Выбрать главу

La saman iluzion spertas, ĉe la momento de morto, tiuj, kiuj kredas, ke ili ankoraŭ vivas. Nenio ĉirkaŭ ili ŝajnas, en iliaj okuloj, ŝanĝita; la Spiritoj kvazaŭ havas korpojn egalajn al la niaj; kaj sian propran korpon ili prenas por efektiva korpo.

436. Ĉu somnambulo, vidanta malproksimen, vidas el la loko, kie staras lia korpo, aŭ el tiu, kie troviĝas lia animo?

«Kial tiu demando, se tiu, kiu vidas, estas ja la animo, kaj ne la korpo?»

437. Ĉar ne la korpo, sed la animo, translokiĝas, kiel do povas somnambulo sperti, en sia korpo, sensacojn pri varmo aŭ malvarmo, reganta en la loko, kie troviĝas la animo kaj kiu estas iafoje tre malproksima de la korpo?

«La animo ne tute forlasis la korpon; ĝi restas ĉiam altenata al la korpo per sia ligilo; ĝuste ĉi-tiu estas la transigilo de ĝiaj sensacoj. Kiam du personoj sin reciproke korespondas el unu urbo al alia pere de la elektra energio, la ligilo inter ties pensoj estas la elektro; per ĉi-tiu ili sin reciproke komunikas same bone, kiel se ili estus unu ĉe la dua».

438. Ĉu la uzado, kiun somnambulo faras el sia kapablo, influas la staton de lia Spiritopost morto?

«Ĝi forte influas, same kiel la uzado, bona aŭ malbona, de ĉiuj kapabloj, per kiuj Dio dotis la homon».

Ekstazo

439. Kia diferenco estas inter ekstazo kaj somnambulismo?

«Ekstazo estas pli perfekta somnambulismo; la animo de ekstazulo estas ankoraŭ pli sendependa, ol tiu de somnambulo».

440. Ĉu la Spirito de ekstazulo eniras reale en superajn mondojn?

«Jes; li vidas tiujn mondojn kaj komprenas la feliĉon de iliaj loĝantoj; jen, kial li dezirus tie resti, sed estas mondoj nealireblaj por la nesufiĉe purigitaj Spiritoj».

441. Kiam ekstazulo esprimas la deziron forlasi la Teron, ĉu li parolas sincere? Ĉu lin ne retenas la instinkto de memkonservado?

«Tio dependas de la grado da perfektiĝo de la Spirito; se li vidas, ke lia estonta pozicio estos pli bona ol la nuna, li do penas rompi la katenojn, kiuj lin alkroĉas al la Tero».

442. Se ekstazulo estus lasita al si mem, ĉu lia animopovus definitive malligiĝi de la korpo?

«Jes, li povus morti; kaj tial oni devas lin revoki per ĉiaj rimedoj, kapablaj lin reteni sur la Tero, precipe igante lin kompreni, ke, se li rompus siajn katenojn, li farus sian plej bonan paŝon, por ne resti tie, kie li kredas, ke li estus feliĉa».

443. Estas aferoj, kiujn ekstazulo kredas, ke li vidas, kaj kiuj estas evidente kreaĵoj de imagemo, impresita de la teraj kredoj kaj antaŭjuĝoj. Ĉu do ne ĉio, kion li vidas, estas reala?

«Por li, ĉio, kion li vidas, estas reala; sed, ĉar lia Spirito estas ĉiam sub influo de la teraj ideoj, li tion eble vidas en sia propra maniero, aŭ, plibone dirite, li esprimas sin per lingvo konforma al liaj antaŭjuĝoj kaj al ideoj, en kiuj li estas edukita, aŭ, ankaŭ, al viaj ideoj, por ke li estu bone komprenata. Precipe el ĉi-tiu vidpunkto li povas erari».

444. Kiom dafido indas la malkaŝoj de ekstazulo?

«Ekstazulo povas tre ofte erari, precipe tiam, kiam li volas penetri — tion, kio devas esti tenata kiel mistero en la okuloj de la homo; ĉar tiam li sin tute fordonas al siaj propraj ideoj, aŭ li estas sub la kaprico de mistifikantaj Spiritoj, kiuj profitas el lia entuziasmo, por lin sorĉi».

445. Kiajn konsekvencojn oni povas tiri el la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazo? Ĉu ili ne estus ia ensekretigo en la estontan vivon?

