Выбрать главу

308. Ĉu la Spirito memoras ĉiujn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiunĵus finitan?

«Lia tuta pasinteco sterniĝas antaŭ li, kiel antaŭ vojaĝanto liaj marŝaj distancoj; sed, kiel ni diris, la Spirito ne tute memoras ĉiujn siajn agojn; li ilin memoras laŭ ties influo sur lia nuna stato. Koncerne liajn unuajn ekzistadojn, — kiuj povas esti konsiderataj la infanaĝo de la Spiritotiuj perdiĝas en la spaco, malaperas en la forgesonokto».

309. Kia la Spirito opinias la korpon, kiun li ĵus forlasis?

«Senvalora vesto, kiu lin ĝenis, kaj li ĝojas vidante sin sen tia ŝarĝo».

— Kian senton li havas, vidante sian korpon putranta?

«Tio preskaŭ ĉiam estas al li indiferenta: ĝi estas io, tute negrava al li».

310. Ĉu, post kelka tempo, la Spirito rekonas la ostojn aŭ iun alian objekton, iam apartenintan al li?

«Kelkafoje; tio dependas de la pli aŭ malpli alta vidpunkto, el kiu li observas la surterajn aferojn».

311. Ĉu la respekto, kiun ni havas por la materiaj aĵoj apartenintaj al la Spirito, altiras lian atenton al tiuj objektoj kaj linplezurigas?

«Ĉiam plaĉas al la Spirito, ke oni memoras lin; liaj iamaj objektoj, kiujn vi konservas, revenigas lin al via memoro; tamen ne tiuj objektoj, sed la penso, altiras lin al vi».

312. Ĉu la Spiritoj konservas memoron pri siaj suferoj en sia lasta ekzistado?

«Ofte, kaj tiu memoro igas ilin pli bone taksi la valoron de l'feliĉo, kiun ili povas ĝui kiel Spiritoj».

313. Ĉu homo, kiu estis feliĉa sur la Tero, bedaŭras, forirante de tie, ke liperdis laplezurojn, kiujn li ĝuadis?

«Nur la malsuperaj Spiritoj bedaŭras la perdon de plezuroj, kiuj respondas al la nepureco de ilia naturo kaj kiujn ili nun pagas per suferoj. Por la Superaj Spiritoj, la eterna feliĉo estas miloble preferinda, ol la momentaj plezuroj sur la Tero».

Tiel ankaŭ, matura homo malŝatas tion, kio ĉarmis liajn infanajn jarojn.

314. Ĉu homo, kiu komencis grandajn laborojn por utila celo kaj ilin vidas interrompitaj de la morto, bedaŭras, en la transtomba mondo, ke li lasis ilin nekompletaj?

«Ne, ĉar li vidas, ke aliaj estas destinitaj por fini tiujn laborojn. Anstataŭ bedaŭri, li klopodas por admoni aliajn noblasentajn Spiritojn ilin pluigi. Lia celo, sur la Tero, estis la bono de la homaro: nu, tiu celo pluas en la spirita mondo».

315. Ĉu tiu, kiu postlasis artajn aŭ literaturajn verkojn, konservas al tiuj la saman amon, kian li havas al ili dum sia vivo?

«Li rigardas tiun el alia vidpunkto kaj laŭ sia rango; iafoje li malaprobas tion, kion li plej admiris».

316. Ĉu la Spirito ankoraŭ interesiĝas pri la laboroj, farataj sur la Tero por la progresado de la artoj kaj de la sciencoj?

«Tio dependas de lia rango aŭ de la misio, kiun li estas plenumonta. Tio, kio ŝajnas al vi mirinda, iafoje tre malmulte valoras por iuj Siritoj; ĉi-tiuj ĝin rigardas tiel, kiel klerulo taksas verkon de senspertulo. Li ekzamenas tion, kio elmontras noblecon kaj progresojn de la enkarniĝintaj Spiritoj».

317. Ĉu la Spiritoj konservas, post la morto amon al sia patrolando?

«La sama principo ĉitie valoras: por la Superaj Spiritoj, patrolando estas la universo; sur la Tero, ilia patrolando estas tie, kie ili trovas pli da simpatiaj personoj».

