Ni ekzamenu la aferon tra alia prismo, apartigante ĉian enmiksiĝon de Spiritoj. Ni flanken metu ĉi-tiujn por unu momento: ni supozu ke ĉi-tiu teorio ne venis al ni de ili, kaj ke pri Spiritoj neniam estis ia ajn parolo. Ni loku nin provizore sur neŭtrala kampo, tio estas, ni konsentu egalan probablecon al la hipotezo pri la plureco kaj al tiu pri la unueco de la enkorpaj ekzistadoj; kaj ni vidu, al kiu flanko nin klinos la racio kaj nia intereso mem.
Kelkaj personoj forpuŝas la ideon pri la reenkarniĝado pro la sola motivo, ke ĝi ne konvenas al ili: ili diras, ke jam al ili sufiĉas unu ekzistado kaj ke ili ne dezirus komenci alian similan; estas eĉ homoj, kiujn la sola ekpenso, reaperi sur la Tero, rabiigas de indignego. Nur pri unu afero ni ilin demandas, nome: ĉu ili pensas, ke Dio aŭdis ilian opinion kaj konsultis iliajn gustojn, por starigi la leĝojn de la universo. Nu, unu estas vera el la du jenaj hipotezoj: la reenkarniĝado aŭ ekzistas, aŭ ne ekzistas. Se ĝi ekzistas, oni do ĝin vane kontraŭbatalos; oni ja devas sin submeti al ĝi, kaj Dio petos nenies permeson por tiel agi. Sajnas al ni, ke ni aŭdas malsanulon diri: «hodiaŭ mi multe suferis, kaj mi ne volas morgaŭ suferi plu». Kiom ajn granda estas lia malbona humoro, li devas ne malpli suferi la morgaŭon kaj la sekvantajn tagojn, ĝis li tute resaniĝos. Se tiuj personoj devas korpe revivi, ili nepre revivos kaj reenkarniĝos; ili vane ribelus, same kiel knabo, ne volanta iri al lernejo, aŭ kondamnito, en malliberejon, devas senrimede obei. Tiaj kontraŭdiroj estas tro naivaj por indi seriozan ekzamenon. Ni tamen diros al tiuj personoj, por ilin trankviligi, ke la spiritisma doktrino pri la reenkarniĝado ne estas tiel terura kiel ŝajnas, kaj ke, se ili ĝin profunde studus, ili ĝin ne tiel timus; ili scius, ke la kondiĉoj de tiu nova ekzistado dependas nur de ili mem: tiu ekzistado estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ iliaj faroj en tiu-ĉi mondo; Kaj ke ili povas, en ĉi-tiu vivo, leviĝi tiel alten, ke ili ne bezonas timi refali en la ŝlimon.
Ni supozas, ke ni parolas al personoj, kredantaj ian-ajn estontecon post la morto, kaj ne al tiuj, preferantaj la nenion kiel perspektivon, nek al tiuj, asertantaj, ke la animo dissolviĝos en la universa tutaĵo, kiel la pluvogutoj en oceano, kio estas entute pli aŭ malpli la sama unu. Se do vi kredas ian-ajn estontecon, vi certe ne akceptas, ke ĝi estas la sama por ĉiuj; alie, kia estus la utileco de la bono? Kial bridi sin mem? Kial ne kontentigi ĉiajn pasiojn, ĉiajn dezirojn, eĉ kun malutilo por alia homo, se la fina rezultato estus sama? Vi kredas, ke tiu estonteco estos ja pli aŭ malpli feliĉa, laŭ tio, kion vi estos farinta dum la vivo; se tiel estas, ĉu vi havas la deziron esti en tiu estonteco kiel eble plej feliĉa, ĉar tiu feliĉo daŭros la eternan tempon? Ĉu vi flatus al vi esti unu el la plej perfektaj homoj, jam ekzistintaj sur la Tero, kaj, pro tio, vi pretendus tuj la eternan feliĉon de la elektitoj? Ne. Vi konsentas, ke estas homoj pli bonaj ol vi, kun rajto je pli bona loko; kaj tiel pensante, vi ne rigardas vin en la rondo de la sendignuloj. Nu! loku vin per la penso, por unu momento, en tiu meza pozicio, kiun vi rajtas, ĉar vi tion ja konsentas; kaj prezentu al vi, ke iu diras al vi: Vi suferas, vi ne estas tiel feliĉa, kiel vi povus esti, dum ĉe vi aliaj homoj ĝuas perfektan, kompletan feliĉon; ĉu vi volas interŝanĝi vian pozicion kontraŭ la ilia? — Sendube, vi respondos; kion mi faru por tio? — Tre malmulte: rekomencu tion, kion vi fuŝis, kaj klopodu por ĝin pli bone fari. — Ĉu vi hezitus ĝin akcepti, eĉje la kosto de multe da ekzistadoj plenaj de suferoj? Ni faru pli prozan komparon. Se al homo, kiu, ne troviĝante en ekstrema mizero, suferus tamen pro la troa nesufiĉeco de siaj vivrimedoj, oni dirus: Jen grandega riĉaĵo; vi povas ĝin profiti, sed por tio vi devas penege labori dum unu minuto. Eĉ se li estus la plej maldiligenta homo sur la Tero, li ne hezitus diri: Mi laboru unu minuton, du minutojn, unu horon, tutan tagon, se tio estas necesa; kiom tio valoras kompare kun la abundeco ĝis la fino de mia vivo? Nu, kio estas la daŭro de enkorpa vivo rilate al la eterna tempo? Malpli ol unu minuto, malpli ol unu sekundo.
