Kiel mi diris, ju pli alte staras la Spiritoj en la hierar- kio, des pli nekonfide ilia nomo devas esti ricevata; oni dev- us havi grandan dozon da fiero, por flati al si, ke oni posedas la privilegion de iliaj komunikiĝoj kaj por opinii sin inda konversacii kun ili tute same, kiel kun siaj egaluloj. En la supra komunikaĵo nur unu aferon mi konstatas, nome la ne- kontesteblan superecon de la parolo kaj de la pensoj; al ĉiu mi lasas la zorgon juĝi, ĉu tiu, kies nomon ĝi portas, ĝin ne forneus.
Pri la mediumoj
X
Ĉiuj homoj estas mediumoj, ĉiu havas apud si iun Spiriton, kiu lin gvidas al bono, kiam li scias tiun aŭs- kulti. Nu, ĉu kelkaj homoj komunikiĝas senpere kun
( ' Anstataŭ traduki la komunikaĵon, publikigitan en la originalo de ĉi tiu verko, ni preferis represi preskaŭ egal- an mesaĝon el "La Evangelio laŭ Spiritismo", Ĉap. VI; tion ni faris, ĉar ĉi tiu lasta aperis pli malfrue ol "La Libro de la Mediumoj", resp. en 1864 kaj en 1861, kaj tre verŝajne Kardec poste trovis pli bona la duan, ol la unuan formon. Ni rimarku ankaŭ, ke en "La Evangelio laŭ Spiritismo" Kar- dec malkaŝis la Aŭtoron de tiu komunikaĵo, t.e. "La Spiriton de Vero", alian nomon de Jesuo. — La Trad.
tiu Spirito per aparta mediumeco, ĉu aliaj lin aŭdas nur per la voĉo de la koro kaj de la intelekto, tio ne estas grava: tio estas iu familiara Spirito, kiu ilin konsilas. Nomu lin spirito, prudento, inteligento, ĝi estas tamen ia voĉo, kiu respondas al via animo kaj diras al vi bon- ajn parolojn; okazas nur, ke vi ilin ne ĉiam komprenas. Ne ĉiuj scias agi laŭ la konsiloj de la prudento, ne de tiu prudento, kiu pli bone treniĝas kaj rampas, ol ĝi iras, tiu prudento, kiu perdiĝas meze en materialaj kaj mal- noblaj interesoj, sed tiu prudento, kiu levas la homon super si mem, kiu transportas lin en nekonatajn region- ojn; sankta flamo, kiu inspiras la artiston kaj la poeton, dia penso, kiu altigas la filozofon, impeto, kiu pelas la individuojn kaj popolojn, prudento, kiun la vulgarularo ne povas kompreni, sed kiu suprenportas la homon kaj alproksimigas lin al Dio, pli ol iu alia kreaĵo, intelekto, kiu scias konduki lin de la konataĵo al nekonataĵo kaj kiu igas lin fari la plej superbelajn aferojn. Aŭskultu do tiun internan voĉon, tiun bonan genion, kiu senĉese parolas al vi, kaj vi iom post iom sukcesos aŭdi vian gardantan anĝelon, kiu etendas al vi la manon el la supro de la ĉielo. Mi ripetas: la interna voĉo, kiu parolas al la koro, estas la voĉo de la bonaj Spiritoj, kaj ĝuste el ĉi tiu vidpunkto ĉiuj homoj estas mediumoj.
CHANNING.
XI
La mediumeco estas kapablo tiel malnova, kiel la mondo. La profetoj estis mediumoj; la misteroj en Eleŭ- ziso baziĝis sur la mediumeco; la ĥaldeoj, la Asirianoj havis mediumojn; Sokrato estis direktata de Spirito, kiu inspiradis al li mirindajn principojn de lia filozofio: li aŭdadis ties voĉon. Ĉiuj popoloj havis siajn medium- ojn, kaj la inspiroj al Johana d'Arc estis nenio alia, ol la voĉo de bonfarantaj Spiritoj, kiuj ŝin gvidadis. Tiu kapablo, kiu nun disvastiĝas, fariĝas pli malofta dum la mezaj jarcentoj, sed ĝi neniam ĉesis. Swedenborg kaj liaj adeptoj faris multenombran skolon. La Franclando de la lastaj jarcentoj, mokema kaj okupita de ia filozo- fio, kiu, pretendante ekstermi la ekscesojn de la religia netoleremo, sufokadis per ridindigo ĉion, kio estis ideala, Franclando devis forpuŝi Spiritismon, kiu ne ĉesis pro- gresadi en la nordo. Dio permesis tiun bataladon de la ideoj pozitivaj kontraŭ la ideoj spiritualismaj, car la fa- natikeco estis fariĝinta armilo de ĉi tiuj lastaj. Nun, kiam la progresoj de la industrio kaj de la sciencoj disvolvis la arton de bonvivado, ĝis tia grado, ke la materialaj inklinoj fariĝis superregantaj, Dio volas, ke la Spiritoj revenu por la interesoj de la animo; Li volas, ke la per- fektiĝo de la homo morala fariĝu tio, kio ĝi ja devas esti, t. e. la fino kaj la celo de la vivo. La homa Spirito iras necesan vojon, bildon de la gradiĝo, kiun tra- pasas ĉio, kio loĝatigas la videblan kaj la nevideblan Universon. Ĉia progreso venas en sia tempo; la tempo de la morala altiĝo venis por la homaro; tiu altiĝo ne plenumiĝos ankoraŭ dum viaj tagoj, sed danku la Sin- joron, ke vi ĉeestas la benatan aŭroron.
