Выбрать главу

Al la aŭdantoj la parolo estas malpermesita, krom la esceptaj okazoj laŭ la juĝo de la Prezidanto. Kiu iel ajn malaranĝus la ordon aŭ elmontrus malbonvolon kontraŭ la laboroj de la Societo, tiun oni povus inviti foriri, kaj, en ĉiu okazo, la fakto estus menciita en la listo de la akceptitoj kaj lia eniro estus malpermesita en estonta tempo.

Car la nombro de la aŭdantoj devas esti limita laŭ la disponeblaj lokoj, tiuj, kiuj povos ĉeesti la kunsidojn, devas esti antaŭe enskribitaj en registron, difinitan por tio, kun mencio de ilia adreso kaj de la ano, kiu ilin rekomendas. Sekve, ĉia enirpeto devas, plurajn tagojn antaŭ la kunsido, esti adresita al la Prezidanto, kiu sola ekspedas la akcepto- kartojn, ĝis la listo estos kompleta.

La enirkartoj povas utili nur por la indikita tago kaj por la nomitaj personoj.

La eniro ne povas esti konsentata al la sama aŭdanto por pli ol du kunsidoj, escepte de permeso de la Prezidanto kaj ĉe esceptaj okazoj. Unu sama ano ne povas samtempe prezenti pli ol du personojn. La eniroj, konsentitaj de la Prezidanto, ne havas limon.

La aŭdantoj ne estas enlasataj post la malfermo de la kunsido.

Ĉapitro IV — Diversaj disponoj

Art. 23-a. Ĉiuj anoj de la Societo ŝuldas al ĝi sian kun- laboron. Sekve, ili estas invitataj kolekti en siaj kampoj de observoj tiujn malnovajn aŭ novajn faktojn, kiuj povas rilati al Spiritismo, kaj ilin noti. Ili bonvolu ankaŭ informiĝi, laŭ sia povo, pri la konateco de tiuj faktoj.

Ili estas invitataj ankaŭ konatigi al ĝi ĉiajn publikigaĵ- ojn, kiuj povas pli aŭ malpli rekte rilati al la objekto de ĝiaj laboroj.

Art. 24-a. La Societo, kiam ĝi opinios tion oportuna, submetos al kritika ekzameno la diversajn verkojn, publik- igitajn pri Spiritismo. Por tio, ĝi komisios unu el siaj anoj, liberan aŭ titolan, por fari al ĝi raporton, kiu ĉe okazo est­os presita en la Revue Spirite.

Art. 25-a. La Societo aranĝos al si specialan biblio - tekon el verkoj, kiuj estos al ĝi donacitaj aŭ kiujn ĝi mem akiros.

La titolaj anoj povos en la sidejo de la Societo legi ĝiajn librojn aŭ esplori ĝiajn arkivojn, en por tio difinitaj tagoj kaj horoj.

Art. 26-a. Ĉar la Societo konsideras, ke ĝia respond­eco povas esti morale kompromitita de privataj publikaĵoj de ĝiaj anoj, tial neniu, en ĉia ajn skribaĵo, povas uzi la titolon de ano de la Societo, sen ties antaŭa permeso kaj antaŭ ol ĝi legos la manuskripton. La Komitato prenos sur sin la far- adon de raporto pri tio. Se la Societo juĝos la skribaĵon neakordigebla kun ĝiaj principoj, tiam la aŭtoro, aŭdite, est­os invitata, ĉu modifi ĝin, ĉu rezigni ĝian publikigon, ĉu, fine, sin ne konatigi kiel anon de la Societo. Se li sin ne sub- metos al la farota decido, li povos esti elpelita el la Societo.

Ĉia skribaĵo, kiun iu ano de la Societo publikigos ano- nime kaj sen ia montro, laŭ kiu oni povus rekoni lin kiel ĝian aŭtoron, estos enkalkulata en la ordinarajn publikigaĵ- ojn, kies juĝon la Societo rezervas al si. Tamen, ne dezirante malhelpi la liberan eldiron de personaj opinioj, la Societo in- vitas ĉiujn siajn membrojn, kiuj intencus eldoni tiajn publik- igaĵojn, antaŭe peti ĝian duonoficialan opinion, en la intereso de la scienco.

Art. 27-a. Dezirante tenadi en sia sino la unuecon de principoj kaj la reciprokan bonvolemon, la Societo povos el- peli el si ĉian anon, kiu estus kaŭzo de malkonkordo aŭ mal- kaŝe ekbatalus kontraŭ ĝi per skribaĵoj, kompromitantaj la Doktrinon, per revoluciaj opinioj aŭ per konduto, kiun ĝi ne povus aprobi. La elpelo estos tamen decidita nur post sen- efika duonoficiala avizo kaj post kiam estos aŭdita la akuz- ita ano, se li opinios utile klarigi sian konduton. La decido estos farita almenaŭ de tri kvaronoj de la ĉeestantaj anoj, per sekreta baloto.

Art. 28-a. Iu ano, kiu memvole foriĝos en ĉiu ajn tago de la jaro, ne povos repostuli la diferencon de la kotizoj, ki­ujn li pagis; tiu diferenco estos redonata en la okazo de el- pelo, decidita de la Societo.

Art. 29-a. Ĉi tiu regularo povos esti modifita, se por tio estos motivo. La proponoj por modifoj povos esti farataj al la Societo nur per la organo de ĝia Prezidanto, al kiu ili devos esti trandonataj kaj en la okazo, se ili estas akcept- itaj de la Komitato.

