La malsuperaj Spiritoj tre amas mistifiki, sed ne amas esti mistifikataj. Se ili volonte konsentas je ŝerc- ado, je scivolaferoj, ĉar ili amas amuziĝi, ili kiel la aliaj, ne amas esti ekspluatataj, nek servi kiel kunludantoj, por pligrandigi la enspezon, kaj ĉiumomente montras, ke ili havas sian propran volon, ke ili agas, kiam kaj kiel ŝajnas al ili bone, el kio rezultas, ke la mediumo por fizikaj efikoj estas ankoraŭ malpli certa pri la reguleco de la manifestiĝoj, ol la skribiva mediumo. Pretendi okazigi fenomenojn en difinitaj tagoj kaj horoj estus el- montri la plej profundan nesciadon de la aferoj. Kion do li faru, por gajni sian monon? Sajnigi la fenomenojn. Tio estas ja rimedo, kiun uzas ne nur tiuj, kiuj el ĝi faras konfesitan metion, sed eĉ laŭŝajne simplanimaj homoj, kiuj opinias ĉi tiun rimedon pli facila kaj oportuna, ol laboro. Se la Spirito donas nenion, tiam li plen- igas la mankon: la imagemo estas tiel fekunda, kiam la afero estas pri gajno de mono! Kiel laŭrajta motivo de suspekto, la intereso rajtigas rigoran ekzamenon, pro kiu oni ne povus ofendiĝi, ne vekante suspekton. Sed tiel laŭrajta estas la suspekto en ĉiu tiu okazo, kiel ofenda kontraŭ honorindaj kaj neprofitamaj homoj.
308. La mediumeco, eĉ limigita al fizikaj manifest- iĝoj, ne estas konsentita, por ke iu parade elmontru ĝin en foiraj teatroj, kaj kiu ajn pretendus mastri la Spiritojn, por ilin prezenti antaŭ la publiko, tiu povas tute juste esti suspektata kiel ĉarlatano aŭ kiel pli aŭ malpli lerta prestidigitatoro. Tiel oni komprenu la aferon ĉiam, kiam oni vidos anoncojn de supozataj seancoj de Spiritismo aŭ de Spiritualismo kontraŭ pokapa pago; kaj oni memoru la rajton, kiu oni havigas al si ĉe la eniro (-1.
El ĉio antaŭa ni konkludas, ke la plej solida garantio kontraŭ ĉarlatanismo estas la plej absoluta neprofitamo; se ĉi tiu ne ĉiam certigas la bonecon de la inteligentaj komunikaĵoj, ĝi tamen senigas la malicajn Spiritojn je po- tenca agrimedo kaj fermas la buŝon al iuj kalumniantoj.
Restus tio, kion oni povus nomi la "amatoraj ĵonglaĵoj", t. e. la senkulpaj trompoj de iuj trivialaj ŝercemuloj. Oni sendube povus ilin fari kvazaŭ tempo- pasigilon, en amuzaj kaj frivolaj kunvenoj, sed ne en seriozaj kunsidoj, en kiujn oni akceptas nur seriozajn homojn. Cetere ĉiu ajn povas fari al si plezuron el momenta mistifiko; sed oni devus havi eksterordan pacienc- on, por ludi tian rolon dum tutaj monatoj kaj jaroj, kaj ĉiufoje dum pluraj sinsekvaj horoj. Nur ia intereso povus havigi tiun persistadon, kaj la intereso, mi ripetas, vekas suspekton pri ĉio.
Oni eble diros, ke iu mediumo, kiu oferas al la publiko sian tempon por la intereso de la afero, ne povas oferi ĝin kontraŭ nenio, ĉar li bezonas vivi. Sed ĉu li ĝin oferas por la afero aŭ por si mem, kaj ĉu ne tial, ke li vidas en tio ian enspezigan metion? Por ĉi tiu prezo ĉiam ekzistas sindonaj homoj. Ĉu li do disponas nur tian mongajnilon? Ni ne forgesu, ke la Spiritoj, kia ajn ilia supereco aŭ malsupereco, estas ja la animoj de la mortintoj, kaj ke, se la moralo kaj la religio trud- as kiel devon la respekton al ties restaĵoj, ankoraŭ pli granda estas la devo respekti ties Spiritojn.
Kion oni dirus pri iu, kiu eltirus iun korpon el ĝia tombo kaj ĝin publike elmontrus kontraŭ mono, ĉar tiu
Tiu rajto, tiu "qu'on achиte en entrant", estas tiu, kiun ĉiu "aĉetas al si" ĉe la eniro en teatron, aŭ similan ejon, nome aplaŭdi aŭ prifajfi. — La Trad.
korpo estus tia, ke ĝi vekus la vidamon? Cu elmontri la Spiriton estas malpli malrespekta ol la korpon, sub la preteksto, ke estas kurioze vidi, kiel iu Spirito agas? Kaj ja rimarku, ke la prezo de la seĝoj estus proporcia al la lertaĵoj, kiujn li povus fari, kaj al la allogo de la spektaklo. Certe, eĉ se sur la Tero li estus komediisto, li neniam ekpensus, ke post sia morto li trovus ian entre - preniston, kiu por sia sola profito igus lin senpage ludi komedion.