PIERRE JOUTY (patro de la mediumo).
XII
Dio komisiis min, por plenumi mision ĉe la kredantoj, kiujn Li favoras per la mediumato (). Ju pli da grac- oj ili ricevas de la Plej alta, des pli da danĝeroj ili tra- vivas, kaj tiuj danĝeroj estas des pli grandaj, ĉar ili naskiĝas el la favoroj mem, kiujn Dio al la homoj kon- sentas. La kapabloj, kiujn la mediumoj posedas, gajn- igas al ili laŭdojn de la homoj; gratuloj, flataĵoj — jen ilia rifo. Tiuj samaj mediumoj, kiuj devus ĉiam tenadi en la memoro sian antaŭan nekapablecon, ĝin forgesas; ili eĉ estas pli kuraĝaj: kion ili ŝuldas nur al Dio, tion ili atribuas al sia propra merito. Kio do okazas? La bonaj Spiritoj ilin forlasas, ili fariĝas ia marioneto de la malicaj kaj jam havas nenian kompason, por sin orienti; ju pli kapablaj ili fariĝas, des pli instigataj ili estas al- skribi al si meriton, kiu ne apartenas al ili, ĝis Dio ilin
(>) Mediumato : vd. la glosaron. — La Trad.
punas, forprenante de ili kapablon, kiu al ili povas de tiam esti nur fatala.
Mi ne povas deteni min memorigi al vi, ke vi reko- mendu vin al via gardanĝelo, por ke li helpu al vi ĉiam gardi vin kontraŭ via plej kruela malamiko, nome fiero. Memoru ja, vi, kiuj estas feliĉaj esti la perantoj inter la Spiritoj kaj la homoj, ke, sen la apogo de via dia Majstro, vi estos punataj pli severe, ĉar vi estas pli fa- voritaj.
JOHANA D'ARC.
Kiam vi volos ricevi komunikaĵojn de bonaj Spiritoj, estas grave, ke vi preparu vin por tiu favoro per en- memiĝo, per puraj intencoj kaj per la deziro fari bonon, celante la ĝeneralan progresadon, ĉar memoru, ke egois- mo estas baro kontraŭ ĉiu paŝo antaŭen. Memoru, ke se Dio permesas al kelkaj el vi ricevi la blovon de iuj el Liaj infanoj, kiuj pro sia konduto sciis meriti la fe- liĉon kompreni Lian senliman bonecon, tiel estas tial, ĉar Li ja volas, laŭ nia peto kaj konsidere al viaj bonaj intencoj, havigi al vi la rimedojn iradi antaŭen sur via vojo. Nu, mediumoj, profitu el tiu kapablo, kiun Dio bon- volis konsenti al vi. Fidu la pacanimecon de nia Majstro; ĉiam praktikadu kariton; neniam laciĝu praktiki ĉi tiun superegan virton, kiel ankaŭ toleremon. Viaj agoj ĉiam harmoniu kun via konscienco, kaj tiel vi havos senduban rimedon multobligi vian feliĉon en ĉi tiu pasema vivo kaj prepari ankoraŭ multege pli dolĉan ekzistadon.
Tiu mediumo, ĉe vi, kiu ne sentus en si sufiĉan fort- on por persisti en la spiritisma instruado, sin detenu, ĉar, ne profitigante la lumon, kiu lumigas al li, malpli pardoninda li estas, ol iu alia, kaj li devas elpagi sian blindecon.
PASCAL.
Mi hodiaŭ parolos al vi pri la neprofitamo, kiu devas esti unu el la esencaj kvalitoj de la mediumoj, tiel same, kiel la modesteco kaj la sinoferemo. Dio donis al ili tiun kapablon, por ke ili helpu la dissemadon de la vero, sed ne, por ke ili negocu per ĝi; tiel dirante, mi ne parolas nur pri tiuj, kiuj volus ĝin ekspluati, kiel ili ekspluatus ian ordinaran talenton, kiuj ekprenus la rolon de mediumoj, same kiel oni faras sin dancisto aŭ kant- isto, sed pri ĉiuj, kiuj pretendus uzi ĝin por iaj ajn pro- fitaj celoj. Ĉu estas racie kredi, ke bonaj Spiritoj, kaj des malpli Superaj Spiritoj, kiuj kondamnas profitamon, konsentas esti pretaj al spetakloj, kaj, kiel kunludantoj, sin metas al la dispono de ia entreprenisto de manifest- iĝoj de Spiritoj? Ankaŭ neracie estas supozi, ke bonaj Spiritoj povas favori fieron kaj ambicion. Dio permesas al ili komunikiĝi kun la homoj, por ĉi tiujn forpreni el la surtera ŝlimejo, sed ne por servi kiel iloj al la mondaj pasioj. Li do ne povas vidi plezure tiujn, kiuj deturnas de ĝia efektiva celo la naturdoton, kiun Li donas al ili, kaj mi asertas al vi, ke ili estos punataj, ankoraŭ en ĉi tiu mondo, per la plej amaraj disreviĝoj.