Выбрать главу

— Ĉu tia flamo aŭ fajrero havas koloron?

«Por vi ĝi varias ekde la malhela koloro ĝis la rubena brilo, laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli pura».

Ni ordinare reprezentas la geniojn kun flamo aŭ stelo sur la frunto; ĝi estas alegorio, proksimume reprezentanta la eterecan naturon de la Spiritoj. Tiun emblemon oni lokas sur la supran parton de la kapo, ĉar tie sidas la intelekto.

89. Ĉu la Spiritoj bezonas iom da tempo por traflugi la spacon?

«Jes; sed tiu tempo estas rapida kiel la penso».

— Ĉu la penso ne estas la translokiĝanta animo mem?

«Kiam la penso estas ie, la animo estas ankaŭ tie, ĉar pensanto estas la animo. La penso estas unu el ĝiaj atributoj».

90. Ĉu la Spirito, iranta de loko al loko, konscias pri la distanco trairata, pri la spaco traflugata; aŭ ĉu li sin subite transportas al la loko, kien li volas iri?

«Okazas ambaŭ aferoj; la Spirito povas ja, se li volas, koni la distancon, kiun li trairas, sed tiu distanco povas ankaŭ tute forviŝiĝi; tio dependas de lia volo kaj ankaŭ de lia pli aŭ malpli rafinita naturo».

91. Ĉu la materio ne estas baro kontraŭ la trapaso de la Spiritoj?

«Ne; ili penetras ĉion; aero, tero, akvo kaj eĉ fajro povas esti, tute egale, trapasataj de Spiritoj».

92. Ĉu la Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado; alivorte, ĉu iu sama Spirito povas sin disdividi aŭ troviĝi enpluraj lokoj samtempe?

«La Spirito sin ne disdividas; sed ĉiu estas centro disradianta en pluraj direktoj, kaj tial ŝajnas, ke li estas samtempe en pluraj lokoj. Vi vidas la sunon, kiu estas unu sola, disradii ĉirkaŭ sin kaj disĵeti lumon tre malproksimen; malgraŭ tio, ĝi ne diseriĝas».

— Ĉu ĉiuj Spiritoj disradias sampotence?

«lli tre diferencas inter si; tio dependas de la grado da pureco de ĉiu Spirito».

Ĉiu Spirito estas unuo nedividebla, tamen kapablanta disetendi la penson en diversajn lokojn, sen ia disrompo. Nur laŭ tiu-ĉi senco oni komprenu la kapablon de ĉieestado, atribuatan al la Spiritoj. Tiel same, fajrero ĵetas malproksimen sian lumon kaj estas videbla el ĉiuj punktoj sur la horizonto. Tiel, ankaŭ, iu persono, sin ne delokante nek sin disdividante, povas transsendi ordonojn, signojn kaj movojn al pluraj lokoj.

Perispirito

93. Ĉu la Spirito mem estas nekovrita aŭ, kiel opinias iuj homoj, ĉu li estas envolvita en ia substanco?

«Envolvas la Spiriton substanco, etereca por via rigardo, sed ankoraŭ tre maldelikata por la nia; sufiĉe etereca tamen, por ke la Spirito povu altiĝi en la atmosfero kaj transiri de loko al loko».

Kiel ĝermo de frukto estas ĉirkaŭita de la perispermo, tiel ankaŭ la Spirito, ĝustadirite, estas kovrita de envolvaĵo, kiun, por komparo, oni povas nomi perispirito.

94. El kie la Spirito ĉerpas tiun duonmaterian envolvaĵon?

«El la universa fluidaĵo, ĉirkaŭanta ĉiun globon. Pro tio la perispirita envolvaĵo ne estas la sama en ĉiuj mondoj; pasante de unu al alia mondo, la Spirito ŝanĝas sian envolvaĵon, same kiel vi ŝanĝas vian veston».

— Tial, kiam Spiritoj, loĝantaj superajn mondojn, venas sur la Teron, ili surmetas pli maldelikatan perispiriton?

«Ili bezonas vesti sin per via materio; tion ni jam diris».

95. Ĉu la duonmateria envolvaĵo de la Spirito prenas difinitajn formojn kaj estas perceptebla?

«Jes; formon, laŭ la plaĉo de la Spirito; li prenas formon videblan kaj eĉ palpeblan, kaj tiel li kelkafoje aperas al vi, ĉu en sonĝoj, ĉu en maldormeco».

Diversaj ordoj da Spiritoj

96. Ĉu la Spiritoj estas ĉiuj egalaj, aŭ ĉu ekzistas en ilia rondo ia hierarkio?

«Ili apartenas al diversaj ordoj, laŭ la respektive atingitaj gradoj da perfekteco».

97. Ĉu ekzistas difinita nombro da ordoj aŭ gradoj da perfekteco inter la Spiritoj?

«Tiu nombro estas senlima, ĉar inter tiuj ordoj estas nenia limlinio, kvazaŭ ia baro; kaj tial oni povas laŭvole pli aŭ malpli multigi tiujn ordojn; tamen, se oni konsideras iliajn ĝeneralajn karakterojn, oni povas ilin redukti al tri ĉefaj ordoj».