Oni ne forgesu, ke kiel la inteligentaj, tiel ankaŭ la fizikaj manifestiĝoj estas permesitaj de Dio sole nur por nia instruado.
Flanken metante ĉi tiujn moralajn konsider- ojn, mi neniel kontestas, ke povas ekzisti honorindaj kaj konsciencaj profitamaj mediumoj, ĉar ekzistas honestuloj en ĉiuj medioj; mi parolas nur pri ekspluato. Sed oni ja konsentas, pro la motivoj, kiujn mi montris, ke la eks- plutato estas pli pravigebla ĉe la pagataj mediumoj, ol ĉe tiuj, kiuj, rigardante sian kapablon kiel gracon, uzas ĝin nur por fari servon al aliulo.
La grado da konfido aŭ da malkonfido, kiun oni pov- as konsenti al pagata mediumo, dependas antaŭ ĉio de la estimo, kiun postulas lia karaktero kaj moraleco, kaj ankaŭ de la cirkonstancoj. Mediumon, kiu por ia eminente serioza kaj utila celo estus malhelpata uzi sian tempon en alia maniero, kaj, pro ĉi tiu motivo, sen ia laboro, oni ne povas miksi kun elprofitanta mediumo, tiu, kiu intence farus el la mediumeco pandonan arbon. Laŭ la motivo kaj la celo la Spiritoj povas do kondamni, absolvi aŭ favori; ili juĝas la intencon prefere ol la materialan fakton.
Ne same estas pri la somnambuloj, kiuj uzas sian kapablon por enspezo. Kvankam tiu ekspluatado estas elmetita al trouzoj kaj la neprofitamo estas pli granda garantio de sincereco, tamen ilia sintenado estas alia, ĉar agas iliaj propraj Spiritoj; ĉi tiuj do ĉiam troviĝas al ilia dispono, kaj efektive ili ekspluatas sin mem, ĉar ili estas liberaj disponi siajn personojn laŭvole, dum la eks- pluatemaj mediumoj ekspluatas la animojn de la forpas- intoj. (Vd. § 172, Somnambulaj mediumoj.)
Mi ja scias, ke mia severeco kontraŭ la pro- fitamaj mediumoj alamasigas kontraŭ min ĉiujn, kiuj ekspluatas aŭ estas tentataj ekspluati tiun novan enspez- ilon, kaj faras ilin, kiel ankaŭ iliajn amikojn, kiuj aliĝis al ilia partio, miaj nerepacigeblaj malamikoj; mi konsol- iĝas rememorante, ke la vendistoj, elpelitaj de Jesuo el la templo, certe ne rigardis lin per simpatiaj okuloj. Mi havas kontraŭ mi ankaŭ tiujn homoj n, kiuj ne konsi- deras la aferon kun tia sama seriozeco, kiel mi; tamen mi pensas, ke mi rajtas havi opinion kaj ĝin eldiri, kaj tiun opinion mi devigas neniun alpreni. Se grandega pli- multo ĝin akceptis, ŝajnas do, ke oni trovis ĝin ĝusta, ĉar mi efektive ne vidas, kiel oni povus pruvi, ke ne ekzistas pli da ŝancoj trovi trompojn kaj trouzojn ĉe la ekspluatado, ol ĉe la neprofitamo. Rilate al mi, se miaj skribaĵoj kunhelpis por diskrediti en Franclando kaj en aliaj landoj la profitaman mediumecon, mi pensas, ke tio ne estis unu el la plej malgrandaj servoj, kiujn ili faris al la serioza Spiritismo.
Trompoj en la spiritismaj fenomenoj
La homoj, kiuj ne akceptas la realecon de la fizikaj manifestiĝoj, ordinare atribuas la estigitajn efik- ojn al trompoj. Ili sin bazas sur tio, ke la lertaj pres- tidigitatoroj faras aferojn, kiuj ŝajnas miregindaĵoj al tiu, kiu ne konas ties sekretojn; el tio ili konkludas, ke la mediumoj estas nuraj ĵonglistoj. Mi jam refutis ĉi tiun argumenton, aŭ pli bone, ĉi tiun opinion, precipe en miaj artikoloj pri S-ro Home kaj en la numeroj de la Revue, de Januaro kaj Februaro 1858; ĉi tie do mi diros pri tio iajn kelke da vortoj, antaŭ ol paroli pri io pli serioza.
Estas cetere atentinda unu konsidero, kiun ne pre- terlasos iu ajn, kiu iom pripensos la aferon. Ekzistas, sendube, miregige lertaj prestidigitatoroj, sed tiuj estas tre malmultaj. Se ĉiuj mediumoj farus ĵonglaĵojn, oni ja devus konfesi, ke ĉi tiu arto en malmulte da tempo plej eksterordinare progresis kaj subite fariĝis plej vul- gara, ĉar ĝi estus kunnaskiĝinta kun homoj, kiuj ĝin tute ne imagis en si, eĉ kun infanoj.