Выбрать главу

Studotemoj

Kiam oni elvokas siajn parencojn kaj amikojn, aŭ iun faman homon, por kompari iliajn opiniojn en la transtombo kun tiuj, kiujn ili havis sur la Tero, oni ofte renkontas kelkan embarason, por tenadi konversaciojn, escepte se oni kontentigas sin per banalaĵoj kaj frivol- aĵoj. Multaj pensas, ke La Libro de la Spiritoj elĉerpis la serion de la demandoj pri moralo kaj filozofio: tio estas eraro, tial eble estas utile indiki la fonton, el kiu oni povas ĉerpi studotemojn, por tiel diri, senlimajn.

Se la elvoko de gloraj homoj kaj de la Su- peraj Spiritoj estas treege utila pro la instruo, kiun ili povas doni al ni, tiu de la vulgaraj Spiritoj tamen ne estas malpli profita, kvankam ili ne kapablas solvi grandampleksajn demandojn; pro sia malsupereco mem ili klopodas, kaj ju pli malgranda la distanco inter ili kaj ni, des pli da rilatoj ni trovas inter nia propra kaj ilia situacio, jam ne enkalkulante tion, ke ili ofte prezentas al ni plej interesajn karakterizajn trajtojn, kiel mi klar- igis supre, § 283, parolante pri la apartaj elvokoj. Tio estas do neelĉerpebla fonto de observoj, eĉ se oni kon- sideras nur tiujn homojn, kies vivo prezentas kelkan apartaĵon koncerne la manieron de ilia morto, la aĝon, bonajn aŭ malbonajn ecojn, ilian feliĉan aŭ malfeliĉan pozicion sur la Tero, kutimojn, mensan staton, k. a.

Ĉe la altklasaj Spiritoj plivastiĝas la kadro de la studoj; krom la psikologiaj demandoj, kiuj estas limitaj, oni povas proponi al ili ankaŭ senfinan multegon da mo - ralaj problemoj pri ĉiaj situacioj en la vivo, pri la plej bona konduto en tia aŭ tia cirkonstanco, pri niaj reci- prokaj devoj k. a. La valoro de la instruo, kiun oni ri- cevas pri ia ajn subjekto: morala, historia, filozofia aŭ scienca, dependas tute de la stato de la Spirito demand- ata; koncernas nin la juĝo.

Krom la ĝuste nomataj elvokoj ankaŭ la spon- taneaj diktatoj prezentas senliman nombron da studob- jektoj; por tiaj diktatoj estas necese atendi la temon kiun la Spiritoj volos pritrakti. En ĉi tiu okazo povas labori samtempe pluraj mediumoj. Iafoje oni povas el- voki ian difinitan Spiriton; plej ofte oni atendas tiujn, kiuj volos sin prezenti, kio okazas ofte en la plej ne- antaŭvidita maniero. Tiuj diktatoj povas poste doni motivon por multego da demandoj, kies temoj estas tia- maniere antaŭe preparitaj. Ili devas esti zorge komen- tariataj por la studado de ĉiuj pensoj, kiujn ili enhavas, kaj por la konstato, ĉu ili havas stampon de vereco. Severe farata, tiu ekzameno estas, kiel mi diris, la plej bona garantio kontraŭ la enŝoviĝo de trompemaj Spi­ritoj. Pro tio, kiel ankaŭ por la instruado de ĉiuj, oni povos diskonigi la ricevitajn komunikaĵojn ekster la kun- sidon. Kiel oni vidas, tie ekzistas neĉesanta fonto de treege seriozaj kaj instruaj elementoj.

La laboroj de ĉiu seanco povas obei la sekv- antan programon:

e: Legado de la nete kopiitaj komunikajoj de la Spiritoj, ricevitaj en la antaŭa seanco.

e: Diversaj raportoj. Korespondaĵoj. Legado de komunikajoj, ricevitaj ekster la seancoj. Rakontado pri faktoj, interesantaj Spiritismon.

e: Studolaboroj. Spontaneaj diktatoj. Diversaj de­mandoj kaj moralaj problemoj, proponataj al la Spiritoj. Elvokoj.

e: Diskutado. Kritika kaj analiza studado de la komunikajoj. Diskutado pri la diversaj punktoj de la spiritisma scienco.

La nove fonditaj grupoj kelkafoje spertas la ĉeson de siaj laboroj pro manko de mediumoj. Certe la mediumoj estas unu el la esencaj elementoj de la spirit- istaj grupoj, sed ne ia nepre necesa elemento; oni erarus, se oni opinius, ke sen mediumoj oni povas fari nenion. Sendube homoj, kiuj kunsidas nur por eksperimentoj, povas sen mediumoj fari nenion alian ol kiel en koncerto muzikistoj sen instrumentoj; sed tiuj, kiuj celas seriozan studon, havas antaŭ si multegon da temoj, kiuj ilin okup- us, tiel utilaj kaj profitaj, kiel se ili povus agadi per si mem. Cetere la societoj, kiuj havas mediumojn, povas okaze troviĝi sen ili, kaj estus bedaŭrinde, se ili pensus, ke tiam ili devas estingiĝi. La Spiritoj mem povas iam kaj iam konduki ilin en tian situacion, por instrui ilin forlasi la mediumojn. Mi diras plue: tiel estas tial, ke, por profiti el la ricevitaj instruoj, estas necese dediĉi kelkan tempon al la meditado pri tiuj instruoj.

