Выбрать главу
Dua ordo — Bonaj Spiritoj

107. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Regado de la spirito super la materio, deziro al bono. Iliaj kvalitoj kaj ilia kapableco praktiki bonon rilatas kun la ŝtupo, kiun ili atingis: unuj posedas scion, aliaj saĝon kaj bonecon, kaj la plej progresintaj havas kune la scion kaj la moralajn kvalitojn. Cat ili ankoraŭ ne tute senmateriiĝis, tial ili konservas pli aŭ malpli nete, laŭ sia rango, postsignojn de la enkorpa vivo, elmontratajn ĉu per la parolo, ĉu per la kutimoj, en kiuj sin trovas eĉ kelkaj el iliaj manioj; alie, ili estus Spiritoj perfektaj.

Ili komprenas Dion kaj la senfinon, kaj jam ĝuas la feliĉon de la bonuloj. Ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras, kaj pro la malbono, kiun ili antaŭhaltigas. La amo, ilin kuniganta, estas por ili fonto de dolĉega feliĉo, kiun ne ombras envio, konsciencoriproĉoj aŭ iu el la malnoblaj pasioj, turmentantaj la neperfektajn Spiritojn; tamen ili ĉiuj ankoraŭ devas elporti provojn, por atingi la absolutan perfektecon.

Kiel Spiritoj, ili inspiras bonajn pensojn, deturnas la homojn for de la malbonovojo, protektas, kiam sur la Tero, la homojn, kiuj indas ilian protekton, kaj nuligas la influon de la neperfektaj Spiritoj sur la personojn, al kiuj tia influo ne plaĉas.

La homoj, en kiujn ili estas enkarniĝintaj, estas bonaj kaj korfavoraj kontraŭ siaj similuloj; ili neniam enlasas en sian koron malamon, resenton, envion aŭ ĵaluzon, kaj faras bonon pro amo al bono.

Al ĉi-tiu ordo apartenas la Spiritoj, nomataj de la vulgaraj kredoj bonaj genioj, protektantaj genioj kaj Spiritoj de bono. Dum la tempoj de superstiĉoj kaj neklereco, oni rigardadis ilin kiel bonfarantajn diojn.

Ni povas disdividi ilin laŭ kvar ĉefaj grupoj:

108. Kvina klaso. — BONFAREMAJ SPIRITOJ — Ilia superstara kvalito estas boneco; ili volonte komplezas kaj protektas la homojn, sed ilia scio estas nevasta: ilia progreso fariĝis pli en la morala ol en la intelekta direkto.

109. Kvara klaso. — ERUDICIAJ SPIRITOJ — Kio distingas ilin, tio estas speciale la amplekso de iliaj konoj.

Ili okupiĝas malpli pri la moralaj ol pri la sciencaj demandoj, por kiuj ili havas pli grandan kapablecon; sed ili rigardas la sciencon nur el la vidpunkto de ĝia utileco, ne enŝovante en ĝin la pasiojn, proprajn al la neperfektaj Spiritoj.

110. Tria klaso — KLERAJ SPIRITOJ — Plej altaj moralaj kvalitoj formas ilian distingan karakteron. Ili ne posedas senlimajn konojn, sed intelektan kapablecon tian, ke ili faras ĝustan juĝon pri homoj kaj aferoj.

111. Dua klaso — SUPERAJ SPIRITOJ — Tiuj kunigas kun scio saĝon kaj bonecon. Ilia parolo elspiras nur korfavoron; ĝi estas ĉiam digna, alta kaj, ofte, superbela; ĝia supereco faras ilin, pli ol la ceterajn, kapablaj doni al ni tre ĝustajn konojn pri la aferoj de l' senkorpa mondo, en la limoj de tio, kion al la homo estas donite scii. Ili volonte komunikiĝas kun la homoj, kiuj sincere serĉas la veron kaj kies animo estas sufiĉe liberigita el la teraj ligiloj por kompreni la veron; sed ili foriĝas de tiuj, instigataj nur de scivolemo, aŭ kiuj, sub la influo de la materio, sin deturnas de la praktikado de bono. Kiam, escepte, ili enkarniĝas sur la Tero, tiam ili venas plenumi ian progresomision, kaj prezentas al ni la tipon de perfekteco, kian la homaro povas aspiri sur ĉi-tiu planedo.

Unua ordo — Puraj Spiritoj

112. ĜENERALAJ KARAKTEROJ. — Nenia influo de la materio sur la spiriton. Intelekta supereco, kun absoluta moraleco, kompare kun la Spiritoj de la ceteraj ordoj.

113. Unua klaso — KLASO UNIKA — Ili iris ĉiujn ŝtupojn de la hierarkio kaj seniĝis je ĉiuj nepuraĵoj de la materio. Atinginte la perfektecon eblan al iu kreito, ili jam ne devas sperti provojn kaj suferojn. Ne devante reenkarniĝi en pereemajn korpojn, ili vivas la eternan vivon en la sino de Dio.

