Выбрать главу

La doktrino pri la libereco je elekto de niaj ekzistadoj kaj provoj jam ne ŝajnas eksterordinara, se ni konsideras, ke la Spiritoj, kiel senmateriaj, rigardas la aferojn en maniero malsama ol ni. Ili vidas la celon, aferon por ili multe pli seriozan, ol la nedaŭraj ĝuoj en ĉi-tiu mondo; post ĉiu ekzistado, ili vidas la faritan paŝon kaj komprenas, kiom ankoraŭ restas al ili marŝi, por atingi tiun celon; jen, kial ili sin volonte submetas al ĉiaj sortovicoj de la enkorpa vivo kaj petas mem tiujn, kiuj povas ilin pli rapide irigi. Ne estas do mirige, ke la Spirito ne ĉiam preferas la plej glatan ekzistadon. En sia neperfekta stato, li ne povas ĝui tiun senĉagrenan vivon; li ĝin duonvidas, kaj, por ĝin rajti, li penas perfektiĝi.

Ĉu ni cetere ne vidas ĉiutage ekzemplojn de similaj elektoj? Kion faras la homo, kiu dum unu parto de sia vivo seninterrompe, senĉese laboradas, por kolekti tion necesan al sia bonstato, krom trudi al si mem taskon, por pli bona estonteco? Kion faras militisto, plenumanta danĝeran entreprenon, vojaĝanto spitanta gravajn danĝerojn por la intereso de la scienco aŭ de sia riĉeco, krom elporti volontajn provojn, el kiuj, se ili sukcesos, venos al ili honoro kaj profito? Al kio la homo sin ne submetas kaj kion li ne riskas pro sia intereso aŭ gloro? Ĉu ĉiaj konkursoj ne estas ankaŭ provoj, al kiuj la homo sin volonte submetas, celante altiĝi en la elektita kariero? Neniu havigas al si altan socian pozicion en la sciencoj, en la artoj aŭ en la industrio alie, ol trapasante la vicon de la malsuperaj pozicioj, kiuj estas ja provoj. La homa vivo estas do kopiaĵo de la spirita vivo; tie ni retrovas, en malgrandaj mezuroj, ĉiujn samajn okazetojn. Se do en la homa vivo ni ofte elektas la plej krudajn provojn, kun la deziro atingi pli altan celon, kial la Spirito, kiu pli malproksime vidas kaj por kiu la enkorpa vivo nenio alia estas ol rapidfluga interokazaĵo, ne elektu laborplenan, lacigan ekzistadon, se ĝi lin nepre kondukos al la eterna feliĉo?

Tiuj, asertantaj, ke, se al la homo estus donite elekti sian ekzistadon, ĉiuj estus do princoj aŭ milionuloj, estas kiel miopuloj, vidantaj nur tion, kion ili tuŝas, aŭ kiel frandemaj knaboj, kiuj, demandite pri la profesio, kiun ili preferas, respondas: pasteĉisto aŭ konfitisto.

Tiel same, vojaĝanto, sur la fundo de valo malklarigita de densa nebulego, ne vidas la longecon nek la ekstremaĵojn de sia vojo; alveninte al la supro de l' monto, li mezuras per rigardo la laŭiritan vojon kaj tiun, kiun li ankoraŭ paŝos; li vidas sian celon, la malfacilaĵojn, kiujn li devas ankoraŭ venki, kaj povas pli certe plani la rimedojn por tien alveni. La enkarniĝinta Spirito estas komparebla kun la vojaĝanto ĉe la malsupro de l' monto; sen la ĝenaj teraj ligiloj, li superrigardas la ĉirkaŭaĵon, kiel la vojaĝanto sur la supro de la monto. Por la vojaĝanto, la celo estas ripozo post laceco; por la Spirito, ĝi estas la superega feliĉo post provoj kaj afliktoj.

Ĉiuj Spiritoj diras, ke, en sia vagado, ili esploras, studas, observas, por poste fari sian elekton. Ĉu ni ne havas ankaŭ ekzemplon pri ĉi-tiu fakto dum la enkorpa vivo? Ĉu ni ne serĉas, ofte dum jaroj, la karieron, kiun ni poste libere alprenas, ĉar ni ĝin konsideris la plej taŭga por nia irado?

Se unu ne prosperas al ni, ni provas alian. Ĉiu kariero, kiun ni alprenas, estas fazo, periodo de la vivo. Ĉu ni ne uzas ĉiun tagon por projekti, kion ni faros la tagon sekvantan?