La sciencaj societoj ne ĉiam disponas ilojn por ob- servoj, tamen tio ne malhelpas, ke ili havu temojn por diskutado; ĉe manko de poetoj kaj oratoroj la beletraj societoj legas kaj komentarias verkojn de antikvaj kaj modernaj aŭtoroj; la religiaj societoj meditas pri la Sankta Skribo; la societoj de spiritistoj devas same agi kaj ili ĉerpos grandan profiton por sia progreso aranĝ- ante kunsidojn, en kiuj oni legus kaj komentarius ĉion, kio koncernas Spiritsmon, por aŭ kontraŭ ĝi: el tia diskutado, en kiun ĉiu alportas la kontingenton de siaj meditadoj, elŝprucas lumradioj, kiujn ne rimarkas indi- vidua legado.

Krom la specialaj verkoj ankaŭ la gazetoj svarmas per faktoj, rakontoj, okazaĵoj, trajtoj de virtoj aŭ mal- virtoj, kiuj starigas gravajn moralajn problemojn, kies solvon nur Spiritismo povas doni; tio estas ankoraŭ alia rimedo, por montri, ke Spiritismo rilatas al ĉiuj branĉoj de la socio.

Mi asertas, ke iu societo de spiritistoj, kiu organizus siajn laborojn laŭ ĉi tiu programo, elserĉante al si la necesajn materialojn, ne trovus tempon sufiĉan por sen- peraj komunikiĝoj de la Spiritoj; tial mi turnas sur ĉi tiun punkton la atenton de la vere seriozaj societoj, de tiuj, kiuj interesiĝas pli pri sininstruado, ol pri serĉado de ia tempopasigilo. (Vd. § 207, en la ĉap. Pri la form­ado de la mediumoj.)

Konkurado inter la societoj

La grupoj, kiuj sin okupas sole nur pri inte- ligentaj manifestiĝoj, kaj tiuj, kiuj sin donas al la stud­ado de fizikaj manifestiĝoj, havas ĉiu sian apartan mi- sion. Nek la unuaj nek la duaj enhavus la veran spi- riton de Spiritismo, se ili sin reciproke rigardus strabe, kaj tiu, kiu unua ĵetus ŝtonon sur la alian, per tio sola montrus la malbonan influon, kiu ĝin regus. Ĉiuj devas kunagi, kvankam per vojoj malsamaj, por la komuna celo, nome por la serĉado kaj la propagando de la vero; ilia antagonismo, nura efiko de superekscitita fiero, hav- igante armilojn al la nigrigantoj, povus nur malutili la aferon, kiun ili penas defendi.

Ĉi tiuj lastaj konsideroj aplikiĝas same al ĉiaj grupoj, kiuj povus ne interkonsenti pri kelkaj punktoj de la Doktrino. Kiel mi diris en la ĉapitro pri la Mal­akordoj, la plej multaj el tiaj nekonsentoj rilatas nur al akcesoraĵoj, eĉ ofte al nuraj vortoj; tio estus do in- fanaĵo, se iuj apartiĝus de aliaj, ĉar ili ne tute same opinius. Ankoraŭ pli malbone ol tio estus, se la divers­aj grupoj aŭ societoj de unu urbo sin reciproke rigardus envie. Oni komprenas envion inter homoj interkonkur- antaj kaj povantaj materiale malutili unu alian, sed se spekulacio ne ekzistas, tiam la envio povas esti nenio alia, ol malnobla konkurado de memamo. Ĉar, ĉion kon- siderante, nenia societo povas ja kolekti en sin ĉiujn adeptojn, tiuj, portantaj efektivan deziron disvastigi la veron kaj kies celo estas ekskluzive morala, devas ple- zure vidi multiĝi grupojn, kaj se fariĝas konkurado inter ili, ĝi devas esti por la farado de la plej granda bono. Tiuj, kiuj pretendus havi la privilegion de la vero escept- ante la ceterajn, devus ĝin pruvi, prenante kiel devizon: Amo kaj Karito, ĉar tia estas la devizo de ĉiu vera spi- ritisto. Ĉu ili volas fanfaroni pri la supereco de la ilin helpantaj Spiritoj? ili ĝin pruvu per la supereco de la ricevataj instruoj kaj per la uzo, kiun ili faras el tiuj paroloj: jen nefiaskanta kriterio por distingi tiujn, kiuj iras la plej bonan vojon.

Iuj Spiritoj, pli tromemfidaj ol prudentaj, iafoje provas altrudi stangajn kaj nepraktikeblajn sistemojn, en la ombro de respektegataj nomoj, per kiuj ili paradas. La simpla saĝo baldaŭ faras juston al tiuj utopioj, sed dume ĉi tiuj povas dissemi dubon kaj necertecon inter la adeptoj; de tio ofte venas ia kaŭzo de momentaj mal- konsentoj. Krom la rimedoj, kiujn mi indikis por juĝi tiujn sistemojn, ekzistas ankoraŭ unu kriterio, kiu taks- as ilian valoron: tiu estas la nombro da adeptoj, kiujn ili varbas. La prudento diras, ke el ĉiuj sistemoj tiu, kiun la homamasoj renkontas plej simpatie, devas trov- iĝi pli proksime de la vero, ol tiu, kiun la plimulto re- puŝas kaj kies vicoj ĉiam plimalmultiĝas. Estu do cert- aj, ke, kiam la Spiritoj ne konsentas, ke oni diskutu iliajn instruojn, tiel estas tial, ke ili komprenas ties mal- fortecon.