«Oni povas loki en la unuan ordon tiujn, alvenintajn al la perfekteco: la Spiritojn purajn; en la duan tiujn, troviĝantajn en la mezo de la ŝtuparo: la deziro al bono estas ilia absorba zorgo. Tiuj lastgradaj ankoraŭ troviĝas ĉe la komenco de sia suprenirado: la neperfektaj Spiritoj; ĉi-tiujn karakterizas neklereco, inklino al malbono kaj ĉiaj malnoblaj pasioj, kiuj malrapidigas ilian progreson».

98. La duaordaj Spiritoj nutras nur la deziron al bono; ĉu ili havas ankaŭ la kapablon ĝin praktiki?

«Ili havas tiun kapablon laŭ la grado de sia perfekteco: unuj scipovas la sciencojn, aliaj havas saĝon kaj bonecon; sed ĉiuj devas ankoraŭ elporti provojn».

99. Ĉu ĉiuj triaordaj Spiritoj estas esence malbonaj?

«Ne, kelkaj faras nek malbonon nek bonon; aliaj, kontraŭe, plezuras per la malbono kaj ĝojas tiam, kiam ili havas okazon ĝin fari. Krom tiuj, estas ankaŭ la frivolaj aŭ gajpetolemaj Spiritoj, pli malpacigemaj ol malbonaj, pli inklinaj al ŝerco ol ĝustadire al malico, plezurantaj trompi kaj kaŭzi negravajn ĉagrenojn, pro kiuj ili ridas».

Spirita hierarkio

100. Antaŭkomencaj rimarkoj. — La klasigo de la Spiritoj sin bazas sur la grado da progreso, ĉe kiu ili respektive troviĝas, sur la akiritaj kapabloj kaj sur la neperfektaĵoj, de kiuj ili devas sin liberigi. Ĉi-tiu klasigo estas tamen neniel absoluta; ĉiu kategorio prezentas difinitan karakteron nur tiam, kiam konsiderata rilate al la tuto; de unu al alia grado la transiro estas apenaŭ sentebla, kaj sur la limoj la nuanco elviŝiĝas, same kiel okazas al la naturaj regnoj, al la ĉielarkaj koloroj, aŭ, ankoraŭ, al la fazoj de la homa vivo. Oni povas do starigi pli aŭ malpli grandan nombron da klasoj, laŭ la prismo, tra kiu oni rigardas la demandon.

Okazas ĉitie tio sama, kio al ĉiuj sistemoj de sciencaj klasigoj: tiuj sistemoj povas esti pli aŭ malpli kompletaj, pli aŭ malpli raciaj aŭ oportunaj por la kompreno; tamen, kiaj ajn ili estas, ili ne modifas la fundon mem de la scienco. Demandite pri ĉi-tiu afero, la Spiritoj povis do neakordi pri la nombro de la kategorioj; sed tio estas bagatelaĵo. Kelkaj homoj faris el tiu ŝajna neakordeco armilon, ne pensante pri tio, ke la Spiritoj alligas nenian gravecon al pure konvenciaj aferoj. Por la Spiritoj penso estas ĉio: ili lasas al ni formon, elekton de vortoj, klasigojn, unuvorte, sistemojn.

Ni ankoraŭ faru jenan konsideron, kiun oni neniam malatentu: inter la Spiritoj, kiel inter la homoj, estas multe da nekleraj, kaj tial oni neniam estus tro singarda kontraŭ la inklino kredi, ke ili ĉiuj devas nepre scii ĉion, nur pro tio, ke ili estas Spiritoj. Ĉia klasigo postulas metodon, analizon kaj profundan konadon de la demando. Nu, en la mondo de la Spiritoj, tiuj posedantaj nevastajn konojn estas, kiel la nekleruloj de nia mondo, nekapablaj kompreni ian sintezon, formuli ian sistemon; ili ne konas, aŭ nur neperfekte komprenas, ian-ajn klasigon; laŭ ilia opinio, ĉiuj Spiritoj al ili superaj apartenas al la unua ordo, ĉar ili ne kapablas taksi la nuancojn de scio, kompetenteco kaj moralo, kiuj distingigas tiujn superajn estulojn, same kiel faras neinstruita homo rilate la civilizitajn personojn. Eĉ la Spiritoj, kapablaj tion fari, povas neakordi pri detaloj, precipe tiam, kiam disdividado estas neniel absoluta. Linneu, Jussieu, Tournefort, ĉiu havis sian apartan metodon, sed la botaniko pro tio ne sanĝiĝis, ĉar ja ili ne elpensis la vegetaĵojn, nek ties karakterojn, sed nur observadis analogiojn kaj laŭ ĉi-tiuj ili formis grupojn aŭ klasojn. Ne alimaniere ni agis; ni elpensis nek la Spiritojn, nek ties karakterojn; ni vidis kaj observis; ni juĝis ilin laŭ iliaj vortoj kaj agoj, kaj poste ni klasigis ilin laŭ iliaj similecoj, nin bazante sur la informoj donitaj de ili mem.