401. Ĉu la animo ripozas dum dormo, kiel la korpo?
«Ne; la Spirito neniam estas neaktiva. Dum dormo malstreĉiĝas la ligiloj, lin tenantaj ĉe la korpo, kaj, ĉar tiu-ĉi, en tiuj momentoj, ne bezonas la animon, tial la Spirito traflugas la spacon kaj pli rekte kontaktas kun aliaj Spiritoj».
402. Kiel ni povas konstati la liberecon de la Spirito dum dormo?
«Per la sonĝoj. Kredu, ke, kiam la korpo ripozas, la Spirito havas pli da kapabloj, ol dum maldormo; li memoras sian pasintecon kaj, iafoje, antaŭvidas sian estontecon; li ekhavas pli grandan povon kaj kapablas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, tiel en ĉi-tiu, kiel en alia mondo. Vi diras kelkafoje: mi havis strangan sonĝon, teruran sonĝon, sed sen ia verŝajno; vi eraras: tia sonĝo estas ofte memoro pri lokoj kaj aĵoj, kiujn vi jam vidis aŭ iam vidos. Ĉar la korpo estas malvigligita, tial la Spirito penas ŝiri la ligilojn kaj komencas esploradon de la pasinta kaj de la estonta tempo».
«Kompatindaj homoj, vi, kiuj tiom malmulte konas la plej ordinarajn fenomenojn de la vivo! Vi opinias vin instruitaj, dum la plej vulgaraj aferoj vin embarasas! Vi ankoraŭ ne scias respondi jenajn tiel simplajn demandojn, kiujn al vi prezentas infanoj: kion ni faras, dormante? Kio estas sonĝoj?»
«La dormo parte liberigas la animon el la korpo: kiam oni dormas, oni troviĝas, dum kelkaj momentoj, en stato, en kiu oni daŭre restadas post morto. La Spiritoj, kiuj, ĉe la morto, tuj liberiĝas de la materio, havis, dum la vivo, saĝajn sonĝojn; dum dormado, ili iras renkonte al estuloj superaj ol ili, kaj kun tiuj ili vojaĝas, interparolas kaj sin instruas; ili eĉ kunhelpas por verkoj, kiujn, post morto, ili trovas jam finitaj. Ankaŭ tio devas instrui vin ne timi la morton, ĉar vi mortas ĉiutage, kiel asertis sankta viro».
«Tio validas rilate la altrangajn Spiritojn; la granda plimulto de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, tiuj, kiuj, ĉe la momento de l' morto, restas longajn horojn konsternitaj kaj senkonsilajpri kio ili mem ofte parolas al vi — , tiuj, dum dormo, iras al mondoj pli malaltaj ol la Tero, al kiuj malnovaj amikoj ilin vokas, aŭ al plezuroj pli malnoblaj ol tiuj, kiujn ili ĉitie trovas; ili iras sorbi doktrinojn pli trivialajn, pli abomenajn, pli malutilajn, ol tiuj praktikataj de ili ĉe vi. La origino de simpatio inter la terloĝantoj kuŝas ĝuste sur tiu fakto, ke, vekiĝante, oni sin sentas alligita per la koro al tiuj, kun kiuj oni ĵus pasigis ok aŭ naŭ horojn da feliĉo aŭ plezuro. Kio ankaŭ klarigas neforigeblajn antipatiojn inter la homoj estas tio, ke ni intime scias, ke la antipatiataj personoj havas konsciencon alian ol la nia, ĉar ni konas tiujn personojn, eĉ se neniam antaŭe ni ilin vidis per niaj okuloj mem. Tio ankoraŭ klarigas nian indiferentecon, ĉar al iu ne interesas novaj amikoj, kiam li scias, ke aliaj homoj lin amas kaj al li sin donas. Resume, dormo havas sur la vivon influon pli grandan, ol vi supozas».
«Per dormo la enkarniĝintaj Spiritoj ĉiam kontaktas kun la spirita mondo; ĝuste pro tio la Superaj Spiritoj konsentas, sen tro granda malvolonto, enkarniĝi sur la Tero. Dio volis, ke, dum sia kontakto kun la malvirto, ili povu iri refreŝiĝi ĉe la fonto de bono, por ke ili, kiuj ĉitien venas por instrui siajn fratojn, ankaŭ ne forfalu. Dormo estas la pordo, kiun Dio malfermis al iliaj ĉielaj amikoj; ĝi estas la senlaciga amuzo post laboro, dum ili atendas la grandan finan elliberiĝon, kiu ilin rekondukos al ĉies vera patrujo».
«Sonĝo estas la memoro pri tio, kion via Spirito vidis dum dormo; sed, rimarku, ke vi ne ĉiam sonĝas, ĉar vi ne ĉiam memoras, kion vi vidis, aŭ ĉion, kion vi vidis. Tiu memoro ne troviĝas en via animo tute plene; ĝi estas ofte nur memoro pri la konfuziĝo de la animo ĉe sia forflugo aŭ reveno, transiĝo, al kiu aliĝas la memoro pri tio, kion vi faris aŭ kio vian Spiriton okupas en maldormeco; se ne estus tiel, kiel vi klarigus la absurdajn sonĝon, kiujn ĉiuj havas, tiel la plej kleraj, kiel la plej simplaj homoj? La malbonaj Spiritoj profitas ankaŭ la sonĝojn, por turmenti la malfortajn kaj malkuraĝajn animojn».
