Выбрать главу

15. Kion pensi pri la opinio, laŭ kiu ĉiuj korpoj en la Naturo, ĉiuj estaĵoj, ĉiuj globoj de la universo, estas partoj de Dio kaj konsistigas, kune, Dion mem; alivorte, kion pensi pri la panteisma doktrino?

«Ne povante fariĝi Dio, la homo volas almenaŭ esti parto de Dio».

16. Tiuj, kiuj praktikas tiun doktrinon, pretendas trovi en ĝi la demonstracion pri kelkaj el la atributoj de Dio. Ĉar la mondo estas senlima, Dio estas, ĝuste pro tio, senlima; ĉar la perfekta malplenaĵo aŭ nenio ekzistas en neniu loko, Dio estas ĉie; ĉar Li estas ĉie, tial Li havigas al ĉiuj naturaj fenomenoj inteligentan kaŭzon pro tio, ke ĉio estas neforigeble konsista parto de Dio. Kion ni povas prezenti kontraŭ tiu rezonado?

«La prudenton; pripensu mature, kaj ne estos al vi ma lfacile konstati la absurdecon de tiu rezonado».

Tiu doktrino faras el Dio materian estulon, kiu, kvankam Li havas superegan intelekton, estus, en grandaj mezuroj, tio, kio ni estas en malgrandaj.

Nu, se estus tiel, kaj ĉar la materio senĉese aliformiĝas, Dio estus neniel starema; Li povus sperti ĉiajn sortoŝanĝojn kaj eĉ havi ĉiajn homajn bezonojn; mankus al Li la neŝanĝemo, unu el la esencaj atributoj de la Dia Potenco. La proprecoj de la materio ne povas harmonii kun la ideo pri Dio, sen malaltigo de Dio en nia penso, kaj ĉiaj subtilaĵoj de sofismo ne sukcesos solvi la problemon pri Lia intima naturo. Ni ne scias ĉion, kio Li estas, sed ni scias tion, kio Li ne povas ne esti. Panteismo estas tute kontraŭa al la plej esencaj kvalitoj de Dio kaj ne distingas inter kreinto kaj kreito, ĝuste tiel, kiel se oni volus, ke lerte elpensita maŝino estus neforigebla parto de la mekanikisto, kiu ĝin konstruis.

La inteligenteco de Dio elmontriĝas en Liaj verkoj, same kiel tiu de pentristo ĉe liaj bildoj; sed la verkoj de Dio ne estas Dio mem, same kiel bildo ne estas la pentristo, ĝin konceptinta kaj farinta.

Ĉapitro II

Ĝeneralaj elementoj de la universo

1. Konado de la principo de la ekzistaĵoj. — 2. Spirito kaj materio. — 3. Proprecoj de la materio. — 4. Universa spaco.

Konado de la principo de la ekzistaĵoj

17. Ĉu estas donite al la homo koni la principon de la ekzistaĵoj?

«Ne; Dio ne permesas, ke ĉio estu konigita al la homo sur la Tero».

18. Ĉu la homo povos iam penetri la misteron de la aĵoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ li?

«La vualo iom post iom leviĝas antaŭ li, laŭ tio, kiel li puriĝas; sed, por kompreni iujn aferojn, li bezonas kapablojn, kiujn li ankoraŭ ne posedas».

19. Ĉu la homo ne povas, per la sciencaj esploroj, penetri kelkajn sekretojn de la Naturo?

«La scienco estas donita al li por lia progreso sur ĉiuj kampoj; sed li ne povas transpaŝi la limojn difinitajn de Dio».

Ju pli profunde estas al la homo permesite eniĝi en tiujn misterojn, des pli granda devas esti lia admiro je la potenco kaj saĝeco de la Kreinto; sed, ĉu pro fiero, ĉu pro malforteco, lia intelekto mem lin ofte enretigas en iluzion; li amasigas sistemojn sur sistemojn, sed ĉiu pasanta tago montras al li, kiom da eraroj li akceptis kiel veraĵojn, kaj kiom da veraĵoj li forpuŝis kiel erarojn. Jen aliaj elreviĝoj por lia malhumileco.

20. Ĉu, krom la sciencaj esploroj, estas permesite al la homo ankaŭ ricevi pli altrangajn komunikaĵojn pri tio, kion liaj sentumoj ne kapablas atesti?

«Jes; kiam Dio konsideras tion utila, Li povas malkovri al la homo tion, kion la scienco ne konigas».

