504. Ĉu ni povas ĉiam scii la nomon de nia protektanta Spirito aŭ gardanĝelo?
«Kiel vi volas scii nomojn, ne ekzistantajn por vi? Ĉu vi do pensas, ke ekzistas nur Spiritoj konataj de vi?»
— Kiel do lin alvoki, se oni lin ne konas?
«Nomu lin, kiel ajn vi volas: elektu nomon de Supera Spirito, por kiu vi portas simpation aŭ plej altan respekton; via protektanta Spirito alkuros al vi, ĉar ĉiuj bonaj Spiritoj estas fratoj kaj sin reciproke helpas».
505. Ĉu la protektantaj Spiritoj, kiuj sin prezentas kun konataj nomoj, estas ja ĉiam la Spiritoj, kiuj estis tiel nomataj?
«Ne, sed Spiritoj, ĝuantaj iliajn simpatiojn kaj, ofte, venantaj laŭ ilia ordono. Ĉar vi bezonas iun nomon, tial ili alprenas iun, kiu indas vian fidon. Kiam vi ne povas mem plenumi iun mision, vi kutime irigas personon, kiu agas en via nomo».
506. Kiam ni estos en la spirita vivo, ĉu ni rekonos nian protektantan Spiriton?
«Jes, ĉar ofte vi lin konis, antaŭ ol enkarniĝi».
507. Ĉu ĉiuj protektantaj Spiritoj apartenas al la klaso de la Superaj Spiritoj? Ĉu kelkaj el ili povas esti mezklasaj? Ĉu, ekzemple, patro povas fariĝi la protektanta Spirito de siafilo?
«Jes, sed protekto kondiĉas certan gradon da supereco, kaj plian povon aŭ virton donacitan de Dio. Patro, kiu protektas sian filon, povas esti mem helpata de pli altranga Spirito».
508. Ĉu la Spiritoj, foririntaj de ĉi-tiu mondo en favoraj kondiĉoj, povas ĉiam protekti tiujn, kiujn ili amas kaj kiuj ilin postvivas?
«La povo de tiuj Spiritoj estas ne tre alta; ilia pozicio ne ĉiam havigas al ili tutan liberecon de agado».
509. Ĉu la homoj, ankoraŭ en stato sovaĝa aŭ de morala malsupereco, havas ankaŭ siajn protektantajn Spiritojn? Kaj en ĉi-tiu okazo, ĉu tiuj protektantoj estas tiel altrangaj, kiel tiuj de la tre progresintaj homoj?
«Ĉiu homo havas ĉe si Spiriton, kiu lin prizorgas; sed la misioj rilatas kun sia celo. Al infano, komencanta lerni legadon, vi ne donas profesoron pri filozofio. La grado da progreso de la familiara Spirito estas konforma al tiu de la protektata Spirito. Same kiel vin prizorgas iu Supera Spirito, tiel vi povas, viavice, esti la protektanto de alia malsupera al vi; kaj la progresoj, kiujn vi lin helpos fari, utilos por via plialtiĝo. Dio postulas de Spirito nenion pli, ol tion rilatan al ties naturo kaj nivelo».
510. Kiam patro, Spirito prizorganta sian idon, enkarniĝas, ĉu li ĉi-tiun prizorgos plu?
«Tio estas pli malfacila; sed, ĉe momento de libereco, li petas Spiriton, kun kiu li simpatias, ke tiu lin helpu ĉe tiu misio. Cetere, la Spiritoj akceptas nur misiojn, kiujn ili povas tute elplenumi».
«La enkarniĝinta Spirito, precipe en la mondoj, kie la ekzistado estas materieca, estas tro katenita al la korpo, por povi sin tute dediĉi, tio estas, persone prizorgi alian; tial, tiuj ne sufiĉe altrangaj estas, siavice, helpataj de Spiritoj al ili superaj, tiel ke, se unu, pro ia motivo, tion ne faras, li estas anstataŭata de alia».
511. Ĉu, krom la protektanto, ne estas ankaŭ iu malbona Spirito ligita al ĉiu homo, por lin enpuŝi en malbonon kaj havigi al li okazon heziti inter la farado de bono kaj tiu de malbono?
«Ligita ne estas la ĝusta vorto. Estas ja vere, ke la malbonaj Spiritoj penas deturni nin de la bona vojo, ĉiam, kiam ili trovas oportunan okazon; sed, kiam unu el tiuj sin alligas al iu homo, li tion faras propramove, ĉar li esperas esti aŭdata; ekflagras, tiam, inter bono kaj malbono, batalo, en kiu venkas tiu, al kiu la homo cedas».
512. Ĉu ni povas havi plurajn protektantajn Spiritojn?
«Ĉiu homo havas ĉe si pli aŭ malpli altrangajn Spiritojn, kiuj kun li simpatias, lin amas kaj por li interesiĝas, kiel ankaŭ aliajn, kiuj lin kunhelpas en la farado de malbono».