«Cetere, vi baldaŭ vidos elvolviĝi alian ankoraŭ nekonatan specon de sonĝoj; ĝi estas tiel malnova kiel tiu de vi jam konata. La sonĝo de Johanino, tiu de Jakobo, tiuj de la judaj profetoj kaj de kelkaj hindaj divenistoj estas memoro de la animo tute libera de la korpo, memoro pri tiu dua vivo, pri kiu mi antaŭ nelonge parolis al vi».
«Penu zorge distingi tiujn du specojn de sonĝoj inter tiuj, kiujn vi memoras; sen tio, vi falus en nekonsekvencojn kaj erarojn, kiuj pereigus vian fidon».
La sonĝoj estas rezultato de l' liberiĝo de la animo, kiu fariĝas malpli dependa pro la interrompo de la aktiva kaj socia vivo. De tio ekestas ia malpreciza klarvideco, kiu ampleksas la lokojn plej malproksimajn aŭ neniam antaŭe viditajn, kaj iafoje aliajn mondojn. De tio, ankaŭ, la memoro, kiu pentras en la cerbo la faktojn, okazintajn dum la nuna aŭ la antaŭaj ekzistadoj; la strangaj bildoj de tio, kio fariĝas aŭ fariĝis en nekonataj mondoj, kunmiksitaj kun aferoj de la nuna mondo, konsistigas tiajn strangajn, konfuzajn tutaĵojn, kiuj, laŭŝajne, havas nenian sencon kaj interligitecon.
La mallogikeco de la sonĝoj estas klarigata ankaŭ per la mankantaj punktoj, estigitaj de nekompleta memorado pri tio, kion ni vidis dum dormo. Io sama okazus al rakonto, el kiu oni senelekte fortranĉus frazojn aŭ partojn de frazoj; se kunigitaj, la restintaj fragmentoj havus nenian logikan signifon.
403. Kial oni ne ĉiam memoras siajn sonĝojn?
«En tio, kion vi nomas sonĝo, estas ripozo nur por la korpo, ĉar la Spirito sin senĉese movas. Dum dormo de la korpo, la Spirito rericevas iom de sia libereco kaj komunikiĝas kun siaj karuloj, tiel en ĉi-tiu, kiel en aliaj mondoj; sed la korpo estas peza, kruda materio, kaj tial ĝi malfacile konservas la ricevitajn impresojn, ĉar la Spirito ne perceptis ĉi-tiujn per organoj de la korpo».
404. Kion ni pensu pri la signifo atribuata al sonĝoj?
«La sonĝoj ne estas tiel veraj, kiel pretendas la „antaŭdiristoj de la sorto“, ĉar estas absurdo kredi, ke sonĝo pri iu afero antaŭsciigas tiun aŭ tiun alian okazon; ili estas veraj koncerne tion, ke ili prezentas al la Spirito realajn bildojn, kiuj tamen ofte ne rilatas kun la okazoj de la enkorpa vivo. Iafoje, kiel ni diris, sonĝo estas memoro, kaj povas ankaŭ esti ia antaŭsento de la estonteco, kiam Dio tion permesas, aŭ, ankoraŭ, vido de tio, kio farigas, ĉe tiu momento, en alia loko, kien la animo transflugis. Ĉu vi ne havas multenombrajn ekzemplojn pri la aperado, en sonĝo, de personoj, kiuj venas sciigi al parencoj aŭ amikoj, kio okazas al ili, aperantoj? Kio alia estas tiuj aperaĵoj, ol la animoj aŭ Spiritoj de tiuj personoj, komunikiĝantaj kun la via? Kiam vi estas certaj, ke ja efektiviĝis tio, kion vi vidis en sonĝo, ĉu tio ne pruvas, ke via imagemo neniom influis sur tiun fakton, precipe en la okazo, se ĉi-tiu ne okupis vian penson en maldormo?»
405. Ni vidas en sonĝo multajn aferojn, kiuj ŝajnas antaŭsentoj kaj kiuj tamen neplenumiĝas; kial tio?
«Ili povas efektiviĝi por la Spirito, kvankam ne por la korpo; tio estas, la Spirito vidas tion, kion li deziras, ĉar li iras al ĝi. Oni ne forgesu, ke dum dormo la animo troviĝas pli aŭ malpli sub influo de la materio, kaj ke, sekve, ĝi neniam tute liberiĝas de la teraj ideoj; el tio rezultas, ke la absorbaj zorgoj de la homo en maldormo povas havigi al la vidaĵo la ŝajnon de tio, kion oni deziras aŭ timas; jen tio, kion oni vere povas nomi efiko de la imagemo. Kiam oni estas tre okupita de iu ideo, oni rilatigas al ĝi ĉion, kion oni vidas».
406. Kiam ni vidas, en sonĝo, vivantajn homojn, ja de ni konatajn, fari agojn, pri kiuj ili eĉ ne pensas, ĉu tio ne estas efiko depura imagemo?
«Pri kiuj ili eĉ ne pensaskion vi scias pri tio? Iliaj Spiritoj povas viziti la vian, kiel vi la iliajn kaj vi ne ĉiam scias, pri kio ili pensas. Cetere, vi ofte atribuas al personoj, kiujn vi konas, kaj laŭ viaj deziroj, tion, kio fariĝis aŭ fariĝas dum aliaj ekzistadoj».