«La neperfektaj Spiritoj estas iloj, destinitaj elprovi fidon kaj konstantecon de la homoj en la farado de bono. Kiel Spirito, vi devas progresi pri la senlimoscienco, kaj ĝuste tial vi trapasas la provojn de malbono, por atingi bonon. Nia misio estas meti vin sur la bonan vojon; kaj malbonaj influoj agas sur vin nur tiam, kiam vi ilin altiras per la deziro al malbono, ĉar la malsuperaj Spiritoj venas kunhelpi vin por malbono, kiam vi volas ĉi-tiun fari; ili povas kunagi kun vi por tiu celo nur tiam, kiam vi deziras malbonon. Se vi estas inklina al murdo, nu! vi havas tutan nubon da Spiritoj, nutrantaj tiun penson ĉe vi; sed vi havas ĉe vi ankaŭ aliajn, kiuj plej penas enblovi bonajn inspirojn; tio reestigas la egalpezon kaj lasas vin solan decidi».
Tiel Dio lasas al nia konscienco la elekton de la vojo, kiun konvenas al ni sekvi, kaj la liberecon cedi al tiu aŭ tiu alia el la sin interkontraŭaj influoj, agantaj sur nin.
467. Ĉu ni povas eviti la influon de la Spiritoj, instigantaj nin al malbono?
«Jes, ĉar tiuj sin alligas nur al homoj, ilin alvokantaj per siaj deziroj aŭ altirantaj per siaj pensoj».
468. Ĉu la Spiritoj, kies influo estas forpuŝata de mia volo, rezignas siajnprovojn?
«Kion vi volas, ke ili faru? Se nenio estas farebla, ili do cedas sian lokon; sed ili spionas la oportunan momenton, kiel kato pacience spionas muson».
469. Per kia rimedo ni povas nuligi la influon de la malbonaj Spiritoj?
«Farante bonon kaj metante vian tutan fidon sur Dion, vi forpelas la influon de la malsuperaj Spiritoj kaj eldetruas la potencon, kiun ili intencas super vi. Gardu vin, ke vi ne atentu la sugestojn de la Spiritoj, inspirantaj al vi malbonajn pensojn, enblovantaj malpacon en vian rondon kaj flamigantaj en vi ĉiajn malnoblajn pasiojn. Malfidu precipe tiujn, kiuj ekscitas vian fieron, ĉar tiuj ekprenas vin je via malforta flanko. Jen, kial Jesuo instruis al vi: Sinjoro! ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono».
470. Ĉu la Spiritoj, kiuj penas igi nin peki kaj kiuj, tiel, provas nian firmecon pri la farado de bono, ricevis ja mision tion fari? Kaj, se tio estas misio, kiun ili plenumas, ĉu ili respondaspor tia ago?
«Neniu Spirito ricevas la mision fari malbonon; kiam li ĝin faras, tiel li agas propravole, kaj, sekve, li suferas la sekvojn el sia ago. Dio povas permesi al iu Spirito tian konduton, por vin elprovi, sed Li tion ne ordonas al tiu Spirito; vian liberan volon koncernas forpuŝi lin».
471. Kiam ni spertas senton de korpremateco, de nedifinebla maltrankvilego aŭ de intima ĝojo sen ia konata kaŭzo, ĉu ĝi venas nur de iu okaza humoro?
«Ĝi estas, efektive, ĉiam efiko de la komunikaĵoj, kiujn vi senkonscie ricevas de la Spiritoj, aŭ kiujn vi interŝanĝis kun ili dum via dormo».
472. Ĉu la Spiritoj, dezirantaj igi nin peki, nur profitas la cirkonstancojn, en kiuj ni troviĝas, aŭ ĉu ili povas naski tiujn cirkonstancojn?
«Ili profitas la cirkonstancojn, sed ili, ofte, ankaŭ estigas la okazojn, enpelante vin, sen via konscio, en la objekton de via deziro. Ekzemple: iu homo trovas sur sia vojo kelkan monsumon; ne kredu, ke ĉi-tiun alportis la Spiritoj al tiu loko; sed ili povas venigi al la homo la penson iri en tiu direkto kaj, tiam, ili enblovas la deziron ekposedi la trovitaĵon, dum aliaj Spiritoj inspiras al li la penson redoni tiun sumon al ties laŭrajta posedanto. Same okazas al ĉiuj ceteraj tentoj».
Demonposeditoj
473. Ĉu iu Spirito povas momente vesti sin per la envolvaĵo de vivanta homo, tio estas, enŝteliĝi en animitan korpon kaj agi anstataŭ kaj en la loko de la Spirito enkarniĝinta en tiun korpon?
«Spirito ne eniras en korpon, kiel oni eniras en domon; li sin identigas kun enkarniĝinta Spirito, havanta samajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn, kiel li, por ke ili agadu kune; sed ne alia, ol la enkarniĝinta Spirito mem, agas sur la materion, kiu lin vestas. Spirito ne povas anstataŭi iun enkarniĝintan, ĉar Spirito kaj korpo estas kunligitaj ĝis la tempo difinita por finiĝo de la materia ekzistado».
