Выбрать главу

373. Kiu povas esti la merito de ekzistado, por estuloj, kiuj, kiel la idiotoj kaj frenezuloj, ne povas progresi pro tio, ke ili estas nekapablaj fari bonon aŭ malbonon?

«Tia stato estas pekelpago, altrudita al ili pro la misuzo, kiun ili faris el iuj kapabloj; ĝi estas haltotempo».

— Ĉu la korpo de idioto povas do enhavi Spiriton, kiu eble animis, en antaŭa ekzistado, geniulon?

«Jes; genio estas iafoje malfeliĉego, kiam misuzata».

La morala supereco ne ĉiam estas proporcia al la intelekta, kaj plej eminentaj geniuloj eble devas pagi multajn kulpojn; el tio ofte venas ekzistado malsupera ol tiu, kiun ili jam vivis, kaj tia ekzistado estas por ili fonto de suferoj. La malhelpoj, kiujn la Spirito renkontas, kontraŭ liaj manifestiĝoj, estas kiel katenoj, paralizantaj la movojn de fortika viro. Oni povas diri, ke frenezulo kaj idioto estas kriplaj je la cerbo, kiel lamulo je la kruroj kaj blindulo je la okuloj.

374. Ĉu idioto, en sia stato kiel Spirito, konscias sian mensan staton?

«Jes, ofte; li komprenas, ke la malhelpoj, rigidigantaj lian menson, estas provo kaj puno».

375. Kiu estas la situacio de la Spirito dum frenezeco?

«En sia libera stato, la Spirito ricevas rekte ĉiajn impresojn kaj ankaŭ rekte agas sur la materion; sed, kiam enkarniĝinta, li troviĝas en tute malsamaj kondiĉoj kaj estas devigita tion fari per specialaj organoj. Se ĉiuj aŭ kelkaj el la tiacelaj organoj estas difektitaj, lia agado kaj lia sentemo, kiom tiuj dependas de la organoj, estas do interrompitaj. Se li perdas siajn okulojn, li blindiĝas; se li perdas la aŭdorganon, li surdiĝas, k t. p. Prezentu al vi nun, ke la organo, direktanta la efikojn de intelekto kaj de volo, estas parte aŭ tute difektita aŭ modifita: vi facile komprenos, ke la Spirito, ne havante sub sia dispono aliajn ilojn, ol nekompletajn aŭ kriplajn organojn, vivas en konfuzo, kiun li intime sentas kaj plene konscias, sed kiun li ne kapablas forigi».

— Ĉu do ne la Spirito, sed la korpo, estas difektita?

«Jes; sed oni ne malatentu la fakton, ke, se la Spirito agas sur la materion, ĉi-tiu, ĝis certa grado, reagas sur lin, kaj ke la Spirito povas momente esti impresita de la difekto de la organoj, kiujn li uzas por sia manifestiĝo kaj ricevo de impresoj. Povas okazi, ke, kun la kresko de la tempo, kiam frenezeco longe daŭras, la ripetado de l' samaj agoj fine havas sur la Spiriton influon, el kiu li liberiĝos nur post plena forigo de ĉia materia impreso».

376. Kiel klarigi, ke frenezeco iafoje altrenas homon al memmortigo?

«La Spirito suferas pro sia ĝenateco kaj pro la nekapablo sin libere manifesti, kaj tial li serĉas en la morto la rimedon rompi siajn katenojn».

377. Ĉu la Spirito de frenezulo sentas, post la morto, la efikon de l' difekto de siaj kapabloj?

«Li povas tion senti dum iom da tempo, ĝis li estos tute for de la materio, same kiel iu, ĉe sia vekiĝo, sentas, ankoraŭ kelkan tempon, la konfuzon, en kiun la dormado lin dronigis».

378. Kiel la difekto de la cerbo povas reefiki sur la Spiritonpost la morto?

«Tio estas memoro; ia premsonĝo subigas la Spiriton, kaj, ĉar tiu-ĉi ne komprenis ĉion, kio fariĝis dum lia frenezeco, tial la restarigo de liaj ideoj ĉiam postulas iom da tempo; pro tio, ju pli daŭra estis frenezeco dum la vivo, des pli longa estas ankaŭ tiu konsterno, tiu ĝenateco post la morto. Kvankam jam for de la korpo, la Spirito tamen ankoraŭ sentas kelkatempe la impreson de siaj ligiloj».

Pri la infanaĝo

379. Ĉu la Spirito, animanta korpon de infano, estas tiel elvolviĝinta, kiel tiu de matura homo?

«Li povas esti ankoraŭ pli, se li staras sur pli alta nivelo; nur la neperfekteco de la organoj malhelpas lian manifestiĝon. Li agas laŭ la ilo, per kiu li povas ion fari».