513. Ĉu la simpatiantaj Spiritoj agaspor misio?
«Iafoje ili plenumas provizoran mision, sed plej ofte ili estas altirataj de simileco de pensoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono».
— Ĉu de tio, laŭŝajne, rezultas, ke la simpatiantaj Spiritoj povas esti bonaj aŭ malbonaj?
«Jes; la homo, kia ajn estas lia karaktero, ĉiam trovas Spiritojn, kiuj kun li simpatias».
514. Ĉu la familiaraj Spiritoj estas tiuj samaj, kiujn ni nomas simpatiantaj kajprotektantaj Spiritoj?
«Estas multe da nuancoj en la protekto kaj en la simpatio; nomu ilin kiel vi volas. La familiara Spirito estas, pli ĝustadire, la hejma amiko».
El la supra faritaj klarigoj kaj el la observoj pri la naturo de la Spiritoj, sin alligantaj al la homo, oni povas tiri jenajn konkludojn: La protektanta Spirito, gardanta anĝelo aŭ bona genio estas Spirito, havanta kiel mision akompanadi la homon dum ties vivo kaj helpi ties progresadon; li apartenas al rango ĉiam supera al tiu de la protektato.
La familiaraj Spiritoj aliĝas al iuj personoj per pli aŭ malpli daŭraj ligiloj, celante esti utilaj al ili, en la limoj de sia povo, cetere ofte negranda; ili estas bonaj, sed iafoje nemulte progresintaj kaj eĉ iom frivolaj; ili volonte okupiĝas pri la detaloj de la intima vivo kaj agas nur laŭ ordono aŭ permeso de la protektantaj Spiritoj.
La simpatiantaj Spiritoj estas tiuj, kiujn ni altiras per niaj apartaj inklinoj kaj per ia simileco de gustoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono. La daŭro de iliaj rilatoj kun ni preskaŭ ĉiam dependas de la cirkonstancoj.
La malbona genio estas neperfekta aŭ malica Spirito, kiu sin alkroĉas al la homo por deturni ĉi-tiun de la bono, sed kiu agas propravole, kaj ne por misio. Lia alligiteco estas kunrilata kun la pli aŭ malpli granda facileco, kiun li trovas ĉe la individuo. Ĉi-tiu-ĉiam libere decidas mem lin aŭdi aŭ forpuŝi.
515. Kion ni pensu pri personoj, kiuj laŭŝajne alligiĝas al iuj homoj, por ilin fatale enpuŝi en perdon, aŭpor ilin gvidi sur la vojo de bono?
«Iuj personoj ja influas aliajn per kvazaŭa sorĉo, kiu ŝajnas nekontraŭebla. Kiam tio okazas en la direkto de malbono, ĝi estas faro da malbonaj Spiritoj, kiuj uzas la servon de enkarniĝintaj, ankaŭ malbonaj, Spiritoj, por pli bona subjugigo. Dio permesas tion por via elprovo».
516. Ĉu nia bona kaj nia malbona genioj povus enkarniĝi, por nin akompani dum la vivo, en pli rekta maniero?
«Tio okazas kelkafoje; sed pli ofte ili komisias por tiu tasko aliajn enkarniĝintajn Spiritojn, kun kiuj ili simpatias».
517. Ĉu estas Spiritoj, sin alligantaj al tuta familio por ĝin protekti?
«Iuj Spiritoj alligiĝas al la anoj de sama familio, komune vivantaj kaj kunigitaj per amo; sed ne kredu, ke Spiritoj protektus la fierecon de la rasoj».
518. Ĉar al la individuoj la Spiritoj estas altirataj pro sia simpatio, ĉu al kolektoj da individuoj ili estas ankaŭ altirataj pro apartaj kaŭzoj?
«La Spiritoj iras prefere tien, kie estas aliaj al ili similaj; tie ili troviĝas pli komforte kaj estas pli certaj, ke ili estas aŭdataj. La homo altiras al si la Spiritojn laŭ siaj inklinoj, ĉu li estas sola aŭ li formas kolektivon, kiel socio, urbo aŭ popolo. Estas do socioj, urboj kaj popoloj, prizorgataj de pli aŭ malpli altrangaj Spiritoj, laŭ la karaktero kaj la pasioj, tie superregantaj. La neperfektaj Spiritoj foriras de tiuj, kiuj ilin kontraŭstaras; el tio rezultas, ke la morala pliperfektiĝo de la kolektivoj, kiel tiu de la individuoj, emas forpeli la malbonajn kaj altiri la bonajn Spiritojn; ĉi-tiuj inspiras kaj nutras ĉe la amasoj la senton de bono, same kiel aliaj povas tien enblovi trivialajn pasiojn».