245. Ĉu la vidpovo de la Spiritoj estas limigita, kia tiu de la korpaj estuloj?
«Ne; la vidpovo kuŝas en ili mem».
246. Ĉu la Spiritoj bezonas lumonpor vidi?
«Ili vidas per si mem, ne bezonante ian eksteran lumon; por ili ne ekzistas mallumo, escepte de tiu, en kiu ili eble troviĝas por kulpelpago».
247. Ĉu la Spiritoj devas translokiĝi por vidi du malsamajn punktojn? Ĉu, ekzemple, ili povas vidi samtempe lokojn en ambaŭ hemisferoj de la terglobo?
«Ĉar la Spirito translokiĝas kun la rapideco de la penso, tial oni povas diri, ke li vidas ĉie samtempe; lia penso povas disradii kaj sin direkti samtempe al multaj lokoj; sed tiu kapablo dependas de lia rango; ju malpli pura li estas, des pli malgranda estas la trafpovo de lia rigardo; nur la Superaj Spiritoj kapablas unu tuton ampleksi».
La vidkapablo de la Spiritoj estas propreco esenca de ilia naturo kaj ekzistanta en ilia memo, same kiel lumo enteniĝas en ĉiuj partoj de luma korpo; ĝi estas ia universa lumeco, etendiĝanta al ĉio, ampleksanta samtempe spacon, tempon kaj aĵojn, kaj por kiu ne ekzistas mallumo nek materiaj baroj. Oni ja komprenas, ke tiel devas okazi; ĉar, ĉe la homo, vidado fariĝas per funkciado de organo impresita de lumo, tial, kiam ĉi-tiu mankas, la homo troviĝas en mallumo; ĉe la Spirito, ĉar la vidkapablo estas atributo propra al li, sen ia bezono de iu ekstera faktoro, tial vidado ne dependas de lumo. (Vidu Ĉieestado, § 92.)
248. Ĉu la Spirito vidas la aĵojn tiel distinge kiel ni?
«Pli distinge, ĉar lia rigardo penetras tion, kion la via ne kapablas penetri; nenio ĝin baras».
249. Ĉu la Spiritoperceptas la sonojn?
«Jes, kaj eĉ sonojn, nepercepteblajn por viaj obtuzaj oreloj».
— Ĉu la aŭdkapablo troviĝas, kiel la vidkapablo, en li tuta?
«Ĉiuj perceptoj estas atributoj de la Spirito kaj estas nedisigeblaj partoj de lia memo; kiam lin tegas materia korpo, tiuj perceptoj venas al li nur pere de la organoj; sed, kiam li estas libera, ili jam ne estas lokitaj en difinita organo».
250. Ĉar la perceptoj estas atributoj de la Spirito, ĉu tiu-ĉi povas evitigi ilin al si?
«La Spirito vidas kaj aŭdas, kion li volas. Tio estas ĝenerala aserto, kaj precipe rilata al la Superaj Spiritoj, ĉar la neperfektaj aŭdas kaj vidas, ofte spite al sia volo, tion, kio povas esti utila al ilia pliboniĝo».
251. Ĉu la Spiritoj kapablas senti muzikon?
«Ĉu vi parolas pri la tera muziko? Kiom ĝi valoras kompare kun la ĉiela muziko, kun tiu harmonio, pri kiu nenio sur la Tero povas havigi al vi ian ideon? Unu estas rilate al la dua, same kiel kanto de sovaĝulo rilate dolĉan melodion. Tamen la vulgaraj Spiritoj povas iom plezuri aŭdante vian muzikon, ĉar ili ankoraŭ ne estas kapablaj kompreni alian pli belan. La muziko prezentas al la Spiritoj supermezuran ĉarmon, ĉar ilia sentemo estas tre alta; ni povas aŭdi la ĉielan muzikon, kiu estas ĉio, kion la spirita imagemo povas koncepti pri io plej bela kaj milda».
252. Ĉu la Spiritojn tuŝas la belaĵoj de la Naturo?
«La naturaj belaĵoj de la mondoj estas tiel diversaj ke ni tute ne kapablas ilin koni. Jes, tiuj belaĵoj tuŝas la Spiritojn, laŭ ties kapablo ilin taksi kaj kompreni; por la Superaj Spiritoj ekzistas tutobelaĵoj, ĉe kiuj, por tiel diri, malaperas la detalobelaĵoj».
253. Ĉu la Spiritoj spertas niajn fizikajn bezonojn kaj suferojn?
«La Spiritoj konas ilin, ĉar ili jam travivis tiujn bezonojn kaj suferojn; sed ĉi-tiujn ili ne elportas materie kiel vi: ili estas Spiritoj».
254. Ĉu la Spiritoj spertas lacecon kaj bezonon de ripozo?