La Societo povas, ne modifante sian regularon rilate ties esencajn punktojn, fari ĉiajn aldonajn disponojn, kiujn ĝi opinios utilaj.

CAPITRO XXXI

DISERTACIOJ DE SPIRITOJ

Mi kunigis en ĉi tiu ĉapitro kelke da spontaneaj dikt- atoj, kiuj povas kompletigi kaj konfirmi la principojn, enhavatajn en ĉi tiu verko. Mi povus esti prezentinta multe pli grandan nombron da ili, sed mi limigis min je tiuj, pli speciale rilatantaj al la estonteco de Spiritismo, al la mediumoj kaj al la kunsidoj. Mi donas ilin ankaŭ kiel instruon kaj kiel tipojn de efektive seriozaj komu- nikaĵoj. Mi finas la ĉapitron per kelke da apokrifaj komunikaĵoj, sekvataj de la rimarkoj taŭgaj por ilia rekonigo.

Pri Spiritismo

I

Fidu la bonecon de Dio kaj estu sufiĉe klarvidaj, por kompreni la preparojn de la nova vivo, kiun Li destinas por vi. Ne estos al vi donite, estas vere, ĝui tiun vivon en la nuna ekzistado, sed ĉu vi ne estos feliĉa, se vi ne vivos denove sur ĉi tiu planedo, rigardante de supre la verkon, kiun vi estos komencinta kaj kiu disvolviĝos antaŭ viaj okuloj? Sur vi estu la kiraso de firma fido, senhezita kontraŭ la baroj, kiuj, ŝajnas, leviĝos kontraŭ la konstruaĵon, kies fundamentojn vi metas. La bazo, sur kiu ĝi staras, estas solida: la unuan ŝtonon metis la Kristo. Kuraĝon do, arkitektoj de la dia Majstro! La­bora, konstruu, kaj Dio kronos vian laboraĵon, sed me- moru, ke la Kristo malkonfesas kiel sian disĉiplon ĉiun ajn, kiu portas kariton nur sur la lipoj. Ne sufiĉas kre- di: estas necese precipe doni ekzemplon de boneco, bon- volemo kaj abnegacio, sen kio via fido estos senfrukta por vi.

SANKTA AŬGUSTENO.

La Kristo mem prezidas en ĉiaspecaj nun plenumataj laboroj, por malfermi al vi la tempon de renoviĝo kaj perfektiĝo, antaŭdiratan de viaj spiritaj Gvidantoj. Se, efektive, vi direktos la okulojn, ekster la manifestiĝoj de la Spiritoj, al la nuntempaj okazaĵoj, vi senhezite re- konos la anoncantajn signojn, kiuj nerefuteble montros, ke estas alvenintaj la antaŭdiritaj tempoj. Ekestas ko­munikoj inter ĉiuj popoloj; post la disbato de la materiaj baroj la moralaj malhelpoj, kiuj kontraŭstaras la unu- iĝon de la popoloj, la politikaj kaj religiaj antaŭjuĝoj rapide forviŝiĝos, kaj la regado de frateco fine stariĝos solide kaj daŭre. Rimarku, ke jam hodiaŭ la suveren- oj mem, pelate de ia nevidebla mano, prenas — io antaŭe neaŭdita de vi! — la iniciativon de reformoj, kaj reform- oj, venantaj de supre kaj spontanee, estas multe pli ra- pidaj kaj daŭraj ol tiuj, venantaj de malsupre kaj el- prenitaj per forto. Malgraŭ antaŭjuĝoj de infaneco kaj edukado, malgraŭ la kulto al memoro, mi antaŭsentis la nunan tempon; mi pro tio estas feliĉa kaj ankoraŭ pli feliĉa, ke mi venas, por diri al vi: Fratoj, kuraĝon! La­bora por vi kaj por la estonteco de viaj karuloj; laboru precipe por via persona pliboniĝo, kaj vi ĝuos, en via unua ekzistado, feliĉon, kiun vi apenaŭ povus imagi kaj pri kiu estus por mi malfacile ĝin komprenigi al vi.

CHATEAUBRIAND.

Mi pensas, ke Spiritismo estas tute filozofia studo de la sekretaj kaŭzoj, de la internaj movoj de la animo, ĝis hodiaŭ malmulte aŭ neniom difinitaj. Gi prefere klar- igas, ol ĝi malkaŝas novajn horizontojn. La reenkarniĝo kaj la elprovaĵoj, kiujn la Spirito travivas, antaŭ ol atin- gi la plej altan celon, estas ne malkaŝoj, sed grava konfirmo. Frapas min la veraĵoj, kiujn ĉi tiu rimedo konigas; mi diras "rimedo" intence, ĉar, laŭ mia sento Spiritismo estas ilo, kiu disbatas la barojn de la blind- eco. La zorgo pri la moralaj demandoj estas ankoraŭ tute kreota; oni diskutas pri politiko, kiu agitas la ĝe- neralajn interesojn, oni diskutas pri la privataj interesoj aŭ flamas ĉe la atakado aŭ la defendo de personoj; la sistemoj havas siajn partianojn aŭ siajn misfamigantojn, sed la moralaj veraĵoj, tiuj, kiuj estas la pano de la animo, la pano de la vivo, estas forlasitaj en la amas- iĝinta polvo de la jarcentoj. En la okuloj de la popol- amaso ĉiaj perfektigoj estas utilaj, escepte de tiu de la animo; ties edukado, ties altigo estas ĥimeroj taŭgaj, la plej multe, por okupi la liberajn horojn de la pastroj, de la poetoj, de la virinoj, ĉu kiel modo, ĉu kiel instru- objekto.