Выбрать главу

«Alligiteco de la Spirito al iuj lokoj: morala malsupereco. Al supera homo ne gravas unu loko sur la Tero pli ol alia. Ĉu li ne scias, ke lia animo iam kuniĝos kun siaj amatoj, eĉ se liaj ostoj kuŝas malproksime de ties ostoj?»

— Ĉu la kolekto, en unu sama loko, de la mortrestaĵoj de ĉiuj anoj de unu familio devas esti konsiderata io vanta?

«Ne; ĝi estas pia kutimo kaj atesto pri simpatio al la personoj, kiujn oni amis; kvankam tiu kunigo malmulte gravas al la Spiritoj, ĝi estas tamen utila al la homoj: la memoroj estas pli intime kolektitaj».

326. Ĉu la animo, reveninta al la spirita vivo, estas tuŝata de la honoroj al ĝiaj mortrestaĵoj?

«Atinginte certan stadion, la Spirito jam ne portas la surterajn vantaĵojn kaj komprenas la bagatelecon de ĉiuj tiuj aferoj; sed, sciu, multaj Spiritoj, en la momentoj sekvantaj la materian morton, ekhavas grandan plezuron el la honoroj al ili farataj, aŭ tre ĉagreniĝas pro la forlaso de iliaj envolvaĵoj, ĉar ili ankoraŭ tenas kelkajn el la ĉimondaj konvencioj».

327. Ĉu la Spirito alestas al siajfunebraj ceremonioj?

«Tio ofte okazas, sed kelkafoje li ne komprenas, kio fariĝas, se li ankoraŭ troviĝas konfuzita».

— Ĉu lin flatas la kolektiĝo de ĉeestantoj ĉe liaj funebraj ceremonioj?

«Pli aŭ malpli, laŭ la sento, kiu alvenigas tiujn personojn».

328. Ĉu la Spirito de homo jus mortinta ĉeestas la kunvenojn de siaj heredantoj?

«Preskaŭ ĉiam; Dio tiel volas, por lia instruo kaj por la puno de la kulpuloj. Tiam li taksas la valoron de iliaj certigoj pri estimo; ĉiuj sentoj estas malkaŝitaj antaŭ li, kaj lia elreviĝo, ĉe la senhonta avidegemo de tiuj, kiuj inter si distranĉas liajn havoĵojn, klarigas al li la sentojn de liaj heredantoj; sed, ties vico ankaŭ venos».

329. Ĉu la instinkta respekto, kiun la homo, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, havas por la mortintoj, rezultas de lia intuiciopri la estonta vivo?

«Ĝi estas natura sekvo de tiu intuicio; sen ĉi-tiu, la respekto por la mortintoj estus neniel pravigebla».

Ĉapitro VII

Reveno al la enkorpa vivo

1. Unuaj fazoj de la reveno. — 2. Kuniĝo de animo kun korpo. — Aborto. — 3. Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo. — 4. Influo de la organismo. — Idioteco, frenezeco. — 6. Pri la infanaĝo. — 7. Surteraj simpatioj kaj antipatioj. — 8. Forgeso pri la pasinteco.

Unuaj fazoj de la reveno

330. Ĉu la Spiritoj konas la epokon, kiam ili denove enkarniĝos?

«Ili ĝin antaŭsentas, same kiel blindulo sentas la fajron, al kiu li alproksimiĝas. Ili scias, ke ili devas repreni iun korpon, same kiel vi scias, ke vi iun tagon mortos, sed ili ne scias, kiam tio okazos». (166)

— Ĉu do reenkarniĝo estas io necesa al la spirita vivo, kiel morto al la korpa?

«Certe, tiel estas».

331. Ĉu ĉiuj Spiritojpensaspri sia reenkarniĝo?

«Kelkaj pri tio tute ne pensas, eĉ ĝin ne komprenas; tio dependas de ilia grado da progreso. Por kelkaj, la necerteco pri sia estonteco estas puno».

332. Ĉu la Spirito povas pliaŭ malplifruigi la momenton de sia reenkarniĝo?

«Li povas ĝin plifruigi, vokante ĝin per sia deziro; li povas anaŭ ĝin malplifruigi, se li malkuraĝas ĉe la provo, ĉar ankaŭ en la rondo de la Spiritoj estas kelkaj timemaj kaj indiferentaj; sed tion li ne faras senpune: li suferos, kiel iu, kiu malkuraĝas antaŭ medikamento, kiu povos lin resanigi».

333. Se iu Spirito opinius sin sufiĉe feliĉa en meza pozicio ĉe la vagantaj Spiritoj kaj ne ambicius supreniri, ĉu li tiam povus senfine daŭrigi tiun staton?

