Выбрать главу

En tiu stato, ĉiuj teraj pensoj malaperas, por cedi lokon al tiu elpurigita sento, kiu estas la esenco mem de nia nemateria estaĵo. Tute fordonite al tiu ravega rigardado, ekstazulo konsideras la vivon nur kiel momentan halton; por li, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, la surteraj maldelikataj ĝojoj kaj vantaĵoj estas nur bagatelaj okazetoj de vojaĝo, kies finon li plezure vidas.

Fariĝas al ekstazuloj tute same, kiel al somnambuloj: ilia mensklareco povas esti pli aŭ malpli perfekta, kaj iliaj Spiritoj mem, laŭ siaj niveloj, estas ankaŭ pli aŭ malpli kapablaj koni kaj kompreni la aferojn. Iafoje estas en ili prefere ekzaltiteco ol vera mensklareco, aŭ, plu ĝuste dirite, la ekzaltiteco malutilas la mensklarecon; tial iliaj konigoj estas ofte miksaĵoj el veraĵoj kaj eraroj, el superbelaj kaj absurdaj, eĉ ridindaj, aferoj. Malsuperaj Spiritoj ofte profitas el tiu ekzaltitecokiu estas ĉiam kaŭzo de malfortiĝo, kiam oni ne scias ĝin subigi — , por superforti ekstazulon; kaj por tio ili sin vestas per ŝajnoj, kiuj lin daŭre tenados kun ideoj kaj antaŭjuĝoj, kiujn li nutras en sia maldormostato. Tio estas rifo, sed ĝi ne ĉiam staras; koncernas nin juĝi la demandon malvarme kaj taksi la malkaŝojn de ekstazuloj per la pesilo de l' prudento.

La liberiĝo de la animo iafoje okazas dum maldormo kaj naskas la tiel nomatan duoblan vidadon, kiu havigas al homoj per ĝi dotitaj la kapablon vidi, aŭdi kaj senti trans la limoj de niaj sentumoj. Tiuj homoj perceptas forestantajn aĵojn ie ajn, kien la animo etendas sian agopovon; ili vidas, se oni povas tiel diri, per sia ordinara sentumo kaj kvazaŭ per okuliluzio.

Ĉe la momento, kiam okazas la fenomeno de duobla vidado, la fiziologia stato estas aliigita; la okuloj havas ian neprecizan rigardon: la ekstazulo rigardas, tamen ne vidante; lia tuta mieno reflektas ian ekzaltitecon. Oni konstatas, ke la vidorganoj ne partoprenas en la fakto, pro tio, ke li ne ĉesas vidi, kvankam liaj okuloj estas daŭre fermitaj.

Tiu kapablo ŝajnas al ĝiaj posedantoj tiel natura kiel la ordinara vidpovo; ĝi estas, laŭ ilia opinio, atributo de la propra memo kaj ŝajnas al ili neniel eksterordinara afero. Forgeso plej ofte sekvas tiun paseman klarvidecon, kies memoro, ĉiam pli nepreciza, fine malaperas, kiel tiu pri sonĝo.

La potenco de la duobla vidado varias ekde konfuza sensacio ĝis klara, preciza percepto de ĉeestantaj kaj forestantaj aferoj. En sia malplej elvolviĝinta stato, tiu kapablo havigas al iuj individuoj takton, sagacecon, ian certecon pri siaj agoj, kiun oni povus nomi la ĝusteco de la morala ekrigardo; pli elvolviĝinta, ĝi vigligas la antaŭsentojn; kaj ankoraŭ pli elvolviĝinta, ĝi montras la pasintajn aŭ la baldaŭajn okazojn.

Natura kaj nenatura somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado estas nenio alia, ol varioj aŭ modifitaj formoj de unu sola kaŭzo; tiuj fenomenoj, same kiel la sonĝoj, troviĝas en la Naturo, kaj tial ili ekzistis de post la origino de la tempo; la historio sciigas al ni, ke ili estis konataj kaj eĉ ekspluatataj ekde la plej antikvaj tempoj; kaj en tiuj fenomenoj estas trovata la klarigo de granda nombro de faktoj, kiujn la antaŭjuĝoj igis konsideri supernaturaj.

Ĉapitro IX

Agado de la spiritoj en la korpa mondo

1. Penetrado de la Spiritoj en nian penson. — 2. Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn. — 3. Demonposeditoj. — 4. Konvulsiuloj — 5. Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj. — 6. Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj. — 7. Antaŭsentoj. — 8. Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo. — 9. Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj. — 10. La Spiritoj dum la bataloj. — 11. Kontraktoj — 12. Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj. — 13. Beno kaj malbeno.

