Выбрать главу

362. Kiu estas la karaktero de la individuoj, en kiujn enkarniĝas gajpetolemaj kaj frivolaj Spiritoj?

«Tiuj homoj estas senpripensaj, ruzaj kaj, iafoje, malicaj».

363. Ĉu la Spiritoj havaspasiojn aliajn ol la homajn?

«Ne, alie ili tion komunikus al vi».

364. Ĉu la homo ricevas de sama Spirito siajn moralajn kaj intelektajn kapablojn?

«Certe, tiu estas la sama Spirito, kiu havigas al la homo tiujn kapablojn, laŭ sia rango. La homo ne enhavas du Spiritojn».

365. Kial tre inteligentaj homoj — kio atestas, ke en ili estas Superaj Spiritoj — estas iafoje, samtempe, treege malvirtaj?

«Tio vidigas, ke la enkarniĝinta Spirito ne estas sufiĉe pura, kaj ke la homo cedas al la influo de aliaj pli neperfektaj Spiritoj. La Spirito suprenmarŝas per gradetaj paŝoj, sed lia progreso ne efektiviĝas samtempe en ĉiuj direktoj; dum iu fazo li povas antaŭeniri pri scio; dum alia, pri moralo».

366. Kion ni pensu pri la opinio, laŭ kiu la intelektaj kaj moralaj kvalitoj de la homo estas rezultato de pluraj Spiritoj en lin enkarniĝintaj, el kiuj ĉiuj havas iun specialan kapablon?

«Pripensante, oni ja rekonas, ke tio estas absurdo. La Spirito iam havos ĉiajn kapablojn; por povi progresi, li devas havi unu solan volon; se la homo estus kunmiksaĵo el Spiritoj, unu sola volo jane ekzistus; ne estus en li individueco, ĉar, en la momento de l' morto, ĉiuj tiuj Spiritoj dispeliĝus, kvazau bando da birdoj, forflugantaj el kaĝo. La homo ofte plendas pro tio, ke li ne komprenas iujn aferojn, kaj tamen estas kurioze vidi, kiel li multigas la malfacilaĵojn, kvankam li havas sub la mano klarigon tiel simplan, kiel naturan. Akcepti tiun opinion estus preni efikon por kaŭzo kaj pensi rilate al homo tion, kion la idolanoj pensadis rilate al Dio. La idolanoj kredis je tiom da dioj, kiom da fenomenoj ili observadis en la universo; sed, eĉ en ilia medio, la saĝaj vidis en tiuj fenomenoj nur efikojn kaŭzatajn de unu sola Dio».

La fizika kaj la morala mondoj prezentas al ni, en ĉi-tiu rilato, multenombrajn punktojn por komparo. Oni kredis la plurecon de la materio, dum oni observadis nur supraĵe la fenomenojn; hodiaŭ oni komprenas, ke tiuj tiel diversaspecaj fenomenoj povas ja esti nuraj modifoj de unu sola elementa materio. La pluraj kapabloj estas manifestiĝoj de unu sama kaŭzo, nome la animo aŭ la enkarniĝinta Spirito, kaj ne de pluraj animoj; tiel same, la sonoj de orgeno estas rezultato de l' sama aero, kaj ne de tiom da specoj de aero, kiom da eligitaj sonoj. El tia sistemo rezultus, ke, kiam iu homo perdas aŭ akiras iujn kapablojn, iujn inklinojn, ĉi-tiu fakto estus kaŭzita de la veno aŭ foriro de la Spiritoj, havantaj tiujn kvalitojn; tio farus el homo estaĵon kompleksan, sen individueco kaj do sen prirespondeco… Cetere, kontraŭas tiun teorion la multenombraj manifestiĝoj, per kiuj la Spiritoj pruvas al ni sian personecon kaj identecon.

Influo de la organismo

367. Ĉu la Spirito, ligiĝinte al korpo, identiĝas kun la materio?

«La materio estas nura envolvaĵo de la Spirito, kiel vesto rilate la korpon. La Spirito, ligiĝinte al korpo, konservas la atributojn de sia spirita naturo».

368. Ĉu la kapabloj de la Spirito sin manifestas tute libere depost lia ligiĝo al korpo?

«La manifestiĝo de liaj kapabloj dependas de la al li servantaj organoj; ili estas ĉiam malfortigitaj de la krudeco de l' materio».

— Ĉu la materia envolvaĵo estas do malhelpo je la libera manifestiĝo de la kapabloj de la Spirito, same kiel maldiafana vitro malhelpas la liberan disradiadon de lumo?

«Jes; kiel tre maldiafana vitro».

Ni povas ankoraŭ kompari la influon de la kruda materio de la korpo sur la Spiriton kun tiu de ŝlima akvo, kiu embarasas la movojn de korpo, naĝanta en ĝi.

369. Ĉu la libera manifestiĝo de la animkapabloj dependas de la amplekso de la organoj?

