«Li rekomencas nova ekzistadon».
Se la homo havus unu solan ekzistadon, kaj se, post ĉi-tiu, lia estonta sorto estus por ĉiam fiksita, kian strangan meriton havus la duono de l' homa gento, mortanta ĉe infanaĝo, por, sen ia peno, ĝui la eternan feliĉon? Kun kia rajto tiu duono estus sendevigita elporti la ofte tiel akrajn kondiĉojn, trudatajn al la alia duono? Tia aranĝo de la aferoj ne povus konformiĝi al la justeco de Dio. Per la reenkarniĝado estas egaleco por ĉiuj; la estonteco apartenas al ĉiuj, sen ia escepto aŭ favoro al iu ajn; la trenpaŝaj povas plendi nur kontraŭ si mem. La homo devas ricevi la meriton de siaj agoj, ĉar li por tiuj respondas.
Cetere, ne estas racie konsideri la infanaĝon normala stato de senkulpeco. Ĉu ni ne vidas infanojn kun la plej fiaj instinktoj, en aĝo, kiun la edukado ankoraŭ ne povis influi? Ĉu ni ne vidas kelkajn, kiuj ĉe sia naskiĝo, kvazaŭ kunportas hipokritecon, perfidemon, eĉ la instinkton de ŝtelo kaj murdo, spite al la bonaj ekzemploj ilin ĉirkaŭantaj? La civila leĝo deklaras ilin senkulpaj pro siaj krimoj, ĉar ĝi rekonas, ke ili kondutas sensaĝe; kaj ĝi ja pravas, ĉar, efektive, infanoj kondutas prefere laŭ sia instinkto, ol laŭ antaŭdecidita intenco; sed, de kie povas deveni tiuj instinktoj tiel malsamaj ĉe infanoj samaĝaj, egale edukataj kaj elmetataj al samaj influoj? De kie venas tia tro frua malico, se ne de la malsupereco de la Spirito, ĉar la edukado ja neniel influis? Malvirtaj infanoj estas tiaj, ĉar iliaj Spiritoj estas malmulte progresintaj; kaj tial, ili suferas la sekvojn, ne de siaj infanaj agoj, sed de tiuj faritaj dum antaŭaj ekzistadoj; tial, la leĝo estas la sama por ĉiuj kaj la justeco de Dio ĉiujn ampleksas.
200. Ĉu la Spiritoj havas sekson?
«Ne tian, kiel vi komprenas, ĉar sekso dependas de fiziologia konstruo. Ekzistas inter ili amo kaj simpatio, sed fonditaj sur simileco de sentoj».
201. Ĉu la Spirito, animinta la korpon de viro, povas, en nova ekzistado, animi tiun de virino, kaj kontraŭe?
«Jes; samaj Spiritoj animas virojn kaj virinojn».
202. Ĉu, kiam la Spirito estas nur Spirito, li preferas eniĝi en korpon de viro aŭ en tiun de virino?
«Tio malmulte tuŝas la Spiriton: ĝi dependas de la provoj, kiujn li devas elporti».
La Spiritoj enkarniĝas en virojn aŭ virinojn pro tio, ke ili ne havas sekson; ĉar ili devas progresi en ĉiuj direktoj, tial ĉiu sekso, ĉiu socia pozicio havigas al ili provojn kaj devojn apartajn, kaj okazojn akiri sperton. Tiu, kiu estus ĉiam viro, scius nur tion, kio koncernas viron.
203. Ĉu la gepatroj transigas al siaj idoj iom de sia animo aŭ ĉu ili donas al tiuj nur la materian vivon, al kiu alia animoposte almetos la moralan vivon?
«La gepatroj donas al siaj idoj nur la materian vivon, ĉar la animo estas nedividebla. Stulta patro povas naskigi talentajn filojn, kaj kontraŭe».
204. Ĉar ni havas plurajn ekzistadojn, ĉu tial nia parencaro havas sian originon trans la limoj de nia hodiaŭa ekzistado?
«Ne povas esti alie. La sinsekvado de la enkorpaj ekzistadoj estigas, inter la Spiritoj, ligilojn, kiuj havas sian originon en iliaj antaŭaj ekzistadoj; de tio ekestas ofte simpatioj inter vi kaj iuj Spiritoj ŝajne fremdaj al vi».
205. En la okuloj de kelkaj personoj, la doktrino pri la reenkarniĝo ŝajnas detrui la familioligilojn, ĉar tiu doktrino asertas, ke tiuj ligiloj originas de tempo antaŭ la nuna ekzistado.
«Tiu doktrino plilongigas, ne rompas, tiujn ligilojn. Se la parenceco estas ja fondita sur antaŭaj estimoj, la ligiloj inter la anoj de unu sama familio estas do nepre pli firmaj. Tiu doktrino pliigas la devojn pri frateco, ĉar en via najbaro aŭ en via servisto eble estas Spirito, iam ligita al vi per sama sango».
