«Tial, ke la stato de la korpo tion malebligas. Tiu nenormala stato de la organoj havigas al vi la pruvon, ke ekzistas en la homo io krom korpo, ĉar tiu-ĉi ĉesas funkcii, kaj la Spirito agas».
423. Ĉu, dum letargio, la Spirito povas tiel foriĝi de la korpo, ke ĉi-tiu ŝajnas mortinta, kaj poste reveni en la korpon?
«Dum letargio la korpo ne estas mortinta, ĉar daŭras plu kelkaj el ĝiaj funkcioj; la vivoforto troviĝas en latenta stato, kiel en krizalido, sed ĝi ne estas neniigita; nu, la Spirito estas alligita al la korpo dum ĉi-tiu vivas; kiam la ligiloj estas rompitaj pro la reala morto kaj pro la diseriĝo de la organoj, disiĝo estas kompleta kaj la Spirito ne plu revenas al la korpo. Kiam iu persono, kun eksteraj signoj de morto, revenas al vivo, tio signifas, ke la morto ne estis kompleta».
424. Ĉu oni povas, per ĝustatempa zorgo, refortikigi baldaŭ rompiĝontajn ligilojn kaj redoni al la vivo iun personon, kiu, manke de helpo, efektive mortus?
«Jes, sendube, kaj vi ĉiutage havas pruvon pri tio. La magnetismo estas ofte, ĉe tiuj okazoj, potenca rimedo, ĉar ĝi havigas al la korpo la vivofluidaĵon, mankantan al ĉi-tiu kaj tiam nesufiĉan, por pluigi la funkciadon de la organoj».
Letargio kaj katalepsio havas komunan principon, kiu estas la momenta perdo de la sentokaj movokapabloj pro ia fiziologia, ankoraŭ ne klarigita kaŭzo; sed ili diferencas unu de la dua per tio, ke, ĉe letargio, la interrompo de la vivofortoj estas ĝenerala kaj havigas al la korpo ĉiujn eksterajn signojn de morto; ĉe katalepsio, tiu interrompo estas loka: ĝi povas atingi pli aŭ malpli grandan parton de la korpo, sed la intelekto daŭre kapablas sin libere manifesti: tial, ne eble estas konfuzi katalepsion kun morto.
Legargio estas ĉiam natura; katalepsio estas iafoje spontanea, sed ĝi povas esti artefarita kaj forigita per magnetisma influo.
425. Ĉu somnambulismo havas ian rilaton kun la sonĝoj? Kiel oni povas ĝin klarigi?
«Ĝi estas stato, en kiu la animo estas pli sendependa ol dum sonĝo; la animkapabloj estas tiam pli akraj; la animo havas perceptojn, kiajn ĝi ne havas dum sonĝo, kiu estas stato de neperfekta somnambulismo».
«Dum somnambulismo la Spirito sin tutan posedas; troviĝante en ia speco de katalepsio, la materiaj organoj ne plu ricevas la eksterajn impresojn. Tiu stato sin manifestas precipe dum dormo, kiam la Spirito povas provizore forlasi la korpon, kiu estas tute allasita al ripozo nepre necesa al la materio. Somnanbulismo okazas tiam, kiam la Spirito, absorbe okupita de iu afero, komencas ian-ajn agon, kiu postulas helpon de la korpo; tiam li uzas la korpon, same kiel li uzas tablon aŭ ian alian materian objekton por siaj fizikaj manifestiĝoj, aŭ vian manon por siaj skribaj komunikaĵoj. En la sonĝoj, pri kiuj oni konscias, la organoj, inkluzive de tiuj de la memoro, vekiĝante, ricevas neperfekte la impresojn, alportatajn de la eksteraj objektoj aŭ kaŭzoj; tiujn impresojn ili komunikas al la Spirito, kiu, tiam en ripozo, ekhavas sensaciojn nur konfuzajn, nekonsekvencajn, sen ia laŭŝajna kaŭzo, ĉar tiuj sensacoj estas miksitaj kun neprecizaj memoroj ne nur el ĉi-tiu, sed ankaŭ el antaŭaj ekzistadoj. Estas tial facile kompreni, kial la somnambuloj nenion memoras el tiu stato, kaj ankaŭ la sonĝoj, kies memoron oni konservas, estas plej ofte sensencaj. Mi diras plej ofte, ĉar la sonĝoj estas eble sekvo de preciza memoro pri faktoj, okazintaj dum iu antaŭa ekzistado, kaj eĉ, kelkafoje, ia intuicio pri la estonteco».
426. Ĉu la tiel nomata magneta somnambulismo havas ian rilaton kun la natura somnambulismo?
«Ĝi estas tio sama, kiel la dua, kun tiu diferenco, ke ĝi estas nenatura».
427. Kia estas la faktoro, nomata magneta fluidaĵo?
«Vivofluidaĵo, vivigita elektro, kiuj estas modifitaj formoj de l' universa fluidaĵo».
428. Kiu estas la kaŭzo de la somnambulisma klarvideco?
«Tion ni jam diris: la animo vidas».