Ĝuste per tiaj komunikaĵoj la homo ricevas, inter difinitaj limoj, la ekkonon de sia pasinteco kaj de sia estonta destino.

Spirito kaj materio

21. Ĉu la materio ekzistas ekde la tuta eterno, kiel Dio, aŭ ĉu ĝi estas iam kreita de Li?

«Dio sola scias tion. Tamen estas io, kion la prudento certe montras al vi, nome, ke Dio, modelo de amo kaj karitato, neniam estis senokupa. Kiom ajn malproksima vi prezentus al vi la komenciĝon de Lia agado, ĉu vi povas imagi Lin en neaktiveco eĉ unu sekundon?»

22. Oni ordinare difinas materion jene: ĉio, kio havas amplekson; ĉio, kio povas fari efikon sur niaj sentumoj; ĉio nepenetrebla; ĉu tiuj difinoj estas ekzaktaj?

«El via vidpunkto, jes, ĉar vi parolas nur laŭ via scio; sed la materio ekzistas ankaŭ en statoj nekonataj de vi; ĝi povas, ekzemple, esti tiel etereca kaj subtila, ke ĝi neniel efikas al la sentumoj; kaj tamen ĝi estas ja materio, kvankam tion vi ne rigardas kiel materion».

— Kiel vi povas difini materion?

«Materio estas la ligilo katenanta la spiriton; ĝi estas la ilo, lin servanta, kaj sur kiun, samtempe, li agas».

El ĉi-tiu vidpunkto, oni povas diri, ke la materio estas la elemento, la perilo, per kiu kaj sur kiun la spirito agas.

23. Kio estas spirito?

«La intelekta principo de la universo».

— Kia estas la intima naturo de la spirito?

«Ne estas facile analizi ĝin en via lingvo. Por vi, ĝi estas nenio, ĉar la spirito ne estas io palpebla; sed por ni, ĝi estas io. Eksciu bone: la nenio estus la nulo, kaj la nulo ne ekzistas».

24. Ĉu spirito estas sinonimo de intelekto?

«Intelekto estas esenca atributo de la spirito; sed ambaŭ konfuziĝas en komuna principo, kaj tial ambaŭ estas por vi kvazaŭ unu sola aĵo».

25. Ĉu la spirito estas sendependa de la materio, aŭ ĉu li estas nura propreco de la materio, same kiel koloroj rilate al la lumo kaj sono al la aero?

«Spirito kaj materio estas malsamaj aferoj; sed la spirito devas kuniĝi kun la materio, por ke ĉi-tiu ekhavu intelekton».

— Ĉu tiu kuniĝo estas ankaŭ necesa, por ke la spirito povu sin manifesti? (Ni ĉitie difinas spiriton kiel la principon de la intelekto, ne konsiderante la individuajn estulojn tiel nomatajn.)

«Por via kompreno, ĝi estas necesa, ĉar vi ne havas tian fiziologian organizaĵon, ke vi perceptus spiriton sen materio; viaj sentumoj ne estas faritaj por tio».

26. Ĉu oni povas koncepti spiriton sen materio, kaj materion sen spirito?

«Sendube, per la penso».

27. Ĉu do ekzistas du ĝeneralaj elementoj en la universo, nome: materio kaj spirito?

«Jes, kaj super ĉio Dio, la Kreinto, la Patro de ĉiuj estaĵoj. Tiuj tri elementoj estas la principo de ĉio, kio estas: ili formas la universan trion. Sed, al la materia elemento estas necese aldoni la universan fluidaĵon, kiu estas la perilo inter la spirito kaj la ĝustasenca materio, ĉar tiu-ĉi estas tro maldelikata, por ke la spirito efiku sur ĝin. Kvankam, ĝis ioma grado, oni povas enklasigi la universan fluidaĵon en la materian elementon, tiu fluidaĵo tamen distingiĝas per apartaj proprecoj; se ĝi estus ja materio, ne estus motivo por tio, ke ankaŭ la spirito ne estus materio. Ĝi staras inter spirito kaj materio; per siaj nenombreblaj kombinoj kun la materio, kaj, sub la ago de la spirito, ĝi kapablas naski la senfinan plurecon de la ekzistaĵoj, de kiuj vi konas nur malgrandan parton. Kiel elemento, servanta al la spirito, la universa, primitiva aŭ elementa fluidaĵo estas la principo, sen kiu la materio ne nur troviĝus en konstanta disdividado, sed ankaŭ neniam havus la proprecojn, kiujn la pezoforto donas al la korpoj».