380. Sen konsidero pri la malhelpoj, kiujn la neperfekteco de la organoj starigas kontraŭ lia libera manifestiĝo, ĉu la Spirito de infaneto pensas kiel infano aŭ kiel matura homo?

«Dum infanaĝo, estas nature, ke la organoj de la intelekto, ĉar ne disvolviĝintaj, ne povas havigi al la Spirito la tutan intuicion de plenaĝulo; efektive, la intelekto de infano estas tre malgranda, ĝis la jaroj maturigas ĝian prudenton. La konsterno, sekvanta enkarniĝon, ne ĉesas subite ĉe naskiĝo: ĝi malaperas nur iom post iom kon la elvolviĝo de la organoj».

Subtenas ĉi-tiun respondon jena observata fakto: la sonĝoj de infano ne havas la karakteron de tiuj de plenaĝulo; la objekto de ĝiaj sonĝoj estas preskaŭ ĉiam infaneca, kio estas signo de la speco de zorgoj de ĝia Spirito.

381. Kiam infano mortas, ĉu ties Spirito rericevas tuj sian antaŭan viglecon?

«Tiel devas esti, ĉar li estas tiam liberigita el la karna envolvaĵo; tamen li reekhavas sian antaŭan mensklarecon nur tiam, kiam tiu disiĝo estas elfarita, tio estas, tiam, kiam jam ekzistas nenia ligiteco inter Spirito kaj korpo».

382. Ĉu la enkarniĝinta Spirito suferas, dum infanaĝo, pro la embaraso al li kaŭzata de l' neperfekteco de la organoj?

«Ne; tiu stato estas necesa; ĝi estas natura kaj konforma al la projektoj de la Providenco; ĝi estas ripozoperiodo por la Spirito».

383. Por kio servas al la Spirito trapasi infanaĝon?

«Ĉar la Spirito enkarniĝas celante perfektiĝi, en tiu periodo li estas plej influebla de la impresoj, kiujn li ricevas kaj kiuj povas helpi lian progreson kune kun la personoj, al kiuj estas komisiita la edukado de la infano».

384. Kial la unuaj krioj de ĵusnaskito esprimas doloron?

«Por veki la intereson de ĝia patrino kaj la zorgojn, kiujn ĝi bezonas. Ĉu vi ne opinias, ke, se ĝiaj krioj esprimus nur ĝojon, tiam, kiam ĝi ankoraŭ ne kapablas paroli, oni do ne tre atentus ĝiajn bezonojn? Admiru, en ĉio la saĝecon de l' Providenco».

385. De kio venas la ŝanĝo de karaktero en iuj aĝoj, precipe ĉe la fino de maturiĝo? Ĉu tio estas ia aliiĝo de la Spirito?

«Okazas, ke la Spirito reprenas sian naturon kaj sin montras tia, kia li estis».

«Vi ne konas la sekreton, kiun la infanoj kaŝas en sia senmaliceco; vi ne scias, kio ili estas, kio ili estis, kio ili estos; kaj tamen vi sentas por ili amon kaj korinklinon, kiel se ili estus parto de vi mem, en tia grado, ke amo de patrino al siaj idoj estas konsiderata la plej granda amo, kiun iu estulo povas porti por alia estulo. De kio venas tiu dolĉa sindonemo, tiu milda korinklino, kiujn eĉ fremdaj personoj sentas por infanoj? Ĉu vi scias? Ne; mi do tion klarigos al vi».

«Infanoj estas kreitoj, kiujn Dio irigas al novaj ekzistadoj; kaj, por ke ili ne akuzu Lin pro troa severeco, Li tial havigas al ili ĉiujn aspektojn de senkulpeco. La malbonfaroj de eĉ malica infano trovas senkulpigon en la nekonscio de ĝiaj agoj. Tiu simplanimeco ne estas reala supereco rilate la antaŭan staton de la infano; ne: ĝi estas la bildo de tio, kio ili devus esti, kaj, se ili tiaj ne estas, sur ilin solajn falos la koncerna puno».

«Sed, ne nur pro ili Dio havigis al infanoj tian mienon; ankaŭ, kaj precipe, pro la gepatroj, kies amo estas necesa al la malforteco de la idoj; tiu amo treege malpliiĝus ĉe neobeema kaj malafabla karaktero; sed, opiniante, ke ili estas bonaj kaj mildaj, la gepatroj dediĉas al ili sian tutan koron kaj ilin superŝutas per plej delikataj zorgoj. Sed, kiam la idoj jam ne bezonas tiajn protekton kaj helpon, al ili malavare donatajn dum dekkvin aŭ dudek jaroj, tiam ilia reala, individua karaktero plene kaj nude reaperas: ĝi restas ankoraŭ bona, se ĝi estis esence bona, sed ĝi ĉiam elmontras nuancojn, kaŝitajn dum la frua infanaĝo».