Nu, kio estas por la Spirito la enkorpaj ekzistadoj, krom fazoj, periodoj, tagoj de lia spirita vivo, kiu estas, kiel ni scias, lia normala vivo, ĉar la enkorpa vivo estas nur provizora kaj pasema?

267. Ĉu la Spirito povus fari sian elekton dum sia enkorpa vivo?

«Lia deziro povas influi lian elekton; tio dependas de lia intenco; sed, kiel libera Spirito, li iafoje vidas la aferojn en tre malsama maniero. Nur la Spirito faras tiun elekton; sed, mi ripetas, li povas fari ĝin dum sia materia vivo, ĉar la Spirito ĉiam havas momentojn, kiam li estas for de la influo de l' materio, kie li loĝas».

— Multaj homoj deziras altajn poziciojn kaj riĉecon, sedcerte ne kielpunon nekkielprovon, ĉu ne?

«Sendube; la materio tion deziras por sia ĝuado, kaj la Spirito tion volas, por sperti ties alternaĵojn».

268. Ĉu la Spirito devas konstante trapasi plurajn provojn, ĝis laperfektapureco?

«Jes; sed tiuj provoj ne estas tiaj, kiaj vi ilin komprenas; vi nomas provoj la materiajn suferojn; nu, atinginte certan stadion, kvankam li ankoraŭ ne estas perfekta, la Spirito jam ne estas devigita sperti tiajn provojn, sed li devas ankoraŭ plenumi devojn, kiuj helpas lin perfektiĝi kaj kiuj estas por li neniel penigaj; almenaŭ kunhelpi por la perfektiĝo de aliaj».

269. Ĉu la Spirito povas erari pri la efikeco de la provo, kiun li elektis?

«Li povas elekti provon superan ol liaj fortoj, kaj li do falas; li povas ankaŭ elekti iun neniom fruktodonan al li, ekzemple, se li elektas neniofaran, senutilan vivon; sed, tiam, tuj kiam li revenas al la spirita mondo, li konstatas, ke li nenion gajnis, kaj petas, ke estu al li permesite kompensi la forperditan tempon».

270. De kio dependas la naturaj inklinoj de kelkaj personoj al iu kariero kaj ilia volo praktiki iun profesion prefere ol alian?

«Sajnas al mi, ke vi mem kapablas respondi tiun demandon. Ĉu tio ne estas sekvo de ĉio, kion ni jam diris rilate la elekton de la provoj kaj la progreson efektivigitan en antaŭa ekzistado?»

271. Se la Spirito studas dum sia vagado la diversajn kondiĉojn, en kiuj li povos progresi, kiel li pensas, ke li povas tion fari, naskiĝante ekzemple ĉe iu kanibala popolo?

«Ne la Superaj Spiritoj naskiĝas ĉe kanibaloj, sed Spiritoj samkategoriaj kiel kanibaloj aŭ malsuperaj ol ĉi-tiuj».

Ne scias, ke niaj kanibaloj ne troviĝas sur la plej malalta ŝtupo de la hierarkio, kaj ke ekzistas mondoj, kie bruteco kaj krueleco estas ankoraŭ pli grandaj. La Spiritoj de tiuj mondoj estas do ankoraŭ malsuperaj ol tiuj plej malalte starantaj en nia mondo; tial, veni vivi ĉe niaj sovaĝuloj estas por tiuj jam progreso, same kiel progreso estus por niaj kanibaloj praktiki ĉe ni profesion, kiu ilin devigus fluigi sangon. Ke la Spiritoj de tiuj mondoj ne celas pli alten, estas klarigeble per tio, ke ilia malsupereco ne ebligas al ili kompreni pli grandan progreson. La Spirito povas nur iom post iom paŝi; li ne povas transiri per unu eksalto la distancon inter barbareco kaj civilizacio; kaj per tio evidentiĝas la neceso de reenkarniĝado, ja konforma al la justeco de Dio. Alie, kia estus la sorto de tiuj milionoj da homoj, ĉiutage mortantaj sur la lasta vico de malalteco, se ne estus al ili donataj la rimedoj, por ke ili atingu pli altan nivelon? Kial Dio rifozus al ili la favorojn, konsentatajn al la ceteraj homoj?

272. Ĉu Spiritoj, venintaj el iu mondo malsupera ol la Tero aŭ el tre malmulte evoluinta popolo, kiaj la kanibaloj, povus naskiĝi ĉe niaj civilizitajpopoloj?

«Jes, kelkaj devojiĝas, ĉar ili volas sin levi tro alten; sed, tiam, ili sentas sin fremdaj ĉe vi, ĉar ili havas morojn kaj instinktojn, neakordantajn kun la viaj».