429. Kiel somnambulo povas vidi tra maldiafanaj korpoj?
«Ekzistas maldiafanaj korpoj nur por viaj maldelikataj organoj; ĉu ni jam ne diris, ke la materio ne estas baro por la Spirito, ĉar li ĝin senembarase trapasas? Somnambulo ofte diras al vi, ke li vidas per la frunto, per genuo k t. p., ĉar vi, tute enmetitaj en la materion, vi ne komprenas, kiel li povas vidi sen la helpo de organoj; li mem, pro via deziro, kredas, ke li bezonas tiujn organojn, sed, se vi lasus lin libera, li konstatus, ke li vidas per ĉiuj partoj de sia korpo; aŭ, pli bone dirite, li vidas sendepende de la korpo».
430. Ĉar la klarvideco de somnambulo estas tiu de lia animo aŭ Spirito, kial do li ne vidas ĉion kaj kial li tiel ofte eraras?
«Unue, al la neperfektaj Spiritoj ne estas eble ĉion vidi kaj ĉion scii; vi ja scias, ke ili ankoraŭ portas viajn erarojn kaj antaŭjuĝojn; krom tio, kiam ligitaj al la materio, ili ne ĝuas ĉiujn siajn spiritokapablojn. Dio donis al la homo la klarvidecon por utila kaj serioza celo, kaj ne, por ke ĝi malkaŝu al li tion, kion li ne devas scii; jen, kial la somnambuloj ne povas ĉion diri».
431. Kiu estas la fonto de la denaskaj ideoj de somnambulo, kaj kiel li povas precize paroli pri aferoj, kiujn li ne scias en maldormo, kaj eĉ pri aferoj, starantaj super lia intelekta kapablo?
«Povas okazi, ke somnambulo posedas pli da konoj, ol kiel vi kredas; kio fariĝas estas tio, ke tiuj konoj ne sin manifestas, ĉar lia envolvaĵo estas tro dika, ke li povu ilin memori. Sed, entute, kio estas somnambulo? Kiel ni, Spirito, kiu enkarniĝis en la materion, por plenumi sian mision, kaj kiun tiu stato vekas el la letargio, en kiu li vivas. Ni jam ofte diris al vi, ke ni revivadas plurajn fojojn: la reenkarniĝo igas lin materiale perdi tion, kion li lernis dum antaŭa ekzistado; troviĝante en stato, kiun vi nomas krizo, li memoras tion, kion li scias, sed ne ĉiam tute; li scias, sed li ne povus diri, de kie li scias, nek kiel li posedas tiujn konojn. Kiam la krizo forpasis, tiuj memoroj tute elviŝiĝas, kaj li revenas en mallumon».
La sperto montras, ke la somnambuloj ricevas ankaŭ komunikaĵojn el aliaj Spiritoj, kiuj inspiras al ili tion, kion tiuj homoj devas diri; tial la Spiritoj helpas iliajn nesufiĉajn kapablojn; tio estas vidata precipe ĉe la medicinaj receptoj: la Spirito de la somnambulo vidas la malsanon kaj alia indikas al li la kuracilon. Tiu duobla ago estas iafoje evidenta kaj elmontriĝas, krom tio, per jenaj tre oftaj esprimoj: oni ordonas al mi, ke mi diru, aŭ oni malpermesas al mi tion diri, k. a. Ĉe tiu-ĉi lasta okazo, estas ĉiam danĝere insisti ĉe li, ke li faru nepermesitan malkaŝon, ĉar tiam oni malfermas pordon al frivolaj Spiritoj, kiuj pri ĉio parolas sen ia skrupulo kaj sen ia atento al vero.
432. Kiel oni klarigu la transvidadon ĉe iuj somnambuloj?
«Ĉu la animo ne translokiĝas dum dormo? Tio sama okazas dum somnambulismo».
433. Ĉu la amplekso, pli aŭ malpli granda, de la somnambulisma klarvideco dependas de la fiziologia strukturo de la korpo aŭ de la naturo de la enkarniĝinta Spirito?
«De ambaŭ; laŭ la fiziologia organizaĵo, la Spirito pli aŭ malpli facile liberiĝas de la materio».
434. Ĉu la kapabloj, kiujn somnambulo havas, estas tiaj, kiaj la kapabloj de la Spiritopost morto?
«Ĝis certa grado, ĉar oni devas alkalkuli la influon de la materio, al kiu la Spirito estas ligita».
435. Ĉu somnambulopovas vidi la ceterajn Spiritojn?
«La plimulto de la somnambuloj tre bone vidas la Spiritojn; tio dependas de la grado kaj de la speco de ilia klarvideco; sed ili kelkafoje ne tuj rekonas la Spiritojn kaj prenas ĉi-tiujn por korpaj estuloj; tio okazas precipe al tiuj, neniom konantaj Spiritismon: ĉar ili ankoraŭ ne komprenas la esencon de la Spiritoj, tial ili forte miras pro tiu fakto kaj kredas, ke ili vidas vivantajn homojn».