«Ne senfine: progreso estas bezono, kiun la Spirito pli aŭ malpli frue sentos; ĉiuj devas evolui: jen ĉies destino».

334. Ĉu la kuniĝo de animo kun iu korpo estas antaŭdifinita, aŭ ĉu nur en la lasta momento tiu elekto estas farata?

«La Spirito estas ĉiam antaŭe asignita. Elektinte la provon, kiun li volas sperti, li petas enkarniĝon; nu, Dio, ĉion scianta kaj vidanta, jam antaŭe sciis kaj vidis, ke tiu aŭ tiu alia animo kuniĝos kun tiu aŭ tiu alia korpo».

335. Ĉu la Spirito rajtas elekti la korpon, al kiu li alligiĝos, aŭ nur la specon de l' vivo, kiu utilos al li kiel provo?

«Li povas ankaŭ elekti la korpon, ĉar la kondiĉoj de tiu korpo povas esti provoj, kunhelpantaj por lia progreso, se li venkos la renkontotajn barojn; sed tiu elekto ne ĉiam dependas de li mem; tamen li povas peti».

— Ĉu la Spirito povus, ĉe la lasta momento, rifuzi ligiĝi al la korpo, kiun li elektis?

«Se li tion decidus, li suferus multe pli ol tiu, kiu estus peninta fari nenian provon».

336. Ĉu povus okazi, ke neniu Spirito volas enkarniĝi en naskiĝontan infanon?

«Dio prizorgus tion. Devante naskiĝi vivipova, la infano nepre ricevos animon; neniu estas kreita sen ia intenco».

337. Ĉu la ligiĝo de Spirito al difinita korpo povas esti diktita de Dio?

«Jes, same kiel la provoj precipe tiam, kiam la Spirito ankoraŭ ne kapablas al plenkonscia elekto. La Spirito povas, por pekelpago, esti trudpelita ligiĝi al la korpo de infano kiu, pro sia deveno kaj estonta pozicio en la mondo, eventuale estos por li punilo».

338. Se okaze pluraj Spiritoj sin prezentus por ekpreni saman korpon, kio decidus, kiu el ili lapreferinda?

«La sama korpo povas esti petata de pluraj Spiritoj; tiam, nur Dio decidas, kiu el ili estas la plej kapabla plenumi la mision, por kiu la infano estas destinita; sed, kiel mi jam diris, la Spirito estas elektita antaŭ la momento, kiam li devas ligiĝi al la korpo».

339. Ĉu, ĉe la momento de sia enkarniĝo, la Spirito estas konsternita, kiel ĉe sia elkarniĝo?

«Lia konsterno, ĉe la enkarniĝo, estas multe pli granda kaj, precipe, pli daŭra. Per morto, la Spirito sin tiras de sklaveco; per naskiĝo, li revenas en ĝin».

340. Ĉu la Spirito rigardas kiel solenan la momenton de sia enkarniĝo? Ĉu li plenumas ĉi-tiun agon, kiel aferon seriozan kajgravanpor li?

«Li tiam troviĝas kiel homo, eniranta en ŝipon por danĝera vojaĝo kaj ne scianta, ĉu li renkontos la morton en la ondoj, kiujn li alfrontos».

Vojaĝanto, enŝipiĝante, scias la danĝerojn, kiujn li riskas, sed li ne scias, ĉu la ŝipo dronos; io sama okazas kun la Spirito: li konas la specon de suferoj, al kiuj li sin submetas, sed li ne scias ĉu li falos.

Kiel la morto de la korpo estas ia renaskiĝo por la Spirito, tiel ankaŭ la reenkarniĝo estas por li kvazaŭa morto aŭ, pli bone, ekzilo kaj malliberigo. Li lasas la spiritan mondon por la korpa mondo, kiel la homo lasas la korpan mondon por la spirita. La Spirito scias, ke li ja enkarniĝos, kiel la homo scias, ke li nepre mortos; sed ambaŭ ekkonas tiujn faktojn nur ĉe la lasta momento, kiam sonas la difinita horo. Tiam, ĉe tiu kriza momento, konsterno ekposedas la Spiriton, kiel okazas al agonianta homo, kaj tiu konsterno daŭras ĝis la ilo de lia nova ekzistado estos tute elformita. La alproksimiĝo de reenkarniĝo estas ia speco de agonio por la Spirito.

341. Ĉu la necerteco, en kiu la Spirito troviĝas pri la eventuala rezultato de la provoj, kiujn li faros en sia nova ekzistado, kaŭzas al li maltrankvilon antaŭ la enkarniĝo?

«Tre grandan maltrankvilon, ĉar tiuj provoj igos lin malfrui aŭ progresi, laŭ la maniero, kiel li ilin plenumos».