214. Kion ni pensu pri la onidiro, ke infanoj sin reciproke batas en lapatrina ventro?
«Figuro! Por vive pentri, ke ilia reciproka malamo estas enradikita en iliaj koroj, oni atribuis al tiu malamo originon antaŭan je ilia naskiĝo. Vi ordinare ne sufiĉe atentas al poeziaj metaforoj».
215. Kiu estas la kaŭzo de la aparta karaktero, per kiu ĉiupopolo distingiĝas?
«La Spiritoj formas ankaŭ familiojn pro la simileco de inklinoj, pli aŭ malpli noblaj, laŭ ilia progreso. Popolo estas grande familio, en kiu kolektiĝas reciproke simpatiantaj Spiritoj. La emo, kiun havas la anoj de tiuj familioj, kuniĝi, naskas la similecon, trovatan ĉe la distinga karaktero de ĉiu popolo. Ĉu vi pensas, ke bonaj, noblaj Spiritoj elektas por enkarniĝo kruelan, fian popolon? Ne; la Spiritoj simpatias la kolektivojn, kiel la individuojn; ili serĉas sian konvenan medion».
216. Ĉu la homo konservas, en siaj novaj ekzistadoj, postesignojn de la morala karaktero de siaj antaŭaj ekzistadoj?
«Jes, tio povas okazi; sed, progresinte, li aliiĝas. Ankaŭ lia socia pozicio povas jam ne esti la sama; se el mastro li fariĝas sklavo, liaj gustoj estas tute malsamaj, kaj vi lin apenaŭ rekonas. Ĉar la Spirito estas la sama en siaj pluraj enkarniĝoj, liaj manifestiĝoj povas tial prezenti inter si analogaĵojn, tamen modifitajn de la kutimoj de lia nova pozicio, ĝis rimarkinda perfektiĝo tute aliigos lian karakteron; ĉar, anstataŭ fiera kaj malbona, li povas esti humila kaj bonkora, se li pentis».
217. Ĉu la homo, en siaj pluraj enkarniĝoj, konservas fizikajnpostsignojn de siaj antaŭaj ekzistadoj?
«La korpo eldetruiĝas, kaj la nova havas nenion komunan kun la antaŭa. Tamen la Spirito rebildiĝas en la korpo; estas vere, ke ĉi-tiu estas nur materio, sed, malgraŭ tio, ĝi estas modelita laŭ la kapabloj de la Spirito, kiu stampas sur la korpo ian karakteron, precipe ĉe la fizionomio; oni tial ĝuste konsideras la okulojn la spegulo de l'animo, tio estas, ĉefe la vizaĝo spegulas la animon. Treege malbela homo havas ĉiam ion, kio faras lin plaĉemiena, se li entenas bonan, saĝan, mildan Spiriton; aliflanke, ekzistas tre belaj vizaĝoj, pri kiuj vi ekhavas nenian senton, aŭ kontraŭ kiuj vi eksentas eĉ abomenon. Vi eble kredas, ke nur belstrukturaj korpoj estas envolvaĵoj de perfektaj Spiritoj; sed rimarku, ke vi ĉiutage renkontas noblajn homojn sub monstraj eksteraĵoj. Eĉ tiam, kiam ne ekzistas forta simileco inter vizaĝaj trajtoj, la egaleco de gustoj kaj inklinoj povas do naski la tiel nomatan familiomienon».
La korpo, kiu vestas la animon en nova enkarniĝo, nenian nepran analogion havas kun tiu, kiun la animo iam forlasis, ĉar la animo ĝin prenis eble el alia trunko; estus tial absurdo konkludi, ke en la sinsekvado de la ekzistadoj, estus ia korpa simileco, kiu estus nur hazarda. Tamen la kvalitoj de la Spirito ofte modifas la organojn, al li servantajn por liaj manifestoj, kaj stampas sur la vizaĝo, eĉ sur la gestoj, ian distingilon. Efektive, sub la plej modesta vesto oni povas malkovri esprimon de grandeco kaj digno, dum, sub la mantelo de potenca suvereno, oni iafoje vidas esprimon de malnobleco kaj malvirto. Kelkaj personoj, devenintaj de malaltega pozicio, akiras senpene la kutimojn kaj manierojn de la socio, kaj tial ŝajnas, ke ili tie denove renkontas sian elementon; aliaj, malgraŭ sia deveno kaj edukado, kvazaŭ sentas sin fremdaj kaj konfuzitaj en tiu rondo. Kiel klarigi ĉi-tiun fakton, alie ol tiel, ke ĝi estas kopio de la antaŭa pozicio de la Spirito?
218. Ĉu la enkarniĝinta Spirito ne konservas ian memoron de siajperceptoj kaj konoj el antaŭaj ekzistadoj?
«Restas ĉe li nebuleca memoro, kiu havigas al li tion, kion oni nomas denaskaj ideoj».
— Ĉu do la teorio pri la denaskaj ideoj ne estas ia himero?
«Ne; la konoj, akiritaj en ĉiu ekzistado, ne perdiĝas; la Spirito, liberigite el la materio, ilin ĉiam memoras. En la karno li povas, provizore, ilin parte forgesi, sed lia intuicio pri ili helpas lian progresadon; se ne estus tiel, li devus ĉiam denove rekomenci. En ĉiu nova ekzistado, la Spirito prenas kiel deirpunkton tiun, kie li haltis en sia antaŭa ekzistado».