— Tamen malgrandiĝas la graveco, kiun kelkaj homoj atribuas al sia deveno, ĉar ni povas havi, kiel patron, viron, kies Spirito iam apartenis al tre malsama raso aŭ vivis en tute malsamaj kondiĉoj.
«Estas vere, sed tia graveco havas kiel fundamenton la malhumilecon: kion la plimulto opinias honorinda ĉe siaj prauloj, tio estas la titoloj, la pozicio kaj la riĉeco. Iu hontus, ke lia avo estis honesta ŝuisto; sed li fierus, se li devenus de diboĉa nobelo. Tamen, kion-ajn oni diras aŭ faras, neniu malhelpos, ke la aferoj estu tiaj, kiaj ili estas, ĉar Dio ne konformigis la leĝojn de la Naturo al la vantamo de la homoj».
206. Ĉar ekzistas nenia devenrilato inter la Spiritoj de la anoj de unu sama familio, ĉu la kulto por la prapatroj estas do ridinda afero?
«Certe ne, ĉar estas ĉiam agrable aparteni al familio, en kiun enkarniĝis altaj Spiritoj. Kvankam la Spiritoj ne devenas unuj de aliaj, tamen ili nepre estimas tiujn, al ili altenatajn per familioligiloj; ilin ofte altiras al iu familio simpatio aŭ antaŭaj ligiloj; sed, estu certaj, la Spiritojn de viaj prapatroj neniom honoras la kulto, kiun vi al ili faras pro fiero; iliaj meritoj falas sur vin nur tiam, kiam vi klopodas por sekvi la bonajn ekzemplojn, kiujn ili donis al vi; nur tiam via memoro povas esti al ili ne nur plaĉa, sed ankaŭ utila».
207. La gepatroj heredigas al siaj idoj ian fizikan similaĵon; ĉu ili heredigas ankaŭ ian moralan similaĵon?
«Ne, ĉar gepatroj kaj idoj havas malsamajn animojn aŭ Spiritojn. Korpo devenas de korpo, sed Spirito ne devenas de Spirito. Ĉe la samrasanoj estas sole sangsameco».
— El kio originas la moralaj similaĵoj, kelkafoje ekzistantaj inter geopatroj kaj ties idoj?
«Tiuj estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, altirataj, unuj al la aliaj, de la simileco de siaj inklinoj mem».
208. Ĉu la Spiritoj de la gepatroj havas nenian influon sur tiuj de iliaj idojpost ties naskiĝo?
«Kontraŭe, tre grandan. Kiel ni jam diris, la Spiritoj devas kunhelpi por la reciproka progresado. Nu! La Spiritoj de la gepatroj havas kiel mision disvolvi per edukado la Spiritojn de iliaj idoj; tio estas tasko por la gepatroj, kaj ĉi-tiuj estos kulpaj, se ili ĝin neplenumos».
209. Kial de bonaj, virtaj gepatroj naskiĝas malicaj idoj? Aŭ, alivorte, kial la bonaj kvalitoj de la gepatroj ne ĉiam altiras, pro simpatio, bonajn Spiritojn, por ke ĉi-tiuj animu iliajn idojn?
«Malbona Spirito povas peti bonajn gepatrojn, esperante, ke iliaj konsiloj lin gvidos sur pli bona vojo, kaj Dio lin ofte konfidas al tiaj gepatroj».
210. Ĉu la gepatroj povas, per siaj pensoj kaj preĝoj, altiri al korpo de iu venonta ido bonan Spiriton, anstataŭ malbona?
«Ne; sed ili povas plibonigi la Spiriton de sia ido, al ili konfiditan: tio estas ilia devo; malbonaj idoj estas provo por siaj gepatroj».
211. De kio venas la karaktersimileco, iafoje ekzistanta inter du fratoj, precipe inter dunaskitoj?
«Ili estas reciproke simpatiantaj Spiritoj, alproksimiĝintaj pro la simileco de sentoj kaj ĝojantaj, ke ili estas kune».
212. Ĉu en la individuoj, kies korpoj estas kunligitaj kaj havas kelkajn komunajn organojn, estas du Spiritoj, aŭ alivorte, du animoj?
«Jes, sed tiel similaj, ke ili preskaŭ ĉiam ŝajnas al vi unu sola».
213. Ĉar la Spiritoj enkarniĝas en dunaskitojn pro simpatio, de kio venas la malamo kelkafoje konstatata inter ili?
«Ne estas regulo, ke dunaskitoj estas ĉiam reciproke simpatiantaj Spiritoj; malbonaj Spiritoj povas ankaŭ deziri kune batali sur la areno de la vivo».