Выбрать главу

407. Ĉu estas necesa plena dormo, por ke la Spirito liberiĝu?

«Ne; la Spirito rericevas sian liberecon tuj, kiam la sentumoj malvigliĝas; li profitas, por liberiĝi, ĉiujn ripozajn momentojn, kiujn la korpo lasas al li. Tuj, kiam la vivofortoj malvigliĝas, la Spirito elkateniĝas, kaj estas des pli libera, ju pli malvigla la korpo».

Ankaŭ duondormo, aŭ nura malvigleco de la sentumoj, ofte prezentas al la Spirito tiajn bildojn, kiajn la sonĝo.

408. Iafoje ŝajnas, ke ni aŭdas, en ni mem, distinge prononcatajn vortojn, sen ia ajn ia ajn rilato kun tio, kio nin okupas; kiu estas ties kaŭzo?

«Jes, kaj vi aŭdas eĉ tutajn frazojn, precipe tiam, kiam la sentumoj ekmalvigliĝas. Tio estas kelkafoje malforta eĥo de iu Spirito, deziranta komunikiĝi kun vi».

409. En stato, kiu ankoraŭ ne estas duondormo, kun fermitaj okuloj, ni ofte vidas klare bildojn, figurojn, kies plej malgrandajn detalojn ni povas rimarki; ĉu tio estas vizio aŭ imagaĵo?

«Ĉar tiam la korpo estas iom malvigla, tial la Spirito penas rompi siajn katenojn: li transflugas kaj vidas; se la dormo estus kompleta, tio estus sonĝo».

410. Dum dormo, aŭ duondormo, naskiĝas ĉe ni ideoj, kiuj ŝajnas al ni tre bonaj, sed kiuj, malgraŭ la penoj, kiujn ni faras, por ilin rememori, tute forviŝiĝas: el kio venas tiuj ideoj?

«Ili rezultas el la libereco de la Spirito, kiu, ĉe tiu momento, pli perfekte ĝuas siajn kapablojn. Ofte, ankaŭ, ili estas konsiloj, kiujn aliaj Spiritoj donas al vi».

— Por kio do utilas tiuj ideoj kaj konsiloj, se nia memoro ilinperdas kaj se ni nepovasprofiti el ili?

«Ili iafoje apartenas pli al la spirita mondo, ol al la korpa; sed preskaŭ ĉiam, se la korpo ilin forgesas, la Spirito ilin memoras, kaj la ideo revenas en la oportuna momento, kiel subita inspiro».

411. Ĉu enkarniĝinta Spirito, dum la momentoj, kiam li estas for de la materio kaj agas kiel Spirito, scias la horon de sia morto?

«Li ofte ĝin antaŭsentas; alifoje li gin klare konscias, kaj tiu konscio havigas al li, dum maldormo, la intuicion pri tiu horo; tiel estas klarigita la fakto, ke iuj personoj kelkafoje antaŭvidas tre precize sian morton».

412. Ĉu la aktiveco de la Spirito, dum ripozo aŭ dormo, povas lacigi la korpon?

«Jes, ĉar la Spirito estas ligita al la korpo, same kiel nelibera balono al sia fosto; nu, same kiel la skuoj de la balono malfirmigas la foston, tiel la aktiveco de la Spirito reagas sur la korpon kaj povas ĉi-tiun lacigi».

Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj

413. El la principo pri la liberiĝo de la animo dum dormo, ŝajnas rezulti, ke ni havas duoblan samtempan ekzistadon, nome: la korpan, kiun ni vivas por eksteraj interrilatoj, kaj la animan, por internaj interrilatoj; ĉu tio estas ĝusta?

«Kiam la animo estas libera, la vivo de la korpo cedas al la vivo de la animo; sed ili ne estas, ĝustadire, du ekzistadoj: ili estas, prefere, du fazoj de sama ekzistado, ĉar la homo ne vivas duoble».

414. Ĉu du personoj, sin reciproke konantaj, povas viziti unu la duan dum dormo?

«Jes; kaj multaj aliaj, kiuj kredas, ke ili sin reciproke ne konas, ankaŭ kunvenas kaj interparolas. Vi povas, senkonscie, havi amikojn en alia lando. La fakto, ke vi iras, dum dormo, al amikoj, parencoj, konatoj, personoj, kiuj povas utili al vi, estas tiel ofta, ke vi mem tion faras ĉiunokte».

415. Kiu povas esti la utileco de tiuj noktaj vizitoj, se oni ilin ne memoras?

«Ordinare, kiam vi vekiĝas, restas en vi ia intuicio, kaj tiu estas ofte la origino de iuj ideoj venantaj per si mem, sen ia ŝajna kaŭzo, sed, fakte, ne aliaj ol tiuj, kiujn vi ĉerpas ĉe tiuj kunvenoj».