474. Se ne estas, ĝustadire, posedo, tio estas, kunloĝado de du Spiritoj en sama korpo, ĉu la animo povas troviĝi sub la dependeco de alia Spirito, tiel, ke ĝi estas subigita aŭ obsedita ĝis tia grado, ke ĝia volo estas iom paralizita?
«Jes, kaj tiuj estas la veraj poseditojaŭ „demonposeditoj“, kiel oni vulgare ilin nomas: sed sciu, ke tiu superpotenco neniam okazas sen konsento de tiu, kiu ĝin ricevas, ĉu pro malforteco, ĉu pro deziro. Estas ofte prenataj por poseditoj epilepsiuloj aŭ frenezuloj, bezonantaj prefere kuracilojn ol ekzorcizojn».
La vorto posedito, laŭ sia vulgara senco, kondiĉas la ekziston de la demono, tio estas, de kategorio de fiaj estuloj, kaj la kunloĝadon de unu el tiuj estuloj kun la animo en ies korpo. Sed, ĉar, laŭ ĉi-tiu senco, ne ekzistas demonoj, kaj ĉar du Spiritoj ne povas samtempe okupi saman korpon, tial ne ekzistas la tiel nomataj «demonposeditoj». Kiel poseditojn oni do komprenu sole individuojn, kies animoj troviĝas sub la absoluta superpotenco de neperfektaj Spiritoj.
475. Ĉu oni povas mem forpeli la malbonajn Spiritojn kaj sin liberigi de ties superregado?
«Oni povas ĉiam forskui jugon, kiam oni volas tion nepre fari».
476. Ĉu ne povas okazi, ke la ensorĉiteco, kaŭzita de malbona Spirito, estas tia, ke la subigita persono ĝin tute ne ekrimarkas? Ĉu tiam iu tria persono povus ĉesigi tiun subecon, kaj, en ĉi-tiu okazo, kiajn kondiĉojn tiu interhelpanto devusplenumi?
«Se tiu tria persono estas virta homo, lia volo povas esti helpo, ĉar ĝi vokas la bonajn Spiritojn por kunlaboro; ju pli virta iu estas, des pli grandan povon tiu havas super la neperfektaj Spiritoj por ilin forpeli, kaj super la bonaj por ilin altiri. Tamen tiu persono estus senpotenca, se la subigito ne volonte akceptus tiun helpon; kelkaj homoj plezuras en dependeco, kiu flatas iliajn gustojn kaj dezirojn. Ĉiuokaze, kiu ne havas senmakulan koron, tiu neniom influas sur tiu situacio; la bonaj Spiritoj lin malŝatas, kaj la malbonaj lin ne timas».
477. Ĉu la formuloj de ekzorcizo iel efikas sur la malbonajn Spiritojn?
«Ne; kiam tiuj Spiritoj vidas iun personon preni serioze la aferon, ili ridas lin kaj obstinas».
478. Ekzistas homoj animataj de bonaj intencoj, tamen, malgraŭ tio, subigitaj de malsuperaj Spiritoj; kion plej bonan tiuj homoj devus fari, por forpeli la obsedantajn Spiritojn?
«Lacigi ilian paciencon, tute ne atenti iliajn inspirojn, igi ilin kompreni, ke ili perdas sian tempon; kiam ili vidos, ke estas neeble ion fari, ili foriros».
479. Ĉu la preĝo estas efika rimedo, por savi iun de obsedado de malbonaj Spiritoj?
«La preĝo estas potenca helpo por ĉio; sed kredu, ke ne sufiĉas murmurado de kelkaj vortoj por la kontentigo de deziro. Dio helpas tiujn, kiuj agadas, ne tiujn, kiuj limigas sin peti. Nepra kondiĉo estas do, ke la obsedito faru mem ĉion necesan, por sarki el si la kaŭzon, kiu altiras la malbonajn Spiritojn».
480. Kion ni pensu pri la elpelo de la demonoj, pri kiuparolas la Evangelio?
«Tio dependas de la interpreto. Se vi nomas demono malbonan Spiriton, kiu subjugigas iun individuon, kiam la influo de tiu spirito estos nuligita, tiam demono estos do vere elpelita. Se vi atribuas malsanon al demono, kiam vi restarigos la sanon, tiam vi diros, ke vi elpelis demonon. Iu afero povas esti vera aŭ falsa, laŭ la signifo, kiun vi atribuas al la vortoj. La plej grandaj veraĵoj povas ŝajni absurdaj, kiam oni rigardas nur la formon kaj kiam oni prenas alegorion por la realo. Ĉi-tion komprenu bone kaj konservu en via memoro: ĝi havas ĝeneralan aplikadon».