43. Kiam la Tero komencis esti loĝata?
«En la komenco ĉio estas ĥaoso; la elementoj estis interkonfuzitaj. Iom post iom, ĉiu aĵo eksidis sur sia loko kaj, tiam, aperis la vivantaj estaĵoj, konformaj al la stato de la globo».
44. El kie venis tiuj vivantaj estaĵoj sur la Teron?
«Ili jam ekzistadis tie en ĝermformo kaj nur atendis la momenton favoran al ilia elkoviĝo. La organaj principoj kuniĝis tuj, kiam ĉesis la forto, kiu tenis ilin disigitaj, kaj estigis la ĝermojn de ĉiuj vivantaj estaĵoj; la ĝermoj konservis sin en latenta kaj inerta stato, kiel la krizalido kaj la semoj de la vegetaĵoj, ĝis la momento favora al la elvolviĝo de ĉiu speco; tiam, la estaĵoj de ĉiu speco kuniĝis kaj multobliĝis».
45. Kie troviĝis la organaj elementoj antaŭ la formado de la tero?
«Ili troviĝis en kvazaŭa fluida stato, en la spaco, meze inter la Spiritoj aŭ en aliaj planedoj, atendante la kreadon de la Tero, por komenci novan ekzistadon sur nova globo».
La kemio montras al ni, ke la molekuloj de la neorganikaj korpoj kuniĝas por formi kristalojn kun konstanta reguleco, laŭ ĉiu speco, tuj kiam ili troviĝas en la postulataj kondiĉoj. La malplej granda aliiĝo de tiuj kondiĉoj sufiĉas por malhelpi la kuniĝon de la elementoj aŭ, almenaŭ, la regulan kunaranĝon, kiu formas la kristalon. Kial ne okazus same kun la organaj elementoj? Ni konservas dum jaroj plantosemojn, kiuj elvolviĝas nur en iu difinita temperaturo kaj en favora medio; oni vidis grajnojn de tritiko ĝermi post multaj jarcentoj. Ekzistas do en tiuj semoj ia latenta vivoprincipo, atendanta nur la oportunan okazon por sia elvolviĝo. Ĉu tio, kio ĉiutage okazadas antaŭ niaj okuloj, ne povus fariĝi ekde la origino de l' terglobo? Ĉu tia formado de la vivaj estaĵoj, elirintaj el la ĥaoso per la forto mem de la Naturo, iel malpliigus la grandecon de Dio? Kontraŭe: ĝi plikonformiĝas al la ideo, kiun ni havas pri Lia potenco, kiu agas sur sennombrajn mondojn laŭ eternaj leĝoj. Tiu teorio, en vereco, ne solvas la demandon pri la origino de la elementoj de la vivo; sed Dio havas Siajn misterojn kaj difinis limojn al niaj esploroj.
46. Ĉu ankoraŭ hodiaŭ spontanee naskiĝas estaĵoj?
«Jes; sed la primitiva ĝermo jam ekzistadis en latenta stato. Ciutage vi atestas tiun fenomenon. Ĉu la histoj de la homo kaj bestoj ne enhavas ĝermojn de grandega nombro da vermoj, atendantaj, por sia elkresko, nur la putran fermentadon necesan al ilia ekzistado? Ĝi estas malgranda mondo, kiu dormadas kaj kiu venas en la vivon».
47. Ĉu la homa genro ankaŭ troviĝis inter la organaj elementoj entenataj en la tera globo?
«Jes, kaj ĝi ekaperis ĉe sia momento; ĝuste pro tio oni diras, ke la homo estas formita el ŝlimo de la Tero».
48. Ĉu ni povas scii la momenton, kiam aperis la homo kaj aliaj estaĵoj vivantaj sur la Tero?
«Ne; ĉiuj viaj kalkuloj estas ĥimeroj».
49. Se la ĝermo de la homa specaro troviĝis inter la organaj elementoj de la terglobo, kial ne ekestas hodiaŭ, memvole, homoj, kiel ĉe sia origino?
«La principo de la ekzistaĵoj kuŝas en la sekretoj de Dio; tamen, oni povas diri, ke la homoj, tuj post sia disvastiĝo sur la Tero, ensorbis la elementojn necesajn al ilia formado, kaj transigas tiujn elementojn pluen, laŭ la leĝoj de reproduktado. Io sama okazis al la ceteraj specoj de vivantaj estaĵoj».
50. Ĉu la homa genro devenas de unu sola homo?
«Ne; tiu, kiun vi nomas Adamo, estis nek la unua, nek la sola, kiu loĝatigis la Teron».
51. Ĉu ni povas scii, dum kiu epoko vivis Adamo?
«Proksimume dum tiu, kiun vi supozas: ĉirkaŭ kvar mil jarojn antaŭ la Kristo».
