60. Ĉu unu sama forto kunigas la elementojn de la materio en la organaj kaj en la neorganaj korpoj?
«Jes; la leĝo pri altiro estas la sama por ĉiuj».
61. Ĉu estas ia diferenco inter la materio de la organaj kaj tiu de la neorganaj korpoj?
«La materioestas ĉie la sama; sed en la organaj korpoj ĝi troviĝas vivigita».
62. Kiu nome estas la kaŭzo de la vivigo de l' materio?
«Ties kuniĝo kun la vivoprincipo».
63. Ĉu la vivoprincipio kuŝas en ia aparta aganto, aŭ ĉu ĝi estas propreco de la organa materio; unuvorte, ĉu ĝi estas efiko aŭ kaŭzo?
«Tiel efiko, kiel kaŭzo. La vivo estas efiko de la influo de iu aganto sur la materion; tiu aganto, sen la materio, ne estas vivo, same kiel la materio ne povas vivi sen tiu aganto. Ĉi-tiu donas vivon al ĉiuj estaĵoj, kiuj ĝin ensorbas kaj asimilas».
64. Ni jam vidis, ke spirito kaj materio estas du elementoj, konsistigantaj la universon; ĉu la vivoprincipo estas ia tria elemento?
«Jes, ĝi estas sendube unu el la elementoj necesaj al la strukturo de la universo; sed ĝi siavice originas de la universa materio, kiu por tio sin modifas; vi rigardas ĝin kiel elementon, similan al oksigeno kaj hidrogenocetere, ne primitivaj elementoj, ĉar ĉiuj venas el unu sama principo».
— Ŝajnas do, ke la vivoforto ne estiĝas el tute alia primitiva aganto, sed el aparta propreco de la universa materio, aparta propeco, rezultanta de certaj modifoj; ĉu ne?
«Ĝi estas la sekvo de tio, kion ni diris».
65. Ĉu la vivoprincipio troviĝas en iu el la de ni konataj korpoj?
«Gia fonto esta la universa fluidaĵo; ĝi estas tio, kion vi nomas vivigita magneta aŭ elektra fluidaĵo. Ĝi estas la perilo, la ligilo, inter spirito kaj materio».
66. Ĉu la vivoprincipio estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj?
«Jes, sed modifita laŭ la specoj. Ĝi estas tio, kio donas al ili movokapablon kaj agpovon, kaj kio diferencigas ilin de la inerta materio; ĉar la movado de la materio ne estas vivo; la materio ricevas, ne komunikas, movon».
67. Ĉu la vivoforto estas konstanta atributo de la vivoaganto, aŭ ĉu ĝi elvolviĝas nur per la funkciado de l' organoj?
«Ĝi elvolviĝas nur kun la korpo. Ĉu ni ne diris, ke tiu aganto sen la materio ne estas vivo? La kuniĝo de la du aĵoj estas necesa, por ke estu vivo».
— Ĉu oni povas diri, ke la vivoforto estas en latenta stato, kiam la vivoaganto ne estas ligita al la korpo?
«Jes, ĝuste».
La tuto de la organoj formas ian mekanismon, funkciantan per la intima aktiveco aŭ vivoprincipo, kiu ekzistas en ili.
La vivoprincipo estas la mova forto de la organaj korpoj. Samtempe, kiam la vivoaganto movas la organojn, la funkciado de ĉi-tiuj subtenas kaj plifortigas la agadon de la vivoaganto, proksimume tiel, kiel frotado naskas varmon.
68. Kiu esta la kaŭzo de la morto de l' organaj estaĵoj?
«La elĉerpiĝo de la organoj».
— Ĉu ni povas kompari la morton al la ĉeso de la movo de difektita maŝino?
«Jes; se la maŝino estas malbone muntita, ĝia risorto rompiĝas; se la korpo estas malsana, la vivo estingiĝas».
69. Kial iu lezo ĉe la koro, prefere ol iu difekto en alia organo, kaŭzas la morton?
«La koro estas vivomaŝino, sed ĝi ne estas la sola organo, kies difekto kaŭzas morton; ĝin estas nur unu el la esencaj radoj».
70. Kio fariĝas la materio kaj la vivoprincipo de la organaj estaĵoj okaze de ties morto?
«La inerta materio malkomponiĝas kaj formas aliajn korpojn; la vivoprincipo revenas al la fluida maso».
