I. La mistifikoj estas unu el la plej malagrablaj rifoj de la praktika Spiritismo; ĉu ekzistas ia rimedo, por sin antaŭgardi kontraŭ ili?
"Sajnas al mi, ke vi povas mem trovi la respondon en ĉio, kion oni instruas al vi. Jes, certe, por tio ekzist- as simpla rimedo, nome peti Spiritismon nur pri tio, kion ĝi povas kaj devas doni al vi. Gia celo estas la morala plibonigo de la homaro; tiel longe, kiel vi ne forkliniĝas de tiu celo, vi neniam estos trompataj, ĉar ne ekzistas du manieroj, por kompreni la veran moralon, tiun, kiun povas akcepti ĉiu saĝa homo.
"La Spiritoj venas vin instrui kaj gvidi sur la vojo de bono, sed ne sur la vojo de la honoraĵoj kaj de la riĉeco, aŭ por kontentigi viajn mizerajn pasiojn. Se oni neniam petus de ili ian vanaĵon aŭ ion ekster la kadro de iliaj fakoj, oni donus nenian oportunan okazon al la trompemaj Spiritoj. El ĉi tio vi devas konkludi, ke kiu estas mistifikata, tiu ricevas nenion alian ol tion, kion li meritas.
"La rolo de la Spiritoj estas ne tio, informi vin pri la aferoj de ĉi tiu mondo, sed vin sekure gvidi pri tio, kio povas utili al vi por la transtomba. Kiam ili parolas pri la ĉi tieaj aferoj, tiel estas, ĉar ili ĝin opinias necesa, sed ne kontentigante ian peton de vi. Se vi vidas en la Spiritoj la anstataŭantojn de la divenistoj kaj sorĉistoj, tiam vi estos ja trompataj.
"Se al la homoj sufiĉus turni sin al la Spiritoj, por ĉion scii, ili jam ne havus sian liberan volon kaj deturn- iĝus de la vojo, difinita de Dio al la homaro. La homo devas agadi per si mem; Dio sendas la Spiritojn, ne por ebenigi al la homo la materialan vojon de la vivo, sed por prepari al tiu la vojon de la estonteco."
— Sed kelkaj homoj demandas nenion, tamen ili estas malnoble trompataj de Spiritoj, kiuj venas mem- vole, ne alvokite.
"Ili ja demandas nenion, tamen konsente aŭdas, afer- oj, kiuj ambaŭ estas unu. Se ili kun rezervo kaj mal- konfido akceptus ĉion, kio dekliniĝas de la plej ĉefa objekto de Spiritismo, la frivolaj Spiritoj ne tiel facile pren- us ilin por iaj stultuloj."
II. Kial Dio permesas, ke sinceraj homoj, kiuj bo- nafide akceptas Spiritismon, estu mistifikataj? Cu tio ne estas tiel malutile, ke ĝi povus ŝanceli ilian kredon?
"Se tio ŝancelus ilian kredon, ilia fido ne estus do tre solida. Kiuj rezignus Spiritismon pro simpla desa- pontiĝo, tiuj montrus, ke ili ĝin ne komprenas kaj ne in- klinas al ĝia serioza parto. Dio permesas la mistifikojn, por elprovi la persistemon de la veraj adeptoj kaj puni tiujn, kiuj el Spiritismo faras ian amuzilon.
La SPIRITO DE VERO."
Rimarko. La ruzeco de la mistifikemaj Spiritoj iafoje translimas ĉion, kion oni povas nur imagi. La arto, kun kiu ili teksas siajn insidojn kaj kombinas la rimedojn por pers- vadi, estus io kurioza, se la afero estus ĉiam nur pri sen- kulpaj petolaĵoj; sed tiuj mistifikoj povas porti malagrablajn sekvojn al homoj, kiuj sin ne tenas garde kontraŭ ili. Mi estas tre feliĉa, ke mi povis ĝustatempe malfermi la okulojn al pluraj homoj, kiuj bonvolis peti mian opinion, kaj ŝparigi al ili ridindajn kaj kompromitantajn agojn. El la rimedoj, uzataj de tiuj Spiritoj, oni devas loki sur la unua vico, kiel la plej oftajn, tiujn, kiuj celas tenti la profitamon, ekzemple konigon pri supozataj kaŝitaj trezoroj, la anoncon de heredoj aŭ aliajn fontojn de riĉeco. Oni krom tio rigardu kiel sus- pektindajn precipe la antaŭdirojn por fiksa tempo kaj ankaŭ ĉiajn precizajn indikojn rilatajn al materialaj interesoj; de- teni sin de ĉiu paŝo preskribita aŭ konsilita de la Spiritoj, kiam la celo ne estas eminente racia; neniam lasi sin blindigi per la nomoj, kiujn la Spiritoj alprenas, por iom ŝajnigi ver- aj siajn parolojn; malfidi trokuraĝajn sciencajn teoriojn kaj sistemojn, unuvorte, ĉion, kio deflankiĝas de la morala celo de la manifestiĝoj. Mi kunmetus tutan plej kuriozan volum- on el la historio pri ĉiuj mistifikoj, kiuj fariĝis konataj al mi.
