495. Ĉu la protektanta Spirito iafoje ne forlasas sian zorgaton, kiam ĉi-tiu ribelas kontraŭ liaj konsiloj?
«Li foriĝas, kiam li vidas, ke liaj konsiloj estas vanaj, kaj kiam li konstatas, ke lia zorgato pli volonte ricevas la influon de malsuperaj Spiritoj; sian zorgaton li neniam forlasas, kaj ĉiam al li parolas, sed la homo ŝtopas al si la orelojn. La protektanto revenas tuj, kiam alvokita».
«Jen doktrino, kiu, pro siaj ĉarmo kaj dolĉeco, devus konverti la plej nekredemajn homojn: la doktrino pri la gardantaj anĝeloj. Pensi, ke vi havas ĉiam ĉe vi estulojn superajn ol vi, ĉiam pretajn vin konsili, vin kuraĝigi helpi vin surgrimpi la krutan monton de bono; scii, ke ili estas amikoj pli certaj kaj sindonaj, ol la plej intimaj amikoj, kiujn vi povus ekhavi sur la Tero; ĉu ĝi ne estas tre konsolanta ideo? Tiuj estuloj troviĝas tie laŭ ordono de Dio, kiu ilin starigis ĉe vi; pro amo al Li ili tie restadas kaj plenumas sian belan, kvankam penigan, mision. Kie ajn vi estas, tie estas ja via gardanta anĝelo ĉe vi: en karceroj, en hospitaloj, en diboĉejoj, en via soleco, nenio disigas vin je tiu amiko, kiun vi ne povas vidi, sed el kiu via animo ricevas la plej dolĉan admonojn kaj aŭdas saĝajn konsilojn».
«Ha, se vi pli bone konus tiun veraĵon! Kiel ofte ĝi vin helpus ĉe viaj krizaj momentoj; kiom da fojoj ĝi vin forsavus de malbonaj Spiritoj! Sed, en la granda tago, tiu bonanĝelo al multaj el vi diros: „Ĉu mi ne diris al vi tion? Sed vi ĝin ne faris; ĉu mi ne montris al vi la abismon? Sed vi vin ĵetis en ĝin; ĉu mi ne igis vian konsciencon aŭdi la voĉon de vero? kaj, ĉu vi ne obeis la konsilojn de mansogo?“ Ha! Demandu viajn gardanĝelojn; starigu inter vi kaj ili tiun dolĉan intimecon, regantan inter bonaj amikoj. Ne ekpensu kaŝi de ili ion-ajn, ĉar ili vidas per la okuloj de Dio, kaj vi ne povas ilin trompi. Pensu pri la estonteco; penu antaŭeniri dum ĉi-tiu vivo, kaj viaj suferoj estos malpli daŭraj, viaj ekzistadoj estos pli feliĉaj. Nu, fratoj, kuraĝon! Forĵetu, unu fojon por ĉiam, la antaŭjuĝojn kaj la kaŝitajn pensojn; ekpaŝu sur la nova vojo, etendiĝanta antaŭ vi; iradu, iradu! vi havas gvidantojn, sekvu ilin; la celon vi ne povos maltrafi, ĉar tiu celo estas Dio mem».
«Al tiuj, kiuj kredus neeble, ke vere altrangaj Spiritoj altrudus al si tiel penigan kaj ĉiumomentan taskon, ni diros, ke ni influas viajn animojn, eĉ se multajn milionojn da mejloj ni staras for de vi; por ni, la spaco estas kiel nenio, kaj, kvankam ni loĝas alian mondon, tamen niaj Spiritoj konservas ligitecon kun la via. Ni ĝuas kvalitojn, kiajn vi ne povas kompreni; sed estu certaj, ke Dio ne trudis al ni taskon superan al niaj fortoj, kaj ne forlasis vin, sur la Tero, solaj, sen amikoj kaj protekto. Ĉiu gardanĝelo havas sian protektaton, kiun li prizorgas, kiel patro sian infanon: li estas feliĉa, vidante sian idon sur la bona vojo, kaj malĝojas, kiam liaj konsiloj ne estas ĝuste komprenataj».
«Ne timu lacigi nin per viaj demandoj: kontraŭe, penu esti ĉiam en rilato kun ni; tiel vi estos pli fortaj kaj pli feliĉaj. Ĝuste tiuj komunikaĵoj de ĉiu homo kun sia familiara Spirito faras ĉiujn homojn mediumoj, mediumoj hodiaŭ nekonataj, sed kiuj iam sin evidente montros kaj disiros, kiel senlima oceano, por subpremi nekredemon kaj neklerecon. Homoj, vi kiuj estas instruitaj, instruu; vi, talentuloj, eduku viajn fratojn. Ĉu vi scias, kiun verkon vi tiel faras? tiun de la Kristo, tiun, kiun Dio ordonas al vi. Por kio alia Li dotis vin per intelekto kaj scio, krom por tio, ke vi ilin disdonu al viaj fratoj, por ke ĉi-tiuj antaŭenpaŝu sur la vojo al la eterna feliĉego?»
Skta Ludoviko, Skta Aŭgusteno.