— Devas do esti granda interrilato inter du sinsekvaj ekzistadoj, ĉu ne?
«Ne ĉiam tiel granda, kiel vi povus kredi, ĉar la pozicioj estas iafoje tre malsamaj, kaj la Spirito eble progresis dum la tempo inter la du ekzistadoj». (216)
219. Kiu estas la origino de la eksterordinaraj kapabloj de individuoj, kiuj, sen antaŭa studado, kvazaŭ havas ian intuicion pri certaj konoj, kiaj la lingvoj, la kalkulado k. s.?
«Memoro de la pasinteco; antaŭa progreso de la animo, sed pri kiu la individuo ne konscias. El kio, laŭ via opinio, venus tiaj kapabloj? La korpo ŝanĝiĝas, sed la Spirito estas la sama, kvankam li ŝanĝas sian veston».
220. Kiam iu Spirito translokiĝas en alian korpon, ĉu li povas perdi iujn intelektajn kapablojn, ekzemple: jam ne senti guston por la artoj?
«Jes, tiam, kiam li malnobligis aŭ misuzis tiujn kapablojn. Krom tio, iu kapablo povas dormeti dum unu ekzistado, pro tio ke la Spirito deziras disvolvi alian, sen ia rilato kun la unua; ĉi-tiu restas do en latenta stato, kaj estonte reaperos».
221. Ĉu, pro ia memoro, la homo havas, eĉ kiel sovaĝulo, instinktan senton pri la ekzisto de Dio kaj la antaŭsentonpri la estonta vivo?
«Jes, memoro, kiun li konservis pri tio, kion li sciis kiel Spirito, antaŭ ol enkarniĝi; sed fiero ofte sufokas tian senton».
— Ĉu ne devenas de tiu sama memoro certaj kredoj rilataj al la spiritisma doktrino, kiujn oni trovas en ĉiuj popoloj?
«Tiu doktrino estas tiel malnova kiel la mondo, kaj pro tio ĝi estas ĉie trovata; tio estas pruvo pri ĝia vereco. Konservante la intuicion pri sia spirita stato, la Spirito havas instinktan konscion pri la ekzisto de la nevidebla mondo; sed tiu konscio estas ofte difektita de antaŭjuĝoj, kaj malklereco tien enmiksas superstiĉon».
Ĉapitro V
Konsideroj pri la plureco de la ekzistadoj
222. La dogmo de la reenkarniĝado, diras kelkaj personoj, ne estas nova; jam Pitagoro ĝin akceptis. Ni neniam diris, ke la spiritisma doktrino estas moderna elpensaĵo; kiel leĝo de la Naturo, Spiritismo certe ekzistas ekde la origino de la tempo, kaj ĉiam, en ĉi-tiu libro, ni penadis elmontri, ke oni trovas postesignojn de tiu doktrino en la plej malproksima antikveco. Pitagoro, kiel sciate, ne estis la aŭtoro de la sistemo pri la metempsikozo; li ĉi-tiun ektrovis ĉe la hindaj filozofoj kaj en Egiptujo, kie ĝi ekzistadis jam de nememorebla dato. La ideo pri la transmigrado de la animoj estis do vulgara kredo, akceptata de la plej eminentaj homoj. Kiel ĝi venis al ili? Ĉu per revelacio aŭ per intuicio? Ni tion ne scias; sed, ne grave kiel, iu ideo ne trapasas la aĝojn kaj ne sukcesas esti adoptata de eminentaj intelektuloj, se ĝi ne havas seriozan fundamenton. La malnoveco de tiu doktrino estas prefere pruvo, ol motivo por kontraŭdiro. Tamen, kiel ankaŭ sciate, ekzistas inter la metempsikozo, akceptata de la antikvuloj, kaj la hodiaŭa doktrino pri la reenkarniĝado granda diferenco, nome, ke la Spiritoj absolute malkonsentas la transmigradon de homo al bestoj, kaj reciproke.
Instruante la dogmon de la plureco de l'enkorpaj ekzistadoj, la Spiritoj do refreŝigas doktrinon jam ekzistantan dum la unua aĝo de la mondo kaj konservatan ĝis niaj tagoj en la intima penso de multaj homoj; sed la Spiritoj ĝin prezentas al ni de vidpunkto plu racia, pli konforma al la gradaj leĝoj de la Naturo kaj pli akorda kun la saĝeco de l' Kreinto, sen la akcesoraĵoj de la superstiĉo. Notinda cirkonstanco estas tio, ke ne estas legata nur en ĉi-tiu libro tio, kion ili instruadis en la laste pasintaj jaroj: antaŭ la publikigo de ĉi-tiu verko, nombraj samspecaj komunikaĵoj estis ricevitaj en pluraj landoj, kaj ili poste refariĝadis en rimarkinda maniero. Estus nun eble la oportuna okazo por ĉitie ekzameni, kial ne ĉiuj Spiritoj ŝajnas interakordi pri tiu-ĉi punkto; ni poste revenos al ĝi.