ĈAPITRO XXVIII
PRI TROMPOJ KAJ ARTIFIKOJ. PRI ĈARLA- TANISMO KAJ ĴONGLADO
Profitamaj mediumoj. Trompoj en la spiritismaj fenomenoj
Profitamaj mediumoj
Ĉar ĉio povas fariĝi objekto de ekspluatado, nenio miriga estus tio, se oni volus ekspluati ankaŭ la Spiritojn; restas ekscii, kiel ili akceptus la aferon, se oni iam provus fari tian ekspluaton. Mi antaŭ ĉio diru, ke nenio taŭgus pli por la ĉarlatanismo kaj ĵonglado, ol tia metio. Se ekzistas falsaj somnambuloj, multe pli ekzist- us da falsaj mediumoj, kaj ĉi tiu sola fakto estus fun- damentita motivo por suspekto. La neprofitamo, kon- traŭe, estas la plej kategoria respondo, kiun oni povas kontraŭmeti al tiuj homoj, kiuj vidas en la faktoj nenion alian ol ian lertan manovron. Ne ekzistas ĉarlatan- ismo neprofitama; kia estus do la celo de homoj, kiuj mistifikus sen ia profito, des pli prave tiam, kiam ilia ĉiekonata honorindeco starigas ilin super ĉiu suspekto?
Se la gajno, kiun iu mediumo rikoltus el sia kapablo, povas esti objekto de suspekto, tio ne estus atesto, ke tia suspekto havus ian bazon; li povus do havi efektivan kapablon kaj tre sincere konduti, postulante pagon. Ni vidu, ĉu en ĉi tiu okazo oni laŭracie povas atendi ian kontentigan rezultaton.
Se oni klars komprenis tion, kion mi diris pri la kondiĉoj necesaj, por ke iu servu kiel interpretanto de la bonaj Spiritoj, pri la multenombraj kaŭzoj, kiuj povas ĉi tiujn forigi, pri la cirkonstancoj, ne dependantaj de ties volo, kiuj ofte malebligas ilian venon, unuvorte pri ĉiuj moralaj kondiĉoj, kiuj povas influi la konsiston de la komunikaĵoj, kiel do oni povas supozi, ke iu Spirito, kiel ajn malmulte altranga, estus en ĉiu momento al la dispono de iu entreprenisto de seancoj kaj submet- ita al liaj postuloj, por kontentigi la scivolemon de la unue veninta homo? Oni scias la abomenon de la Spi- ritoj kontraŭ ĉio, kio odoras profitamon kaj egoismon, ilian malŝaton al la materialaj aferoj, kaj oni volus, ke ili helpu komerci per ilia ĉeesto! Naŭzas pensi pri tio, kaj oni ja devus tre malmulte koni la naturon de la mondo de la Spiritoj, por opinii, ke tio estas ebla. Sed, ĉar la frivolaj Spiritoj estas malpli skrupulemaj kaj ĉiam serĉas al si okazojn, por sin amuzi pri ni, tial sekvas el tio, ke se oni ne estas mistifikata de malvera mediumo, estas tre probable, ke oni estus trompata de kelkaj el tiaj Spiritoj. Ĉi tiuj konsideroj sufiĉas, por mezuri la gradon da fido, kiun oni devus konsenti al tiaj komunik- aĵoj. Cetere, kion hodiaŭ helpus pagataj mediumoj, se, en la okazo, se iu ne estas mem mediumo, li povas trovi tiun kapablon en sia familio, ĉe siaj amikoj aŭ konatoj?
Profitamaj mediumoj estas ne nur tiuj, kiuj povus postuli fiksan pagon; la intereso ne ĉiam konsist- as en la espero de ia materiala gajno, sed ankaŭ en la ĉiaspecaj ambiciaj rigardoj, sur kiuj oni povas funda- menti personajn esperojn. Ĉi tio estas ankoraŭ unu mal- bonaĵo, kiun la mokemaj Spiritoj tre bone scias kapti kaj el kiu ili profitas kun efektive rimarkindaj lerteco kaj ruzeco, lulante per trompaj iluzioj la homojn, kiujn tiel ili metas sub sian ŝuon. Resume, la mediumeco estas kapableco, konsentita por bono, kaj la bonaj Spiritoj foriĝas de ĉiu ajn, kiu pretendus fari el ĝi ian saltota- bulon, por trafi ĉion ajn, kio ne respondus al la planoj de la Providenco. Egoismo estas kancero de la socio; la bonaj Spiritoj batalas kontraŭ ĝi, tial oni ne povas pensi, ke ili ĝin helpus. Ĉi tio estas tiel racia, ke sen- utile estus insistadi plu pri ĉi tiu afero.
La mediumoj por fizikaj efikoj ne apartenas al ĉi tiu kategorio; ĉi tiujn efikojn ordinare okazigas malpli skrupulemaj malsuperaj Spiritoj. Mi ne diras, ke tiuj Spiritoj pro tio estas necese malbonaj: iu povas esti ŝarĝoportisto kaj tre honesta homo. Tia mediumo, kiu volus ekspluati sian kapablecon, povus do disponi plur- ajn Spiritojn, kiuj helpus lin sen tro da malvolonto; sed tie montriĝas ankoraŭ unu malbonaĵo. La mediumo por fizikaj efikoj, same kiel tiu por inteligentaj komunikiĝoj, ricevis sian kapablon ne por sia plezuro; ĝi estas al li konsentita sub la kondiĉo, ke li faru el ĝi bonan uzon; se li ĝin ekspluatas, ĝi povas esti forprenita for de li aŭ turniĝi en lian malprofiton, ĉar efektive la malsuperaj Spiritoj estas subuloj de la Superaj.