Выбрать главу

233. Ĉu la jam purigitaj Spiritoj iras al la malsuperaj mondoj?

«Ili tien iras ofte, por kunhelpi ilian progresadon; alie, la mondoj estus forlasitaj al si mem, sen gvidantoj, kiuj ilin kondukus».

Provizoraj mondoj

234. Ĉu ekzistas, kiel oni diris al ni, mondoj, servantaj kiel stacioj kaj ripozejoj al la vagantaj Spiritoj?

«Jes; ekzistas mondoj speciale difinitaj por la vagantaj estuloj kaj kiujn ili povas nedaŭre loĝi; iaj bivakoj por ripozo dum tre longa vagado, kiu estas stato ĉiam iom peniga. Tiuj estas, inter la mondoj, mezaj pozicioj konformaj al la naturo de la Spiritoj, kiuj povas tien iri, kaj kiuj tie ĝuas pli aŭ malpli grandan komforton».

— Ĉu la Spiritoj, loĝantaj tiujn mondojn, povas ilin forlasi laŭ sia bontrovo?

«Jes; la Spiritoj, troviĝantaj en tiuj mondoj, povas de tie foriri al la loko, kien ili devas direktiĝi. Prezentu al vi migrantajn birdojn, kiuj eksidas sur insulon kaj kiuj tie restadas, ĝis ili rericevos fortojn por flugi plu al sia destino».

235. Ĉu la Spiritoj progresas dum sia haltado en tiuj provizoraj mondoj?

«Certe; tiuj, kiuj tial kolektiĝas, celas instrui sin kaj pli facile ricevi permeson por eniri en pli bonajn lokojn, kaj, ankaŭ, atingi la saman pozicion kiel la elektitoj».

236. Ĉu la provizoraj mondoj estas eterne, kaj pro sia tute aparta naturo, destinitajpor la vagantaj Spirito?

«Ne; ilia stato estas nur nedaŭra».

— Kaj, ĉu ili estas samtempe loĝataj de korpaj estuloj?

«Ne; ilia supraĵo estas sennaska; iliaj loĝantoj bezonas nenion».

— Ĉu tia sennaskeco estas konstanta kaj propra al ilia aparta naturo?

«Ne; ĝi estas nur transiĝa stato».

— Tiuj mondoj devas do havi neniajn naturajn belaĵojn, ĉu ne?

«La Naturo estas esprimata per la belaĵoj de l' senlima spaco, ne malpli mirindaj ol tiuj, kiujn vi nomas naturaj belaĵoj».

— Ĉar la stato de tiuj mondoj estas provizora, ĉu tial nia Tero estos iam unu el ili?

«Ĝi jam estis tia».

— En kiu epoko?

«Dum sia formado».

Nenio estas senutila en la Naturo; ĉiu aĵo havas sian celon, sian destinon; la malplenaĵo ne ekzistas, ĉio estas okupita, la vivo estas ĉie. Dum la longega vico da jarcentoj, antaŭintaj la aperon de la homo sur la Tero; dum tiuj treniĝantaj periodoj de transiĝo, atestataj de la geologiaj tavoloj; eĉ antaŭ la ekesto de la unuaj organaj estaĵoj, — sur ĉi-tiu maso senforma, en ĉi-tiu ĥaoso, kie la elementoj konfiziĝis, estis tamen vivo; estuloj, ne havantaj niajn bezonojn kaj fizikajn sensacojn, tie trovis rifuĝon. Dio volis, ke, eĉ en tia neperfekta stato, la Tero utilu por io. Kiu do kuraĝus diri, ke, el tiom da miloj da mondoj cirkulantaj en la senlima spaco, unu sola, unu el plej malgrandaj, perdita en tia tumultego, havas la ekskluzivan privilegion esti loĝata? Kia estus do la utileco de la ceteraj? Ĉu Dio ilin eble faris por la sola celo plezurigi la rigardon de la homoj? Absurda supozo, ne konforma al la saĝo, kiu sin manifestas ĉe ĉiuj Liaj verkoj, kaj neakceptebla konjekto, se oni ekspensas pri tiom da aliaj mondoj, ekzistantaj ekster la vidpovo de niaj okuloj. Neniu kontraŭdiros, ke, en tiu ideo pri mondoj ankoraŭ ne taŭgaj por la materia vivo kaj, tamen, loĝataj de vivaj estaĵoj konvenaj al tia medio, estas io granda kaj superbela, en kio oni eble trovos la solvon de pli ol unu problemo.

Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj

237. Ĉu la animo, en la mondo de la Spiritoj, havas ankoraŭ laperceptojn, kiujn ĝi havis en ĉi-tiu vivo?

«Jes, kaj ankaŭ aliajn, kiujn ĝi ne havis, ĉar la korpo estis kvazaŭa vualo, ilin ombranta. La intelekto estas atributo de la Spirito, sed tiu atributo pli libere manifestiĝas tiam, kiam nenio ĝin malhelpas».

238. Ĉu la Spiritoj havas senlimajn perceptojn kaj konojn, tio estas, ĉu ili scias ĉion?

«Ju pli ili alproksimiĝas al la perfekteco, des pli ili scias; se ili estas superaj, ili multe scias; la malsuperaj pli aŭ malpli bone scias ion pri ĉiuj aferoj».

239. Ĉu la Spiritoj konas la principon de la ekzistaĵoj?

«Laŭ sia rango kaj pureco; la malsuperaj Spiritoj ne scias pli ol la homoj».

240. Ĉu la Spiritoj komprenas la daŭron de la tempo, kiel ni?

«Ne, kaj ĝuste tio faras, ke vi ne ĉiam komprenas nin, kiam temas pri difino de datoj aŭ epokoj».

La Spiritoj vivas ekster la tempo, kia ni ĝin komprenas; por ili, daŭro kvazaŭ nuliĝas; kaj la jarcentoj, tiel longaj por ni, estas por ili nur kvazaŭ momentoj perdiĝantaj en la eterno, same kiel la malegalaĵoj de grundo kvazaŭ ebeniĝas kaj malaperas antaŭ la okuloj de homo, kiu leviĝas en la spaco.

241. Ĉu la Spiritoj faras pri la nuneco ideon pli precizan kaj ĝustan ol ni?

«Proksimume tiel, kiel iu, kiu vidas klare, faras pri la aĵoj ideon pli precizan ol blindulo. La Spiritoj vidas tion, kion vi ne vidas; ili juĝas en malsama maniero ol vi; sed, mi ankoraŭfoje diras, tio dependas de ilia ordo».

242. Kiel la Spiritoj ekkonas sian pasitencon? Ĉu tiu kono havas nenian limonpor ili?

«La pasinteco, kiam ni nin okupas pri ĝi, estas nuneco, ĝuste tiel, kiel vi memoras ion, kio vin ĉagrenis dum via ekzilo. Estas nur tiu diferenco, ke ni, jam ne havante la materian vualon, kiu nebuligis nian intelekton, memoras aferojn, kiujn vi ne kapablas memori; sed ne ĉion la Spiritoj scias: en la unua vico estas ilia kreado».

243. Ĉu la Spiritoj konas la estontecon?

«Tio ankaŭ dependas de ilia perfekteco; ili ofte ĝin apenaŭ duonvidas, sed estas ne ĉiam permesite al ili ĝin malkaŝi; kiam ili ĝin vidas, ĝi ŝajnas al ili kvazaŭ nuna. La Spirito vidas la estontecon ĉiam pli klare, proporcie kiel li altiĝas al Dio. Post la morto, la animo vidas kaj kaptas, per sola rigardo, siajn pasintajn migradojn, sed ĝi ne povas vidi, kion Dio al ĝi destinas; por tio, ĝi devas sin tute doni al Li post multe da ekzistadoj».

— Ĉu la Spiritoj, atingintaj la perfektecon, havas plenan kononpri la estonteco?

«Plenan ne estas la ĝusta vorto, ĉar Dio sola estas la Superega Majstro, kaj neniu ajn povas Lin egali».

244. Ĉu la Spiritoj vidas Dion?

«Nur la Superaj Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas».

— Kiam malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ malpermesas al li ion, kiel do li scias, ke tiu ordono venos de Dio?

«Tiu Spirito ne vidas Dion, sed li sentas la Dian superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ iu vorto ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel intuicion, nevideblan averton, malpermesantan al li tion fari. Ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj estas ja sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion aŭ tion alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco, ke ĝi estas pli sentebla; vi ja komprenas, ke, ĉar la esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni pli bone povas ricevi la Diajn avertojn».

— Ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas donata rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?

«Ĝi ne venas al ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio transsendas al ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj per instruiteco kaj perfekteco».