La doktrino pri la gardantaj anĝeloj, prizorgantaj siajn protektatojn malgraŭ la distanco inter la mondoj, estas neniel neverŝajna; kontraŭe, ĝi estas granda kaj superbela. Ĉu vi ne vidas, sur la Tero, patron gvidi sian filon, kvankam for de li, kaj lin helpi per siaj konsiloj, pere de korespondado? Kio do stranga estus, ke Spiritoj povas gvidi la homojn, kiujn ili ekprenis sub sian protekton, de unu al alia mondo, se, por ili, la intermondaj distancoj estas malpli grandaj ol, sur la Tero, tiuj interkontinentaj? Ĉu ili, cetere, ne disponas je la universa fluidaĵo, interliganta la mondojn kaj faranta ĉi-tiujn solidaraj, granda transportilo de la pensoj, kiel, ĉe ni, la aero transportas la sonon?
496. Ĉu la Spirito, kiu forlasas sian zorgaton kaj kiu do ne plu faras al li bonon, povas lin malutili?
«La bonaj Spiritoj neniam malutilas; tion fari ili lasas al siaj anstataŭantoj; tiam vi kulpigas la sorton pro la malfeliĉaĵoj, vin frakasantaj, kaj tamen vi mem estas la sola kulpa».
497. Ĉu la protektanta Spirito povas lasi sian zorgaton sub la arbitro de Spirito, kiupovus tiun malutili?
«La malbonaj Spiritoj kunligiĝas, por nuligi la agadon de la bonaj; sed, se la zorgato volas, li ĉiel kunhelpas sian bonan Spiriton. La bona Spirito eble trovas aliloke iun bonvolulon, kiu bezonas helpon, kaj tiam li profitas tiun bonvolon, dum li atendas la momenton reveni al sia protektato».
498. Ĉu la fakto, ke protektanta Spirito lasas sian zorgaton erari en la vivo, signifas, ke li ne povas kontraŭstari la malicajn Spiritojn?
«Ne tion, ke li ne povas, sed ke li ne volas; li scias, ke lia zorgato elvenos el tiuj provoj pli perfekta kaj pli instruita; li ne ĉesigas siajn konsilojn per bonaj pensoj, kiujn li inspiras, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ĉiam estas aŭdataj. Nur la malforteco, la senzorgeco kaj la fiero de la homo havigas forton al la malbonaj Spiritoj; la potenco de ĉi-tiuj super vi originas nur de via nerezisto».
499. Ĉu la protektanta Spirito staras ĉiam ĉe sia zorgato? Ĉu en neniu momento la zorgato, kvankam ne forlasita de siaprotektanto, estas for de ties rigardo?
«Estas momentoj, kiam la protektanta Spirito ne bezonas stari ĉe sia zorgato».
500. Ĉu estos iu momento, kiam la Spirito jam ne bezonas sian gardanĝelon?
«Jes: kiam li atingos tian gradon, ke li povas konduki sin mem, same kiel al lernanto ankaŭ venas tempo, kiam li jam ne bezonas instruiston; sed tio ne okazas sur via Tero».
501. Kial la influo de la Spiritoj sur nian ekzistadon estas kaŝita, kaj kial, protektante nin, ili tion ne faras en klare perceptebla maniero?
«Se vi kalkulus je ilia apogo, vi ne agus per propra ekmovo, kaj via Spirito ne progresus. La Spirito bezonas sperton por antaŭeniri, kaj, ofte, estas necese, ke li ekhavu tiun sperton per sia propra penado; estas necese, ke li ekzercu siajn fortojn, ĉar, alie, li estus kiel infano, kiun oni neniam lasus iri sola. La agado de la Spiritoj, dezirantaj al vi bonon, estas ĉiam tia, ke ĝi lasas al vi liberan volon; ĉar, se vi ne respondus por via konduto, vi do ne antaaŭenpaŝus sur la vojo, kiu devas konduki vin al Dio. Ne vidante iun, kiu lin subtenus, la homo konfidas sian iradon al siaj fortoj mem; tamen lia gvidanto prizorgas lin kaj de tempo al tempo atentigas lin al danĝero».
502. Ĉu la protektanta Spirito, sukcesinta konduki sian zorgaton sur la bona vojo, ricevas el tio ianprofiton?
«Tio estas merito, kiu estas al li kreditita, ne nur por lia progreso mem, sed ankaŭ por lia feliĉo. Li estas feliĉa vidante, ke sukceso kronas liajn prizorgojn; li triumfas, kiel guvernisto triumfas pro la progresoj de sia edukato».
— Kaj, ĉu li estas priresponda, kiam tio ne prosperas al li?
«Ne, ĉar li faris tion, kio de li dependis».
503. Ĉu la protektanta Spirito, vidante sian zorgaton sur la malbona vojo, spite al siaj admonoj, ĉagreniĝas pro tio; kaj ĉu tio ne nubigas lian feliĉon?
«Li ĉagreniĝas pro la eraroj de sia zorgato kaj lin bedaŭras; sed lia ĉagreno ne similas la korprematecon de iu patro sur la Tero, ĉar li scias, ke tiuj faletoj estas ripareblaj kaj ke tio, kio ne estas farita hodiaŭ, estos farita morgaŭ».