La situacio de la Spiritoj kaj ilia maniero taksi la aferojn diversas senfine, laŭ la grado da morala kaj intelekta elvolviĝo. Ordinare, la superklasaj Spiritoj nedaŭre haltas sur la Tero; ĉio, kio tie okazas, estas tiel bagatela, kompare kun la grandiozaj aferoj en la senlima spaco; ĉio, kion la homoj juĝas plej grava, estas por tiuj Spiritoj tiel infaneca, ke ili trovas en nia mondo malmultajn allogaĵojn, escepte, se ili estas ĉitien vokitaj por helpi la progresadon de la homaro. La mezklasaj Spiritoj ofte restadas ĉe ni pli da tempo, kvankam ili konsideras la aferojn el vidpunkto pli alta ol tiam, kiam ili estis enkarniĝintaj. La vulgaraj Spiritoj, se tiel diri, trovas ĉitie sian hejmon, kaj estas la plimulto de l' loĝantaro de la nevidebla mondo; ili havas proksimume, la samajn ideojn, la samajn gustojn, la samajn inklinojn, kiujn ili havis en la korpa envolvaĵo; ili enmiksiĝas en niajn kunvenojn, en niajn negocojn kaj amuzojn, kaj en tiuj ili pli aŭ malpli aktive partoprenas, laŭ sia karaktero. Ne povante kontentigi siajn pasiojn, ili ĝuigas kaj instigas la homojn, sin donantajn al tiuj pasioj. El tiaj Spiritoj estas kelkaj pli seriozaj, kiuj vidas kaj observas la aferojn de nia mondo, por instrui sin kaj perfektiĝi.

318. Ĉu la ideoj de la Spiritoj sin modifas en la spirita mondo?

«Jes, la ideoj sin forte modifas, proporcie kiel la Spirito estas malpli ligita al la materio. Li povas, ĉe kelkaj okazoj, longe konservadi siajn ideojn, sed la influo de la materio iom post iom malpliiĝas por sin plibonigi».

319. Se la Spirito jam vivis la spiritan vivon, antaŭ ol enkarniĝi, kial do lia miro de lia reveno en la spiritan mondon?

«Tio estas unuamomenta efiko kaj malklareco, sekvanta la vekiĝon; poste li plene rekonsciiĝas, laŭgrade, kiel revenas al li la memoro pri la pasinteco kaj kiel estingiĝas la impreso pri la surtera vivo». (163 kaj sekvantaj.)

Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj.

320. Ĉu la Spiritojn tuŝas la memoro de tiuj, kiujn ili amis sur la Tero?

«Multe pli, ol kiel vi pensas; tiu memoro pligrandigas ilian feliĉon, se ili estas jam feliĉaj; se ili estas malfeliĉaj, gi estas senpezigilo».

321. Ĉu la tago de la Mortintoj havas por la Spiritoj ian pli solenan karakteron? Ĉu la Spiritoj sin pretigas por viziti la personojn, venantajn preĝi ĉe iliaj mortrestaĵoj?

«La spiritoj respondas la alvokon de via penso, en tiu tago, kiel en la ceteraj tagoj».

— Ĉu en tiu tago ili venas renkonte al ni ĉe siaj tomboj?

«Ili alkuras tien pli multnombre en tiu tago, ĉar pli da personoj ilin vokas; sed ĉiu venas pro siaj amikoj, ne pro la amaso de la indiferentuloj».

— Sub kiu formo ili sin prezentas en tiu loko, kaj kiel ni ilin vidus, en la okazo, se ili povus fariĝi videblaj?

«Sub la formo, en kiu ili estis konataj en sia vivo».

322. Ĉu la forgesitaj Spiritoj, tiuj, kies tombojn neniu vizitas, ankaŭ ĉeestas malgraŭ tio, kaj sentas bedaŭron vidante, ke neniu amiko ilin memoras?

«Kian valoron la Tero havas por ili? Nur per la koro ili povas esti altirataj. Se amo ilin ne alvokas al la Tero, ili jam havas nenion, kio ligus ilin al ĝi; ili havas ĉe si la tutan universon».

323. Ĉu vizito al lia tombo plezurigas la Spiriton pli ol hejmapreĝo?

«Vizito al tombo estas maniero montri, ke oni pensas pri la forestanta Spirito: ĝi estas bildo. Mi jam diris al vi: nur preĝo sanktigas la agon memori; ne gravas loko, se preĝas koro».

324. Ĉu la Spiritoj de la homoj, al kiuj estas starigitaj statuoj aŭ monumentoj, ĉeestas tiujn solenojn kaj ĉi-tiujn plezure vidas?

«Multaj ĉeestas, kiam ili povas; sed ilin tuŝas malpli tiuj honoroj ol la memoro».

325. Kiel klarigi la deziron de kelkaj personoj, ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian? Ĉu ili pli volonte venus al tiu loko post sia morto? Kaj, ĉu tiu graveco, ligita al materiala aĵo estus signo de malsupereco de la Spirito?