Ĉe la morto de l' organa estaĵo, la elementoj, kiuj ĝin konsistigis, faras inter si novajn kombinojn por konstrui aliajn estaĵojn; ĉi-tiuj elprenas el la universa fonto la principon de la vivo kaj de la aktiveco, kiun ili sorbas kaj asimilas, kaj kiun ili redonas al tiu fonto, kiam ili ĉesas vivi.
La organoj estas kvazaŭ penetritaj per vivofluidaĵo; ĉi-tiu havigas al ĉiuj partoj de la organismo agokapablon, kiu, en iuj lezoj, rekunigas tiujn partojn kaj restarigas momente ĉesintajn fonkciojn. Sed, kiam la elementoj, nepre necesaj al la harmonia fmkciado de la organoj, estas detruitaj aŭ treege difektitaj, la vivofluidaĵo ne kapablas komuniki al ili la vivomovadon, kaj la estajo mortas.
La organoj pli aŭ malpli intense reagas unuj kontraŭ la aliaj; de la koncerto de l' tuto rezultas ilia agado reciproka. Kiam ia ajn kaŭzo rompas tiun koncerton, iliaj funkcioj haltas, same kiel la fmkciado de maŝino, kies esencaj pecoj estas difektitaj. Tute same, horloĝo konsumiĝas de la uzado aŭ elartikiĝas de akcidento: ĝia mova forto jam ne kapablas ĝin plu funkciigi.
En elektra aparato ni havas pli ekzaktan bildon de la vivo kaj de la morto. Tiu aparato gardas elektron, kiel ĉiuj korpoj el la Naturo, en latenta stato. La elektraj fenomenoj sin manifestas nur tiam, kiam la fluidaĵo estas incitita de ia speciala kaŭzo; tiam, ni povus diri, ke la aparato kvazaŭ vivas. Tuj kiam ĉesas tiu kaŭzo, la fenomeno ĉesas: la aparato reprenas sian inertecon. La organaj korpoj estus do kvazaŭaj piloj aŭ elektraj aparatoj, kie la aktiveco de la fluidaĵo estigas la fenomenon de la vivo: la ĉeso de tiu aktiveco alportas la morton.
La kvanto da vivofluidaĵo ne estas la sama en ĉiuj organaj estaĵoj; ĝi diversas laŭ la specoj kaj ne estas konstanta, tiel en unu individuo, kiel en la individuoj de unu sama speco. Kelkaj estas, por tiel diri, saturitaj de vivofluidaĵo, dum aliaj apenaŭ havas sufiĉan kvanton; de tio rezultas, ke iuj havas pli aktivan, pli rezistan kaj, iamaniere, superabundan vivon.
La vivofluidaĵo elĉerpiĝas; ĝi povas fariĝi nesufiĉa por la konservado de l' vivo, se ĝi ne estos refreŝigita per ensorbo kaj asimilado de substancoj ĝin enhavantaj.
La vivofluidaĵo transiĝas de unu en alian individuon. Tiu, kiu havas pli multe, povas ĝin liveri al iu, kiu havas malpli multe, kaj, ĉe iuj okazoj, reanimi baldaŭ estingiĝontan vivon.
71. Ĉu la intelekto estas atributo de la vivoprincipo?
«Ne, ĉar la vegetaĵoj vivas, sed ne pensas: ili havas nur organan vivon. Intelekto kaj materio estas nedependaj unu de la dua, ĉar iu korpo povas vivi sen intelekto; sed la intelekto povas sin manifesti nur pere de la materiaj organoj; estas necesa la kuniĝo de la spirito, por ke la vivigita materio ricevu intelekton».
La intelekto estas speciala kapablo, propra al iuj klasoj da organaj estaĵoj; ĝi donas al ĉi-tiuj, kune kun la penso, la volon agi, la konscion pri ilia ekzistado kaj individueco, kaj la rimedojn, por ke ili starigu rilatojn kun la ekstera mondo kaj prizorgu siajn bezonojn.
Estas do distingeblaj: 1-e, la senanimaj estaĵoj, konsistantaj sole el materio, sen vivoforto kaj intelekto, nome la mineraloj; 2-e, la vivigitaj senpensaj estaĵoj, formitaj el materio kaj dotitaj per vivoforto, sed ne per intelekto; 3-e, la animitaj pensokapablaj estaĵoj, formitaj el materio, dotitaj per vivoforto kaj, krom tio, posedantaj la intelektoprincipon, kiu havigas al ili la kapablon pensi.
72. Kiu estas la fonto de la intelekto?