«Aŭ, pli bone dirite, la pasinta kaj la estonta vivo, kiujn la homo duonvidas. Li studu tiujn fenomenojn, kaj tie li trovos la solvon de pli ol unu mistero, kiun lia prudento vane provas penetri».

446. Ĉu la fenomenoj de somnambulismo kaj de ekstazopovas alkonformiĝi al materialismo?

«Tiu, kiu ilin studas bonafide kaj sen antaŭe preta decido, ne povas esti materialisto, nek ateisto».

Duobla vidado

447. Ĉu la fenomeno nomata duobla vidado, aŭ dua vidado, iel rilatas kun sonĝo kaj somnambulismo?

«Ĉio ĉi estas ne pli ol unu sola afero; ĉe tio, kion vi nomas duobla vidado, la Spirito troviĝas ankoraŭ pli libera, kvankam la korpo ne dormas. La dua vidado estas la vidado de la animo».

448. Ĉu duobla vidado estas konstanta?

«La kapablo, jes; la praktikado, ne. En la mondoj malpli materiaj ol la via, la Spiritoj pli facile malligiĝas de la materio kaj interkomunikiĝas nur per la penso, tamen ne flanken metante la parolon; tial, duobla vidado estas, ĉe la plimulto el ili, seninterrompa kapablo. Ilia normala stato povas esti komparata kun tiu de viaj klarmensaj somnambuloj, kaj tial ili sin manifestas pli facile ol tiuj, okupantaj pli maldelikatajn korpojn».

449. Ĉu duobla vidado elvolviĝas per si mem aŭ per la volo de tiu, kiu ĝinposedas?

«Plej ofte ĝi estas spontanea, sed ofte ankaŭ la volo multe helpas. Prenu, kiel ekzemplon, tiujn, kiujn vi nomas „antaŭdiristoj de la sorto“, el kiuj kelkaj posedas tiun kapablon; vi konstatos, ke nenio alia ol la volo helpas ilin ĝui tiun duan vidadon kaj tion, kion vi nomas vizio».

450. Ĉu duobla vidadopovas kreskiper ekzercado?

«Jes; laboro alportas ĉiam progreson; kaj la vualo, kaŝanta la misterojn, aerdisiĝas».

— Ĉu tiu kapablo dependas de la fiziologia strukturo?

«Certe, la individua strukturo ludas sian rolon ĉe duobla vidado; estas organismoj tute ne taŭgaj por ĝi».

451. El kio venas la fakto, ke duobla vidado ŝajnas ia heredaĵo en iuj familioj?

«Simileco de fiziologia konstruo, kiu transiĝas tiel same, kiel aliaj fizikaj kvalitoj; poste, kresko de la kapablo per ia speco de edukado, kiu ankaŭ transiĝas de unu al alia familiano».

452. Ĉu estas vere, ke iuj cirkonstancoj kaŭzas la duoblan vidadon?

«Malsaneco, alproksimiĝo de iu danĝero, granda afekcio, povas ĝin kaŭzi. La korpo troviĝas iafoje en aparta stato, kiu ebligas al la Spirito vidi, kion vi ne povas vidi per la korpaj okuloj».

La tempoj de krizo kaj de malfeliĉegoj, la grandaj afekcioj, resume ĉiaj kaŭzoj de morala superekscitado, iafoje naskas duoblan vidadon. Sajnas, ke, ĉe la danĝero, la Providenco havigas al ni la rimedon por ĝin deturni. Ĉiuj sektoj kaj ĉiuj persekutataj partioj prezentas al ni pri tio grandnombrajn ekzemplojn.

453. Ĉu la personoj dotitaj per duobla vidado ĉiam konscias pri ĝi?

«Ne ĉiam; ili ĝin opinias tute natura afero, kaj multaj kredas, ke, se ĉiuj homoj sin bone observus, al ĉiu same okazus».

454. Ĉu oni povus atribui al ia speco de duobla vidado la sagacecon de iuj personoj, kiuj, havante nenion eksterordinaran, juĝas la aferojn pli precize ol aliaj?

«Tio faras la animo, kiu disradias pli libere kaj pli bone juĝas tiam, ol sub la vualo de la materio».

— Ĉu tiu kapablo povas, ĉe iuj okazoj, havigi antaŭscion de faktoj?

«Jes; ĝi havigas ankaŭ antaŭsentojn, ĉar tiu kapablo havas multajn gradojn: iu individuo povas havi ĉiujn gradojn, aŭ nur kelkajn».

Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado