ŝtonojn, kiujn nur iu sperta okulo scias distingi de la veraj. Vi devas do ricevi instruadon, por distingi tion veran de tio malvera; nu, la malveraj doktrinoj havas la utilon ekzercadi vin en la distingo inter la vero kaj la eraro."

— Cu tiuj, kiuj sekvas la eraron, ne malfruiĝas en sia progresado?

"Se ili sekvas la eraron, ili do ne estas sufiĉe pro- gresintaj, por kompreni la veron."

302. Atendante ĝis fariĝos unueco, ĉiu pensas, ke li havas la veron kun si kaj asertas, ke vera estas nur tio, kion li scias, iluzio, kiun la trompemaj Spiritoj ja subtenas; sur kio do homo senpartia kaj sen kaŝita in- tereso povas sin bazi, por fari al si ian opinion pri la afero?

"Nenia nubo ombras la plej puran lumon; la plej valora diamanto estas tiu senmakula; juĝu do la Spirit­ojn laŭ la pureco de iliaj instruoj. Unueco fariĝos sur la flanko, kie bono estis neniam miksita kun malbono; sur ĉi tiu flanko la homoj konsentos inter si sub la po- tenco de la faktoj, ĉar ili konvinkiĝos, ke la vero trov- iĝas ĝuste tie. Rimarku ankaŭ, ke la fundamentaj prin- cipoj estas ĉie la samaj kaj devas kunigi vin en unu komunan penson: la amon al Dio kaj la faradon de bono. Kia ajn do la maniero de progresado, kian oni imagas pri la animoj, la fina celpunkto estas unu kaj la rimedo, por ĝin trafi, estas ankaŭ unu: fari bonon; nu, ne ek­zistas du manieroj fari bonon. Se leviĝas plej ĉefaj mal- konsentoj rilate al la principo mem de la Doktrino, vi disponas regulon certan por ilin taksi, nome: la plej bona doktrino estas tiu, kiu plej bone kontentigas la koron kaj la prudenton, tiu, kiu havas la plej multajn element- ojn, por konduki la homojn al bono: tiu, mi certigas vin, la venkonta doktrino.

La SPIRITO DE VERO."

Rimarko. La malakordoj, konstatitaj en la komunikaĵoj de la Spiritoj, povas origini el jenaj kaŭzoj: el la neklereco de iuj Spiritoj; el la trompemo de malsuperaj Spiritoj, kiuj el petolemo aŭ malicemo diras la malon de tio, kion ie diris la Spirito, kies nomon ili uzurpas; el la volo de la Spirito mem, kiu parolas laŭ la tempoj, la lokoj kaj la homoj, kaj kiu povas opinii utile ne ĉion diri al ĉiuj; el la nesufiĉeco de la homa lingvo, por esprimi la aferojn de la senkorpa mondo; el la nesufiĉeco de la komunikrimedoj, kiuj ne ĉiam ebligas al la Spirito konigi sian tutan penson; laste, el la signifo, kiun ĉiu povas atribui al iu vorto aŭ klarigo, laŭ siaj ideoj, siaj antaŭjuĝoj aŭ la vidpunkto, laŭ kiu li rigardas la aferon. Nur la studado, la observado, la sperto kaj la ofero de ĉiu sento de memestimo povas instrui la homon dis- tingi inter si tiujn diversajn nuancojn.

Pri la mistifikoj

303. Se estas malagrable esti trompata, des pli esti mistifikata; sed la mistifikado estas unu el la malbon- aĵoj, kontraŭ kiu oni la plej facile sin antaŭgardas. La rimedoj, por fiaskigi la ruzaĵojn de la trompemaj Spirit­oj elfluas el ĉiuj antaŭaj instruoj; tial pri la mistifikado mi diros malmulte. Jen la respondoj de la Spiritoj pri ĉi tiu afero: