Выбрать главу

Ĉe la perfortaj mortoj, per memmortigo, ekzekuto, akcidento, apopleksio, vundoj k. a., la Spirito estas surprizita, forte ekmiras, kaj ne kredas la morton; tiun iluzion li tenas persiste; kvankam li vidas la korpon kaj scias, ke ĝi estas lia, li ne komprenas, kial li estas for de ĝi; li serĉas siajn karulojn, parolas al ili kaj ne komprenas, kial ili ne atentas lin. Tiu iluzio daŭras ĝis la plena disiĝo de la perispirito. Nur tiam, la Spirito rekonas sin mem kaj ekscias, ke li jam ne apartenas al la rondo de l' surteraj vivantoj. Tiu fenomeno estas facile klarigebla. Surprize trafite de la morto, la Spirito estas konfuzita pro la abrupta ŝanĝo, okazinta en li; por li, morto estas ankoraŭ sinonimo de eldetruo, de nuligo, kaj, ĉar li pensas, vidas kaj aŭdas, tial li kredas, ke li ne estas mortinta. Pligrandigas lian iluzion tio, ke li vidas sin kun ia korpo, kiu, laŭ la formo, estas simila al la antaŭa, sed kies eterecan strukturon li ankoraŭ ne havis tempon por studi; li opinias tiun korpon solida kaj kompakta, kiel la unua; kaj, kiam oni atentigas lin al tio, li miras, ke li ne povas sin palpi. Tiu fenomeno estas analoga al tiu, kiu okazas kun la nespertaj somnambuloj, kiuj ne kredas, ke ili estas dormantaj. Por tiuj, la dormado estas sinonimo de ĉeso de funkciado de la kapabloj; nu, ĉar ili vidas kaj pensas libere, tial ili kredas, ke ili ne dormas. Iuj spiritoj prezentas ĉi-tiun aspekton, eĉ tiam, kiam la morto ne venis abrupte; sed tiu aparta okazo estas pli ofta ĉe tiuj, kiuj, kvankam malsanaj, ankoraŭ ne pensis pri morto. Oni tiam vidas la kuriozan spektaklon, ke iu Spirito ĉeestas siajn proprajn funebrajn ceremoniojn, kiel se tiuj ĉi koncernus alian personon, kaj pri tio li parolas kvazaŭ pri afero, kiu lin ne tuŝas, ĝis la momento, kiam li komprenas la veron.

La konsterniteco, sekvanta la morton, estas neniel peniga por virta homo: por ĉi-tiu ĝi estas trankvila kaj tute simila al la impreso post normala vekiĝo. Sed por tiu, kies konscienco ne estas pura, la konsterniteco estas plena de angoro kaj maltrankvileco, kiuj pliiĝas laŭmezure, kiel li sin rekonas.

Ĉe la okazoj de kolektiva morto, estas observate, ke ne ĉiuj, samtempe mortintaj, ĉiam tuj vidas unuj la aliajn. En sia konsterniteco, ĉiu iras iun direkton kaj atentas nur tiujn, kiuj lin aparte interesas.

Ĉapitro IV

Plureco de la ekzistadoj

1. Pri la reenkarniĝo. — 2. Justeco de la reenkarniĝo. — 3. Enkarniĝo en diversaj mondoj. — 4. Iompostioma transmigrado. — 5. Sorto de la infanoj post la morto. — 6. Seksoj de la Spiritoj. — 7. Parenceco, genealogia deveno. — 8. Fizikaj kaj moralaj similaĵoj. — 9. Denaskaj ideoj.

Pri la reenkarniĝo

166. Kiel la animo, ankoraŭ ne atinginta la perfektecon dum la enkorpa vivo, povas kompletigi sian elpuriĝon?

«Per tio, ke ĝi sin submetas al la provo de nova ekzistado».

— Kaj, kiel ĝi plenumas tiun novan ekzistadon? Ĉu per sia aliiĝo, kiel Spirito?

«Per plipuriĝo, la animo sendube trapasas ian aliiĝon, sed por tio ĝi bezonas la provon de enkorpa vivo».

— Ĉu la animo havas do plurajn enkorpajn ekzistadojn?

«Jes, ni ĉiuj havas multe da ekzistadoj. La homoj, asertantaj al vi ion kontraŭan, volas tenadi vin en nescieco, en kiu ili mem troviĝas: jen ilia deziro».

— Ŝajnas, ke de tio rezultas, ke la animo, forlasinte la korpon, ekprenas alian; alivorte, ke ĝi eniĝas en novan korpon; ĉu ni tiel komprenu tiun principon?

«Evidente».

167. Kiu estas la celo de la enkarniĝo?

«La kulpelaĉeto, la grada pliboniĝo de la homaro; sen tio, kie estus justeco?»

168. Ĉu la nombro de la enkorpaj ekzistadoj estas limigita, aŭ ĉu la Spirito eterne reenkarniĝas?

«Kun ĉiu nova ekzistado la Spirito faras unu paŝon antaŭen sur la vojo de l' progresado; sed, seniĝinte je ĉiaj malpuraĵoj, li ne plu bezonas la provojn de enkorpa vivo».

169. Ĉu la nombro de la enkarniĝoj estas la sama por ĉiuj Spiritoj?

«Ne; Spirito, kiu rapide iras, ŝparas al si multe da provoj. Tamen tiuj sinsekvaj enkarniĝoj estas ĉiam tre multenombraj, ĉar la progresado havas nenian limon».

170. Kio fariĝas la Spiritopost sia lasta enkarniĝo?

«Feliĉega Spirito; li estas Spirito pura».

Justeco de la enkarniĝo

171. Sur kio sin bazas la dogmo de reenkarniĝo?

«Sur la justeco de Dio kaj sur la revelacio, ĉar, kiel ni diris, bona patro ĉiam lasas al siaj idoj pordon malfermitan al la pento. Ĉu la prudento ne diras al vi, ke estus nejuste rifuzi por ĉiam la eternan feliĉon al tiuj, de kiuj ne dependis ilia pliboniĝo mem? Ĉu ĉiuj homoj ne estas idoj de Dio? Nur ĉe la egoistoj sin trovas la maljusteco, la necedema malamo kaj la nepardoneblaj krimoj».

Ĉiuj spiritoj inklinas al perfekteco, kaj Dio liveras al ili la rimedojn ĝin atingi per la provoj de la enkorpa vivo; per Sia justeco, Li donas al ili la eblon fari, en novaj ekzistadoj, tion, kion ili ne povis fari aŭ elplenumi ĉe unua provo.

Ne harmonius kun la justeco, nek kun la boneco de Dio, forpuŝi por ĉiam tiujn, kies pliboniĝo eble renkontis barojn, nedependajn de ilia volo kaj devenantajn de la medio mem, en kiu ili troviĝas. Se la sorto de la homo estus neŝanĝeble fiksita post la morto, Dio do ne taksus ĉies agojn per sama pesilo kaj ne traktus ĉiujn senpartie.

La doktrino pri la reenkarniĝo, tio estas, tiu, laŭ kiu estas konsentataj pluraj sinsekvaj ekzistadoj al la homo, estas la sola konforma al la ideo, kiun ni faras pri la justeco de Dio rilate al la homoj starantaj sur malsupera morala nivelo; la sola, kiu povas klarigi al ni la estontecon kaj firmigi niajn esperojn, ĉar ĝi havigas al ni la rimedon por elpago de niaj eraroj per novaj provoj. Tion la prudento montras kaj la Spiritoj instruas al ni.

La homo, konscianta pri sia nesupereco, trovas en la doktrino pri reenkarniĝo konsolantan esperon. Se li kredas la justecon de Dio, li do ne devas esperi, ke Dio donos al li pozicion egalan al tiu de la homoj, kiuj faris pli ol li; sed la ideo, ke tiu nesupereco ne por ĉiam malebligas al li ricevi la superegan bonon, kiun li povos ricevi per novaj klopodoj, subtenas lin kaj revigligas lian kuraĝon. Kiu, ĉe la fino de sia vojo, ne bedaŭras, ke li tro malfrue akiris sperton, el kiu li jam ne povas profiti? Tiu tro malfrua sperto ne estas perdita: li ĝin profitos en nova vivo.

Enkarniĝo en la diversaj mondoj

172. Ĉu ĉiuj niaj enkorpaj ekzistadoj okazas sur la Tero?

«Ne ĉiuj; ili okazas en diversaj mondoj; tiu sur la Tero ne estas la unua nek la lasta; ĝi estas unu el la plej materiecaj kaj malproksimaj de la perfekteco».

173. Ĉu la animo, en ĉiu nova enkorpa ekzistado, pasas de unu al alia mondo, aŭ ĉu ĝi povas havi plurajn ekzistadojn sur la sama globo?

«Ĝi povas revivi plurajn fojojn sur la sama globo, se ĝi ne estos sufiĉe antaŭeniĝinta por transpasi al iu supera globo».

— Ĉu ni do povas reaperadi plurajn fojojn sur la Tero?

«Certe».

— Ĉu ni povas reveni al la Tero post vivoj en aliaj mondoj?

«Sendube; vi eble jam vivis en aliaj mondoj, kiel ankaŭ sur la Tero».

174. — Ĉu revivi sur la Tero estas io necesa?

«Ne; sed, se vi ne progresos, vi povos iri en alian mondon ne pli bonan aŭ eĉ pli malbonan».

175. Ĉu oni ielprofitas el sia reveno sur la Teron?