Ili ĝuas nedifekteblan feliĉon, ĉar ilin jam ne turmentas bezonoj kaj alternaĵoj de la materiala vivo; sed tiu feliĉo ne estas la ĝuado de ia monotona senfareco, travivata ĉe eterna rigardado. Ili estas la komisiitoj kaj adjutantoj de Dio, kies ordonojn ili plenumas, por la tenado de la universa harmonio. Ili reĝas super ĉiuj Spiritoj malsuperaj ol ili, helpas ties perfektiĝon kaj difinas iliajn komisiojn. Subteni la homojn ĉe ties doloroj, admoni ilin al bono aŭ al pago de la eraroj, kiuj malproksimigas la homojn for de la superega feliĉo — estas por la puraj Spiritoj dolĉega okupo. Ili estas konataj, iafoje, kiel anĝeloj, ĉefanĝeloj serafoj.

La homoj povas komunikiĝi kun ili, sed tromemfida estus tiu, kiu volus ilin ĉiam havi al sia dispono.

Progresado de la Spiritoj

114. Ĉu la Spiritoj estas bonaj aŭ malbonaj per sia naturo mem, aŭ ĉu ili mempliboniĝas?

«La Spiritoj per si mem pliboniĝas, kaj tiel ili pasas de malsupera ordo al la sekvanta supera ordo».

115. Ĉu el la Spiritoj kelkaj estas kreitaj bonaj kaj aliaj, malbonaj?

«Dio kreis ĉiujn Spiritojn simplaj kaj sensciaj. Al ĉiu el ili Dio donis mision, por ke ĉiu Spirito sin instruu kaj iom post iom atingu la perfektecon per konado de vero, kaj por proksimigi ĉiujn al Li. La eterna kaj senŝanĝa feliĉo konsistas en tiu perfekteco. La Spiritoj akiras tiujn konojn trapasante la provojn, kiujn Dio trudas al ili; unuj akceptas tiujn provojn obeeme, kaj tiel ili pli rapide venas al la ekstremaĵo de sia destino; sed aliaj travivas siajn provojn nur murmurante, kaj tial, pro sia kulpo mem, ili restas malproksimaj de la perfekteco kaj de la promesita feliĉo».

— Laŭ tio, ŝajnas, ke, ĉe sia origino, la Spiritoj estas kiel la infanoj, sensciaj kaj nespertaj, sed kiuj, iom post iom, ekhavas la al ili mankantajn konojn, tra la sinsekvaj fazoj de la vivo; ĉu ne?

«Jes, la komparo estas ĝusta; ribelema infano restas neklera kaj neperfekta; ĝi havigas al si pli aŭ malpli da profito laŭ sia obeemo; sed la vivo de la homo havas finon, kaj tiu de la Spiritoj daŭras plu ĝis la senfino».

116. Ĉu estas Spiritoj, kiuj eterne restos en la malsuperaj ordoj?

«Ne; ĉiuj estos fine perfektaj; ili ŝanĝiĝas, sed tiu ŝanĝiĝo postulas tempon, ĉar, kiel ni jam diris, justa kaj kompatema patro ne povas eterne tenadi siajn filojn en ekzilejo. Ĉu vi volus do, ke Dio, tiel granda, tiel bona, tiel justa, estu pli malbona ol la homoj?»

117. Ĉu dependas de la Spiritoj akceli siajn progresojn al la perfekteco?

«Certe; ili atingas la perfektecon en pli aŭ malpli da tempo, laŭ sia deziro kaj submetiĝo al la volo de Dio. Ĉu obeema infano ne instruiĝas pli rapide ol ribelema?»

118. Ĉu la Spiritojpovas degeneri?

«Ne; laŭmezure kiel ili antaŭeniras, ili komprenas tion, kio tenadis ilin malproksimaj de la perfekteco. Kiam iu Spirito finas unu provon, li posedas la scion, kiun li ĉerpis el ĝi, kaj li tiun neniam forgesas. Eble li restas sur la sama loko, sed li neniam retropaŝas».

119. Ĉu Dio ne povus evitigi al la Spiritoj la provojn, kiujn ili devas sperti, por atingi la unuan ordon?

«Se la Spiritoj estus kreitaj perfektaj, ili do ne havus meriton, por ĝui la bonaĵojn de tiu perfekteco. Kie estus la merito sen klopodo? Cetere, la malegaleco, ekzistanta inter ili, estas necesa al iliaj personecoj; kaj la misio, kiun ili plenumas ĉe tiuj malsamaj gradoj, troviĝas en la projektoj de la Providenco por la universa harmonio».