La homo, kiun la tradicio nomas Adamo, estis unu el tiuj, postvivintaj, en iu regiono, kelkajn el la grandaj kataklismoj, kiuj, dum pluraj epokoj, skuegis la supraĵon de la terglobo; tiu homo fariĝis la trunko de unu el la rasoj nun vivantaj sur la Tero. La naturaj leĝoj kontraŭas al tio, ke la progresoj de la homaro, konstatitaj multe antaŭ la veno de la Kristo, povis fariĝi en kelkaj jarcentoj, kiel devus okazi, se la homo estus sur la tero nur de la tempo de la tiel nomata Adamo. Kelkaj personoj, pli prave, konsideras Adamon mito aŭ alegorio, reprezentanta la unuajn aĝojn de la mondo.
52. El kio originas la fizikaj kaj moralaj diferencoj, karakterizantaj la homajn rasojn sur la Tero?
«El la klimato, el la vivmaniero kaj el la kutimoj. Tion saman oni rimarkas ĉe du filoj de l' sama patrino: se ili estas edukitaj en malsamaj lokoj kaj manieroj, ili neniel intersimilas, el la morala vidpunkto».
53. Ĉu la homo naskiĝis en pluraj lokoj de la terglobo?
«Jes, en pluraj lokoj kaj epokoj, kaj tiu estas unu el la kaŭzoj de la diverseco de la rasoj; poste, disiĝinte en malsamajn klimatojn kaj miksiĝinte kun aliaj rasoj la homoj estigis novajn tipojn».
— Ĉu tiuj diferencoj konsistigas diversajn specojn?
«Tute ne; ĉiuj apartenas al unu sola familio; ĉu la varioj de iu frukto malebligas ĝin aparteni al unu sama speco?»
54. Ĉar la homoj ne devenas de unu sola, ĉu ili tial ne konsideru sin fratoj unuj de la aliaj?
«Ĉiuj homoj estas fratoj en la okuloj de Dio, ĉar ĉiuj estas animitaj de spirito kaj ĉiuj iras al sama celo. Vi volas ekpreni la vortojn ĉiam laŭlitere».
55. Ĉu ĉiuj globoj, cirkulantaj en la spaco, estas loĝataj?
«Jes, kaj la surtera homo tute ne estas, kiel oni kredas, la unua per inteligenteco, boneco kaj perfekteco. Tamen multaj homoj taksas sin alte estimindaj kaj reve kredas ĉi-tiun planedeton la sola, kiu havas la privilegion posedi raciajn estulojn. Fiero kaj vantamo! Ili opinias, ke Dio kreis la universon nur kaj sole por ili!»
Dio loĝatigis la mondojn per vivaj estaĵoj, kiuj ĉiuj kunhelpas al la plenumado de Liaj providencaj projektoj. Kredi, ke la vivaj estaĵoj estus limigitaj tie, kie ni loĝas en la universo, estus dubi pri la Dia saĝeco, kiu nenion faras senutilan. Dio destinis tiujn mondojn al celo pli serioza ol simpla amuzo por niaj okuloj. Krom tio, nenio pravigas, ĉu pro la pozicio, la amplekso aŭ la fizika strukturo de la Tero, la supozon, ke nur la Tero havas la privilegion esti loĝata, kun escepto de miloj da similaj mondoj.
56. Ĉu la fizika strukturo de la globoj estas la sama?
«Ne; ili neniom similas unuj al la aliaj».
57. Se la fizika strukturo de la mondoj ne estas la sama, ĉu do sekvas, ke la estaĵoj, tie vivantaj, havas malsamajn fiziologiajn organizaĵojn?
«Sendube, same kiel viaj fiŝoj estas faritaj por vivi en la akvo, kaj la birdoj en la aero».
58. Ĉu al la mondoj plej malproksimaj de la suno mankas lumo kaj varmo, ĉar la suno sin montras al ili kun aspekto de negrava stelo?
«Ĉu vi do kredas, ke ekzistas neniaj fontoj de lumo kaj varmo krom la suno? Ĉu neniom valoras la elektro, kiu, en iuj mondoj, ludas rolon de vi nekonatan, multe pli gravan ol sur la Tero? Cetere, ni ne diris, ke ĉiuj estaĵoj havas tian saman organismon, kiel vi, aŭ ke ili posedas organojn egalajn al la viaj».
La kondiĉo de ekzistado de la estaĵoj, loĝantaj la plurajn mondojn, devas konformiĝi al la medio, kien tiuj estaĵoj estas vokataj por vivi. Se ni estus neniam vidintaj fiŝojn, ni ne komprenus, kiel iu estajo povus vivi en akvo. Tio sama okazas al la ceteraj mondoj, sendube posedantaj elementojn de ni nekonatajn. Ĉu ni ne vidas, sur la Tero, la longajn polusajn noktojn, lumigatajn de la elektro de la nordaj aŭroroj? Ĉu ne estus ja eble, ke en iuj mondoj la elektro abundas pli ol sur la Tero, kaj ke ĝi tie havas ĝeneralan agadon, kies efikojn ni ne komprenas? Tiuj mondoj povas do havi en si mem la fontojn de lumo kaj varmo, necesajn al tieaj loĝantoj.