Konvulsiuloj
481. Ĉu la Spiritoj ludas ian rolon en la fenomenoj, fariĝantaj al la tiel nomataj konvulsiulo?
«Jes, tre gravan rolon, kiel ankaŭ magnetismo, kiu estas la ĉefa fonto de tiuj fenomenoj; sed la ĉarlatanoj ofte ekspluatis kaj trograndigis tiujn efikojn, kaj tial ĉi-tiuj fariĝis mokataĵo».
— Kiaj, ordinare, estas la Spiritoj, kunagantaj ĉe tiuj fenomenoj?
«Malaltklasaj; ĉu vi kredas, ke Superaj Spiritoj faras al si amuzon per tiaj aferoj?»
482. Kiel la nenormala stato de konvulsiuloj kaj de neŭrozulojpovas subite disetendiĝi ĉe tuta loĝantaro?
«Efiko de reciproka simpatio; ĉe iuj okazoj, la moralaj inklinoj sin tre facile komunikas reciproke; al vi ne estas fremdaj la magnetismaj efikoj, ke vi tion ne komprenus, kaj la parto, kiun iuj Spiritoj devas preni en tiuj fenomenoj, pro la simpatio al la personoj, okazigantaj tiujn faktojn».
El la strangaj kapabloj, kiujn oni rimarkas ĉe konvulsiuloj, oni facile rekonas kelkajn, pri kiuj somnambulismo kaj magnetismo prezentas al ni multenombrajn ekzemplojn: inter aliaj troviĝas la fizika nesentemo, la kono de aliulaj pensoj, la transsendo de doloroj pro simpatio k. a. Oni do ne povas pridubi, ke tiuj neŭrozuloj troviĝas en ia maldorma somnambulismo, naskita de reciproka influado. Tiuj personoj estas samtempe, kaj nekonscie, magnetizitoj kaj magnetizantoj.
483. Kiu estas la kaŭzo de la fiziologia nesentemo, kiun oni konstatas ĉe iuj konvulsiuloj, aŭ ĉe aliaj individuoj submetataj al laplej kruelaj turmentegoj?
«Ĉe kelkaj ĝi estas eksluzive magnetisma efiko, aganta, same kiel iuj substancoj, sur la nervan sistemon. Ĉe aliaj, la ekzaltiteco de la penso malakrigas la sentemon, ĉar ŝajnas, ke la vivo forlasis la korpon kaj koncentriĝas en la Spirito. Ĉu vi ne scias, ke, kiam la Spirito estas profunde okupita de iu afero, la korpo nenion sentas, nenion vidas, nenion aŭdas?»
La fanatika ekzaltiteco kaj la entuziasmo ofte prezentas, dum torturoj, ekzemplon pri la trankvileco kaj sangmalvarmeco, kiuj ne povus triumfi super akra doloro, se oni ne konsentus, ke la sentemo estas nuligita de ia anesteza efiko. Estas sciate, ke, en la ardo de batalo, oni ofte ne rimarkas gravan vundon, dum, en ordinaraj cirkonstancoj, simpla gratvundeto ektremigus.
Sed, ĉar tiuj fenomenoj dependas de fizika kaŭzo kaj de la ago de iuj Spiritoj, tial oni povus demandi, kiel, ĉe iuj okazoj, tiuj fenomenoj ĉesis pro la enmiksiĝo de aŭtoritatuloj. Ties klarigo estas simpla. La agado de la Spiritoj estas ĉitie akcesora; ili faras nenion alian, ol profiti de natura humoro. La autoritatuloj nuligis ne tiun humoron, sed la kaŭzon, kiu ĝin tenadis kaj ekzaltadis; ili ĝin transigis de aktiva en latentan staton, kaj ili ĝuste decidis, ĉar de tio rezultadis ekscesoj kaj skandaloj. Cetere, oni scias, ke tiu enmiksiĝo estas senpotenca tiam, kiam la agado de la Spiritoj estas rekta kaj propramova.
Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj
484. Ĉu la Spiritoj alligiĝas prefere al iujpersonoj?
«La bonaj Spiritoj simpatias kun la homoj virtaj, aŭ plibonigeblaj; la malsuperaj inkliniĝas al la malvirtaj aŭ tiuj, kiuj povos fariĝi tiaj; de tiu simpatio naskiĝas ilia alligiteco, sekvo de simileco inter sentoj».
485. Ĉu la alligiteco de la Spiritoj al iuj personoj estas nur kaj sole morala?
«La vera alligiteco havas nenian karnan karakteron; sed, kiam iu Spirito alkroĉiĝas al iu persono, tion li faras ne ĉiam pro amo, ĉar kun tiu alligiteco povas miksiĝi memoro pri la homaj pasioj».