Ni jam aŭdis jenan rezonadon: Dio, kiu estas superege bona, ne devas trudi al la homo la rekomencon de vico da mizeroj kaj suferoj. Ĉu oni opinias, ke Li estus pli bona kondamnante la homon al eterna suferado pro kelke da momentoj da eraro, ol donante al la kreito la rimedojn por kompenso de eraroj? «Du fabrikistoj havis po unu laboristo, kiu povis aspiri al la pozicio de asociinto de sia mastro; sed okazis, ke foje tiuj du laboristoj tre malbone uzis sian tagon kaj meritis maldungon. Unu el la fabrikistoj ja maldungis sian laboriston, malgraŭ ĉiuj ties petegoj, kaj, ne ektrovinte plu laboron, la kompatinda mortis de mizero. La dua fabrikisto diris al la sia: Vi perdis unu tagon kaj, kiel kompenson, vi ŝuldas al mi alian; vi fuŝis vian laboron kaj vi ŝuldas al mi la kompenson de tiu malprofito; mi permesas al vi ĝin rekomenci; klopodu por ĝin bone plenumi, kaj vi ĉiam povos aspiri al la supera pozicio, kiun mi promesis al vi». Ĉu estas necese demandi, kiu el la du fabrikistoj estis pli humana? Ĉu Dio, kiu estas la kompatemo mem, estus malpli elpetebla ol iu homo?
La penso, ke nia sorto estas por ĉiam fiksita laŭ la rezultato de kelke da provjaroj, eĉ tiam, kiam ne dependas de ni mem, atingi la perfektecon sur la Tero, estas ja frakasa, dum la kontraŭa ideo estas treege konsola: ĉi-tiu lasas al ni la esperon. Ne deklarante nin por aŭ kontraŭ la plureco de la ekzistadoj, ne akceptante unu hipotezon plivole ol la duan, ni diras, ke, se oni devus elekti, neniu preferus senapelacian juĝon. Unu filozofo asertis, ke, se Dio ne ekzistus, estus necese elpensi Lin, por la feliĉo de la homa gento; ion saman oni povas diri pri la plureco de l' ekzistadoj. Sed, kiel ni jam diris, Dio ne petas nian permeson, nek konsultas niajn gustojn; kaj la reenkarniĝado estas fakto aŭ ne. Ni vidu, ĉe kiu flanko troviĝas la probablecoj, kaj ni observu la demandon el alia vidpunkto, ankoraŭ sen ia konsidero pri la instruado de la Spiritoj, kaj rigardante ĝin nur kiel filozofian studon.
Se la reenkarniĝado ne ekzistas, estas evidente, ke la enkorpa ekzistado estas unu sola. Se nia nuna enkorpa ekzistado estas la sola, la animo de ĉiu individuo estas do kreita ĉe la momento mem de lia naskiĝo, escepte se oni konsentus, ke la animo antaŭekzistis; se tiel estas ni povus demandi, kio ĝi estis antaŭ la naskiĝo, kaj ĉu tiu stato ne estis mem ia ekzisto, kia ajn tiu-ĉi estis. Krom la du jenaj ekzistas neniu hipotezo: la animo aŭ ekzistis antaŭ la korpo, aŭ ne; se ĝi jam antaŭe ekzistis, kiu nome estis ĝia situacio? Ĉu ĝi konsciis, aŭ ne, pri si? Se ĝi ne konsciis pri si, tio estus tio sama, kiel se ĝi ne ekzistus; se ĝi havis sian individuecon, ĉi-tiu kreskis aŭ ne progresis; ĉiuokaze, en kia grado la animo venis kuniĝi kun la korpo? Akceptante, laŭ la vulgara kredo, ke la animo naskiĝas kun la korpo, aŭ — kio estas sama — ke antaŭ sia enkarniĝo ĝi posedas nur negativajn kapablojn, ni proponas jenajn demandojn:
1-a. Kial la animo elmontras kapablojn tiel diferencajn kaj nedependajn de la ideoj ricevitaj per edukado?
2-a. De kio devenas la eksternormala kapablo de iuj infanoj por tiu aŭ tiu alia scienco, dum aliaj infanoj restas malsuperaj aŭ mezbonaj sian tutan vivon?
3-a. Kial iuj havas denaskajn aŭ intuiciajn ideojn, ne ekzistantajn ĉe aliaj?
4-a. De kio venas, ĉe iuj infanoj, tiuj tro fruaj instinktoj de virtoj aŭ malvirtoj, tiuj denaskaj sentoj de digno aŭ malnobleco, kontrastantaj kun la medio, kie naskiĝis tiuj infanoj?