Выбрать главу

Estas ankoraŭ unu konsiderenda kondiĉo, nome la akurateco de la kunsidoj. En ĉiuj ĉiam staras Spiritoj, kiujn oni povus nomi kutimaj vizitantoj, esprimo, en kiun mi ne enkalkulas tiujn Spiritojn, kiuj troviĝas ĉie kaj en ĉion sin enmiksas; tiuj kutime vizitantaj estas pro- tektantaj Spiritoj kaj tiuj, kiujn oni plej ofte demandas. Oni ne pensu, ke tiuj Spiritoj havas nenion alian por fari, ol aŭskulti nin; ili havas siajn okupojn kaj, krom tio, eble ili en la momento troviĝas en kondiĉoj ne fa­voraj por elvokado. Kiam la kunsidoj okazas en ĉiam samaj tagoj kaj horoj, ili pretiĝas por ti en veni kaj mal- ofte tie ne estas. Kelkaj eĉ ekstremigas la akuratecon; ili ofendiĝas ĉe malfruiĝo de horkvarono, kaj se ili mem difinas la momenton de la kunsido, oni vane ilin vokus kelkajn minutojn pli frue. Mi tamen aldonu, ke kvan- kam la Spiritoj preferas akuratecon, tiuj efektive super- aj ne estas tiel ĝisfunde detalemaj. La postulo de rigora akurateco estas signo de malsupereco, kiel ĉio infaneca. Ekster la interkonsentitaj horoj ili sendube povas veni, kaj ja ili volonte venas, se la celo estas utila; sed nenio estas pli malutila al bonaj komunikaĵoj, ol ilin elvoki nek al teksto, nek al preteksto, kiam tia fantazio venas al ni en la kapon kaj precipe sen ia serioza motivo; ĉar ili ne estas devigataj submeti sin al kapricoj, povas tial okazi, ke ili ne faras al si la klopodon veni al ni, kaj precipe tiam aliaj eble ekprenas ilian lokon kaj nomon.

Pri la ĝustasencaj societoj

334. Cio, kion mi diris pri la grupoj ĝenerale, aplik- iĝas nature al la regule starigitaj societoj; ĉi tiuj tamen devas bataladi kontraŭ iaj specialaj malfacilaĵoj, nask- itaj de la ligiloj mem inter iliaj anoj. Car mi ricevis plurajn petojn pri ilia organizado, mi donos ĉi tie la koncernan klarigon per kelke da vortoj.

Spiritismo, apenaŭ naskiĝinta (), estas ankoraŭ tre diverse pririgardata, en sia esenco tro malmulte kom- prenata de granda nombro da adeptoj, por havigi for- tikan ligilon inter la anoj de tio, kion oni povas nomi ia asocio. Tia ligilo povas ekzisti nur inter tiaj homoj, kiuj vidas en ĝi la moralan celon, ĝin komprenas kaj ĝin alp renas al si mem. Inter tiaj, kiuj vidas en Spiritismo nur faktojn pli aŭ malpli kuriozajn, ne povus ekzisti serioza ligilo; se ili starigas la faktojn super la princip- oj, ia simpla malkonsento pri la maniero rigardi la fakt­ojn povas ilin dividi. Same ne estas koncerne la unuajn, ĉar pri la morala demando ne povas ekzisti du vidma- nieroj; tial estas rimarkinde, ke ĉie, kie ili renkontas unu alian, ia reciproka konfido altiras unu al alia; la reciproka bondeziremo, reganta inter ili, forigas la ĝe- natecon kaj sindevigon, kiuj naskiĝas el la ofendiĝemo, el la fiero, kiu sentas sin pikita ĉe la plej malgranda kontraŭdiro, el la egoismo, kiu rilatigas ĉion al si.

Iu societo, kie ĉiuj egale portus tiujn bonajn sentojn,

(,) Ci tion la Aŭtoro skribis en 1860. — La Trad.

kie ĝiaj anoj kolektiĝus, celante kleriĝi per la instruoj de la Spiritoj, sed ne esperante ĉeesti pli aŭ malpli inte- resajn aferojn, aŭ por superstarigi sian personan opi­nion, tia societo, mi diras, estus ne nur efektivigebla, sed eĉ nerompebla. La ankoraŭ granda malfacileco kolekti multenombrajn elementojn, homogenajn el ĉi tiu vid- punkto, igas min diri, ke, por la intereso de la studoj kaj por la bono de la afero mem, la spiritistoj devus sin organizi prefere en malgrandajn, ol en grandajn kolekt- iĝojn. Korespondante inter si, vizitante unu alian, in- terkonigante siajn observojn, tiaj grupoj povas jam nun estigi la kernon de la granda spiritista familio, kiu iam kunligos ĉiujn opiniojn kaj kunigos la homojn en unu solan senton de frateco, sigelitan de la kristana karito.