416. Ĉu la homo povas, per sia volo, nepre okazigi spiritajn vizitojn? Ĉu li povas, ekzemple, diri, ĉe enlitiĝo: ĉi-tiun nokton mi volas spirite renkontiĝi kun tiaulo, lin alparoli kaj diri al li tion aŭ tion alian?

«Jen, kio okazas. Kiam homo ekdormas, lia Spirito vekiĝas; sed, kion la homo decidis, tion la Spirito estas ofte tre malinklina fari, ĉar la vivo de la homo malmulte interesas la Spiriton liberigitan el la materio. Tio koncernas la tre altkarakterajn homojn, ĉar la ceteraj pasigas tre malsame sian spiritan ekzistadon: ĉi-tiuj sin fordonas al siaj pasioj aŭ daŭre vivas en neaktiveco. Povas do okazi, ke, laŭ la celo, kiun ĉiu proponas al si, la Spirito iros al la personoj, kiujn li deziras alparoli; sed el la fakto, ke li, dum maldormo, tion deziras, ne sekvas, ke li tion faros».

417. Ĉu kelka nombro da enkarniĝintaj Spiritoj povas tiel kolektiĝi kaj estigi rondojn?

«Sen ia dubo; la ligiloj de amikeco, ĉu novaj aŭ malnovaj, ofte tiel kolektas plurajn Spiritojn, kiuj ĝojas, ke ili estas kune».

Kiel malnovaj estu rigardataj la ligiloj de amikeco faritaj dum antaŭaj ekzistadoj. Ni kunportas, ĉe vekiĝo, ian intuicion pri la ideoj, elprenitaj el tiuj kaŝitaj interparoladoj, sed ni ne scias ties fonton.

418. Ĉu iu persono, kiu kredus, ke unu el liaj amikoj mortis, en la okazo, se tiu ankoraŭ vivas, povus lin spirite renkonti kaj, tiel, ekscii, ke li ja vivas? Ĉu, tiam, tiupersonopovus, vekiĝante, havi intuicionpri tio?

«Kiel Spirito, tiu persono povas certe vidi sian amikon kaj ekkoni ties staton; se al tiu persono ne estas altrudite, kiel provon, kredi la morton de sia amiko, li eksentos ties ekzistadon, same kiel li povos antaŭsenti ties morton».

Kaŝita transiĝo de la penso

419. Kiel klarigi, ke unu sama ideo — iu elpenso, ekzemple — ekestas samtempe enpluraj lokoj?

«Ni jam diris, ke dum dormo la Spiritoj interkomunikiĝas; nu, kiam la homo vekiĝas, la Spirito memoras, kion li lernis, kaj tial la homo kredas, ke li tion elpensis. Tial, pluraj personoj povas ion samtempe elpensi. Kiam vi diras, ke iu ideo ŝvebas en la aero, vi uzas figuron pli ĝustan, ol kiel vi kredas; ĉiu senkonscie kunhelpas por disvastigi tiun ideon».

En ĉi-tiu maniero, nia Spirito ofte malkaŝas al aliaj Spiritoj, sen nia konscio mem, tion, kio nin absorbe okupis dum maldormo.

420. Ĉu la Spiritoj povas interkomunikiĝi, kiam la korpo tute maldormas?

«La Spirito ne estas entenata en la korpo, kvazaŭ en fermita ujo; li disradias tute ĉirkaŭ sin; tial, li povas komunikiĝi kun aliaj Spiritoj, eĉ, kvankam pli malfacile, en maldormo».

421. Kiel du homoj, tute maldormantaj, iafoje ekhavas subite samanpenson?

«Ili estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kiuj sin interkomunikas kaj vidas la penson unu de la dua, eĉ tiam, kiam la korpoj ne dormas».

Inter Spiritoj, renkontantaj unu alian, ekestas komunikado de pensoj, kiu faras, ke du homoj sin reciproke vidu kaj komprenu, sen ia bezono de eksteraj lingvosignoj. Oni povus diri, ke ili alparolas unu alian per la lingvo de la Spiritoj.

Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj

422. La letargiuloj kaj katalepsiuloj ordinare vidas kaj aŭdas tion, kio okazas ĉirkaŭ ili, sed ili ne kapablas manifesti tiujn perceptojn; ĉu ili vidas kaj aŭdas per la okuloj kaj oreloj de la korpo?

«Ne, tion ili perceptas per sia Spirito. La Spirito konscias sin mem, sed li ne povas komunikiĝi».

— Kial li nepovas komunikiĝi?