«Ili ne povas sperti lacecon tian, kia vi ĝin komprenas, kaj sekve ili ne bezonas korpan ripozon, ĉar ili ne havas organojn, kies forto devus esti restarigita; sed la Spirito ripozas laŭ tiu senco, ke li ne troviĝas en konstanta aktiveco. La Spirito ne agas en materiala maniero; lia ago estas tute intelekta kaj lia ripozo nur morala: tio signifas, ke ĉe kelkaj momentoj lia penso ne estas tiel aktiva nek sin fiksas sur ia difinita objekto; tio estas vera ripozo, kiun cetere oni ne povas kompari kun la korpa. La kvazaŭa laceco, kiun la Spiritoj povas senti, rilatas al ilia malsupereco, ĉar ju pli altrangaj ili estas, des malpli necesa al ili estas ripozo».
255. Kiam iu Spirito diras, ke li suferas, kia estas tiu sufero?
«Moralaj angoroj, kiuj lin turmentas pli akre, ol la fizikaj suferoj».
256. Kiel do oni klarigu, ke iuj Spiritoj plendas pro varmo aŭ malvarmo?
«Tio estas memoro pri tio, kion ili suferis dum sia vivo, memoro iafoje tiel peniga kiel la realo; ofte, ankaŭ, tio estas ia komparo, per kiu, manke de pli bonaj vortoj, ili esprimas sian situacion. Kiam ili memoras sian korpon, ili sentas ian impreson, same kiel homo, demetinte mantelon, kredas, kelkan tempon, ke li ĝin ankoraŭ surhavas».
257. La korpo estas la sidejo de l'doloro; de ĉiu tiu ĝi estas, se ne la primara, almenaŭ la senpera kaŭzo. La animo havas percepton pri tiu doloro: tiu percepto estas la efiko. La memoro, kiun la animo konservas pri ĝi, povas esti tre peniga, sed ne povas agi fizike. Efektive, varmo kaj malvarmo ne povas difekti la histojn de la animo; la animo povas nek frostiĝi, nek brulkonsumiĝi. Ĉu ni ne vidas ĉiutage, ke la memoro aŭ la timo pri ia malsano faras tian efikon, kian la realo, kaj eĉ okazigas morton? Ĉiu scias, ke la personoj, el kiuj estas amputita iu membro, sentas dolorojn en tiu jam neekzistanta parto de la korpo. Certe, ne tiu membro estas la sidejo, eĉ ne la deirpunkto de la doloro: okazas nura impreso, konservata de la cerbonenio pli. Oni povas do dredi, ke io simila fariĝas pri la suferoj de la Spirito post la morto de l' korpo. Pli profunda studado pri la perispirito, kiu ludas tiel gravan rolon en ĉiuj spiritismaj fenomenoj, kiaj la vaporecaj aŭ la palpeblaj aperaĵoj; la stato de la spirito ĉe la momento de la morto; lia tiel ofta sento, ke li ankoraŭ vivas; la tiel impresa bildo pri la memmortigintoj, pri la ekzekutitoj, pri tiuj vivintaj en la ŝlimo de l'materiaj ĝuoj, kaj multaj aliaj faktojĵetis lumon sur ĉi-tiun demandon kaj donis okazon por klarigoj, kies resumo estas jena: La perispirito estas ligilo, kuniganta la Spiriton kun la materio de l' korpo; ĝi estas ĉerpata el la ĉirkaŭa medio, el la universa fluidaĵo, kaj havas komunajn proprecojn kun la elektro, kun la magneta fluidaĵo kaj, ĝis ioma grado, kun la inerta materio. Oni povus diri, ke ĝi estas la kvintesenco de la materio. Ĝi estas la principo de la organa vivo, sed ne de la intelekta vivo: la intelekta vivo kuŝas en la Spirito. Krom tio, ĝi estas la sidejo de la eksteraj sensacoj. En la korpo, tiuj sensacoj estas lokitaj en la organoj, kiuj servas al ili kiel kanaloj. Tuj kiam la korpo estas eldetruita, la sensacoj sin manifestas ĉie. Jen, kial la Spirito ne diras, ke li suferas ĉe la kapo aŭ ĉe la piedoj. Estas grave ne konfuzi la sensacojn de la perispirito, kiam ĉi-tiu estas libera, kun tiuj de la korpo: ĉi-tiujn lastajn ni povas preni nur por komparo, neniam pro analogio. Liberigite el la korpo, la Spirito povas suferi, sed tia sufero ne estas korpa, nek, ankaŭ, ekskluzive morala, kia la konsciencoriproĉo, ĉar li ja plendas pro varmo aŭ malvarmo; la Spirito ne suferas pli dum vintro ol dum somero: ni jam vidis ilin trapasi flamojn, sentante nenion penigan; ni do konkludas, ke temperaturo kaŭzas al ili nenian impreson. La doloro, kiun ili spertas, ne estas doloro ĝustadire fizika, sed ia nedifinita intima sento, kiun la Spirito mem ne ĉiam povas kompreni, ĝuste pro tio, ke tia doloro havas neniun difinitan lokon kaj ne estas kaŭzata de eksteraj faktoroj: ĝi estas pli imaga ol reala; sed, eĉ tia, ĝi ja turmentas. Tamen ĝi kelkafoje estas pli ol memoro, kiel ni baldaŭ vidos.