335. Ni jam vidis, kiel grava estas por la ricevo de bonaj rezultatoj la sameco de sentoj; tiu sameco estas necese des pli malfacile atingebla, ju pli granda la nom- bro da kunsidantoj. En malgrandaj grupoj la anoj pli bone konas unu alian, oni estas pli certa pri la element- oj, aliĝintaj al la rondo; tie la silento kaj la koncentriĝo estas pli facilaj kaj ĉio okazas kvazaŭ en familio. La multenombraj kolektiĝoj ne akordas kun intimeco pro la diverseco de siaj anoj; ili postulas specialajn kunvenej- ojn, monrimedojn kaj administran mehanismon neneces- ajn en la malgrandaj grupoj; la malsameco de karakteroj, ideoj kaj opinioj tie pli frapante pentriĝas kaj plifacil- igas al la tumultemaj Spiritoj tie dissemi malkonkordon. Ju pli multenombra la kolektiĝo, des pli malfacile kon- tentigi ĉiujn; ĉiu volus, ke la laboroj estu kondukataj laŭ lia plaĉo, ke oni prefere pritraktu aferojn, kiuj plej multe lin interesus; kelkaj pensas, ke la titolo de societ- ano havigas al ili la rajton trudi sian manieron vidi la aferojn, kaj de tio kvereletoj, kaŭzo de maltrankvilo, kiu pli aŭ malpli frue naskas malkonkordon, poste la forfiniĝon, sorton de ĉiaj societoj, kia ajn ilia celo. La malgrandaj grupoj ne estas elmetataj al similaj variad- oj. La pereo de iu granda societo estus ŝajna malsukceso por la afero Spiritismo, kaj la malamikoj de ĉi tiu ĝin certe profitus por siaj atakoj; la estingiĝo de malgranda grupo forpasas nerimarkite, kaj cetere se unu malaperas, aliaj dudek naskiĝas; nu, dudek grupoj, enkalkulantaj po dek kvin ĝis dudek homoj, pli multe atingos kaj multe pli faros por la propagando, ol unu societo el tricent ĝis kvarcent anoj.

Oni sendube diros, ke la anoj de iu societo, kiuj agus tiel, kiel mi ĵus diris, ne estus veraj spiritistoj, ĉar la unua devo, kiun la Doktrino trudas al siaj adeptoj, estas karito kaj bonvolemo. Jes, tute ĝuste, kaj tial homoj, kiuj tiel kondutas, estas spiritistoj prefere laŭnome, ol fakte; ili certe ne apartenas al la tria kategorio (Vd. § 28) kaj tute ne meritas la nomon spiritistoj. Ĉi tie sin prezentas unu konsidero ne malgrava.

336. Ni ne forgesu, ke Spiritismo havas malamik- ojn, kiujn interesas bari ĝian iradon kaj kiuj strabe ri- gardas ĝiajn sukcesojn; la plej danĝeraj estas ne tiuj, kiuj atakas ĝin malkaŝe, sed tiuj, kiuj agadas en la om- broj, tiuj, kiuj per unu mano ĝin karesas kaj per la dua ĝin disŝiras. Tiuj maliculoj enŝoviĝas ĉien, kie ili esper­as fari malbonon; sciante, ke "unueco estas forteco", ili penas detrui ĝin, ĵetante malpacigilojn en la medion. Kiu scias do, ĉu tiuj, kiuj en la grupoj semas konfuzon kaj malkonkordon, ne estas provokantaj agentoj, kiujn interesas malordo? Sendube ili ja estas nek veraj nek bonaj spiritistoj; bonon ili neniam povas fari kaj da mal- bono ili povas fari multe. Oni komprenas, ke multe pli facile estas por ili enŝoviĝi en grandnombrajn kolektiĝ- ojn, ol en malgrandajn grupojn, kie ĉiuj sin reciproke konas. Dank'al surdaj intrigoj, rimarkataj de neniu, ili dissemas dubon, malkonfidon kaj malamikecon; sub la masko de hipokrita intereso por la afero ili kritikas ĉion, ili starigas kaŝitajn interkonsiliĝojn kaj koteriojn, kiuj baldaŭ rompas la harmonion de la tuto: jen kion ili in- tencas. Rilate tiajn homojn, apelacii al iliaj sentoj de karito kaj frateco estas paroli al memvolaj surduloj, ĉar ilia celo estas ja disbati tiujn sentojn, kiuj estas la plej grandaj baroj kontraŭ iliaj intrigoj. Tia situacio, mal- agrabla en ĉiaj societoj, ankoraŭ pli tia estas en la societ- oj de spiritistoj, ĉar, se ĝi ne naskas rompon, ĝi tamen kaŭzas maltrankvilon, neakordigeblan kun enmemiĝo kaj atento.

Se la grupo iras malbonan vojon, oni eble diros, ĉu saĝaj kaj bonintencaj homoj ne ĝuas la rajton de kritiko kaj lasu vivi la malbonon, dirante nenion, aprobu ĝin per sia silento? Sendube tio estas ilia rajto: pli ol tio, devo; sed se ilia intenco estas bona, ili eldiras sian opinion konvene kaj bonvoleme malkaŝe, sed ne duonvorte; se neniu sekvas ilin, ili foriras, ĉar oni ne komprenus, ke iu, havante nenian kaŝitan penson, obsti­ne restadus en societo, kie oni farus aferojn, kiujn li konsiderus nekonvenaj.