486. Ĉu la Spiritoj interesiĝas pri niaj malfeliĉaĵoj kaj prospero? Ĉu tiuj, kiuj nin amas, sentas ĉagrenon pro la malbonaĵoj, nin vundantaj dum nia vivo?
«La bonaj Spiritoj faras ĉian bonon, kiu estas ebla al ili, kaj ĝojas pri viaj ĝojoj. Ili ĉagreniĝas pro viaj suferoj, kiam vi tiujn ne rezignacie eltenas, ĉar, tiam, la suferoj estas por vi senrezultaj; en ĉi-tiu okazo, vi estas kiel malsanulo, forĵetanta la maldolĉan medikamenton, kiu povus lin resanigi».
487. Kiaj estas niaj suferoj, plej afliktantaj la Spiritojn: ĉu la fizikaj aŭ la moralaj?
«Via egoismo kaj la malmoleco de via koro: de tio devenas ĉio. La Spiritoj ridas la suferojn pro imago, naskiĝantajn el fiero kaj ambicio, kaj ĝojas pro tiuj, kiuj havas kiel efikon la mallongigon de via provotempo».
Ĉar ili scias, ke la enkorpa vivo estas pasema kaj ke la ĉagrenoj, ĝin akompanantaj, estas rimedoj, kiujn havas la homo por atingi pli bonan staton, tial la Spiritoj pli afliktiĝas pro la moralaj kaŭzoj, nin tenantaj malproksime de tiu stato, ol pro niaj fizikaj suferoj, kiuj estas nur momentaj. La Spiritoj konsideras ne tre gravaj la suferojn, kiuj tuŝas nur niajn mondajn ideojn, same kiel ni koncerne la bagatelajn ĉagrenojn de nia infanaĝo.
La Spirito, kiu vidas en la ĉagrenoj de la vivo rimedon por nia progreso, konsideras tiujn la momenta krizo, kiu savos la malsanulon. Li partoprenas en niaj suferoj, kiel ni en tiuj de niaj amikoj; sed, ĉar li vidas la aferojn el pli alta vidpunkto, li ilin taksas en maniero malsama ol ni; la bonaj Spiritoj relevas nian kuraĝon pro intereso pri nia estonteco, sed la malbonaj nin ekscitas ĝis malespero, celante kompromiti nian venontan situacion.
488. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj, nin antaŭintaj en la transtomba vivo, simpatias kun ni pli, ol la Spiritoj fremdaj al ni?
«Sendube, kaj ili ofte protektas vin kiel Spiritoj, laŭ sia povo».
— Kaj, ĉu ilin tuŝas la amo, kiun ni portas plu por li?
«Ĝi ilin profunde tuŝas, sed, aliflanke, ili forgesas tiujn, kiuj ilin forgesas».
489. Ĉu estas Spiritoj, sin dediĉantaj aparte al ĉiu individuo por lin protekti?
«Jes, la spirita frato; li estas tiu, kiun vi nomas la bona Spirito aŭ la bona genio».
490. Kion oni devas kompreni kiel gardantan anĝelon?
«Altrangan protektantan Spiriton».
491. Kiu estas la misio de laprotektanta Spirito?
«Tiu sama, kia tiu de patro por siaj filoj: konduki sian protektaton sur la bona vojo, helpi lin per siaj konsiloj, lin konsoli ĉe liaj ĉagrenoj, subteni lian kuraĝon ĉe la suferoj de la vivo».
492. Ĉu la protektanta Spirito sin donas al la persono depost ties naskiĝo?
«De post ties naskiĝo ĝis ties morto, kaj, ofte, post ties morto, la protektanto lin sekvas dum la spirita vivo kaj eĉ dum pluraj enkorpaj ekzistadoj, ĉar tiuj ĉi estas nur tre maldaŭraj fazoj kompare kun la vivo de la Spirito».
493. Ĉu la misio de la protektanta Spirito estas memvola aŭ deviga?
«Tia Spirito estas devigita prizorgi vin, ĉar li ja akceptis tiun taskon, sed li elektas laŭvole la estulojn, kun kiuj li simpatias. Por unuj, ĝi estas plezuro; por aliaj, misio aŭ devo».
— Ĉar li sin ligas al iu persono, ĉu tiu Spirito rezignas tialprotekti aliajn individuojn?
«Ne, sed tiujn li protektas en malpli sindona maniero».
494. Ĉu la protektanta Spirito estas fatale ligita al la estulo, konfidita al lia gardo?
«Okazas ofte, ke iuj Spiritoj lasas tiun pozicion, por plenumi plurajn misiojn, sed tiam aliaj ilin anstataŭas».