«Kiel vi vidas, Dio kondukas ĉion sur la plej bona vojo; kaj, kiam oni havas puran koron, la klarigo de ĉi-tiuj aferoj estas facile konceptebla».
«Efektive, pripensu, ke la Spirito de infano, naskiĝinta sur la Tero, eble venis de mondo, kie li ekhavis kutimojn tute malsamajn ol la viaj; kiel vi volus, ke troviĝu en via rondo tiu nova estulo, kunportanta pasiojn tiel malsamajn ol la viaj, havanta inklinojn kaj gustojn tute kontraŭajn al la viaj? Kiel vi volus, ke li eniĝu en viajn vicojn, krom per la rimedoj disponigitaj de Dio, tio estas, tra la kribrilo de la infaneco? En ĉi-tiu fazo kunmiksiĝas ĉiuj pensoj, karakteroj kaj varioj de estuloj naskitaj en tiu multego da mondoj, en kiuj la kreitoj evoluas. Vi mem, mortinte, troviĝas en kvazaŭa infanaĝo, meze de novaj fratoj; kaj en via nova ekstertera ekzistado, vi nescias la morojn, kutimojn kaj rilatojn en tiu por vi nova mondo; malfacile vi parolos lingvon, al kiu vi ne estas alkutimiĝintaj, lingvon, kiu estas pli viva, ol kia estas hodiaŭ via penso». (319)
«Infanaĝo havas ankoraŭ alian utilecon: la Spiritoj eniras la enkorpan vivon nur por sin perfektigi, por sin plibonigi; la malforteco de la plej frua infanaĝo faras ilin flekseblaj, inklinaj akcepti la konsilojn de la spertuloj kaj de tiuj, kiuj devas ilin progresigi; tiam, oni povas reformi iliajn karakterojn kaj bridi iliajn malbonajn inklinojn: jen la devo, kiun Dio konfidis al la gepatroj, plej sankta misio, por kiu-ĉi-tiuj devos iam respondi».
«Sekve, infanaĝo estas ne nur utila, necesa, neforigebla, sed ankaŭ natura sekvo de la leĝoj, kiujn Dio kreis kaj laŭ kiuj iras la universo».
386. Ĉu du homoj, kiuj sin reciproke konis kaj amis, povas denove renkontiĝi en alia enkorpa ekzistado kaj rekoni unu la duan?
«Rekoni unu la duan, ne; sed sin reciproke altiri, jes; multaj intimaj amikrilatoj, fonditaj sur sincera korinklino, havas ne alian kaŭzon. Du homoj reciproke alproksimiĝas pro ŝajne hazardaj cirkonstancoj, sed, vere, pro la altiro de du Spiritoj, serĉantaj unu la duan en la homamaso».
— Ĉu estus por ili pli agrable, se ili sin reciproke rekonus?
«Ne ĉiam; la memoro pri la pasintaj ekzistadoj kunportus malutilon multe pli gravan, ol kiel vi supozas. Post la morto ili sen reciproke rekonos kaj scios la tempon, kiun ili pasigis kune». (392)
387. Ĉu simpatio havas ĉiam kiel komencon ian antaŭan konatecon?
«Ne; du Spiritoj, konvenantaj unu al la dua, sin reciproke serĉas kvazaŭ instinkte, eĉ se ili ne interkonataĝis kiel homoj».
388. Ĉu niaj ŝajne hazardaj renkontoj kun iuj personoj ne estas ankaŭ efiko de ia speco de simpatiorilatoj?
«Estas inter la pensohavaj estuloj ligiloj, kiujn vi ankoraŭ nekonas. Magnetismo estas la piloto de tiu scienco, kiun poste vi pli bone komprenos».
389. El kio naskiĝas la instinkta abomeno, kiun oni eksentas, ĉe la unua rigardo, kontraŭ iuj homoj?
«Antipatioj inter Spiritoj, kiuj sin reciproke divenas kaj rekonas, ne parolante unu al la dua».
390. Ĉu la instinkta antipatio estas ĉiam signo de malbona naturo?
«Du Spiritoj ne estas nepre malbonaj nur pro tio, ke ili ne simpatias unu la duan; antipatio povas deveni de nesimileco de pensoj; sed laŭgrade, kiel la Spiritoj altiĝas, tiuj diferencoj estingiĝas kaj antipatio malaperas».
391. Ĉu antipatio inter du personoj burĝonas unue en tiu, kies Spirito estas lapli malbona, aŭ lapli bona?
«Ĉe ambaŭ, sed kaŭzoj kaj efikoj estas malsamaj. Malbona Spirito antipatias ĉiun, kiu povas lin juĝi kaj senmaskigi; vidante iun, je la unua fojo, li tuj eksentas, ke tiu persono lin malŝatos; lia forpuŝo fariĝas malamo, ĵaluzo, kaj sufloras al li la deziron fari al tiu persono malbonon. La bona Spirito sentas naŭzon kontraŭ la malbona, ĉar li scias, ke ĉi-tiu lin ne komprenos kaj ke ili ne havas komunajn sentojn; sed, forta pro sia supereco, li ne portas malamon nek ĵaluzon kontrau la malbona: ĉi-tiun li nur evitas kaj bedaŭras».
392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri siapasinteco?
«La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de siapasinteco, lipli bone konservas sian memon?»
393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?
«En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono. Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon».
Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion. Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti.
394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate, estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato. Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ianpli malaltan ekzistadonpor fari komparon?