«La organoj estas iloj, per kiuj la animo praktikas siajn kapablojn; tiu praktikado dependas de la amplekso kaj de la perfekteco de tiuj organoj, same kiel la plenumo de iu laboro dependas de la taŭgeco de la koncerna ilo».

370. Ĉu oni povas dedukti de la influo de l' organoj, ke ekzistas ia rilato inter la amplekso de la cerbaj organoj kaj tiu de la intelektaj kaj moralaj kapabloj?

«Ne konfuzu efikon kun ties kaŭzo. La Spirito havas ĉiam la kapablojn, kiuj estas propraj al li; nu, ne la organoj estigas tiujn kapablojn, sed, kontraŭe, la kapabloj neprigas la elvolviĝon de la organoj».

— Ĉu la malsameco de kapabloj de la homoj dependas do nur de la nivelo de la Spirito?

«Nurne estas la ĝusta vorto; la kapabloj de la Spirito, kiu povas esti pli aŭ malpli altranga, estas la principo de tiu malsameco; sed oni devas ankaŭ alkalkuli la influon de la materio, kiu pli aŭ malpli malfaciligas al la Spirito la praktikadon de siaj kapabloj».

La Spirito, ĉe sia enkarniĝo, kunportas iujn naturajn inklinojn; sed, se ni akceptas por ĉiu el ili respondan organon en la cerbo, la amplekso de tiuj organoj estus efiko, ne kaŭzo. Se la kapabloj havus originon ĉe la organoj, la homo estus do ia maŝino, sen libera volo kaj respondeco pri siaj agoj. Estus necese konsenti, ke la plej grandaj genioj, kleruloj, poetoj, artistoj, estas genioj nur pro tio, ke la hazardo havigis al ili specialajn organojn; el tio sekvas, ke, sen tiuj organoj, ili ne estus genioj kaj ke, kontraŭe, la lasta stultulo povus esti ia Newton, ia Vergilio aŭ ia Rafaelo, en la okazo, se li havus tiajn organojn. Tiaj supozoj estas ankoraŭ pli absurdaj, kiam aplikitaj al la moralaj kvalitoj.

Tiel, laŭ tia sistemo, se Vincento de Paŭlo estus dotita de la Naturo per tiu aŭ tiu alia organo, li estus krimulo; kaj al la plej granda krimulo mankus nur tiu organo, por ke li estu ia Vincento de Paŭlo. Se oni, kontraŭe, konsentas, ke la specialaj organojse tiuj okaze ekzistasrezultas kaj elvolviĝas per la praktikado de la kapablo, kiel la muskoloj per ekzercado, ĉio do estas racie klara. Ni prenu ekzemplon, tiel veran, ke ĝi estas jam banala. Per iuj fizikaj signoj oni ekkonas drinkeman homon; ĉu li estas drinkema pro tiuj signoj, aŭ ĉu tiuj signoj elmontriĝas pro la drinkemo? Oni povas sekve aserti, ke la organoj ricevas la stampilon de la kapabloj.

Idioteco, frenezeco

371. Ĉu la opinio de homoj, kiuj pensas, ke la animoj de frenezuloj kaj idiotoj estas malsuperaj, havas ian bazon?

«Ne; frenezuloj kaj idiotoj havas homan animon, kiu estas ofte pli inteligenta, ol kiel vi supozas, kaj kiu suferas pro la netaŭgeco de la rimedoj, je kiuj ĝi disponas por sia komunikado, same kiel mutulo suferas pro tio, ke li ne kapablas paroli».

372. Kiu estas la celo de la Providenco, kreante kompatindajn estulojn, kiaj la frenezuloj kaj idiotoj?

«La Spiritoj, loĝantaj korpojn de idiotoj estas Spiritoj pagantaj pro siaj kulpoj. Tiuj Spiritoj suferas pro la ĝenateco, en kiu ili estas tenataj, kaj pro la neebleco esprimi siajn sentojn per netaŭgaj aŭ difektitaj organoj».

— Ĉu do ne estas vere, ke la organoj ne influas sur la kapablojn?

«Ni neniam diris, ke tia influo ne ekzistas; kontraŭe, la organoj havas tre grandan influon sur la manifestadon de l' kapabloj; sed ili ne havigas la kapablojn: jen la diferenco. Lerta muzikisto per netaŭga instrumento ne povas bone ludi, sed el tio ne sekvas, ke li ne estas bona muzikisto».

Estas necese distingi la normalan staton je la patologia stato. En la normala stato, la moralaj kvalitoj venkas la baron, kontraŭstaratan de la materio; sed, ĉe kelkaj okazoj la materio prezentas tian kontraŭstaron, ke la manifestiĝoj de la animo estas ĝenataj aŭ kripligitaj, kiel ĉe idioteco kaj frenezeco; tiuj estas patologiaj aferoj, kaj en ĉi-tiu okazo, ĉar la animo ne ĝuas sian plenan agliberecon, tial la homa leĝo mem ne konsideras la individuon responda por sial agoj.