140. Kion ni pensu pri la teorio, asertanta, ke la animo estas disdividita en tiom da partoj, kiom da muskoloj, kaj ke tiel ĝi direktas ĉiun el la funkcioj de la korpo?
«Tio ankoraŭ dependas de la signifo, laŭ kiu oni prenas la vorton animo; se oni ĝin konsideras kiel la vivofluidaĵon, tiu teorio estas ĝusta; se kiel la enkarniĝintan Spiriton, oni eraras. Ni diris, ke la Spirito estas nedividebla; ĝi komunikas movon al la organoj pere de la intera fluidaĵo, tamen sen diseriĝo».
— Malgraŭ tio, kelkaj Spiritoj donis tiun difinon…
«La seninstruaj Spiritoj povas preni la efikon por la kaŭzo».
La animo agas pere de la organoj, kaj ĉi-tiuj fmkcias per la vivofluidaĵo, kiu sin dividas inter ili, pli abunde ĉe tiuj, kiuj estas la centroj de movoj. Sed tiu-ĉi klarigo ne povas konveni al animo konsiderata kiel Spirito, kiu loĝas la korpon dum la vivo kaj kiu forlasas la korpon ĉe la morto.
141. Ĉu estas io vera en la opinio, ke la animo estas ekstera kaj ĉirkaŭas la korpon?
«La animo ne estas entenata en la korpo, kiel birdo en kaĝo; ĝi disradias kaj sin manifestas ekstere, kiel lumo tra vitra globo, aŭ kiel sono ĉirkaŭ sona centro; nur laŭ ĉi-tiu senco oni povas diri, ke la animo estas ekstera, sed, neniel, ia envolvaĵo de la korpo. La animo posedas du envolvaĵojn, el kiuj unu, subtila, malpeza, kiun vi nomas perispirito; la dua, maldelikata, materia, pezala korpo. La animo estas la centro de tiuj ĉi envolvaĵoj, kiel ĝermo en la kerno; tion ni jam diris».
142. Kion pensi pri tiu alia teorio, laŭ kiu la animo ĉe la infano, iom post ion kompletiĝas en ĉiu fazo de la vivo?
«La Spirito estas unu sola; ĝi estas elfarita tiel en la infano, kiel en la matura homo; kio elvolviĝas kaj fariĝas kompleta, tio estas la organoj aŭ iloj de la manifestiĝoj de la animo. Tio estas ankaŭ preni la efikon por la kaŭzo».
143. Kial ĉiuj Spiritoj ne same difinas la animon?
«Ne ĉiuj estas sufiĉe instruitaj pri ĉi-tiu temo; kelkaj ankoraŭ tro malmulte progresis, ke ili komprenus abstraktajn aferojn; ili estas, kiel viaj infanoj; aliaj estas pseŭdokleruloj, pedante parolantaj por imponi al la simpluloj: io simila okazas inter la homoj. Krom tio, la kleraj Spiritoj mem povas esprimi sian penson per vortoj, kiuj, kvankam malsamaj, havas esence egalan valoron, precipe tiam, kiam temas pri aferoj, kiujn via lingvo ne povas klare reprezenti; tiam, ili bezonas uzi figurojn kaj komparojn, kiujn vi eble prenas erare por la realo».
144. Kion ni komprenu kiel animon de la mondo?
«La universan principon de la vivo kaj de la intelekto, kie naskiĝas la individuecoj. Sed la homoj, kiuj uzas tiujn vortojn, ofte ne sin mem komprenas. La vorto animo estas tiel elasta, ke ĉiu povas ĝin interpreti laŭ sia bontrovo. Oni jam iafoje kredis la Teron animhava; ni devas per tio kompreni la aron de la sindonaj Spiritoj, kiuj gvidas viajn agojn sur la bona vojo, kiam vi ilin obeas, kaj kiuj estas kvazaŭ vicestroj de Dio ĉe via planedo».
145. Multaj antikvaj kaj modernaj filozofoj longan tempon diskutadis pri la psikologia scienco: kial ili ne atingis la veron?
«Tiuj homoj estis la pioniroj de la eterna spiritisma doktrino; ili preparadis la vojojn. Ili estis homoj, kaj povis erari, ĉar ili prenis siajn proprajn ideojn por la lumo; sed iliaj eraroj mem utilas por elstarigi la veron, ĉar tiuj eraroj elmontras la por kaj la kontraŭ; cetere, inter tiuj eraroj troviĝas grandaj veraĵoj, kiujn vi komprenos per kompara studado».
146. Ĉu la animo okupas ian difinitan, limigitan lokon en la korpo?
«Ne, tamen ĝi estas precipe en la kapo de l'grandaj genioj, en tiu de ĉiuj, kiuj intense pensadas; kaj en la koro de tiuj, kiuj forte sentas kaj kies agoj celas al la homaro».
— Kion ni pensu pri la opinio de personoj, kiuj lokas la animon en ian vivocentron?
«Tio signifas, ke la Spirito loĝas precipe en tiu parto de via organismo, ĉar al tiu parto venas ĉiaj sentoj. La personoj, kiuj lokas ĝin en la punkton, de ili rigardatan kiel centron de la vivoforto, konfuzas ĝin kun la vivofluidaĵo aŭ vivoprincipo. Oni tamen povas diri, ke la sidejo de la animo troviĝas precipe en la organoj, servantaj por la intelektaj kaj moralaj manifestiĝoj».
147. Kial la anatomiistoj, la fiziologiistoj kaj ĝenerale, la homoj, kiuj enprofundiĝas en la naturajn sciencojn, sin preskaŭ ĉiam lasas treni en materialismon?
«Fiziologiisto pri ĉio konkludas el tio, kion li vidas. Fiereco de la homoj, kiuj vante kredas, ke ili ĉion scias, kaj kiuj ne konsentas, ke io kuŝas for de ilia komprenpovo! Ilia scio faras ilin tromemfidaj; ili pensas, ke la Naturo havas neniajn sekretojn por ili».
148. Ĉu ne estas ja bedaŭrinde, ke materialismo estas sekvo de studoj, kiuj, kontraŭe, devus montri al la homo la superecon de la Intelekto reganta la mondon? Ĉu oni de tio konkludu, ke tiuj studoj estas danĝeraj?
«Ne estas vero, ke materialismo estas sekvo de tiuj studoj: tia falsa konkludo estas tirata de la homo, ĉar tiu-ĉi povas misuzi ĉion, eĉ la plej bonajn aferojn. Krom tio, la nenio teruras ilin pli, ol kiel ili deziras kredigi; tiaj fortaj spiritoj estas pli fanfaronaj ol kuraĝaj. Multaj estas materialistoj, ĉar ili trovas nenion, kio povus plenigi la abismon, malfermitan antaŭ iliaj okuloj; proponu al ili ankron por sinsavo, kaj vi vidos ilin al ĝi plej avide alkroĉiĝi».
Pro stranga eraro de la intelekto, kelkaj personoj vidas en la organaj estuloj nur la agadon de la materio kaj al ĉi-tiu atribuas ĉiajn niajn agojn. Ili vidas en la homa korpo nenion alian ol ian elektran maŝinon; ili studis la mekanismon de la vivo nur tra la funkciado de la organoj; ili vidis, ke ĝi ofte estingiĝas pro la nura rompiĝo de iu fadeno, kaj nenion vidis krom tiu fadeno; ili ekzamenis, ĉu io ankoraŭ restas, kaj trovante nur materionnun inertan — , ne vidante ian animon forflugi kaj ne povante ĝin palpi, ili do konkludis, ke ĉio kuŝis en la proprecoj de l'materio kaj, sekve, ke post la morto restas nur penso nula. Bedaŭrinda konsekvenco, se tiel estus; la homo havus fmdamenton por pensi ekskluzive pri si mem kaj por meti super ĉion la kontentigon de la materiaj ĝuoj; ĉiuj sociaj ligiloj disrompiĝus, kaj pereus fatale la plej sanktaj amoj. Feliĉe, tiaj ideoj tute ne estas ĝeneralaj; oni povas eĉ diri, ke ili ampleksas tre malgrandan rondon kaj estas nur individuaj opinioj, ĉar ili nenie formis ian doktrinon. Socio fondita sur tiaj bazoj enhavus en si mem la ĝermon de dissolviĝo, kaj ĝiaj anoj baldaŭ sin disbuĉus reciproke, kiel sovaĝaj bestoj.
La homo havas instinkte la penson, ke por li ĉio ne forfiniĝas kun la vivo; li sentas timegon antaŭ la nenio; vane li penas stari kontraŭ la penso pri sia estonteco: kiam alvenas la ekstrema momento, malmultaj estas tiuj, kiuj ne demandas sin mem, kio ili fariĝos, ĉar la ideo lasi la vivon senrevene estas iel frakasa. Kiu, efektive, povus rigardi indiferente absolutan, eternan disiĝon je ĉio, kion li amis? Kiu, sen ia terursento, povus vidi malfermiĝi, antaŭ liaj okuloj, la senmezuran abismon de la nenio, kien estus entombigitaj por eterne ĉiaj liaj kapabloj, ĉiuj liaj esperoj, kaj diri al si mem: Nu! Post mi, nenio, nenio krom la malplenaĵo; ĉio senhelpe elfiniĝas; post kelkaj tagoj mia persono forviŝiĝos de la memoro de miaj postvivantoj; tre rapide malaperos ĉia paŝosigno de mia irado sur la Tero; eĉ la bono, kiun mi disdonis, estos forgesita de la sendankuloj, kiujn mi helpis; kaj ekzistos nenio, por kompensi miajn penojn, ekzistas nenia alia perspektivo ol jena: mia korpo dentskrapata de vermoj!