Penetrado de la Spiritoj en nian penson.

456. Ĉu la Spiritoj vidas ĉion, kion ni faras?

«Jes, ili povas, ĉar vi estas konstante ĉirkaŭitaj de ili; sed ĉiu vidas nur la aferojn, kiujn li aparte atentas; pri la aferoj al ili indiferentaj ili sin tute ne okupas».

457. Ĉu la Spiritoj povas koni niajn plej sekretajn pensojn?

«Ofte ill konas eĉ tion, kion vi dezirus kaŝi de vi mem; nek faroj, nek pensoj povas esti kaŝitaj antaŭ ili».

— Se estas tiel, ŝajnas pli facile kaŝi ion al vivanta persono, ol al tiu samapersonopost ties morto, ĉu ne?

«Certe; kaj kiam vi kredas, ke vi estas kaŝitaj, vi tiam havas ofte ĉe vi amason da Spiritoj, vin observantaj».

458. Kion pensas pri ni la Spiritoj, nin ĉirkaŭantaj kaj observantaj?

«Tio dependas. La petolemaj Spiritoj ridas je la ĉagrenetoj, kiujn ili suferigas al vi, kaj mokas viajn momentojn da senpacienco; la seriozaj Spiritoj bedaŭras viajn malsukcesojn kaj klopodas por helpi vin».

Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn

459. Ĉu la Spiritoj influas sur niajn pensojn kaj farojn?

«En ĉi-tiu rilato ilia influo estas pli granda, ol kiel vi supozas, ĉar vi estas direktataj ĝuste de la Spiritoj».

460. Ĉu ni havas do pensojn proprajn kaj pensojn inspiratajn?

«Via animo estas estas pensanta Spirito; vi ja scias, ke multaj pensoj, ofte tre kontraŭantaj unuj aliajn, venas al vi samtempe pri la sama afero; nu, unuj naskiĝas en vi mem, aliaj estas enblovataj de ni; tio estigas ĉe vi necertecon, ĉar vi troviĝas antaŭ du sin reciproke kontraŭantaj ideoj».

461. Kiel distingi la pensojn proprajn je tiuj inspirataj?

«Kiam iu penso estas inspirata, ĝi estas kvazaŭ voĉo vin alparolanta. La pensoj propraj estas, ordinare, tiuj venantaj ĉe la unua momento. Cetere, por vi tiu distingo ne estas tre interesa, kaj ofte estas eĉ utle ne povi ĝin fari: tiel, la homo agas pli libere; se li prenas la bonan vojon, li tion faras pli volonte; se la malbonan vojon, pli granda estos do lia respondeco».

462. Ĉu la intelektuloj kaj geniuloj ĉerpas siajn ideojn ĉiam el siapropra memo?

«Iafoje la ideoj venas de la propra Spirito; sed ofte ili estas inspirataj de aliaj Spiritoj, kiuj opinias tiujn homojn kapablaj kompreni kaj indaj diskonigi tiujn ideojn. Kiam tiuj personoj ne trovas ideojn ĉe si mem, ili petas pri inspiro; tio estas nekonscia elvoko».

Se estus iel utila al ni la kapablo klare distingi niajn pensojn proprajn je tiuj inspirataj, Dio estus doninta al ni rimedojn por tiu distingo, same kiel Li tiujn donis, por ke ni distingu lumtagon je nokto. Se io estas malpreciza, tia ĝi estas por nia profito.

463. Oni iafoje diras, ke la unua ekmovo estas ĉiam bona; ĉu tio estas ĝusta?

«Ĝi povas esti bona aŭ malbona, laŭ la naturo de la enkarniĝinta Spirito. Ĝi estas ĉiam bona tiam, kiam la koncernata persono aŭdas la bonajn inspirojn».

464. Kiel distingi, ĉu iun penson inspiras al ni bona aŭ malbona Spirito?

«Studu la aferon; la bonaj Spiritoj konsilas nur la bonon; koncernas vin la distingo».

465. Por kia celo la neperfektaj Spiritoj enpuŝas nin en malbonon?

«Por igi vin suferi, kiel ili».

— Ĉu tio malpliigas ilian suferojn?

«Ne; sed ili tiel agas pro envio, ke ili vidas pli feliĉajn estulojn».

— Kiajn suferojn ili volas, ke ni travivu?

«Tiajn, konformajn al situacio malsupera kaj malproksima de Dio».

466. Kial Dio permesas, ke Spiritoj venas instigi nin al malbono?